Ŝablono-Diskuto:Informkesto filmo

Latest comment: antaŭ 11 monatoj by Moldur in topic La sekcio "Produkto" renomindas

Karaj, tiu ŝablono bezonas iom da polurado, ĉu ne? La teksto sekvas centrigita, dum en aliaj ŝablonoj ĝi aperas maldesktre. La reĝisora nomo aperas tro sube, dum ĝi estas tre grava informo. Oni uzas la vorton produktisto, tamen devas esti produktoro, ĉu ne? Nu, se neniu reagos, mi provos poluri tiun ŝablonon.--Fernando Maia Jr. 14:51, 5. Okt 2008 (UTC)

Neebleco kontroli eventualajn ŝanĝojn redakti

En tiu ĉi informkesto ne eblas kontroli eventualajn ŝanĝojn aŭ aldonojn per butono Antaŭrigardo. Jujijo 07:55, 6. Sep 2010 (UTC)

Trajtoj el Vikidatumoj redakti

Saluton. Mi ĵus kreis indikan ŝablonon {{Kun Vikidatumoj}}, kiu informas, ke ĉi tiu ŝablono uzas trajtojn el Vikidatumoj. Ĉu ni dum ĝia uzado metu la trajtojn en ĝin aŭ en la dokumentadon de ĉi tiu ŝablono mem? --Tlustulimu (diskuto) 18:13, 3 Maj. 2013 (UTC)

Devigaj ruĝaj ligiloj, se ankoraŭ ne ekzistas artikoloj pri ĉiuj aktoroj... redakti

Iom ĝenas, ke la informkesto "filmo" nun devigas meti internajn ligilojn pri ĉiuj ĉefrolantoj, ankaŭ se tio donas grandan liston de ruĝaj literoj - alikaze la sintakso fuŝiĝas. Antaŭe eblis, kaj ĉe reĝisoro, produktisto ktp. daŭre eblas, meti la nomojn sen ligiloj, kaj tia ebleco sencas, se ankoraŭ ne ekzistas artikoloj pri ĉiuj aktoroj. ThomasPusch (diskuto) 11:41, 12 Nov. 2013 (UTC)

Hm, eble estas iu truko: Kvankam en iuj paĝoj kiel ekzemple Türkisch für Anfänger ne eblas ne meti internan ligilon al vikipedia artikolo de ĉefaktoro, negrave ke tiu artikolo ne ekzistas kaj ne antaŭvideblas kreo, en iuj pli malnovaj paĝoj kiel ekzemple Keinohrhasen jes ja daŭre eblas. Kio do estas la truko? ThomasPusch (diskuto) 12:35, 12 Nov. 2013 (UTC)
Devige oni devas ligi ĉiujn kampojn ekzemple ĉe Produktisto(j) kaj reĝizotoj kio aperigas amaso da ruĝaj ligiloj. Ĉu oni povas ton ŝanĝi?  JabieroKubo (diskuto) 06:16, 10 jul. 2019 (UTC)Reply

Aldono de IPulo redakti

Saluton. Kion signifas "Ago Taksado" aldonita de IPulo en [1]? Se ĝi ne havas sencon kaj la rilata Vikidatuma ero ne ekzistas, tio devus esti malfarata. Se la datumo ekzistas, la aldono devus esti korektata urĝe. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 01:28, 19 Dec. 2013 (UTC)

The template is behaving strangely on this page. Varlaam (diskuto) 20:06, 17 Jan. 2014 (UTC)

Double Indemnity
Thank you for your comment. I think, that the problem results from the absence of the articles about the cast members on this wikipedia. That's why the relating Q-cods appear. Greetings --Tlustulimu (diskuto) 04:17, 18 Jan. 2014 (UTC)
(eo) Dankon pro via atentigo. Mi pensas, ke la problemo rezultiĝas el la foresto de la artikoloj pri la ĉefrolantoj en ĉi tiu vikipedio. Tial la rilataj Q-kodoj aperas. Saluton --Tlustulimu (diskuto) 04:17, 18 Jan. 2014 (UTC)
Excellent diagnosis.
Dankon, Varlaam (diskuto) 03:46, 19 Jan. 2014 (UTC)

Parametro "ĉefrolanto" redakti

Saluton. Mi ĵus ŝanĝis la eldonan rezulton de la Lua-modulo {{Listutil}} ĉe la parametro "ĉefrolanto", ĉar tio subite kaŭzis tro larĝajn informkestojn en artikoloj. Ial la CSS-formato "max-width" je la komenco de la informkesto ne efikas. La informkesto tamen fariĝis pli larĝa, almenaŭ en mia Fajrovulpo 28 sub Vindozo 8.1. Ĉu iu eble scias la kialon? Se jes, bonvolu klarigi tion unue ĉi tie! --Tlustulimu (diskuto) 09:46, 7 Apr. 2014 (UTC)

Saluton. Intertempe mi trovis solvon. Necesis aldono de plia parametro al la rilata modulo {{Listutil}}. Ĝi bone funkcias ekzemple ĉe la parametro scenaro en La Mastro de l' Ringoj: La Du Turoj (filmo). --Tlustulimu (diskuto) 12:10, 8 Jun. 2015 (UTC)

vikidatumoj redakti

Mi proponas aldoni parametron d:Property:P357 (Originala titolo) Mi ne scipovas aldoni mem. Ĉu laŭ Vi tio estas bona ideo? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:37, 28 Dec. 2014 (UTC)

Problemo kun parametro "Produktisto(j)" redakti

En Vikidatumoj en d:property:p162 oni povas aldoni kelkaj personoj (ekzemple: d:Q164963) Nia ŝablono en tia situacio ne funkcias bone ĉar ĝi faras nur unu ligilo (ekzemple: La Mastro de l' Ringoj: La Du Turoj (filmo)). Ĉu eble mi malbone faris ion? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 01:11, 28 Dec. 2014 (UTC)

@Marek Mazurkiewicz: Dankon pro via atentigo. Mi ĵus malfaris fuŝigan ŝanĝon de IPulo, korektis artiklon de li kaj aldonis iom da kodo al la ŝablono kaj ĝia dokumentado. Kvar parametroj de la ŝablono nun estas aranĝataj per la Lua-modulo {{Listutil}}. Bedaŭrinde aperas Q-kodoj el Vikidatumoj, se la kocernaj artikoloj ĉe ni mankas. Ĉu la modulo eble estu tiel ŝanĝata, ke Q-koko ne aperas? --Tlustulimu (diskuto) 11:56, 8 Jun. 2015 (UTC)
Mi tre dankas. Mi pensas ke tio estas bone ke ni vidas Q-kodoj ĉar tio signifas ke devas aldoni titolon en Vikidatumoj. Simile bone estas ne ni vidas ruĝajn ligilojn ĉar tio signifas ke oni devas skribi artikolojn. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:41, 8 Jun. 2015 (UTC)

Pluaj problemoj kun parametro "Produktisto(j)" redakti

Mi tre estimas kaj en multaj situacioj uzas la informojn el vikidatumoj. En tiu ĉi informkesto tamen daŭre estas multaj fuŝoj, se oni tute klasike indikis aŭ indikas informon en la informkestaj parametroj de la artikolo mem.

Ekzemple se indikiĝas pluraj produktistoj (tute oftas ke estas pli ol unu produktisto) - vidu ekzemple la artikolojn Türkisch für AnfängerDie Vorstadtkrokodile. Antaŭe funkciis nomi la du produktistojn sen internaj ligiloj (ĉar pri ili ne estas artikoloj kaj antaŭvideble ankaŭ ne kreiĝos). Nun la informkesta linio fuŝiĝas. En la parametro "Ĉefaktoroj" eblas truke aperigi informkestajn informojn per meto de antaŭa linio | jam-listo = jes<!--por la sekva parametro -->, sed antaŭ la parametro "Produktisto(j)" tia truko ne funkcias. Sola alternativo al fuŝa aperego de la ĝisnuna informo estas komplete viŝi ĝin, peni pri aperigo de la vikidatumaj kodoj de la produktistoj al la koncerna vikidatuma paĝo kaj poste havi ruĝajn ligilojn, kvankam daŭre, vidu supre, pri ili ne estas artikoloj kaj antaŭvideble ankaŭ ne kreiĝos.

Alia problemo: Vidu en la informkesta dokumentado la ekzemplon Lola kuras. En la informkesta ĉapitro "Produkto" aperas tutruĝa informo ''Bavaria Film International'' (Germanio) · ''Westdeutscher Rundfunk'' (Germanio) · ''X-Filme Creative Pool'' (Germanio) · ''Arte France'' (Francio). Kompreneble la listo ruĝas, ĉar artikolo de tiom longa nomo ne ekzistas, kaj neniam ekzistos. Tamen ja ekzistas artikoloj Westdeutscher Rundfunk kaj ARTE (kaj, se oni nepre volas internan ligilon, Germanio kaj Francio). Eble pri tiu fuŝo eblas elturniĝo, sed eĉ en la informkesta dokumentado, kiu montru modalajn ekzemplojn, ĝi ankoraŭ ne aplikiĝis. Laŭ mi ankaŭ tie bonas plisimpligo, en duba kazo malpli da vikidatuma aŭtomatismo kaj simpla montro de tio kion redaktintoj skribis en la informkestajn parametrojn de la artikolo...

Sincere ThomasPusch (diskuto) 11:23, 5 aŭg. 2016 (UTC)Reply

Kara @Tlustulimu: Mi petus vin zorgi pri la supre skizita fuŝo: en duba kazo simpla montro de tio kion redaktintoj skribis en la informkestajn parametrojn de la artikolo. Ĉu? 19:58, 19 sep. 2017 (UTC)ThomasPusch (diskuto)Reply

property:p17 redakti

Ĉu vere property:p17 estas bone? Ĉu ne pli bone estus property:p495 ? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:52, 5 Jun. 2015 (UTC)

Property:P1476 redakti

En nia ŝablono estas ke originalatitolo = property:p1476 sed en eron: d:Q15270647 estas aldonitaj al property:p1476 kelkaj titoloj. Kie estas malĝuste? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:42, 25 jun. 2016 (UTC)Reply

Parametro "aperdato" redakti

Mi ĵus faris novan tekston pri la filmo Pan de 2015. En ĝi aperas pro vikidatuma strangaĵo "Kina aperdato 9 okt. 2015, 8 okt. 2015, 23 okt. 2015, 22 okt. 2015". Kompreneble la kina aperdato varias laŭ landoj, povus esti ke diligentuloj vastigus la aperdatojn en vikidatumoj al ankoraŭ multe pli da landoj... kiel tiam aspektos la parametro? Ĉi-tie funkcias mem korekti la ŝablonon per permana aldono de teksto en parametro "aperdato". Sed mi daŭre skeptikas pri la nekontrolita aŭtomata transpreno de informeroj el vikidatumoj al homa enciklopedia artikolo. 19:55, 19 sep. 2017 (UTC)ThomasPusch (diskuto)

negrasigo redakti

Ĉu eblas ne grasigi la parametrojn, la ŝablono aspektas nekutima kaj grasigo estas tro forte videbla kaj nenecesa.  JabieroKubo (diskuto) 06:16, 10 jul. 2019 (UTC)Reply

Kompreneble. Mi forigis la "duoblan grasigon". Nun ankoraŭ restas modera grasigo kiel en aliaj informkestoj, sed la nekutima aspekto estas for. ThomasPusch (diskuto) 14:11, 26 mar. 2023 (UTC)Reply

La inflacia meto de multegaj ruĝaj ligiloj redakti

Ke la informkesto ĝis nun ne permesis iel ajn ne meti ruĝajn ligilojn, sed ruĝe ligis absolute ĉion en la informkesto, estis jam malŝaltita antaŭ pluraj jaroj por la aktoroj, sed daŭre restis iel en aliaj rubrikoj, pri reĝisoroj, muziko, produktado, scenaro, efektoj ktp. Tamen nepre tiuj partoj de la informkesto venu ankaŭ al la stato de la aktoroj, ke ĉiam eblas aldoni internan ligilon, sed oni ne aŭtomate transformas ĉion ajn al ruĝa ligilo. Tio tute brutale eblas, ŝanĝante en la informkesto en ĝustaj lokoj la kodojn "ligu=jes" al "ligu=ne". Tion mi nun faris, ĉar mi ne vidas alian eblecon. Nun oni povas en la koncernaj artikoloj individue decidi ĉu oni volas internan ligilon aŭ ne. Pli bone eĉ estus, se kiel en la parametroj "rolantoj" oni povus preni enhavon de vikidatumoj (se nenio indikiĝis en la artikolo mem), kaj la informkesto mem bluigas la nomojn se estas artikoloj kaj nigrigas ilin se ne estas. sed per la individua manipulo de meto aŭ nemeto de internaj ligiloj en la artikolo mem ankaŭ jam kreiĝas sufiĉa libereco povi entute influi la aspekton de la informkesto en konkreta paĝo. ThomasPusch (diskuto) 14:28, 26 mar. 2023 (UTC)Reply

Mi nun korektis por Scenaro, Muziko, Produktistoj. Bonvolu rigardi ĉu aspektas bone. Dankon! - Moldur (diskuto) 07:07, 31 mar. 2023 (UTC)Reply

La sekcio "Produkto" renomindas redakti

La vorto "produkto" signifas ĉefe la rezulton de produktado, pro tio la titoleto "Produkto" ĉe la nomoj de la produktantaj kompanioj estas stranga. Rimarku, ke eĉ en ĉi tiu diskutejo ĉiuj referencas al tio per "produktistoj". Mi proponus ŝanĝi ĝin al "Produktado", "Produktintoj" aŭ "Produktistoj". Tamen mi timas mem ŝanĝi la ŝablonon, ĉar unue mi povus rompi ion pro mia nesperteco, kaj due estus utile, se ankaŭ la parametra nomo estus ŝanĝita, sed mi ne scias kiel tuj aŭtomate redakti la paĝojn, kiuj jam uzas la ŝablonon. Do mi petas ke iu pli sperta faru tion, kaj antaŭdankas tiun. Ajno (diskuto) 20:06, 29 mar. 2023 (UTC)Reply

Nun "Produktinta firmao". - Moldur (diskuto) 09:42, 31 mar. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Informkesto filmo".