Double Indemnity (anglalingve por "duobla kompensaĵo") estas 1944-a filmo nigra direktita de reĝisoro Billy Wilder. Aperas en la filmo gesteluloj Fred MacMurray, Barbara Stanwyck kaj Edward G. Robinson. La scenaro de Wilder kaj Raymond Chandler estis adaptita de seriala romaneto de James M. Cain, pri aktuala evento: virino persvadis sian edzon aĉeti grandan viv-asekuron kun klaŭzo de duobla kompensaĵo en kazo de akcidento. Tiam, ŝi persvadis sian amanton murdi ŝian edzon. La du krimuloj estis rapide kaptitaj kaj arestitaj.

Duobla Kompensaĵo
filmo
Originala titolo Double Indemnity
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 6-a de septembro 1944
Daŭro 107 minutoj
Ĝenro filmo nigra
Kameraado John Francis Seitz
Buĝeto Usona $927.262
Reĝisoro(j) Billy Wilder
Jack Gage (dialogo)
Produktisto(j) Buddy G. DeSylva
Joseph Sistrom
Scenaro Billy Wilder
Raymond Chandler
Laŭ la verko de James M. Cain
Filmita en Usono
Loko de rakonto Los-Anĝeleso
Muziko de Miklós Rózsa
Victor Schertzinger
Rolantoj Fred MacMurray • Barbara Stanwyck • Edward G. Robinson • Gig Young • Porter Hall • Fortunio Bonanova • Jean Heather • Richard Gaines • Tom Powers • Clarence Muse • John Berry • Raymond Chandler • Bess Flowers • George Magrill • Teala Loring • Edmund Cobb • Douglas Spencer • Sam McDaniel
Produktinta firmao Paramount Pictures
Distribuo Paramount Pictures
IMDb
vdr

La filmo estis kandidatigita por 7 Akademiaj Premioj, sed gajnis neniom. Tamen, ĝi estis elektita de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial konservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.