Miklós Rózsa [miklOŝ rOĵa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rózsa Miklós estis hungardevena usona komponisto.

Miklós Rózsa
Oskar-premiito
Persona informo
Rózsa Miklós
Naskiĝo 18-an de aprilo 1907 (1907-04-18)
en Budapeŝto
Morto 27-an de julio 1995 (1995-07-27) (88-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Lingvoj hungaraanglagermana vd
Ŝtataneco HungarioUsono vd
Alma mater Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko vd
Familio
Patrino Regina Berkovits vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo dirigento • muzikologo • pianisto • filmkomponisto vd
Aktiva en Hungario vd
Aktiva dum 1918– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miklós Rózsa [1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1907 en Budapeŝto (Hungario), li mortis la 27-an de julio 1995 en Los Anĝeleso (Kalifornio, Usono).

Biografio redakti

Miklós Rózsa devenis el juda familio. Li aĝis 5, kiam li ricevis lecionojn pri violonado. Post 3 jaroj li jam koncertis. Intertempe li prenis ankaŭ aldviolonon kaj pianon. Li ankaŭ kolektis popolkantojn, kies melodiojn li profitis post jardekoj. Laŭ peto de lia patro li studis kemion en la Universitato de Leipzig en 1925, tamen en la sekva jaro li studis muzikon en la Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko en la sama urbo. En 1929 li akiris muzikan diplomon, intertempe liaj komponaĵoj jam aperis en Leipzig. Por tempo li restis en Leipzig kiel asistanto, sed li translokiĝis al Parizo en 1932, kie li daŭris la komponadon. Lia sekva stacio estis Londono, kie li komponis jam ankaŭ filman muzikon. Pro la 2-a mondmilito li translokiĝis al Holivudo, kie li iĝis signifa filma komponisto, ofte li laboris kune kun alia hungaro Jenő Zádor. Li ricevis Oskar-premiojn en 1946, 1948, 1959. Li havis edzinon.

Elektitaj filmaj komponaĵoj redakti

  • Knight without Armour, 1936
  • Thief of Bagdad, 1940
  • The Jungle Book, 1942
  • A Double Life, 1947 kun Oskar-premio
  • Madame Bovary, 1949
  • Julius Caesar, 1953
  • Moonfleet, 1955
  • Ben–Hur, 1959 kun Oskar-premio
  • The Green Berets, 1968
  • The Last Embrace, 1979
  • Dead Men Don't Wear Plaid, 1982

Fontoj redakti

Referencoj redakti