MusicBrainz

mizikdatumbazo

MusicBrainz estas reta projekto por starigo de malferma kaj libera datumaro pri muziko. Ĝi fondiĝis, kiam la tiam forte disvastiĝinta formato CDDB en 1999 per ŝanĝo de la prilicencaj kondiĉoj iĝis nelibera datumformato. Post artikolo en la retejo Slashdot la 9-an de marto 1999 fondiĝis la projekto cdindex, el kiu poste iĝis MusicBrainz.

MusicBrainz
MusicBrainz
MusicBrainz
online music database • metadatuma registro • social cataloging application
Lando Usono
Retadreso musicbrainz.org
Kategorio nekomerca reta muzika enciklopedio
Lingvo(j) angla (datumoj en ĉiuj lingvoj)
Posedanto fondaĵo MetaBrainz
vdr

La celo de la projekto intertempe ne plu limiĝas al la simpla kolektado de meta-datenoj pri kompaktdiskoj. La datumaro per kolektiva reviziado de la informeroj pere de la redaktantaro estas altgrade fidinda kaj tre ampleksa.

Kiel ekzemplo rigardeblas la paĝo de la esperantlingva muzikeldonejo Vinilkosmo en la projekto: