Budapeŝto

ĉefurbo de Hungario
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Bukareŝto.

Budapeŝto[1] (hungare Budapest [BUdapeŝt]) estas la ĉefurbo de Hungario. La rivero Danubo distranĉas la urbon, du trionojn havas Pest, Buda havas unu trionon. Ĝi situas sur ambaŭ bordoj de la rivero Danubo (kun insuloj) kaj estas la industria, komerca kaj trafika centro de la lando, ankaŭ katolika kundiocezo, eĉ ortodoksa diocezo. Budapeŝto estiĝis la 17-an de novembro en 1873 el la apartaj urboj Pest (urbo) (situanta sur la orienta bordo de Danubo), libera reĝa urbo Buda kaj Óbuda.[2] Tamen la naskiĝdato estas oficiale kaj laŭjure la 1-a de januaro 1873. Jam en la 1840-aj jaroj estis sopiro por la unuiĝo, tiutempe neoficiale la imagita unueca urbo nomiĝis Pest-Buda.

Panorama vido de Budapeŝto je 2018 (maldekstre Buda, meze Danubo, maldekstre Pest
Panorama vido de Budapeŝto je 2018 (maldekstre Buda, meze Danubo, maldekstre Pest
Budapeŝto
hungare Budapest
Ĉefurbo, urbo kun departementa rajto
Fotomontaĵo
Situo de departemento Budapeŝto en Hungario (klakmapo)Győr-Moson-SopronVasZalaSomogyBaranyaTolnaBács-KiskunCsongrádBékésHajdú-BiharSzabolcs-Szatmár-BeregBorsod-Abaúj-ZemplénNógrádHevesJász-Nagykun-SzolnokVeszprémFejérKomárom-EsztergomPestBudapeŝto
Situo de departemento Budapeŝto en Hungario (klakmapo)
Oficiala nomo: Budapest
Kromnomoj: Reĝino sur Danubo, Parizo de Oriento
Lando Hungario Hungario
Regiono Budapeŝto
Historia regiono Pest-Pilis-Solt-Kiskun
Administrejo por Pest
Historiaj partoj Buda, Pest
Rivero Danubo
Koordinatoj 47° 28′ 19″ N 19° 3′ 1″ O / 47.47194 °N, 19.05028 °O / 47.47194; 19.05028 (mapo)
Plej alta punkto Johana monto
 - alteco 529 m s. m.
Plej malalta punkto surfaco de Danubo
 - alteco 96 m s. m.
Areo 525,16 km² (52 516 ha)
Loĝantaro 1 702 297 (2008)
Denseco 3 241,48 loĝ./km²
Primatoro Gergely Karacsony (Párbeszéd)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 1011 - 1239
Telefona prefikso 0036 1
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Buda burga monto kaj kajo de Danubo, Avenuo de Andrássi kun metroo M1, Placo de herooj kaj Urba parko
Jaro 1987 (#11)
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo de la ĉefurbo en Hungario
Situo de la ĉefurbo en Hungario
Situo de la ĉefurbo en Hungario
Urba divido al distriktoj kaj nahbarejoj
Urba divido al distriktoj kaj nahbarejoj
Urba divido al distriktoj kaj nahbarejoj
Vikimedia Komunejo: Budapest
Retpaĝo: budepest.hu
Demonimo: Budapeŝtano, Budapeŝtanino
Map
Jenan ĉenponton oni konstruis sub gvido de Adam Clark

La mallonga neoficiala loknomo estas "Pest" [peŝt], la mallongigo estas "Bp".

Dumilionkapa grandurbo – trafluanta riverego – pitoreskaj montetoj kun grandiozaj panoramoj: jen la mez-eŭropa metropolo. Dumiljara ĉefurbo: iam en la Romia provinco Panonio – poste de la hungaraj reĝoj (inter ili de imperiestro Sigismondo de Luksemburgo) – poste de la Habsburg-reĝoj kaj imperiestroj. Tie ĉi miksiĝas antikvaj, mezepokaj, turkaj kaj modernaj aspektoj ambaŭflanke de Danubo en la ĉefurbo de Hungario, en kiu loĝas kvinono de la landa loĝantaro.[3]

Laŭ la stato de 2023 en Budapeŝto vivis 1 671 004 loĝantoj sur areo de 52 514 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 32 loĝantoj/km².

Pest redakti

Sur la maldekstra bordo de Danubo situas la urboparto Pest.[4] Apud la eleganta, blanka kabloponto Erzsébet-ponto videblas la Romia fortreso, grava komercejo siatempa inter la Romianoj kaj la "barbaroj". Danubo estis la orienta limo (limes) de la Imperio komence de nia erao dum 4 jarcentoj. Ĉe ties trapasejo kreiĝis foiro kaj urbo; la apuda miljara preĝejo montras restaĵojn el la 12-a jarcento, ĉirkaŭe ankaŭ nun pulsas la moderna komercado, viglas la vivo en la promenstratoj inter elegantaj magazenoj. Veturo per ŝiplinio tra la ĉefurbo donas neforgeseblan travivaĵon pro la superba panoramo! Menciindas la muzika kaj teatra vivo en la urbo de Ferenc Liszt, Béla Bartók, Zoltán Kodály, Ferenc Kálmán, la eminentaj muzeoj (ankaŭ Budapeŝta Ŝtata Operejo) kaj la jam historie uzitaj kuracfontoj, surprize abundaj.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pest (urbo).

Buda redakti

Meze de la dekstraborda, monteca urboparto Buda regas la iama Fortikaĵo kun la fabeleca Fiŝista Bastiono kaj la gotika Matias-preĝejo. La grandkupola, majesta Palaco donas lokon al la Hungara Nacia Galerio, Tutlanda Biblioteko Széchenyi, ankaŭ al aliaj muzeoj. Interne viziteblas la mezepokaj partoj de la historia reĝa palaco (okupita de la nazia armeo kaj rekonstruita el la militaj ruinoj). Apude la Gellért-monton kronas la citadelo.[4]

La fortikaĵmonton Buda kun la apuda Danubo-bordo, ĉi tiun unikan centran parton de Budapeŝto, Unesko taksas kiel nepre savindan kaj evoluigindan eron de la Monda Kultura Heredaĵo kaj protektas ĝin. La koro de tiu kvartalo estas la fortikaĵmonto Buda, kies historio – laŭ pruvo de arkeologiaj trovaĵoj – reiras ĝis la 12a jarcento.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Monto Vár.

Historio redakti

 
Buda dum la mezepoko

Buda estis loĝata jam dum la neolitiko. La unuaj konataj loĝantoj estis la keltoj. En la 1-a jarcento romianoj fondis urbon Aquincum (la nuna Óbuda) kaj ili havis fortikaĵon jam en Pest.[5] Antaŭ la hungaroj avaroj loĝis tie. Post alveno de hungaroj 3 gravaj urboj formiĝis. La plej grava estis Buda (longe ĉefurbo), sed la aliaj du havis la rangon libera reĝa urbo. Tataroj en 1241 detruis la landon, tial poste en Buda la hungaroj konstruis fortan fortikaĵon, Pest ricevis defendan muron. Sorto de Pest kaj Óbuda dependis de Buda. Turkoj havis la urbojn inter 1541-1686. En la 19-a jarcento precipe Pest evoluis, dume inundo okazis en 1838.

 
Pest en 1684, dume Buda estas sieĝita

La naskiĝo de Budapeŝto okazis en 1873, tiam unuiĝis tri urboj sub nomo Budapeŝto.

En 1937 la agosfero de la Ĉefurba Publiklabora Konsilio plivastiĝis al ĉirkaŭo de Budapeŝto. Tiu iĝis bazo de estigo de granda Budapeŝto (1950) surbaze de leĝo 1949 XXVI.tv. Tiel ĝi pligrandiĝis ekde la 1-a de januaro 1950, kiam oni aligis pli grandajn komunumojn de la ĉirkaŭaĵo nomata Granda Budapeŝto, kies loĝantaro atingis 1,7 milionojn.

La 1-a mondmilito ne tuŝis la urbon, sed poste en 1919 la rumanoj okupis ĝin. En 1944 la tuta urbo ruiniĝis pro la senhalta batalado inter faŝistoj kaj Ruĝa Armeo. La Sieĝo de Budapeŝto aŭ Batalo de Budapeŝto estis 50-taga ĉirkaŭo fare de Sovetaj fortoj de la ĉefurbo Budapeŝto, proksime de la fino de la Dua Mondmilito. Parto de la pli ampleksa Budapeŝta Ofensivo, la sieĝo komencis kiam Budapeŝto, defendita de hungaraj kaj germanaj trupoj, estis unuafoje ĉirkaŭita la 26an de decembro 1944 fare de la Ruĝa Armeo kaj de la Rumana Armeo. Dum la sieĝo, ĉirkaŭ 38 000 civiluloj mortis pro malsatego aŭ militagado.

 
Princo de Buda kaj princino de Pest fare de György Vadász

Ankaŭ en 1956 domoj ruiniĝis dum la revolucio. Post la rekonstruado la urbo stagnas. En urboparto Pest la grundo ne permesas konstruadon de nubskrapuloj, en la alia bordo la loĝantaro kaj ankaŭ la urbestraro ne permesas ĝin, tial Budapeŝto estas urbo de malaltaj domoj.[6]

Distriktoj redakti

La ĉefurbo havas 23 distriktojn, kiuj estas ankaŭ municipoj.

La 1-a distrikto estas Vár, kie loĝis jam prahomoj. La 2-a distrikto Rózsadomb etendiĝas inter la 1-a distrikto kaj la 3-a distrikto Óbuda. La 4-a distrikto Újpest – kiel montras la loknomo – troviĝas en urboparto Pest, Újpest lonfe estis signifa memstara urbo. La 5-a distrikto estas Belváros-Lipótváros, kie jam la romianoj konstruis fortikaĵon. La 6-a distrikto Terézváros naskiĝis en la 18-a jarcento ekster urbomuro de Pest, same tiutempe kreiĝis la 7-a distrikto Erzsébetváros, la 8-a distrikto Józsefváros, ankaŭ la 9-a distrikto Ferencváros. La 10-a distrikto Kőbánya longe estis ŝtonminejo, kie oni minis la ŝtonojn por la konstruaĵoj.

 
Distriktoj de Budapeŝto

La 11-a distrikto Újbuda estas en urboparto Buda, tamen escepte ĝi etendiĝas sur ebenaĵo. La 12-a distrikto Hegyvidék male, ĝi etendiĝas sur montoj, tie estas la plej alta punkto de Budapeŝto. La 13-a distrikto Angyalföld situas denove en ebenaĵo de Pest. La 14-a distrikto Zugló dum la mezepoko estis parte ĉasloko de reĝoj, ankaŭ loko de subĉielaj parlamentaj kunsidoj. La 15-a distrikto Rákospalota kuŝas inter Újpest kaj Zugló, pli frue tie estis memstaraj vilaĝoj. La 16-a distrikto 16-a distrikto de Budapeŝto ĝis 1950 konsistis el diversaj memstaraj vilaĝoj, same la 17-a distrikto Rákosmente. La 18-a distrikto Pestszentlőrinc-Pestszentimre konsistas el 2 iamaj urboj. La 19-a distrikto Kispest iam estis grandu urbo, kiel Újpest. En la 20-a distrikto Pesterzsébet en la malfrua 19-a jarcento estis ripozdomoj, baldaŭ oni fondis vilaĝon. La 21-a distrikto Csepel estis signifa industria urbo en la insulo Csepel. La 22-a distrikto Budafok-Tétény konsistis el iamaj vilaĝoj, urbetoj. La 23-a distrikto Soroksár iĝis aparta distrikto en 1994.

Geografiaj vidindaĵoj redakti

Insulo Margareta redakti

 
Insulo Margareta vidiĝas en supro de la foto

Insulo Margareta (hungare Margit-sziget) estas unu el inter la plej vizitataj ripozlokoj de Budapeŝto. Ĝi estas atingebla de Margit-ponto, de Árpád-ponto kaj ankaŭ per ŝipoj. Jam de la vojeto de la ponto oni povas ĝui du vidindaĵojn el inter la multaj aliaj: statuo de unuiĝo de Budapeŝto kaj malantaŭ ĝi la grandega fontano, kiun vespere oni lumigas per diversaj koloroj.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Insulo Margareta.

Alia, pli granda insulo estas nomata Óbudai, kie oni povas vidi ruinojn de la romianoj. Nuntempe tie okazas en somero Festivalo Sziget.

Urba bosko redakti

La Urba bosko (hungare Városliget [vAroŝliget]) estas la dua plej granda parko de Budapeŝto, en distrikto Zugló. Oni profitas ĝin ripozejo, amatora sportejo, kulturcentro kun 6500 da arboj kaj herbejoj.

Tiu teritorio estis arbara, marĉa loko dum la mezepoko, kiun Matiaso la 1-a (Hungario) profitis ĉasejo. En la sekvaj jarcentoj tie estis paŝtejo de Pest. En la 18-a jarcento oni plantis diversajn arbojn. En 1799 ĉefepiskopo József Batthyány luis la teritorion kiu dungis 2000 laboristojn. Ili konstruis artefaritan lagon, insulojn, aleojn, sed morto de la ĉefepiskopo la laboro finiĝis. Ankaŭ Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno strebis por krei pompan parkon. Dum Inundo de la Danubo (1838) multaj rifuĝis al la bosko, kiu estis jam sendanĝera. En 1849 dum sieĝo de Buda la loĝantaro denove rifuĝis al la bosko pro la konstantaj kanonadoj.

Tamen la plej grandaj ŝanĝoj okazis antaŭ la 20-a jarcento, tie oni aranĝis la tutlandan miljaran ekspozicion omaĝe al alveno de hungaroj en 895. Multe da konstruaĵoj estis faritaj, eĉ la unua metrolinio de Budapeŝto havis la finstacion ĉe la Kuracbanejo Széchenyi.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Urba bosko (Budapeŝto).

Montoj kaj kavernoj redakti

En Buda troviĝas multe da montoj, ĉiuj estas kalkŝtonoj, escepte Monto Sas, kiu estas dolomito kaj Monto Vár, kiu estas fonta kalkŝtono. En Pest la monto malaperis pro la ŝtonminado. La ĉefurba estas riĉa ankaŭ je kavernoj.

La plej bona panoramo al Budapeŝto ĝueblas sur la Monto Gellért, hungare: Gellért-hegy. Ĝi estas relative malalta (235 m), sed vide de Pest, pro siaj rokoj kaj krudaj deklivoj ŝajnas multe pli granda ol ĝi vere estas. La monton kvazaŭ kronas Citadelo konstruita post la liberecbatalo en 1848, kiel kazerno. La monto havas diversajn kavernojn. En la plej konata groto oni konstruis kapelon. En alia nevizitebla kaverno estas varmakva fonto.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Monto Gellért.
 
Monto Gellért el la Danubo-bordo
  • Monto Csúcs [ĉUĉ] (=monto pinto) estas vulkanforma, 452 m-ojn alta, parte loĝata monto, turista celloko kun turista domo.
  • Monto Hármashatár 495 m-ojn alta monto estas. Preskaŭ ĉe la pinto estas fama panorama restoracio, kien aŭtobuso trafikas. Preskaŭ ĉe la pinto antenoj funkcias. Ĉe la montopiedo flughaveno por glitaj maŝinoj etendiĝas.
  • Monto János estas 527 m-ojn alta monto (la plej alta en Budapeŝto) sur la pinto elvidejo funkcias. Preskaŭ la tuton arbaro kovras. Aertelfero funkcias ĝis la pinto. La monto havas ankoraŭ nekonatan kavernon, nur la enirejo estas videbla, la tuto ŝtopiĝis. Ne estas permeso malkovri ĝin.
  • Monto Hárs [hArŝ] estas 245 m-ojn alta monto, ĝi famas pri kaverno nevizitebla, malgranda elvidejo kaj hospitalo por idiotoj.
  • Monto Sas [ŝaŝ] estas 266 m-ojn alta monto, grandparte naturprotektata tereno. Tie estas instituto por mezuri la tertremojn.
  • Monto Sváb [ŝvAb] ricevis la nomon pri kanonoj de ŝvaboj. Tie estas finhaltejoj de dentorela fervojo kaj infana fervojeto. Ĉe la flanka montosupro funkcias la unua hungara televida dissendilo.
  • Monto Vár estas la plej malalta monto, 175 m-ojn alta, 400 m-ojn larĝa kaj 1500 m-ojn longa elstaraĵo, kie estas nur konstruaĵoj kaj mankas arbaro. Supre vidiĝas la reĝa palaco aŭ fortikaĵo. Krom loĝdomoj Tutlanda Arkivo, muzeoj, teatro, preĝejoj k.s. troviĝas. Malsupre labirinto (parte artefaritaj kavernoj) estas turisma vidindaĵo.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Monto Vár.
  • Monteto Rózsadomb [rOĵadomb] laŭ la nomo estas nur monteto, kie loĝadas kremo de politikistoj. La nomo venas el la turka dominado, tiam turko plantis tie rozojn. Tie kaj ankaŭ en la proksimeco en la distrikto diversaj kavernoj troviĝas. Inter ili Pálvölgy estas la plej konata kaj vizitebla. La proksima Mátyás (=Matiaso) havas fifamon pro la labirinto. Multaj ne trovis la enirejon, ĝis alveno de helpantoj. Oni supozis, ke inter Pálvölgy kaj Mátyás estas trairejo. Tio pruviĝis fine de la socialismo. Estas ankaŭ aliaj kavernoj József, speciala subakva kaverno kaj Szemlőhegy. La lasta estas vizitebla kaj oni profitas ĝin, kiel terapia loko.

Menciindas, ke rando de Pest havas altecon 245m. Sub malaperinta monto en Kőbánya estas artefarita longa kaverno-labirinto, kiun la bierofarado profitas.

Vojoj kaj placoj redakti

 
Domo de "Tage-nokte" ĉe la Placo Lujza Blaha.

Budapeŝto estas logika urbo, tamen nur urboparto Pest. En Buda la montoj jam tuj ĉe la Danubo ne permesis la logigan vojsistemon. Pest (urbo) longe estis ĉirkaŭita kun defendaj muroj. Baldaŭ ekster la muroj formiĝis la malgranda bulvardo, baldaŭ formiĝis la pli granda granda bulvardo, fine la ekstera bulvardo. En Buda oni kreis nur unu bulvardon, kiu estas daŭro de la menciita granda bulvardo. Laŭ ambaŭ bordoj de Danubo kajoj por aŭtotrafiko troviĝas, kiuj subiras la pontojn. La avenuoj interligas la bulvardojn kaj ili faras kontaktojn al aliaj urboj. La plej grandaj avenuoj estas Rákóczi, Andrássy, Üllői kaj Váci. Gravaj placoj formiĝis unuparte ĉe kruciĝoj de avenuoj kaj bulvardoj: Placo Deák Ferenc, Placo Erzsébet, Oktogon,Placo Lujza Blaha, Placo Kálvin; aliparte ĉe pontofinoj: Placo Jászai Mari,Placo Boráros, Placo Széchenyi (Budapeŝto). Gravaj laŭdanubaj placoj estas Placo Kossuth Lajos, Placo Batthyány. Aliaj placoj estas Placo Baross, Placo de Herooj, Placo Szabadság (Budapeŝto), Placo Vörösmarty.

Avenuo Andrássy redakti

Ekde 2002 tiu impona avenuo (2310 m-ojn longa) estas monda heredaĵo. Ĝi startas de fino de la malgranda bulvardo, trairas la grandan bulvardon kaj finiĝas ĉe Placo de Herooj.

En 1870 oni planis ĝin kune kun Granda Bulvardo. La 2 vojoj renkontiĝis en placo nomata Oktogon. Komence la vojo ne estas tro larĝa, sed tio pli kaj pli vastiĝas. Jam ĉe la komenco estas aleoj ĉe la trotuaroj, kiam la vojo vastiĝas, aldoniĝas pli novaj aleoj. Apud la avenuo imponaj palacoj (proksime de Placo de Herooj jam vilaoj konstruiĝis. En 1876 la avenuo pretiĝis. La vojo kovriĝis per lignaĵo pro la ĉevaloj. Fine de la 19-a jarcento la publiko ne permesis konstrui tramon, tial oni faris subkrustan metroon.

La avenuo havas 3 partojn. La unua estas inter la malgranda bulvardo ĝis Oktogon. Tie la larĝo estas nur 34 m. Tie troviĝas Poŝta Muzeo, Pupteatro (Budapeŝto) kaj Budapeŝta Ŝtata Operejo. La sekva parto etendiĝas ĝis placo Zoltán Kodály. Tio larĝas 46 m-ojn. La domoj estas iom malaltaj. La lasta parto same tiel larĝas 46 m-ojn, sed laŭ la vojo estas apartaj vilaoj kaj palacoj.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Avenuo Andrássy.

Placo de Herooj redakti

 
Placo de la Herooj

La finon de la strato Andrássy kronigas la Placo de Herooj, la plej grandioza placo de Budapeŝto. Ĝian imponan aspekton donas tri artaj konstruaĵoj: Memorpalaco Mileneuma, Belarta Muzeo kaj Arta Halo.

Ilin oni konstruis en la jaro 1896 okaze de la miljaro datreveno de patrujokupo laŭ la planoj de skulptisto György Zala kaj Albert Schickedanz. Meze sur 36 metrojn alta kolono staras Ĉefanĝelo Gabrielo kun flugiloj. Sur la kvadrata altaĵo staras la statuoj de sep veziroj de patrujokupantoj, kiuj estas laŭvice Stefano la 1-a (Hungario), Ladislao la 1-a (Hungario), Kolomano (Hungario), Andreo la 2-a, Béla la 4-a, Ludoviko la 1-a, Johano Hunyadi, Matiaso la 1-a, Stefano Bocskai, Gabrielo Bethlen, Emeriko Thököly, Francisko Rákóczi la 2-a kaj Lajos Kossuth. Antaŭ ili troviĝas memortabulo por herooj, kiuj oferis siajn vivojn por la libereco kaj la nacia sendependeco. Malantaŭ la artaĵoj en duonrondo inter ornamitaj kolonoj - kvazaŭ hungara panteono - viciĝas la statuoj de elstaraj hungaraj personoj de la reĝo Sankta Stefano ĝis Lajos Kossuth la gvidanto de liberecbatalo kontraŭ Habsburgoj en 1848-1849.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Placo de Herooj.

Placo Kossuth Lajos redakti

Unu el la plej belaj placoj de la hungara ĉefurbo, proksime al Danubo, kontraŭ la fortikaĵmonteto, tiu kvadratforma teritorio estas trankvila oazo en la urbocentro.

Tri gravaj konstruaĵoj donas la ĉefan formon al la placo.

  • La Parlamento konstruita por miljara datraveno de landkonveno.
  • La Popolarta Muzeo (Etnografia Muzeo)
  • La Ministerio pri Agrikulturo.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Placo Kossuth Lajos.

Arkitekturaj vidindaĵoj redakti

 
Hungara Parlamento el Buda.

La Parlamentejo redakti

La impona hungara Parlamentejo situas laŭ la Danubo ĉe Placo Kossuth Lajos. Ĝi estas la plej konata ŝtata konstruaĵo de Budapeŝto, sidejo de parlamento kaj ties kelkaj institutoj (ekz. Parlamenteja biblioteko).

Konstruado de la novgotika Parlamentejo komenciĝis en la jaro 1885, kaj jam meze de la sekva jaro kunsidis en ĝi la Parlamento, sed ĝi estis finkonstruita nur en 1906 kun surfaco 17745 m2. Ĝi estas 268 metrojn longa 118 metrojn larĝa. La alteco de la kupolo estas 96 m, ĝi havas 27 pordegojn kaj 29 ŝtuparojn. La eksterajn murojn ornamas 88 elstaraj figuroj de la hungara historio.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hungara Parlamentejo.

La Fortikaĵo kun la reĝa palaco redakti

 
Suda parto de la fortikaĵo, nomata reĝa palaco

Konstruadon de la reĝa fortikaĵo komencis reĝo Béla la 4-a por defendi sin kontraŭ la eventuala plua atako de tataroj.[7] En 1255 jam staris tie murĉirkaŭita fortikaĵo ĉirkauita defendanta ankaŭ la urbon.

Dum la regado de Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) la fortikaĵo iĝis pli kaj pli la sidejo de reĝoj. Tion pruvas ankaŭ la konstruadoj dum la 14-15-a jarcentoj. En ĉi tiu epoko oni konstruis ekzemple la grandegan palacon Friss (friŝŝ).

La dua granda epoko de la konstruado ligiĝas al la klera, renesanca reĝo Matiaso la 1-a (Hunyadi (Hunjadi)) dum la dua duono de la 15-a jarcento. La mirindajn halojn, meblojn kaj garni-turojn de lia palaco ankaŭ la tiatempaj historiistoj menciis ravige. Post la runigado de la palaco fare de turka armeo, sur la lokon de mezepoka palaco komence de la 18-a jarcento oni konstruis barokan kastelon.

Dum la regado de la habsburga imperiestrino Maria Terezia oni pligrandigis la kastelon je palaco. Poste, sekve de la bataloj por la hungara libereco kontraŭ habsburgoj, ĝi forbrulis. La rekonstruado komenciĝis laŭ la planoj de Nikolao Ybl (fama hungara arkitekto) kaj finis ĝin Alojzio Hauszmann en la jaro 1902. Dum la dua mondmilito la palaco grave defektiĝis. Post la milito sed ĉefe de la 60-aj jaroj oni rekonstruis la palacon laŭ la iama baroka originalo.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Monto Vár.

Pontoj redakti

Urbopartojn Buda kaj Pest pontoj interligas. Ĉiuj tiamaj pontoj detruiĝis dum la 2-a mondmilito, baldaŭe ili rekonstruiĝis. Vico de la subaj pontoj sekvas fluon de Danubo.

 
La plej malnova ponto de Budapeŝto (Széchenyi-Ĉenponto)

Ĉenponto aŭ en kompleta hodiaŭa nomo Ĉenponto SZÉCHENYI [seĉenji] estis la unua konstanta ponto inter Buda kaj Pest. Ĝia nomo venas el tio, ke vojstrukturo estas alligita al kunligitaj, pendigitaj, ankritaj ĉenoj.

Ĝi longas 380 m, la meza aperturo estas 202,6 m. La pezo de la originala fersistemo estis 2139 tunoj, kiu grandiĝis post la unua trakonstruo (1913–15) al 5194 tunoj.

Ĝian konstruon ordonis la hungara leĝo XXXV (35) el 1836. Tre gravis por la afero la Budapestxa Ponto-societo, fondita en 1832 de István Széchenyi.

La leĝo skribis, ke sur la onta Ĉenponto ĉiu – sendepende de sia rango – devas pagi pontomonon. Tio estis la unua fendo je muro de la nobela senimposteco.

Oni komencis la konstrulaborojn en 1839 laŭ planoj de la brita inĝeniero William Tierney Clark. La konstruadon efektivigis Adam Clark, la plejparton de mono pruntis riĉaj bankistoj kiel SINA György, ROTSCHILD Salamon kaj WODIANER Sámuel. Oni metis la bazoŝtonon dum festa ceremonio la 24-an de aŭgusto 1842.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Széchenyi-Ĉenponto.

Aquincum redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aquincum.
 
Aerfoto pri ruinoj de Aquincum

La unuan urbon ĉi tie fondis kelta tribo (Eraviskoj) en nordo de Buda, kies karakterizan nomon Ak-ink (akvo-riĉa) konservis la Romianoj, kiuj antaŭ 2 mil jaroj konkeris la regionon okcidente de Danubo. Kiel rezidejo de vickonsulo kaj grava legio, kreiĝis vera urbo kun 2 amfiteatroj (!), kun ĉiaj atributoj de la tiama Romia civilizo: grandaj vilaoj kun mozaikoj kaj varmakva hejtado, banejoj kaj longaj akvo-kondukiloj por liveri la termalakvon al la foraj kazernoj, en la "legia urbo".

Aliaj redakti

Kulturaj vidindaĵoj redakti

Teatroj redakti

 
Teatro Madách

Nacia Teatro de Budapeŝto havas 4 etapojn, ĝi nun troviĝas laŭ la Danubo, tamen ne en la urbocentro, funkcianta ekde 2001. Kelkaj opinias, ke la teatro simbolizas ŝipon. En 2005 apude Palaco de Artoj konstruiĝis.

La teatro kune kun la apuda subĉiela teatro havas 20 844 kvadratmetrojn. En la konstruaĵo centre estas la preskaŭronda sidlokaro (619 sidlokoj). Apud la konstruaĵo estas ankaŭ memorparko kune kun skulptaĵoj de hungaraj aktoroj. Tie estas ankaŭ subĉiela teatro kaj labirinto el heĝo.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nacia Teatro (Budapeŝto).

Preĝejoj [7] Arkivigite je 2016-03-17 per la retarkivo Wayback Machine [8] redakti

 
Baziliko de Budapeŝto

Baziliko de Budapeŝto redakti

Krom la fortikaĵo kaj Parlamento la plej grava artvalora konstruaĵo estas la Baziliko de Sankta Stefano, kaj krom la Matias-preĝejo ĝi estas la plej frekventata katolika religia centro.

En tiu ĉi preĝejo troviĝas la dekstra mano de la unua hungara reĝo Stefano la 1-a (Hungario). La relikvo restis konservita jam mil jarojn. Ĉiujare je la 20a de aŭgusto okazas granda nacia festo por la memoro de la unua kristana reĝo de Hungario.

Oni konstruis ĝin de la jaro 1852 ĝis 1901. Ĝi estas la rezulto de la plej eminentaj hungaraj artistoj. La baziliko estas 60 metrojn alta kaj 50 metrojn larĝa kaj la kupolo estas 96 metrojn alta.

La preĝejon planis kaj konstruis en klasika stilo József Hild. Li jam antaŭ la Baziliko konstruis multajn klasikismajn domojn kaj preĝejojn. Al lia arto oni povas danki la impone simplajn trankvilajn liniojn ekstere kaj interne. Festan impreson donas la vasta ŝtuparo. Interna formo tiel estas planita, ke nenio fortiru la okulojn de la ĉefa altaro, de la monumento de Sankta Stefano.

Post la morto de Hild la kupolon finis alia elstara konstru-artisto, Miklós Ybl en eklektika stilo, li iomete riĉigis kelkajn simplajn partojn sed tio ne rompis, ŝanĝis la klasikan formon. Hodiaŭ estas modo ĉi tie aranĝi geedziĝan ceremonion.

Sur la unua etaĝo estas religia ekspozicio, kaj kiu ne timas ŝtuparojn, povas grimpi al la turo, kaj de tie rigardi la urbon. En Hungario tie okazas la plej granda procesio la 20-an de aŭgusto.

Preĝejo Ĉieliro de Maria redakti

 
Fronto de Matias-preĝejo

Preĝejo Ĉieliro de Maria (Vár) aŭ Kronada ĉeftemplo de Buda estas impona romkatolika preĝejo en Budapeŝto sur Monto Vár.

Béla la 4-a konstruis gotikan preĝejon en la 1250-aj kaj 1260-aj jaroj. En 1470 Matiaso la 1-a alkonstruis gotikan turon kaj li tie aranĝis ambaŭ edziĝfestojn. En 1541 la turkoj trakonstruis ĝin al ĉefmoskeo. En 1686 ĝi denove iĝis katolika preĝejo kaj plene barokiĝis.

En 1867 oni kronadis Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio)n kaj poste en 1916 Karlo la 4-an.

Parto de la preĝejo funkcias, kiel muzeo.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Preĝejo Ĉieliro de Maria (Vár).

Ceteraj preĝejoj redakti

Multajn kaj tre belajn preĝejojn havas Budapeŝto, ni vidu kelkajn el ili.

 
La Granda Sinagogo
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de preĝejoj en Budapeŝto.

Muzeoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Muzeoj de Budapeŝto.
 
Ĉefenirejo de la Hungara Nacia Muzeo
  • Hungara Nacia Muzeo

La Nacia Muzeo estis fondita de la palatino (= guberniestro) Jozefo kaj grafo Széchenyi. Tiu ĉi lasta donacis al la lando sian riĉan kaj faman kolektaĵon, kaj la parlamento laŭ la propono de la eminenta palatino decidis konstrui nacian muzeon. Multaj donacemuloj pliriĉigis ĝin kaj nun jam la Hungara Nacia Muzeo en kelkaj fakoj estas inter la plej riĉaj de la eŭropaj muzeoj. Mem la konstruaĵo estas klasika, inda al la enhavo. Ankaŭ en la hungara historio havis rolon la muzeo, ĉar en 1848, dum la batalo por defendi la liberecon, Petőfi la apostolo de la libereco, deklamis sian poemon "Ek! Hungaro!", starante sur la ŝtuparo de la muzeo, entuziasmigante revulucieman homamason.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hungara Nacia Muzeo.
  • Belarta Muzeo
 
Belarta Muzeo en Budapeŝto

La Belarta Muzeo estis konstruita inter 1900-1906 laŭ la planoj de Albert Schickedanz kaj Fülöp Herczog. Ĝia antaŭa parto montras stilon de klasikismo kun la kopio de timpanono de Partenon-preĝejo el Ateno kun kopioj de la famaj grekaj statuoj. Malantaŭ ĝi sur la domego estas videblaj la stilo de neorenesanco.

La plej valorojn artobjektojn oni prezentas en konstantaj ekspozicioj. Krome oni regule aranĝas laŭtemajn ekspoziciojn el la propraj kaj pruntitaj artaĵoj.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Belarta Muzeo (Budapeŝto).
  • Hungara Nacia Galerio
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hungara Nacia Galerio.
 
La reĝa palaco, kies parto estas Hungara Nacia Galerio

La Hungara Nacia Galerio estas la plej granda nacia belarta kolekto de Hungario. Ĝiaj ekspozicioj ekde 1975 estas viziteblaj en centra parto de la iama reĝa fortikaĵo. Hodiaŭ oni nomas ĝin Palaco de Buda-fortikaĵo.

En la renovigitaj partoj de la iama reĝa palaco ricevis lokon la Historia Muzeo de Budapeŝto, la Hungara Nacia Galerio, kaj en la plej lastaj jaroj la Landa Biblioteko Széchenyi.

La plej malnovaj artobjektoj de la kolekto de Hungara Nacia Galerio devenas el la Galerio de Nacia Muzeo - fondita en 1957, kunstariĝis(?) de la hungardevenaj artobjektoj de Hungara Nacia Muzeo (fondita en 1802), Belarta Muzeo, Landa Galerio kaj ĉefurba Galerio. Pli frue ĉi tiu kolekto estis ekspoziciita en la haloj de iama Kurio, nun Etnografia Muzeo.

Pli malgrandaj muzeoj redakti

Aliaj vidindaĵoj redakti

Servoj redakti

Edukado redakti

 
La ĉefa domego de la Universitato Corvinus de Budapeŝto laŭ Danubo
 
Iama Akademio Ludovika nuna Nacia Universitato pri Publikaj Servoj

En 1395 oni fondis universitaton en Óbuda (nun jam urboparto de Budapeŝto). La turka okupado forviŝis la instruadon, sed nun jam denove funkcias Universitato de Óbuda. Post la turka erao oni fondis novan universitaton, sed la necesaj konstruaĵoj mankis en Buda kaj Pest, tial ĝi provizore ekfunkciis en Nagyszombat. Tiu universitato funkcias sen interrompoj ankaŭ nun, ĝi trovis konvenan lokon en Buda en 1777, post jaroj jam en Pest. Ĝia nuna nomo estas Scienca Universitato Loránd Eötvös. Dum la sekvaj jarcentoj pluraj universitatoj memstariĝis el tio: Teknika kaj Ekonomia Universitato, Universitato Corvinus, Medicina Universitato Semmelweis, Katolika Universitato Pázmány Péter. Tiutempe ankaŭ tute novaj universitatoj aŭ altlernejoj aperis: Muzikarta Universitato Liszt Ferenc, Gimnastika Universitato de Budapeŝto, Universitato de Dramo kaj Filmo, Hungara Belarta Universitato, Arta Universitato Moholy-Nagy, Nacia Universitato pri Publikaj Servoj, Ekonomia Universitato, Universitato Milton Friedman, Internacia Negoca Altlernejo. Aperis ankaŭ ekleziaj universitatoj: Juda Universitato (Budapeŝto), Kalvinana Universitato Gáspár Károli, Luterana Teologia Universitato. Ekfunkciis ankaŭ privataj universitatoj aŭ altlernejoj: Mez-Eŭropa Universitato, Universitato Andrássy, Universitato Metropolitan, Altlernejo Dénes Gábor‎. Budapeŝto estas ankaŭ edukcentro de Hungario.

Vidu ankaŭ redakti

Klimato redakti

Budapeŝto troviĝas en modera klimato kaj ankaŭ en kontinenta klimato. La meza temperaturo estas: 11 (en januaro −1 , en julio 22 . La jara precipitokvanto estas ĉ. 600 mm, dum vintro neĝas. En ĉiuj monatoj pluvas (aŭ neĝas). Tre malofte okazas, ke surfaco de Danubo plene glaciiĝas. Forta vento ne blovas, ĉar la montoj defendas kontraŭ ventoj.

Kuracbanlokoj redakti

 
Kuracbanloko Gellért

En Budapeŝto pli ol 130 varmaj fontoj funkcias. Ene de le monto troviĝas kavernaj fontoj, kies kuracakvoj nutras du banejojn. Sude funkcias la kuracbanejo kaj hotelo kaj kuracbanejo Gellért Szálló és Gyógyfürdő. Ĝi estis konstruita inter 1911-1918, kaj ankaŭ nun ĝi apartenas al la plej belaj kaj elegantaj hoteloj de Budapeŝto. Ene de ĝi funkcias la plej arte konstruita banejo de la ĉefurbo.

En la orienta deklivo de la monto, apud la ponto Elizabeta troviĝas la banejo Rudaŝ (Rudas-fürdő). Jam antaŭ la turka regado ĝi funkciis. En 1566 Srokoli Mustafa paŝao rekonstruis la malnovan banejon. Dum la jarcentoj plurfoje oni renovigis kaj plukonstruis ĝin, sed ankoraŭ staras partoj el la turka epoko.

Estas ankaŭ aliaj kuracbanlokoj, tial la ĉefurbo havas la rangon urbo de banejoj.

Ceteraj banejoj:

  • kuracbanejoj
  • aliaj banejoj
    • Pesterzsébet
    • Újpest
    • Csillaghegy
    • Csepel
    • Palatinus
    • Paskál
    • Pünkösdfürdő
    • Római
    • Aquaworld

Sporto redakti

La hungara sporto koncentriĝas en Budapeŝto. La plej populara sporta klubo estas Ferencváros, mallonge FTC, sed oni konas ankaŭ Fradi. Ĝi funkcias en Ferencváros (distrikto), tamen amiko rondo funkcias eĉ eksterlande. La iama urbo Kispest havas faman sportan klubon Budapest Honvéd FC, kiun dum la socialismo la soldatoj apogis finance. La alia iama urbo Újpest havas faman sportan klubon, kiun dum la socialismo la policanoj apogis finance.

Partneraj rilatoj redakti

Infrastrukturo redakti

Budapesti Közlekedési Központ (BKK) (esperante Transporto Centro de Budapeŝto) estas la kompanio kontrolanta la reton de Publika trafiko de Budapeŝto kaj ĝiaj antaŭurboj, fondita de la metropola komunumo la 27-an de oktobro 2010 kun ekfunkcio la 1-an de januaro 2011. Ĝi respondecas pri la integrita kunordigo de la kompetencoj de "Budapesti Közlekedési Zrt." (BKV Zrt.), de la transporta departemento de la ĉefa urbestro, de la metropola kompanio respondeca pri voj-prizorgo, kaj la aktivecoj de Parking Kft. kaj la publika kunordiga oficejo de operatoroj de metropola taksio. Ĝi celas subteni la strategiojn de disvolviĝo de publika transporto kaj vojaj infrastrukturoj je la skalo de budapeŝta aglomeraĵo.

Fervojoj redakti

La plej multaj trajnoj alvenas ĉe la tri kapostacioj: Stacidomo Keleti (orienta stacio), Stacidomo Nyugati (okcidenta) kaj Déli pályaudvar (suda). De la orienta kaj okcidenta stacioj en Pest ekzistas rektaj trajnoj al 25 eŭropaj ĉefurboj (kun Vieno konektas Budapeŝton trajnoj Railjet de ÖBB). De la suda stacio en Buda oni povas vojaĝi interalie al Balatono. Ĉiuj tri stacioj atingeblas per metroo. Krome ekzistas kelkaj malgrandaj stacioj por distriktoj, urbopartoj kaj varoj.

Budapeŝto estas unu el la finoj de la „Ĉeflinio por Eŭropo“, grava projekto de Eŭropa Unio: Ĝis la jaro 2015 oni volas realigi rapidtrajnan ligon inter Parizo kaj Budapeŝto.

La Dentorela fervojo de Budapeŝto (hungare Budapesti Fogaskerekű Vasút), oficiale nomita Tramlinio numero 60, formas parton de la sistemo de Publika trafiko de Budapeŝto ebligante la uzon de ordinaraj biletoj kaj kartoj. BHÉV (hungare Budapesti Helyiérdekű Vasút, Interurba fervojo de Budapeŝto) estas normŝpura reto de publika transporto priservanta Budapeŝton kaj ties aglomeraĵon.

Metroo redakti

 
Metrooreto de Budapeŝto

La urbo disponas pri bone funkcianta metroreto kun 52 stacioj.[9]

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Metroo de Budapeŝto.

Ceteraj trafikiloj redakti

En Budapeŝto la plej oftaj trafikiloj estas tramoj, aŭtobusoj, troleoj kaj interurbaj tramoj, sed funkcias ankaŭ ŝipoj, dentorela fervojo, infana etŝpura fervojo, telfero kaj Funikularo de Budapeŝto. La ĉefurbo havas Internacia Flughaveno Budapeŝto de Franz Liszt.

 
Biciklantoj uzas la apartan ruĝan strion

Tramtransporto en Budapeŝto formas parton de la publika trafiko de Budapeŝto. La tramlinioj servas kiel la dua plej grava dorsa spino de la trafika sistemo (krom la busreto), transportante pojare preskaŭ 100 milionojn da pasaĝeroj pli ol la Metroo de Budapeŝto.

Ekde 2014 ekfunkciis reto de lueblaj bicikloj en la meza urboparto. Se iu volas bicikli (ekzemple por iri al la laborejo), tiu luas biciklon (oftaj surstrate) pere de aŭtomato. Post biciklado la aŭtomato transprenas la biciklon.

Pro sukcesoj de la lueblaj bicikloj post jaroj oni enkondukis ankaŭ lueblajn skutilojn.

Akvaproviza Servo redakti

La Akvoproviza Servo de la ĉefurbo travivis du mondmilitojn, ekonomiajn krizojn, mizerajn periodojn, tamen ĝi seninterrompe kaj daŭre liveris por la ĉefurbaj konsumantoj bonkvalitan akvon. Dum la dua mondmilito la akvoduktaron damaĝis pli ol mil difektoj. La riparlaboroj ne ĉesis eĉ dum la bataloj, kiam 22 laborulojn atingis la heroa morto. La egajn damaĝojn de la konstruaĵoj kaj maŝinoj oni rekonstruis dum tri jaroj, kaj en 1947 sub rekonstruita ponto per kvar akvokonduktiloj estis ree interligitaj Peŝt kaj Buda.

La plej grava produktejo de la trinkakvo estas la Szentendre-a insulo, kie senriproĉan akvon produktas la surbordaj putoj. La akvo fluas tra tuneloj al Békásmegyer kaj Káposztásmegyer, tie ĝi rekontiĝas kun la akvo de la maldekstra bordo. Krom la nordaj produktejoj ankaŭ interne de la ĉefurbo funkcias akvoproduktejoj sur la dekstra riverbordo kaj sur la Insulo Margareta pluraj filtrantaj putoj produktas la trinkakvon. La akvon de la produktejoj maŝinejoj tra ĉefpremduktoj liveris en la reton de la zonoj kaj en la kolektajn basenojn.

Budapeŝto nuntempe jam de 40-50 kilometra distanco prenas sian akvon, kaj per multekostaj procedoj faras ĝin bonkvalita. Unu moderna, komforta familia domo postulas ĉiutage mil litrojn da akvo, kaj pro tio necesas investado de 55 mil forintoj. La kresko de la produktokostoj igas arda problemo la ŝparon de la trinkakvo. La industrio estas por la akvo-prezo instigata por ŝpari. La grandkonsumantaj entreprenoj ricevas kontingenton, superante kiun ili devas pagi grandegan punon. El tiuj sumoj la Tutlanda Akvoafera Instanco donas subtenon al tiuj entreprenoj, kiuj investas por akvoŝparado.

Esperanto en Budapeŝto redakti

Ĝi estis la loko de du Internaciaj Esperantaj Katolikaj Kongresoj, la 3-a en 1912, kaj la 15-a en 1930, okaze de la festoj de Sankta Emeriko.

En julio 1929 la urbo Budapest aranĝis la unuan internacian pedagogian kurson laŭ Cseh-metodo. Inter la 1-a kaj la 8-a de aŭgusto de 1929, ĝi estis la loko de 21-a Universala Kongreso de Esperanto; ĉeestis 1256 kongresanoj el 33 landoj; la temoj estis elparolado, radio-propagando, tradukado en kongresoj.

Okazis ĉi tie ankaŭ la 51-a (1966) kaj la 68-a (1983) UK-oj.

Budapeŝto estis la eldonloko de "Literatura Mondo", AELA, Hungara Vivo kaj ankaŭ de Eventoj.

Julio Baghy, Kálmán Kalocsay, Tibor Újlaky-Nagy, Valdemar Langlet, Teodoro Ŝvarc (kaj lia filo George Soros) kaj Miklós Berényi loĝis tie. Adalberto Huleŝ vivis en Budapeŝto inter la jaroj 1958-1964 kaj 1979-2001. József Major tie lernis Esperanton.

Enciklopedio de Esperanto rigardis Budapeŝton kiel gravan spiritan centron tiutempan de Esperanto.

La Esperanto-Kolektaĵo de Karlo Fajszi komenciĝis ĉirkaŭ en 1970. En 1991, estis eldonita katalogo de la kolekto kun 542 paĝoj.

En 1987 okaze de la jubilea UK en Varsovio alvenis al Budapeŝto 14 afrikanoj por lertiga kunveno unumonata. Ili reprezentis 11 afrikajn landojn. Inter ili estis Privas Tchikpe el Benino, Antoine Kouassi-Kouablan el Ebura Bordo, Kameron Sakkey el Ganao, Gbeglo Koffi kaj Agbemadon Atiogbe Mensa el Togolando. Hans Bakker el Nederlando, Anita Dagmarsdotter el Svedio, Stefan MacGill el Nov-Zelando kaj aliaj havis la taskon progresigi ilin en Esperanto kaj prepari ilin al fruktodona partopreno en la jubilea UK.

Budapeŝtaj esperantistoj redakti

 
István Ertl en majo 2008

kaj ankaŭ:

Publikigaĵoj redakti

Budapesta Internacia Foiro, de la 30.a de Aprilo ĝis la 9.a de Maio 1927, eldonis propagandilojn kaj glumarkojn en Esperanto.

Famaj budapeŝtanoj redakti

 
László Bíró
 
Imre Kertész

Naskiĝintoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famaj budapeŝtanoj (naskiĝintoj).

Mortintoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famaj budapeŝtanoj (mortintoj).

Vikipedia statistiko redakti

En januaro de 2016 la vikipedia serĉilo trovis pri "Budapeŝto" 8952 trafojn [8].

Referencoj redakti

  1. artikolo Budapeŝto en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
  2. [1]
  3. (hu) Loĝantaro
  4. 4,0 4,1 [2]
  5. [3]
  6. [4]
  7. [5]
  8. [6]
  9. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2016-01-13.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti