Ekspozicio estas daŭra aŭ portempa publika elmontrado de objektoj (eksponaĵoj) al publiko.

Istanbul - Ekspozicio pri la koloroj en antikveco

La ekspozicio povas havi promocian, vendan aŭ dokumentan celon; ĝi povas esti daŭra, portempa aŭ cikla (ekz. bienalo; ĝi povas esti specifa, rilatante al nur unu kategorio de objektoj, periodo, aŭtoro ktp. aŭ ĝenerala aŭ kolektiva.

Laŭ Francisko Azorín Ekspozicio estas Solena elmontrejo de artaj aŭ industriaj produktoj, ofte en pluraj pavilionoj kaj kun amuzaj altiriloj.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina expositio el ex + ponere (ekstere meti).[2]

Celoj de ekspozicioj redakti

 
Scienca ekspozicio en Phaeno Wolfsburg
 
La ĉefa pordego de Mondekspozicio en Parizo de 1900.

Ekspozicioj estas organizataj pro variaj celoj:

Kulturaj kaj didaktikaj celoj redakti

  • prezentado de artaĵoj, arkeologiaj eltrovaĵoj, mineraloj, muzikiloj ktp (ekz. en muzeoartgalerio);
  • prezentado de historiaj, sociaj, natursciencaj aŭ ekonomiaj okazintaĵoj helpe;

Promociaj kaj informaj celoj redakti

  • prezentado de urbo aŭ turisma regiono;
  • prezentado de activeco aŭ projektoj de publikaj administracioj, lernejoj aŭ firmaoj;

Komercaj celoj redakti

  • elmontrado de la objektoj por aŭkcio;
  • elmontrado de industriaj aŭ/kaj agrikulturaj produktoj (foiro);
  • elmontrado de artaĵoj (komerca artgalerio);

Cifereca ekspozicio redakti

Dank'al interreto, nuntempe eblas okazigi la ekspoziciojn ne nur en reala mondo sed ankaŭ per taŭga retpaĝaro.

Ĉiuj specoj de ekspozicioj nomitaj supren estas realigeblaj ankaŭ enrete. La granda avantaĝo estas, ke ili estas viziteblaj senprobleme de la interesiĝantoj el la tuta mondo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 64.
  2. Azorín, samloke.