Foiro
Foiro estas socia, ekonomia kaj kultura okazaĵo —establita, portempa aŭ vaganta, semajna aŭ jara— kiu efektiviĝas en preciza sidejo kaj kiu intencas ĉirkaŭi ĝenerale precizan temon aŭ komunan celon. Ĝi povas havi por esenca objektivo la promocion de la kulturo, iun pli precizan celon aŭ vivostilon, ĝenerale en amuza, distra kaj diversa formo. Se tio estas la nuntempa konsidero oni parolu pri kermeso. Plej komune la celo estas la instigo komerca, ĉar ĝi havas la celon de lukro aŭ de generi enspezojn kaj mongajnojn por la gastigantaj lokoj, personoj aŭ organizoj sponsoraj, kaj gastaj partoprenantoj, kontraŭ plaĉa tempo kiu inkludas amuzon kaj distron, hazardo- kaj lerto-ludojn, nutraĵojn, dolĉaĵojn aŭ ludilojn, ktp. Por la partoprenantoj vizitantoj kaj negocistoj, ĉu estu ĉi tiuj plej junaj (infanoj) aŭ plenkreskuloj, dependante de la okazaĵo, karakteraj, lokaj kutimoj kaj leĝoj kiuj regas la lokon.
Por komercaj celoj plej oftaj nuntempe estas la montrofoiroj (ekspoziciejoj), kaj ekde la dua duono de la 19a jarcento ties plej elstaraj ekzemploj estas la Internaciaj Ekspozicioj. Foje la foiroj havas komercan gravecon kaj komercistoj prezentas modernajn teknologiojn aŭ modernigon, ekzemplo de foiro kun komerca kaj sekureca graveco estas la aviadila spektaklo okazigita en Francio, kie montriĝas la plej bonaj militaj kaj civilaj aviadiloj.
En la mondo
redaktiGermanio
redaktiHispanio
redaktiEn Hispanio estas tradicio ke eĉ en plej malgrandaj vilaĝoj estas almenaŭ unu foiro ĉiujare, eble du aŭ pliaj. Tre ofte ili kuniĝas al religiaj celebroj de sanktuloj, kristoj aŭ virgulinoj. Ili konsistas en organizado de koncertoj kaj spektakloj, muntado de mekanizitaj distrejoj por infanoj, de surstrata merkato de varoj (ĉefe dolĉaĵoj kaj aliaj bongustaĵoj) kaj porokazaj trinkejoj. Estas tradicia ankaŭ speciala lumigado kaj piroteknikaĵoj nokte ĉefe la unuan tagon. Tiaj foiroj daŭras ĉirkaŭ unu semajno.
En Andaluzio
redaktiInternacie konata estas la aprila foiro de Sevilo.
Enhavo
redaktiLa ejoj
redaktiLaŭ Francisko Azorín Foirejo estas Loko, kie okazas granda komerca kunveno je perioda dato, por elmontri k. vendi varojn.[1] Kaj li indikas etimologion el latina feriale de feriari (aĉeti), el fora (foraĵo, eksteraĵo).[2]
En Esperanto
redakti- Gazeto Literatura foiro
- Internacia montrofoiro dum Universalaj Kongresoj de Esperanto
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Stanislavo Belov (2019-10-06) Foiro en Tjumeno: komerco kaj amuziĝo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-10-11. Alirita 2019-10-11.
Referencoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 75.
- ↑ Azorín, samloke.