Ruĝa Armeo

1918–1946 sovetia armeo
Tiu ĉi artikolo estas pri Ruĝa Armeo de Sovetunio. Vidu Ruĝarmea Frakcio por germana militanta grupo; Japana Ruĝa Armeo por la japana; kaj Popola Liberiga Armeo por la ĉina ruĝa armeo; Ruĝa Armeo (Hungario) ekzistanta nur kelkajn monatojn en 1919 .


Ruĝa Armeo kaj RKKA estas la mallongigo de Ruĝa Armeo de Laboristoj kaj Kamparanoj, (ruse Рабоче-крестьянская Красная армия, Raboĉe-krestjanskaja Krasnaja armija) estis la armil-ekipita forto de la bolŝevikoj dum la Rusa Enlanda Milito. Tiu organizo estis la armeo de Sovetunio ekde ties fondiĝo en 1922 ĝis 1946, kiam la nomo ŝanĝiĝis al Soveta Armeo aŭ pli ĝuste Sovetia Armeo. "Ruĝa" aludas la koloron de laborista sango, elverŝita en la batalo kontraŭ la kapitalismo.

Ruĝa Armeo
emblemo
flago
terarmeo
Komenco 23-a de februaro 1918 vd
Fino 25-a de februaro 1946 vd
Antaŭe Russian Revolution Army vd
Poste Terarmeo de Sovetio vd
Lando(j) Sovetunio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko vd
Fondinto(j) Josif Stalin • Nikolai Podvoisky • Vladimiro Lenino vd
vdr
Ruĝa Armeo
Ruĝa Armeo de Laboristoj kaj Kamparanoj

Jaroj 28-an de januaro 1918 – 25-an de februaro 1946
Lando RSFSR (1918–1922)
Sovetunio (1922–1946)
vdr
La soldataj uniformoj de la Ruĝa Armeo el la jaro 1919
Lev Trockij kaj Lenin kun la soldatoj de la Ruĝa Armeo

La Ruĝa armeo fondiĝis per dekreto de la Konsilio de la Popolaj Komisaroj la 15-an de januaro (28-a de januaro, „O.S.”) 1918 el la tiem ekzistanta Ruĝa Gardistaro. La oficiala "Tago de la Ruĝa Armeo" estas la 23-a de februaro, memore al la unua bataloj de la armeo kontraŭ la okupantaj germanaj trupoj en 1918 kaj la unuaj amasa rekrutado en Petrogrado kaj Moskvo. La 23-a de februaro estis grava solena tago en la Sovetunio, poste alinomata kiel "Tago de la Soveta Armeo" kaj en la nuntempa Rusio kiel "Tago de Defendantoj de Patrujo" (ĝi estas oficiala feritago). Oni rigardas Lev Trockij, la iaman popolan komisaron pri milito ekde 1918 ĝis 1924, kiel fondinto de la Ruĝa Armeo.

Komence, la Ruĝa Armeo estis volontula organizo, sen rangoj kaj insignoj. La oficiroj estis demokratie elektitaj, sed jam la 29-an de majo en 1918, oni deklaris devigan militservon por ĉiu viro inter aĝo 18-40. Oni establis regionajn militajn komisionojn (военный комиссариат, военкомат /vojenkoMAT/) por la amasa rekruto, kiu ekzistis ĝis la lastaj tagoj de la Sovetunio.

Ĉiu unuo de la Ruĝa Armeo havis politikan komisaron, kiu kontrolis la decidojn de la unuoestro laŭ principoj de la Komunista partio. La partio pensis grava la politikan kontrolon super la iamaj (pli spertaj) caraj oficiroj.

La organizo de la profesiaj oficiroj, kiel "heredaĵo de la carismo", estis detruita en 1935. Oni kreis ĝeneralan stabon el la oficiroj, trejnitaj fare de germanaj spertuloj dum la periodo de Soveta-germana kooperado inter la du mondmilitoj. Dum la Granda Purigo de 1937-1939 (kaj poste), preskaŭ ĉiu maljuna oficiro estis ekzekutita aŭ tranpostita al gulagoj kiel ebla danĝerulo por Stalin.

La Dua Mondmilito redakti

 
La germanaj generaloj Mauritz von Wiktorin kaj Heinz Guderian kaj la sovetia oficiro Semyon Krivoshein dum la defilado de la germana armeo Wehrmacht kaj Ruĝa Armeo en Bresto la 22an de septembro 1939 post la dispartigo de Pollando laŭ la pakto Hitlero-Stalino (Pakto Ribbentrop-Molotov)

Ĉe la atako de la Nazia Germanio al USSR junion en 1941 dum la Operaco Barbaroso, la Ruĝa Armeo nombris ĉirkaŭ 1,5 milionojn da homoj. Kvankam oni atentigis la Sovetion, Ruĝa Armeo estis surprizita per la atako. La sovetia aerarmeo grave neniiĝis surtere, centmiloj tuj militkaptiĝis.

La komunista registaro anstataŭigis la politikan propagandon pri klasbatalo al patriotismo, eluzanta emociojn de la rusa popolo. La milito kontraŭ la nazia Germanio estis proklamita kiel la Granda Patriota Milito aludante pri Patriota Milito kontraŭ Napoleono en 1812. Oni donis ekzemplojn el la iama rusa armeo kiel heroojn Aleksandr Nevskij kaj Miĥail Kutuzov. La subpremo de la Rusa Ortodoksa Eklezio ĉesis, pastroj revivigis la tradicion de benado de armiloj antaŭ la batalo. La organizo de politika komisaro estis provizore malfondita. Oni denove enkondukis la oficirajn rangojn; establis medalojn, ordenojn por honorigo de individuoj. La Gardistaro (Gvardio) denove fondiĝis.

Dum la Granda Patriota Milito, la ruĝa armeo rekrutis 15 ĝis 20 milionojn da oficiroj kaj soldatoj, el kiuj mortis 7 ĝis 10 milionoj. La soldatoj de la Ruĝa Armeo estis aŭ tuj mortpafitaj fare de germanaj nazioj aŭ deportitaj al gulagoj aŭ ekzekutitaj en la holokaŭsto. Post venko en Berlino en 1945 la prestiĝo de la Ruĝa Armeo enorme kreskis.

La Ruĝa Armeo estis renomita en 1946 al Sovetia Armeo por indiki la trairon de la revolucia al civita armeo de la suverena ŝtato. Oni nomis poste neoficiale la Sovetan Armeon ankaŭ Ruĝa Armeo.

El militkrimoj de ruĝarmeanoj redakti

Unuoj redakti

  • Normandio-Nemano, franca aviada regimento kiel speciala ingredienco de la Ruĝa armeo

La Malvarma milito redakti

Post fino de la Dua Mondmilito, la soldata nombro de Sovetia Armeo reduktiĝis al ĉirkaŭ 5 milionoj. La unuoj de la Ruĝa Armeo liberigis kaj okupis la landojn de Orienta kaj Meza Eŭropo, transpreninte la influon super tiuj ŝtatoj, igante ilin satelitaj ŝtatoj de Sovetunio. La plej granda milita reprezento estis en Orienta Germanio ("Grupo de Sovetiaj Trupoj en Germanio", rusa siglo ГСВГ/GSVG), en la t. n. Okcidenta Grupo de la Armitaj Fortoj, por reteni, haltigi fortojn de NATO kaze de nova milito. Post reunuiĝo de Germanio la germana ŝtato helpis konstruadon de militistaj urbetoj en rusiaj regionoj por la trupoj, forirantaj el Germanio.

La sovetia okupado, ekspluatado, mizerigo de la satelitaj landoj kaŭzis ribelojn en la Germana Demokratia Respubliko (1953), Hungario (1956) kaj Ĉeĥoslovakio (1968), kiujn la Sovetia Armeo detruis.


Vidu ankaŭ redakti