Josif Stalin

Sovetia politikisto kaj partia gvidanto
(Alidirektita el Stalin)

Josif STALIN (ruse Иосиф Виссарионович Сталин, signifante "Homo de ŝtalo", esperantigita Jozefo Stalino; denaske Ioseb Besarionis dze ĜUGAŜVILI, ruse Иосиф Виссарионович Джугашвили, kartvele იოსებ ჯუღაშვილი; naskiĝis la 6-an de decembro[jul.]/ 18-an de decembro 1878[greg.], mortis la 5-an de marto 1953) estis soveta politikisto kaj partia gvidanto kaj ŝtatestro de kartvela deveno kaj la dua reganto de Sovet-Unio. Stalin estis elektita ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Sovetunio en 1922, malgraŭ la rekomendoj de Lenin, kiu preferis Trockij'n super li.

Josif Visarionoviĉ Stalin
იოსებ ბესრიონის სტალინი
Иосиф Виссарионович Сталин
Josif Stalin en 1942
Josif Stalin en 1942
Persona informo
იოსებ ბესარიონის ძე ჯუღაშვილი
Иосиф Виссарионович Джугашвили
Naskonomo იოსებ ბესარიონის ძე ჯუღაშვილი
Naskiĝo 18-an de decembro 1878 (1878-12-18)
en Kartvelio Gori, Kartvelio, Rusa imperio
Morto 5-an de marto 1953 (1953-03-05) (74-jaraĝa)
en Sovetunio Moskvo, RSFSR, Sovetunio
Mortis pro naturaj kialoj • hommortigo vd
Mortis per cerba sangado • venenado vd
Tombo Nekropolo en la muro de la Kremlo vd
Religio nenia (ateisto)
Lingvoj kartvelarusa vd
Loĝloko Narym • TuruĥanskSolviĉegodsk • Novaya Uda, Irkutsk Oblast • Sankt-PeterburgoBakuoMoskvo vd
Ŝtataneco Rusia Imperio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • Sovetunio vd
Alma mater Tbilisa Eklezia Seminario • Gori school vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio
Subskribo Josif Stalin
Familio
Dinastio Stalin family vd
Patro Besarion Jughashvili vd
Patrino Keke Geladze vd
Gefratoj Joseph Davrichachvili • Mikhail Jughashvili • Giorgi Jughashvili vd
Edz(in)o Nadeĵda Allilujeva kaj Jekaterina Svanidze
Amkunulo Lidiya Pereprygina vd
Infanoj Jakov Ĝugaŝvili, Vasilij Stalin (Ĝugaŝvili), Svetlana Allilujeva
Profesio
Alia nomo Сталин • Staline • Koba vd
Okupo politikisto • revoluciulo • publikigistoŝtatreprezentantolingvisto vd
Laborkampo revoluciulo • politikistopublikigisto vd
Aktiva en Sankt-PeterburgoMoskvo vd
Aktiva dum 1895– vd
1-a Ĝenerala Sekretario de Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio
Dum 3-a de aprilo 19225-a de marto 1953
Antaŭulo neniu (pozicio kreita en 1922)
Sekvanto Nikita Ĥruŝĉov
Prezidanto de Konsilio de Ministroj de Sovetunio
Dum 6-a de majo 19415-a de marto 1953
Antaŭulo Vjaĉeslav Molotov
Sekvanto Georgij Malenkov
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post la morto de Lenin en 1924 ĝis la fino de la 1920-aj jaroj, Stalino iom post iom plifortigis sian pozicion kiel sola reganto de Sovet-Unio, gvidante la Komunistan Partion kaj la sovetian ŝtaton ĝis sia morto.

Stalino estis unu el la plej grandaj amasmurdistoj en la historio: takso de la nombro de liaj viktimoj ŝvebis ĉirkaŭ 11 milionoj kaj foje eĉ nombris kiel 40 milionoj, kaj li estas konsiderata unu el la plej grandaj tiranoj de la dudeka jarcento. Stalin starigis diktatoran reĝimon de teruro bazita sur radikala kulto de personeco (interalie li estis propagande nomita Suno de la Popoloj) kaj karakterizita per sekvenco de murdoj de disidentoj kaj tiuj kiuj esti suspektitaj disidentoj ("purigoj"), malliberigo de milionoj da homoj en punlaborejoj (Gulagoj) kaj en politiko de deviga kolektivigo kiu rezultigis la mortojn de milionoj pro malsatego (la tielnomita "holodomoro"). Per tiuj metodoj li antaŭenigis procezon de industriiĝo en Sovet-Unio kaj turnis ĝin en komunistan superpotencon.

En 1939, Stalin subskribis ne-agresan pakton kun Nazia Germanio, Pakto Ribbentrop-Molotov, sub kiu Orienta Eŭropo estis dividita inter la du potencoj. Post la germana invado de Sovetunio en junio 1941, li gvidis Sovetunion decideme ĝis la fina venko super la nazioj. Malgraŭ lia respondeco por la enormaj malvenkoj suferitaj de la Ruĝa Armeo en la fruaj stadioj de la milito sur la orienta fronto, Stalino ludis ŝlosilan rolon en mobilizado de sovetiaj rimedoj por venki Nazian Germanion, kaj en milito kontraŭ ĝi. Sekvante la venkon en Dua Mondmilito, la internacia statuso de Sovet-Unio, sub lia gvidado, estis establita kiel unu el la du gvidaj superpotencoj en la mondo dum la Malvarma Milito.

Vivo redakti

Junaĝo redakti

Li naskiĝis en la urbo Gori[1] (Kartvelio, tiam en Tiflisa gubernio de la Rusia Imperio kie estis hejmo de mikso de Kartveloj, Azerioj, Armenoj, Rusoj kaj Judoj.[2]) en familio de ŝuisto. Li naskiĝis en la 18a de Decembro [malnovstile 6a de Decembro] 1878[3] kaj baptita la 29an de Decembro.[4] Lia naskonomo estis Ioseb Besarionis dze Jughashvili, kaj li estis kromnomita "Soso", diminutivo de "Ioseb".[5]

Lia patro Besarion Ĝugaŝvili (ბესარიონ ჯუღაშვილი) estis ŝuisto el Gori. Lia patrino Ketewan Geladse (ქეთევან გელაძე) estis filino de servutulo. Conquest 1991, pp. 1–2; Volkogonov 1991, p. 5; Service 2004, p. 14; Montefiore 2007, p. 19; Khlevniuk 2015, p. 11; Deutscher 1966, p. 26. La gefratoj de Stalin mortis kelkajn monatojn post la naskiĝo, tiel ke li kreskis kiel sola infano de la familio.[6]

 
Stalin en la jaro 1894.

Unue la familia vivo estis komforta. La ŝuista patro laboris en ateliero de alia posedanto,[7] sed poste li prosperis, sendependiĝis kaj eĉ dungis dek laboristojn kaj kelkajn metilernistojn. En la fruaj 1880-aj jaroj li dekadencis[8] kaj la familio malriĉiĝis.[9] Li iĝis disputema alkoholulo,[10] kiu elspezis sian monon por alkoholaĵoj kaj regule batis la edzinon kaj filon.[11] Tiama amiko de Stalin skribis poste: "Tiaj nemerititaj kaj teruraj bategoj iĝis la knabo tiel sensentema kiel estis lia patro." Krome li neniam vidintus la knabon plori. Ioseb Iremaŝvili, alia amiko de Stalin, skribis, ke la bategoj alvokis malamon kontraŭ aŭtoritato ĉe Stalin, ĉar ĉiu homo, kiu havis pli da potenco ol li mem, memorigis lin pri lia patro. Ekaterine kaj Stalin lasis la hejmon ĉirkaŭ 1883 kaj komencis vagantan vivon, translokiĝante tra naŭ diversaj luitaj ĉambroj laŭlonge de la sekva jardeko.[12] En 1886, ili translokiĝis al la hejmo de familia amiko, Pastro Kristoforo Ĉarkviani.[13] Ekaterine laboris kiel dompurigistino kaj vestolavistino kaj estis determinita sendi ŝian filon al la lernejo.[14] Unu el la klientoj de lia patrino, la juda komercisto David Papismedov, donis monon kaj librojn al la juna Stalin, kiu tiam portis la kromnomon „Soso“, helpis al lia patrino en ŝia laboro, kaj kuraĝigis lin en studado. Jardekojn poste la maljuna Papismedov iros al la Moskva Kremlo por vidi, kio okazis al la eta Soso. Stalin mirigis siajn kunulojn, ĉar li ne nur akceptis la maljunan judon, sed ankaŭ babilis kun li publike. En 1888 la patro de Stalin foriris al Tiflis postlasinte sian familion.

En septembro 1888 Iosseb Ĝugaŝvili aliĝis al la Ortodoksisma Eklezia Lernejo de Gori,[15] pere de la helpo de Ĉarkviani.[16] Lia klaso estis miksita grupo de lernejanoj, kiuj parolis multajn lingvojn. Sed la lernejana lingvo estis la rusa. Kvankam li enmiksiĝis en multaj kvereloj,[17] Stalin brilis akademie,[18] montranta talenton en pentrarto kaj teatro,[19] verkante sian propran poezion,[20] kaj kantante kiel ĥorano.[21] Stalin frontis kelkajn gravajn sanproblemojn: en 1884 infekto de variolo lasis lin kun vizaĝaj cikatroj;[22] kaj estante 12-jaraĝa li estis grave vundita kiam li estis frapita de vehiklo, probable tio estis la tialo de porviva diskapablo en lia maldekstra brako.[23]

Liaj kunklasanoj estis socie pli altrangaj kaj mokis lin komence pro liaj jam trouzita lernejana uniformo kaj variolcikatra vizaĝo. Sed pro sia observemo, Iosseb Ĝugaŝvili baldaŭ transprenis la estrecon de la klaso. Kvankam Stalin poste tute ne parolis pri sia kartvela deveno, li multe ŝatis la tieajn rakontojn en sia junaĝo. Unu el tiuj rakontoj parolis pri la montmigranto Koba, kiu batalis por la sendependeco de Kartvelujo. Stalin tre admiris lin, kaj de tiam postulis en la klaso, ke oni nomu lin Koba. Por kaŝi sian devenon Stalin pruvis esti la plej bona en ĉio, kion li entreprenis. Tial li rimarkiĝis pro sia inteligenteco kaj forlasis la lernejon en 1894 kiel la plej bona lernanto.

 
Ortodoksisma Teologia Seminario de Tbiliso.

Post la fino de siaj studoj en Goria seminario (1894), li studis en Tbilisa Ortodoksisma Teologia Seminario. Oni proponis al li viziti la tiflisan pastroseminarion, la tiam plej grava altlernejo de Kartvelujo, kio eblis pere de stipendio kio permesis al li studi je malalta kotizo.[24] Li kuniĝis kun 600 aspirantoj al pastreco kiu estis tie aliĝintoj,[25] kaj li atingis altajn gradojn.[26] Li plue verkis poezion; kvin el liaj poemoj, pri temoj kiel naturo, lando kaj patriotismo, estis publikigitaj sub la pseŭdonimo "Soselo" en la gazeto de Ilia Ĉavĉavadze nome Iveria (Kartvelio).[27] Laŭ la biografo de Stalin Simon Sebag Montefiore, ili iĝis "minoraj kvartveliaj klasikoj"[28] kaj estis inkluditaj en variaj antologioj de kartvela poezio en la sekvaj jaroj.[28] Dum li aĝiĝis, Stalin perdis intereson en pastraj studoj, liaj gradoj faliĝis,[29] kaj li estis ripete enfermita en ĉelo pro sia ribelema konduto.[30] La gazeto de la seminario notis, ke li deklaris sin mem ateisto, forestis el preĝado kaj malakceptis omaĝe elĉapeligi antaŭ la monaĥoj.[31]

La seminario estis krome centro de la opozicio kontraŭ carismo. Post kiam Stalin 15-jara finis la duan studjaron de la seminario, li kontaktiĝis kun sekretaj marksismaj cirkloj. Li vizitis la librejon de iu Schelidse, kie junaj radikaluloj povis legi maldekstrajn verkojn. En 1897 la tiama vicintendanto skribis, ke li trovis Ĝugaŝvili-on legante "La literara evoluo de nacioj" de Letourneaus. Jam antaŭe li vidis lin kun la verkoj La laboristoj de la maro kaj 1793 de Victor Hugo kaj entute dektrifoje kun malpermesitaj libroj. Stalin aliĝis al eksterleĝa libroklubo de la lernejo;[32] li estis partikulare influita de la prorevolucia novelo de 1863 de Nikolaj Ĉerniŝevskij nome Chto délat (Kion faru?)[33] Alia influa teksto estis "La patromurdisto" de Aleksander Kazbegi, el kiu Stalin adoptis la kromnomon "Koba" el tiu de la bandita protagonisto de la libro.[34] La pseŭdonimo eble estis ankaŭ omaĝo al sia riĉa bonfaranto, Jakobi "Koba" Egnataŝvili, kiu pagis por lia aligo en la Tiflisa seminario. ("Koba" estas la kartvela diminutivo de Jakobi, aŭ Jakobo, kaj Stalin poste nomis tiel sian unuenaskitan filon omaĝe al Egnataŝvili.)[35] Li legis ankaŭ Das Kapital, la libro de 1867 de la germana sociologia teoriulo Karl Marx.[36] Stalin dediĉis sin al la soci-politikal teorio de Marx, nome Marksismo,[37] kiu estis tiam aperanta en Kartvelio, unu el variaj formoj de socialismo opozicie al la regantaj caristaj aŭtoritatoj de la imperio.[38] Nokte, li partoprenis en sekretaj kunsidoj de laboristoj[39] kaj li estis prezentita al Silibistro "Silva" Jibladze, marksista fondisto de Mesame Dasi ("Tria Grupo"), kartvela socialisma grupo.[40] Stalin lasis la seminarion en Aprilo 1899 kaj neniam revenis.[41]

1899–1904: Rusa Social-Demokrata Laborpartio redakti

En 1897 Ĝugaŝvili estis akceptita 18-jara en la unua socialisma organizaĵo de Kartvelujo, la Messame-Dassi-grupo (kartvele La tria grupo), gvidata de Noj Ĝordania, Nikoloz Ĉĥeidze kaj G. Cereteli, kiuj poste iĝis menŝevikoj. En la sekva jaro Stalin gvidis studcirklon por laboristoj. Tiam li jam estis leginta verkojn de Georgij Pleĥanov kaj unuajn tekstojn de Lenin. En 1898 li membriĝis en Kartvela Social-Demokrata Organizo "Mesame Dasi". kaj samjare li oficiale aliĝis al la Rusia Social-Demokrata Laborista Partio (RSDLP). En 1899 li estis eksigita el la patroseminario, ĉar pro tiuj politikaj agadoj li mistrafis plurajn gravajn ekzamenojn. Anstataŭ pastro, Stalin iĝis do profesia revoluciulo.

 
Stalin en la jaro 1902. Kolorigita versio de polica foto farita kiam li estis 23-jaraĝa.

Post tio Stalin laboris kiel propagandisto de la SDLPR kaj organizis sub la pseŭdonimo „Koba“ interalie strikojn kaj manifestaciojn kun fervojistoj. En oktobro 1899, Stalin elkaboris kiel meteologo en la Tiflisa observatorio.[42] Li havis malpezan laborsarĝon kaj tial li havis multan tempon por la revolucia aktiveco. Li altiris grupon de subtenatoj pere de siaj klasoj pri socialisma teorio[43] kaj kunorganizis sekretan amaskunsidon de laboristoj por la Tago de la Laboro en 1900,[44] en kiu li sukcese kuraĝigis multajn laboristojn entrepreni strikan agadon.[45] Ĉirkaŭ tiu epoko, la imperia sekreta polico, nome Oĥrano, jam konis la aktivecojn de Stalin en la Tiflisaj revoluciaj etosoj.[45] Ili klopodos por aresti lin en marto 1901, sed li fuĝis kaj ekvivis eksterleĝe,[46] vivtenante sin per donacoj de amikoj kaj simpatiantoj.[47] Restante eksterleĝe, li helpis plani manifestacion por la Tago de la Laboro en 1901, en kiu 3 000 marŝantoj kverelis kontraŭ la aŭtoritatoj.[48] Li plue evitis areston uzante falsajn nomojn kaj dormante en diversaj loĝejoj.[49] En Novembro 1901, li estis elektita por la Tiflisa Komitato de la Rusia Social-Demokrata Laborista Partio (RSDLP), marksisma partio fondita en 1898.[50]

En 1902 li estis arestita unuan fojon, ĉar li gvidis laboristan manifestacion en la kartvela havenurbo Batumi, kien li venis tiucele.[51] Fakte lia aktivula retoriko montrixgis dividiga inter la marksistoj de la urbo, ĉar kelkaj el ili suspektis, ke li povus esti provoka agento laboranta por la registaro.[52] Li trovis laborlokon en la stokejo de la rafinejo de Rothschild, kie li kunorganizis du strikojn de laboristoj.[53] Post kelkaj strikestroj estis arestitaj, li kunorganizis amasan publikan manifestacion kiu kondukis al atako al la prizono; trupoj pafis al la manifestaciantoj, el kiuj 13 estis mortigitaj.[54] Stalin organizis alian amasmanifestacion la tagon de ilia funebro,[55] antaŭ esti li mem arestita en Aprilo 1902.[56] Dekomence enprizonita en Batumi[57] kaj poste en Kutaisi,[58] meze de 1903 li estis kondamnita al tri jaroj de ekzilo en orienta Siberio.[59]

Post kiam li sukcesis fuĝi el la ekzilo, li estis denove — entute okfoje — arestita kaj ekzilita. Stalin fakte lasis Batum en oktobro, kaj alvenis al siberia urbeto Novaja Uda, en la Irkutska provinco, fine de novembro 1903.[60] Tie, li loĝis en duĉambra kamparana domo, dormante en la manĝostokejo de la konstruaĵo.[61] Li faris du fuĝoklopodojn: en la unua, li venis ĝis Balagansk, ankoraŭ en la Irkutska provinco, antaŭ reveni pro frostiĝo.[62] Lia dua klopodo, en januaro 1904, estis sukcesa kaj tiam li revenis ĝis Tiflis.[63] Tie, li kunredaktis kartvelian marksisman gazeton, nome Proletariatis Brdzola ("Proletara Lukto"), kun Filip Maĥaradze.[64] Li alvokis al kartvela marksista movado disiĝi el sia rusia partnero, rezulte en la fakto ke kelkaj membroj de la RSDLP akuzis lin teni vidpunktojn kontraŭ la ĉeftendenco de marksisma internaciismo kaj petis lian forpelon el la partio; li tuj rezignis pri siaj opinioj.[65] Dum sia ekzilo, fakte la RSDLP estis disiĝinta inter la "Bolŝevikoj" de Vladimir Leninkaj la "Menŝevikoj" de Julius Martov.[66] Stalin malamis multajn el la menŝevikojn de Kartvelio kaj aliĝis al la Bolŝevikoj.[67] Kvankam li establis fortan bolŝevikaj organizon en la minurbo Ĉiatura,[68] Bolŝevismo restis minoritata forto en la Menŝevik-hegemonia kartvela revolucia etoso.[69]

1905–1912: Revolucio de 1905 kaj ties sekvo redakti

 
Stalin por la unua fojo renkontiĝis kun Vladimir Lenin en la tutrusa konferenco de la bolŝevikoj en Tampereo. Lenin iĝis la "nemalhavebla mentoro de Stalin".[70]

Post la partikunveno en Londono en 1903 kaj la sekva disiĝo de la partio en menŝevikoj kaj bolŝevikoj, Stalin anis la bolŝevikojn sub Lenin, kiu subtenis, ke la politika ŝanĝo povus alveni nur per centra partio gvidata de "profesiaj" revoluciuloj. En la jaro 1905 li unue persone renkontiĝis kun Lenin dum tutrusa konferenco de la bolŝevikoj en Tampereo, Grandprinclando Finnlando. En tiu antaŭrevolucia epoko, kiam Stalin jam organizis multajn strikojn, li ne montriĝis granda teoriisto, sed ĉefe subtenis praktike la neleĝajn agadojn de la bolŝevikoj.

En januaro 1905, registaraj trupoj masakris protestantojn en Sankt-Peterburgo. Tumultoj tuj etendiĝis tra la tuta Rusa Imperio en tio kio iĝis konata kiel la Revolucio de 1905.[71] Kartvelio estis aparte tuŝita.[72] Stalin estis en Baku en Februaro kiam etna perforto eksplodis inter Armenoj kaj Azeroj; almenaŭ 2 000 personoj mortiĝis.[73] Li publike kritikis la "pogromojn kontraŭ Judoj kaj Armenoj" kiel parto de la klopodoj de la caro Nikolao la 2-a por "plifortigi sian malaprezendan tronon".[74] Stalin formis Bolŝevikan Batalroton kiun li uzis por apartigi la etnajn frakciojn en Baku; li uzis la tumultojn ankaŭ kiel kovro por ŝteladi presekipaĵaron.[74] Inter la kreskanta perforto tra tuta Kartvelio li sukcesis formi siajn Batalrotojn, dum la Menŝevikoj faris same.[75] La rotoj de Stalin sukcesis malarmi lokajn policojn kaj trupojn,[76] rabadis registarajn armilarojn,[77] kaj kolektis financojn pere de protektomono el grandaj lokaj negocistoj kaj minoj.[78] Ili lanĉis atakojn kontraŭ la registaraj kozakaj trupoj kaj pro-carismaj "Nigraj Centanoj",[79] kunordigante kelkajn el iliaj operacoj kun la Menŝevikaj milicanoj.[80]

Novembre 1905, la kartvelaj Bolŝevikoj elektis Stalin kiel unu el siaj delegiton por Bolŝevika kongreso en Sankt-Peterburgo.[81] Je sia alveno tien, li renkontiĝis kun la edzino de Lenin nome Nadeĵda Krupskaja, kiu informis lin, ke la evento estis translokigita al Tampereo en la Grandprinclando Finnlando.[82] En la Tamperea kongreso de 1905 Stalin renkontiĝis kun Lenin por la unua fojo.[83] Kvankam Stalin montris respekton al Lenin, li arde montris ankaŭ sian malkonsenton kun la opinio de Lenin ke Bolŝevikoj kandidatiĝu por la venonta ĝenerala balotado de 1906 al la Ŝtata Dumao; Stalin vidis la parlamentan procezon kiel tempoperdo.[84] Aprile 1906, Stalin partoprenis en la 4-a Kongreso de la RSDLP en Stokholmo; tiu estis lia unua forveturo ekster la Rusa Imperio.[85] En la kongreso, la RSDLP — tiam estrita de la menŝevika majoritato — interkonsentis ne kolekti monon uzante armitan rabadon.[86] Lenin kaj Stalin prie malkonsentis[87] kaj poste private studis kiel ili pluigu sian rabadon por la Bolŝevika tendaro.[88]

Stalin edziĝis al Kato Svanidze en ortodoksisma ceremonio en Senaki en julio 1906.[89] En Marto 1907 ŝi naskis filon, Jakov.[90] Ĉirkaŭ tiun jaron — laŭ la historiisto Robert Service — Stalin estis establinta sin kiel la "ĉefa Bolŝeviko de Kartvelio".[91] Li partoprenis en la 5-a Kongreso de la RSDLP, okazinta en la preĝejo de la Brotherhood Church en Londono en Majo–Junio 1907.[92] Reveninta en Tiflison, Stalin organizis la rabon de granda monliverado al la Imperia Banko en junio 1907. Lia bando embuskis la armitan aŭtaron en Erivan Placo per pafiloj kaj hejmfaritaj bomboj. Ĉirkaŭ 40 personoj mortis, sed ĉiuj el la bandanoj sukcesis fŭĝi vive kun 250 000 rubloj.[93] Post la rabo, Stalin setliĝis en Baku kun sia edzino kaj filo.[94] Tie, Menŝevikoj kritikis Stalin pri la rabado kaj voĉdonis forpeli lin el la RSDLP, sed li ignoris tion.[95]

 
Polica fotaro de Stalin farita en 1911 de la carisma sekreta polico.

Tiel li partoprenis en la sekvaj jaroj la organizadon de diversaj bankraboj por plenigi la kason de la partio. Dum 1906-1907 li aktivis en Suda Kaŭkazio kaj estis unu el la organizantoj de la Bakua Komitato de RSDLP (Rusia Social-Demokrata Laborista Partio). Stalin estis fervora adepto de Lenino, laŭ kies iniciato Stalin estis aligita al la Centra Komitato kaj Rusa Buroo de RSDLP en 1912.

En Baku, Stalin sekurigis la bolŝevikan hegemonion de la loka branĉo de la RSDLP[96] kaj eldonis du bolŝevikajn gazetojn, nome Bakinskij Proletari kaj Gudok ("Fajfo").[97] En aŭgusto 1907, li partoprenis en la Sepa Kongreso de la Dua Internacio — internacia socialisma organizaĵo — en Stutgarto, Germanio.[98] En novembro 1907, lia edzino mortis pro tifo,[99] kaj li lasis sian filon kun ŝia familio en Tiflis.[100] En Baku li rekuniĝis kun sia grupo, nome la bando,[101] kiu plue atakis la Nigrajn Centojn kaj kolektis financojn pee de protektomono, falsigante monon, kaj plenumante rabaĵojn.[102] Ili ankaŭ kidnapis filojn de kelkaj riĉuloj por akiri elaĉetan monon.[103] Komence de 1908, li veturis al la svisa urbo Ĝenevo por renkontiĝis kun Lenin kaj la elstara rusa marksisto Georgij Pleĥanov, kvankam tiu fakte tute ne plaĉis al li.[104]

En marto 1908, Stalin estis arestita kaj malliberigita en la prizono Bailov en Baku.[105] Tie li estris la enprizonigitajn bolŝevikojn, organizis diskutgrupojn, kaj ordonis la mortigon de supozeblaj informantoj.[106] Li estis finfine kondamnita al du jaroj de ekzilo en la vilaĝo Solviĉegodsko, Vologda provinco, kaj alvenis tien en februaro 1909.[107] En junio, li fuĝis el la vilaĝo kaj alvenis al Kotlas maskita kiel virino kaj el tie li iris al Sankt-Peterburgo.[108] En marto 1910, li estis arestita denove kaj sendita reen al Solviĉegodsko.[109] Tie li havis amaferojn kun almenaŭ du virinoj; lia domposedantino, Maria Kuzakova, poste naskis lian duan filon, Konstantin.[110] En junio 1911, Stalin ricevis permeson translokiĝi al Vologda, kie li restis dum du monatoj,[111] kaj havis rilaton kun Pelageja Onufrieva.[112] Li fuĝis al Sankt-Peterburgo,[113] kie li estis arestita en septembro 1911 kaj kondamnita al plua trijara ekzilo en Vologda.[114]

1912–1917: Centra Komitato kaj redaktorado de Pravda redakti

 
La unua numero de Pravda, la bolŝevika gazeto kies redaktoro estis Stalin.

Por ne perdi kontakton kun Lenin kaj fuĝi la persekuton de la cara polico, li fuĝis decembre 1912 al Aŭstrujo-Hungarujo, kie li pasigis kelkajn monatojn en Krakovo kaj Vieno.

Kiam li revenis al Rusujo somere de la jaro 1913, li estis arestita denove. Post tiam li pasigis la jarojn de 1913 ĝis 1917 ekzile apud Turuĥansk. Ekzistas pluraj klarigoj por tiuj oftaj arestoj kaj fuĝoj.

Unu el ili estus ekzemple la malbona organizado de la cara polico. La caraj policoj persekutis revoluciulojn nur duonkore. La „fuĝantaj“ bolŝevikoj povis ekzemple uzi senprobleme ĉiajn veturilojn. Krome subtenis ilin la popolo per nutraĵoj kaj aliaj helpiloj. Kiam oni arestis la revoluciulojn, ili akceptis senreziste ekzilon, sed la tagon post sia alveno ili jam ekiris hejmen[mankas fonto]. Kiam restado estis pli longa, tion kaŭzis senpaga loĝejo proponata al la ekzilitoj kaj sufiĉe bona monsumo por vivi[mankas fonto]. Alia klarigo por rapida liberigo estus la kontaktoj al la Oĥrana, la sekreta cara polico.[115]

Kaze de la lasta ekzilrestado de Stalin, la komenco de la unua mondmilito estis kaŭzo por li ne tuj reveni, ĉar li timis, ke post sekva aresto, li estos enarmeigata en la rusan armeon.

Ekde 1912 laŭ postulo de Lenin, li estis membro de la centra komitato de la bolŝevikoj kaj alprenis la kaŝnomon Stalin, kiu signifas "la ŝtaleca".

En la 24-an de marto 1919 li edziĝis al Nadeĵda Allilujeva, kiu en la nokto de la 8-a al la 9-a de novembro 1932 pafis sin en la koron per malgranda pistolo, ŝajne pro teruraj kapdoloroj. Iliaj gefiloj estis Vasilij Stalin (1921-1962) kaj Svetlana Allilujeva (1926-2011).

Estreco redakti

En 1917 li iĝis membro de partia gazeto "Pravda", Politburoo de Centra komitato de bolŝevikoj kaj Milita-Revolucia Centro]. Dum 1917-1922 Stalin okupis postenon de popola komisaro pri naciaj aferoj, kaj ankaŭ pri ŝtata kontrolo.

En 1922 Stalin estis elektita Ĝenerala Sekretario de Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio (la plej altranga posteno en Sovetunio) kaj restis en la posteno ĝis sia morto (1953). En la 1920-aj jaroj, post la batalo por la gvidrolo en la partio kaj ŝtato], li uzis la partian aparaton kaj politikajn rimedojn, rezulte de kio, Stalin fariĝis unupersona gvidanto de la partio kaj starigis totalisman reĝimon en la lando. Li efektivigis intensan industriigon kaj devigan kolektivigon en USSR. En sekvaj jaroj, dum la periodo de amasa terorpolitiko, ĉiuj realaj aŭ potencaj konkurantoj de Stalin estis ekstermitaj.

De la fino de la 30-aj jaroj, li efektivigis politikon de alproksimiĝo kun la Nazia Germanio, per kontrakto Molotov- Ribbentrop , tamen ne evitis la tragedion de la Dua Mondmilito. De la jaro 1941 li estis prezidanto de Konsilio de Ministroj de USSR, dum la tutaj militjaroj - ankaŭ prezidanto de Ŝtata Defenda Komitato kaj Ĉefa Militestro. Dum la milito li partoprenis en la antifaŝisma koalicio.- Nur en la lastaj jaroj de Dua Mondmilito Usono decide helpis al ruĝa armeo venki kontrau la tria regno de diktatoro Adolf Hitler.

 
Memortabulo pri la restado de Stalin en Vieno, instalita dum la sovetia okupado.

En jaro 1952 Stalin publikigis artikolon en jhurnalo Pravda pri la lingva monda problemo - kaj Esperanto.

Post lia morto redakti

Vidu Pri la kulto de personeco kaj ĝiaj konsekvencoj

Unu el la famaj paroladoj de Nikita Ĥruŝĉov estas parolado dum la 20-a kongreso de Komunista Partio de Sovetunio en 1956, en kiu li akre kritikis la personecon kaj la agadon de Stalin. Tra tiu parolado en partia kongreso, Ĥruŝĉov oficiale kritikis diktaturojn kaj krimojn sub regado de Josif Stalin. La parolado grande influis al aliaj socialismaj ŝtatoj, kiuj gvidiĝis sub la Stalinismo. Poste tiu parolado simboligis komencon de politika degelo en Sovetunio.

Hoĝaismo estas variaĵo de Marksismo-Leninismo, kiu disvolviĝis pro rompo kun Maoismo en la malfruaj 1970-aj jaroj. La ideologio nomiĝas laŭ Enver Hoĝa, la albana komunisma gvidanto, kiu funkciis kiel Unua Sekretario de la Laborista Partio. Hoĝaismo estas priskribita kiel strikta defendo de la heredaĵo de Josif Stalin, nome la organizo de Sovetunio sub Stalinismo, kaj furioza kritiko de preskaŭ ĉiuj aliaj komunistaj grupoj, nomante ilin "reviziistoj".

La post-stalinisma periodo montras, ke la Stalina fenomeno estas tre komplika kaj taksi ĝin unusence ne eblas, almenaŭ ĉe la popoloj de iama USSR. De Stalin restis multaj verkoj pri politika teorio, ankaŭ literaturaĵoj de lia junaĝa periodo. Lia tombo troviĝas en Moskvo, ĉe la Ruĝa Placo. Interalie, en lia naskiĝurbo Gori staras verŝajne la sola monumento de Stalin apud lia domo-muzeo.

Referencoj redakti

  1. Conquest 1991, p. 2; Khlevniuk 2015, p. 11.
  2. Service 2004, p. 15.
  3. Service 2004, p. 14; Montefiore 2007, p. 23.
  4. Service 2004, p. 16.
  5. Conquest 1991, p. 11; Service 2004, p. 16; Montefiore 2007, p. 23; Kotkin 2014, p. 17.
  6. Volkogonov 1991, p. 5; Service 2004, p. 16; Montefiore 2007, p. 22; Kotkin 2014, p. 17; Khlevniuk 2015, p. 11.
  7. Conquest 1991, p. 5; Service 2004, p. 14; Montefiore 2007, p. 22; Kotkin 2014, p. 16.
  8. Service 2004, p. 16; Montefiore 2007, pp. 22, 32.
  9. Conquest 1991, p. 11; Service 2004, p. 19.
  10. Service 2004, p. 17; Montefiore 2007, p. 25; Kotkin 2014, p. 20; Khlevniuk 2015, p. 12.
  11. Conquest 1991, p. 10; Volkogonov 1991, p. 5; Service 2004, p. 17; Montefiore 2007, p. 29; Kotkin 2014, p. 24; Khlevniuk 2015, p. 12.
  12. Montefiore 2007, pp. 30–31; Kotkin 2014, p. 20.
  13. Conquest 1991, p. 12; Montefiore 2007, p. 31; Kotkin 2014, pp. 20–21.
  14. Montefiore 2007, pp. 31–32.
  15. Dović & Helgason 2019, p. 256.
  16. Conquest 1991, p. 11; Service 2004, p. 20; Montefiore 2007, pp. 32–34; Kotkin 2014, p. 21.
  17. Service 2004, p. 20; Montefiore 2007, p. 36.
  18. Conquest 1991, p. 12; Service 2004, p. 30; Montefiore 2007, p. 44; Kotkin 2014, p. 26.
  19. Montefiore 2007, pp. 43–44.
  20. Montefiore 2007, p. 44.
  21. Conquest 1991, p. 13; Service 2004, p. 30; Montefiore 2007, p. 43; Kotkin 2014, p. 26.
  22. Conquest 1991, p. 12; Volkogonov 1991, p. 5; Service 2004, p. 19; Montefiore 2007, p. 31; Kotkin 2014, p. 20.
  23. Conquest 1991, p. 12; Service 2004, p. 25; Montefiore 2007, pp. 35, 46; Kotkin 2014, pp. 20–21.
  24. Deutscher 1966, p. 28; Montefiore 2007, pp. 51–53; Khlevniuk 2015, p. 15.
  25. Montefiore 2007, pp. 54–55.
  26. Conquest 1991, p. 19; Service 2004, p. 36; Montefiore 2007, p. 56; Kotkin 2014, p. 32; Khlevniuk 2015, p. 16.
  27. Conquest 1991, p. 18; Service 2004, p. 38; Montefiore 2007, p. 57; Kotkin 2014, p. 33.
  28. 28,0 28,1 Montefiore 2007, p. 58.
  29. Montefiore 2007, p. 69; Kotkin 2014, p. 32; Khlevniuk 2015, p. 18.
  30. Conquest 1991, p. 19; Montefiore 2007, p. 69; Kotkin 2014, pp. 36–37; Khlevniuk 2015, p. 19.
  31. Montefiore 2007, pp. 70–71.
  32. Conquest 1991, p. 19; Montefiore 2007, p. 62; Kotkin 2014, pp. 36, 37; Khlevniuk 2015, p. 18.
  33. Montefiore 2007, p. 63.
  34. Conquest 1991, p. 14; Volkogonov 1991, p. 5; Service 2004, pp. 27–28; Montefiore 2007, p. 63; Kotkin 2014, pp. 23–24; Khlevniuk 2015, p. 17.
  35. Brackman 2004, p. 7; Montefiore, 6a de Septembro 2007.
  36. Deutscher 1966, p. 38; Montefiore 2007, p. 64.
  37. Montefiore 2007, p. 69.
  38. Service 2004, p. 40; Kotkin 2014, p. 43.
  39. Montefiore 2007, p. 66.
  40. Montefiore 2007, p. 65; Kotkin 2014, p. 44.
  41. Service 2004, p. 41; Montefiore 2007, p. 71.
  42. Deutscher 1966, p. 54; Conquest 1991, p. 27; Service 2004, pp. 43–44; Montefiore 2007, p. 76; Kotkin 2014, pp. 47–48.
  43. Montefiore 2007, p. 79.
  44. Deutscher 1966, p. 54; Conquest 1991, p. 27; Montefiore 2007, p. 78.
  45. 45,0 45,1 Montefiore 2007, p. 78.
  46. Conquest 1991, p. 27; Service 2004, p. 45; Montefiore 2007, pp. 81–82; Kotkin 2014, p. 49.
  47. Montefiore 2007, p. 82.
  48. Conquest 1991, p. 28; Montefiore 2007, p. 82; Kotkin 2014, p. 50.
  49. Montefiore 2007, p. 87.
  50. Deutscher 1966, p. 63; Rieber 2005, pp. 37–38; Montefiore 2007, pp. 87–88.
  51. Conquest 1991, p. 29; Service 2004, p. 52; Rieber 2005, p. 39; Montefiore 2007, p. 101; Kotkin 2014, p. 51.
  52. Montefiore 2007, pp. 91, 95; Kotkin 2014, p. 53.
  53. Montefiore 2007, pp. 90–93; Kotkin 2014, p. 51; Khlevniuk 2015, pp. 22–23.
  54. Conquest 1991, p. 29; Service 2004, p. 49; Montefiore 2007, pp. 94–95; Kotkin 2014, p. 52; Khlevniuk 2015, p. 23.
  55. Montefiore 2007, pp. 97–98.
  56. Conquest 1991, p. 29; Service 2004, p. 49; Rieber 2005, p. 42; Montefiore 2007, p. 98; Kotkin 2014, p. 52.
  57. Deutscher 1966, p. 67; Service 2004, p. 52; Montefiore 2007, p. 101.
  58. Deutscher 1966, p. 67; Conquest 1991, p. 29; Service 2004, p. 52; Montefiore 2007, p. 105.
  59. Deutscher 1966, p. 68; Conquest 1991, p. 29; Montefiore 2007, p. 107; Kotkin 2014, p. 53; Khlevniuk 2015, p. 23.
  60. Deutscher 1966, p. 75; Conquest 1991, p. 29; Service 2004, p. 52; Montefiore 2007, pp. 108–110.
  61. Montefiore 2007, p. 111.
  62. Service 2004, p. 52; Montefiore 2007, pp. 114–115.
  63. Service 2004, p. 52; Montefiore 2007, pp. 115–116; Kotkin 2014, p. 53.
  64. Service 2004, p. 57; Montefiore 2007, p. 123.
  65. Service 2004, p. 54; Montefiore 2007, pp. 117–118; Kotkin 2014, p. 77.
  66. Conquest 1991, pp. 33–34; Service 2004, p. 53; Montefiore 2007, p. 113; Kotkin 2014, pp. 78–79; Khlevniuk 2015, p. 24.
  67. Deutscher 1966, p. 76; Service 2004, p. 59; Kotkin 2014, p. 80; Khlevniuk 2015, p. 24.
  68. Montefiore 2007, p. 131.
  69. Conquest 1991, p. 38; Service 2004, p. 59.
  70. Kotkin 2014, p. 81.
  71. Deutscher 1966, p. 80; Service 2004, p. 56; Montefiore 2007, p. 126.
  72. Deutscher 1966, pp. 84–85; Service 2004, p. 56.
  73. Service 2004, p. 58; Montefiore 2007, pp. 128–129.
  74. 74,0 74,1 Montefiore 2007, p. 129.
  75. Montefiore 2007, pp. 131–132.
  76. Montefiore 2007, p. 132.
  77. Montefiore 2007, p. 143.
  78. Montefiore 2007, pp. 132–133.
  79. Deutscher 1966, p. 87; Montefiore 2007, pp. 135, 144.
  80. Montefiore 2007, p. 137.
  81. Deutscher 1966, pp. 89–90; Service 2004, p. 60; Montefiore 2007, p. 145.
  82. Montefiore 2007, p. 145.
  83. Deutscher 1966, p. 90; Conquest 1991, p. 37; Service 2004, p. 60; Kotkin 2014, p. 81.
  84. Deutscher 1966, p. 92; Montefiore 2007, p. 147; Kotkin 2014, p. 105.
  85. Deutscher 1966, p. 94; Conquest 1991, pp. 39–40; Service 2004, pp. 61, 62; Montefiore 2007, p. 156.
  86. Deutscher 1966, p. 96; Conquest 1991, p. 40; Service 2004, p. 62; Khlevniuk 2015, p. 26.
  87. Deutscher 1966, p. 96; Service 2004, p. 62; Kotkin 2014, p. 113.
  88. Montefiore 2007, p. 168; Kotkin 2014, p. 113.
  89. Service 2004, p. 64; Montefiore 2007, p. 159; Kotkin 2014, p. 105; Semeraro 2017, p. ? [1].
  90. Service 2004, p. 64; Montefiore 2007, p. 167; Kotkin 2014, p. 106; Khlevniuk 2015, p. 25.
  91. Service 2004, p. 65.
  92. Conquest 1991, p. 41; Service 2004, p. 65; Montefiore 2007, pp. 178–180; Kotkin 2014, p. 108.
  93. Conquest 1991, pp. 41–42; Service 2004, p. 75; Kotkin 2014, p. 113.
  94. Deutscher 1966, p. 100; Montefiore 2007, p. 180; Kotkin 2014, p. 114.
  95. Deutscher 1966, p. 100; Conquest 1991, pp. 43–44; Service 2004, p. 76; Montefiore 2007, p. 184.
  96. Montefiore 2007, p. 190.
  97. Montefiore 2007, p. 186.
  98. Montefiore 2007, p. 189.
  99. Montefiore 2007, p. 191; Kotkin 2014, p. 115.
  100. Conquest 1991, p. 44; Service 2004, p. 71; Montefiore 2007, p. 193; Kotkin 2014, p. 116.
  101. Montefiore 2007, p. 194.
  102. Service 2004, p. 74; Montefiore 2007, p. 196; Kotkin 2014, p. 115.
  103. Montefiore 2007, pp. 197–198; Kotkin 2014, p. 115.
  104. Montefiore 2007, p. 195.
  105. Conquest 1991, p. 44; Service 2004, p. 68; Montefiore 2007, p. 203; Kotkin 2014, p. 116.
  106. Conquest 1991, p. 45; Montefiore 2007, pp. 203–204.
  107. Conquest 1991, p. 45; Service 2004, p. 68; Montefiore 2007, pp. 206, 208; Kotkin 2014, p. 116.
  108. Conquest 1991, p. 46; Montefiore 2007, p. 212; Kotkin 2014, p. 117.
  109. Conquest 1991, p. 46; Montefiore 2007, pp. 222, 226; Kotkin 2014, p. 121.
  110. Service 2004, p. 79; Montefiore 2007, pp. 227, 229, 230–231; Kotkin 2014, p. 121.
  111. Conquest 1991, p. 47; Service 2004, p. 80; Montefiore 2007, pp. 231, 234; Kotkin 2014, p. 121.
  112. Service 2004, p. 79; Montefiore 2007, p. 234; Kotkin 2014, p. 121.
  113. Montefiore 2007, p. 236; Kotkin 2014, p. 121.
  114. Montefiore 2007, p. 237; Kotkin 2014, pp. 121–22.
  115. Unu fonto por tio estas la NKVD-oficiro Aleksandro Miĥailoviĉ Orlov, kiu fuĝis dum la epoko de la granda purigo en 1938 al Usono kaj kaŝis sin tie ĝis la morto de Stalin. En 1953 Orlov publikigis siajn memorojn, en kiuj li priparolas la spionadon de Stalin por la cara sekreta polico Oĥranka[mankas fonto].

Literaturo redakti

En Esperanto redakti

  • esperante Jozefo V. Stalino : Pri la mankoj de la partilaboro kaj la disponoj por lik­vidi la trockistajn kaj ceterajn falslangulojn. Referaĵo kaj finparolo en la plenkunsido de la CK de la VKP(b), la 3-an kaj 5-an de marto 1937. Tradukitaj de Vilhelmo Lutermano. Kun biografietoj de Jurij Finkel. MAS, 2016, 232 p., ISBN 978-2-36960-058-9
  • esperante Martemjan Nikitiĉ Rjutin, Stalino kaj krizo de la proletara diktaturo. El la rusa tradukis Jurij Finkel. MAS, 2015, 168 p., ISBN 978-2-36960-034-3

Vidu ankaŭ bibliografion sub Stalinismo.

Fontoj de la artikolo redakti

  • Brackman, Roman (2001). The Secret File of Joseph Stalin: A Hidden Life. London kaj Portland: Frank Cass Publishers. ISBN 978-0-7146-5050-0.
  • Brackman, Roman (2004). The Secret File of Joseph Stalin: A Hidden Life. London: Frank Cass Publishers.
  • Conquest, Robert (1991). Stalin: Breaker of Nations. Novjorko kaj Londono: Penguin. ISBN 978-0-14-016953-9.
  • Deutscher, Isaac (1966). Stalin (reviziita eld.). Harmondsworth: Penguin.
  • Dović, Marijan; Helgason, Jón Karl, eld. (2019). Great Immortality: Studies on European Cultural Sainthood. National Cultivation of Culture. Vol. 18. ISBN 9789004395138. Alirita la 29an de Aprilo 2022.
  • Khlevniuk, Oleg V. (2015). Stalin: New Biography of a Dictator. Tradukita de Nora Seligman Favorov. New Haven kaj Londono: Yale University Press. ISBN 978-0-300-16388-9.
  • Kotkin, Stephen (2014). Stalin: Paradoxes of Power, 1878–1928. London: Allen Lane. ISBN 978-0-7139-9944-0.
  • Kotkin, Stephen (2017). Stalin: Waiting for Hitler, 1929–1941. London: Allen Lane. ISBN 978-0-7139-9945-7.
  • Montefiore, Simon Sebag (2003). Stalin: The Court of the Red Tsar. London: Weidenfeld & Nicolson. ISBN 978-1-84212-726-1.
  • Montefiore, Simon Sebag (2007). Young Stalin. London: Weidenfeld & Nicolson. ISBN 978-0-297-85068-7.
  • Rieber, Alfred J. (2005). "Stalin as Georgian: The Formative Years". En Sarah Davies; James Harris (eld.). Stalin: A New History. Cambridge: Cambridge University Press. pp. 18–44. ISBN 978-1-139-44663-1.
  • Service, Robert (2000). Lenin: A Biography. London: Macmillan. ISBN 978-0-333-72625-9.
  • Service, Robert (2004). Stalin: A Biography. London: Macmillan. ISBN 978-0-333-72627-3.
  • Volkogonov, Dimitri (1991). Stalin: Triumph and Tragedy. Tradukita de Harold Shukman. London: Weidenfeld kaj Nicolson. ISBN 978-0-297-81080-3.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Jessica Gorter: filmo 'De Rode Ziel'[rompita ligilo] (la ruĝa animo), Zeppers
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Joseph Stalin en la angla Vikipedio.