Judoj

(Alidirektita el Judo)

Judoj (hebree: יְהוּדִים jehudim, origine signifante "jehudaidoj" kaj poste "judujanoj"), aŭ hebreoj en la Zamenhofa uzo, estas etnoreligia grupo[1] kaj nacio,[2][3][4] originante el la izraelidoj[5][6][7] kaj aliaj antikvaj hebreoj[8][9] de la historiaj Izraelujo kaj Judujo. La judaj etno, nacio, kaj religio estas forte interligitaj,[10][11] ĉar judismo estas la etna religio de la juda popolo, kvankam ĝia observado fare de judoj varias de strikta observado ĝis kompleta neobservado.[12]

Judoj
יהודים (Jehudim)
Suma populacio

taksata 13 - 14 milionoj

Ŝtatoj kun signifa populacio
Flago-de-Israelo.svg Israelo 5 309 000
Flago-de-Usono.svg Usono 5 275 000
Flago-de-Francio.svg Francio 492 000
Flago-de-Kanado.svg Kanado 373 000
Flago-de-Britio.svg Britio 297 000
Flago-de-Rusio.svg Rusio 228 000
Flago-de-Germanio.svg Germanio 200 000
Flago-de-Argentino.svg Argentino 184 000
Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio 103 000
Flago-de-Brazilo.svg Brazilo 96 000
Flago-de-Hungario.svg Hungario 90 000
Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio 80 000
Flago-de-Sudafriko.svg Sud-Afriko 72 000
Flago-de-Belarusio.svg Belorusio 67 000
Flago-de-Meksiko.svg Meksiko 40 000
Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio 31 200
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando 30 000
Flago-de-Italio.svg Italio 28 600
Flago-de-Etiopio.svg Etiopio 26 200
Flag of Chile.svg Ĉilio 20 700
Flago-de-Urugvajo.svg Urugvajo 18 000
Flago-de-Svedio.svg Svedio 18 000
Flago-de-Turkio.svg Turkio 17 800
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio 12 000
Flago-de-Irano.svg Irano 10 800
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio 9 000
Flago-de-Azerbajĝano.svg Azerbajĝano 6 800
Flago-de-Danio.svg Danio 6 400
Lingvo(j)

Historiaj judaj lingvoj:
hebrea lingvo, jida, ladino
Sanktaj lingvoj:
hebrea lingvo kaj aramea lingvo
Dominaj lingvoj:

La patrinlingvon de la judoj en diasporo karakterize influis: angla lingvo, hebrea lingvo, jida lingvo kaj rusa lingvo
Religio
judismo
Information icon.svg
vdr

Judoj estas ofte dividitaj laŭ mezepokaj lokoj de diasporaj komunumoj kun koresponde apartaj ritoj, kutimoj, kaj prononcoj de la hebrea:

La plimulto de genetikaj studoj montras, ke aŝkenazoj, italkoj, mizraĥoj, romaniotoj, kaj sefardoj estas pli parencaj unu al la aliaj ol al siaj najbaraj popoloj. Tio konfirmas la tradician historian opinion, laŭ kiu judoj estas praidoj de tiuj, kiuj estis ekzilitaj el la regno Judujo post militaj malvenkoj kontraŭ la okupantaj romianoj.[13][14][15] Ajna aŝkenazo kaj ajna sefardo, italko aŭ romanioto estas eĉ parencaj je nivelo de kvara aŭ kvina kuzo, kaj ankaŭ proksime parencaj al ajna mizraĥo.[16][17] Antisemitismo kaj la juda demando en la 19-a jarcento tamen kondukas al tio, ke multaj eŭropaj judoj ekasertis la malon, ke ili estas "eŭropanoj de hebrea religio"; la nova reformisma judismo iĝis unu el la plej aktivaj asertantoj de tiu vidpunkto.

Je 2000 estis 13 milionoj da judoj dise tra la mondo: 5800 mil en Usono (44%), 4847 mil en Israelo (37%), 600 mil en Francio (5%), 550 mil en Rusio kaj 400 mil en Ukrainio, inter aliaj. Do 81% el judoj nun loĝas en du nacioj: Usono kaj Israelo. Novjorko mem havas 1750 mil judojn. Sed tio estas moderna fenomeno: antaŭ 1930, Ukrainio, Germanio, Pollando kaj Litovio havis grandajn nombrojn de judoj. Dum la Dua mondmilito, Hitlero murdis du trionojn de la judoj de Eŭropo. Nun Germanio havas nur 100 mil judojn (2005). En 1939 estis 16.7 milionoj da judoj.

Kaj la kristanismo kaj la islamo havas radikojn en la juda religio. Kvankam ili estas gento malgranda kaj ofte senlanda, la judoj estas gento profunde influa. Tamen, oni devas konscii, ke multaj el la famaj figuroj, kiujn oni komune identigas kiel judoj, ne apartenis al la religio kaj ne vidis sin mem kiel judoj (Spinozo, Markso, Lev Trockij) kaj ofte ne estis edukitaj en la juda religio kaj tradicioj (Markso, Trockij).

Kiu estas judo?Redakti

La preciza difino de "judo" estas afero tre politika kaj polemika. Ekster la judismo, kaj ofte ankaŭ inter ĝiaj praktikantoj, oni ofte uzas la vorton "judo" celante "praktikanton de la Judismo". Kelkaj ortodoksaj rabenoj faras distingon inter "Israelido" (ano de la gento) kaj "judo" (praktikanto de la ortodoksa judismo). Eĉ pli konflikte, ortodoksaj judoj, reformistaj judoj, konservativaj judoj kaj nereligiaj judoj havas malsamajn kriteriojn pri aparteno al la juda gento.

Por la reformistoj en Usono kaj pluraj aliaj landoj, judo estas tiu, kiu aŭ (a) havas almenaŭ unu judan patron aŭ patrinon, havis judan edukon, kaj ne konvertiĝis al alia religio, aŭ (b) konvertiĝis al judismo, kaj ne rekonvertiĝis al alia religio.

Por la ortodoksuloj, judo estas tiu, kiu aŭ (a) estis naskita el Judino, aŭ (b) konvertiĝis al ortodoksa judismo. (En tiu ĉi sistemo, la unuaj judoj estas tiuj, kiuj ricevis la revelacion en Sinajo). Laŭ la ortodoksuloj, ne estas maniero foriri el la judismo; judo restas judo, eĉ se li sekvas alian religion.

En Usono, nereligiaj judoj ĝenerale sekvas la reformistan vidpunkton; la konservativa judismo havas oficialan pozicion similan al la ortodoksa, sed almenaŭ du trionoj de ĝiaj praktikantoj havas personan pozicion iom similan al la reformista. Nereligiaj judoj (kaj ne judoj) en Israelo kaj Eŭropo ofte sekvas la ortodoksan pozicion.

Ĉiu, kiu havas almenaŭ unu geavon, kiu (a) estis agnoskita kiel juda laŭ la ortodoksa vidpunkto, kaj (b) ne praktikis alian religion, rajtas migri al Israelo; tamen tiuj, kiuj ne estas agnoskitaj kiel judoj de la ortodoksuloj estas registritaj kiel ne-judoj en Israelo, kaj, ekz., ne rajtas edz(in)iĝi al judoj ene de la ŝtato, aŭ esti enterigitaj en la plejmulto de tombejoj, inkluzive de armeaj tombejoj - krom aliaj malavantaĝoj.

Juda kulturoRedakti

Juda kuirarto rilatas al la kuiradaj tradicioj de la juda popolo en la mondo. Ĝi evoluis dum multaj jarcentoj, formitaj de judaj dietaj leĝoj (koŝero), judaj festotagoj kaj ŝabata tradicio. La juda kuirarto estas influita de la ekonomio, agrikulturo kaj kuirarta tradicio de la multaj landoj kie judaj komunumoj ekloĝis kaj varias multe tra la tuta mondo.

Resto de la juda kaj moriska loĝantaroj post la forpeloj de ambaŭ etnoj el IberioRedakti

La tradicia historioscienco proklamis, ke en Hispanio kunvivis tri etnoj aŭ kulturoj ĝis 1492, kiam la Katolikaj Gereĝoj forpelis la judojn kaj krome finis la militojn de rekonkero de la Iberia Duoninsulo kaj komencis la iom-post-ioman forpelon de moriskoj. Tiele oni parolis kaj parolas pri ĉirkaŭ 400,000 sefardoj, el kiuj oni forpelis ĉirkaŭ la duonon, krom la lastaj centoj da miloj de moriskoj forpelotaj en 1609. Tiele la hispanaj etno, kulturo kaj popolo estus unika.

Tamen la ĵusaj studoj pri kromosomoj pruvas alion, nome ke la demografio estis ege influata de la konverto, same kiel de la forpelo. Tiele ĉirkaŭ 20 % (do, kvinono) de la nuna iberia loĝantaro estus devena el sefardoj kaj simila 11 % el nordafrikanoj. La genetika analizado de la popolaj migradoj eblas, se tiuj popoloj devenas el malsimilaj kaj malproksimaj lokoj, kiel okazas kun sefardoj (PalestinoIsraelo) kaj hispanaraboj (Nordafriko). Oni analizas la kromosomon “Y”, kiun oni transsendas tra patra linio kaj kiu ne malaperas tra jarmiloj.

Teamo de sciencistoj britaj, hispanaj, portugalaj, francaj kaj israelaj analizis pruvomontraĵon de 1,140 homoj de la Iberia Duoninsulo (plus Balearoj) kaj trovis la menciitajn procentaĵojn (11 kaj 20), kiuj pruvas altan averaĝon de konvertoj, ĉu volaj ĉu nevolaj. La rezulto aperis en la prestiĝa revuo American Jounal of Human Genetics.[18]

Tiele la historio de la loĝantaro de la Iberia Duoninsulo klariĝas. La Ĝibraltara markolo neniam estis barilo inter ambaŭ loĝantaroj de unu flanko kaj alia. La unua historia trapaso okazis en 711, kiam komencis la islama invado (ĉirkaŭ 10,000 aŭ 15,000 nordafrikanoj, araboj kaj berberoj). Tio aldoniĝis al ĉirkaŭ 7 aŭ 8 milionoj da tiamaj hispanoj kaj ĉirkaŭ 200,000 visigotoj de la hegemoniaj klaso kaj etno. La judoj tiam jam estis tie ekde la romia epoko. Nune oni supozas, ke estas ĉirkaŭ 2 milionoj da sefardoj tutmonde, sed nur en Iberio estas ĉirkaŭ 8 milionoj da sefardodevenuloj.

Alia kurioza informo el la ĵusa pristudo estas, ke ne estas nordosuda limo en la demografia divido de la moriska heredo, sed okcidentorienta. Tio estas, la proporcio de moriska demografia heredo estas pli alta norde kaj okcidente (ekzemple en Galegio -20 %- kaj Ekstremaduro) ol oriente (Katalunio kaj Pireneoj). Tamen en Andaluzio la procentaĵo estas malalta, kie certe okazis pli draste la forpelo de 1609. La sefarda heredo estas pli homogena, sed ankaŭ malalta en nordoriento kaj Katalunio.

Judoj en EsperantoRedakti

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 47an ĉapitron "Fabelo de la judoj" al komentoj pri judoj ĝenerale kaj pri kelkaj elstaraj judoj partikulare; poste ŝi rakontas la fabelon pri la magia ringo.[19]

ReferencojRedakti

  1. M. Nicholson. (2002) International Relations: A Concise Introduction. ISBN 978-0-8147-5822-9. "The Jews are a nation and were so before there was a Jewish state of Israel"
  2. Jacob Neusner. (1991) An Introduction to Judaism: A Textbook and Reader, p. [htt://archive.org/details/introductiontoju0000neus/e/375 375]–. ISBN 978-0-664-25348-6. "That there is a Jewish nation can hardly be denied after the creation of the State of Israel"
  3. Alan Dowty. (30-an de januaro 1998) The Jewish State: A Century Later, Updated With a New Preface, p. 3–. ISBN 978-0-520-92706-3. "Jews are a people, a nation (in the original sense of the word), an ethnos"
  4. Raymond P. Scheindlin. (1998) A Short History of the Jewish People: From Legendary Times to Modern Statehood, p. 1–. ISBN 978-0-19-513941-9. Israelite origins and kingdom: "The first act in the long drama of Jewish history is the age of the Israelites"
  5. Facts On File, Incorporated. (2009) Encyclopedia of the Peoples of Africa and the Middle East, p. 337–. ISBN 978-1-4381-2676-0."The people of the Kingdom of Israel and the ethnic and religious group known as the Jewish people that descended from them have been subjected to a number of forced migrations in their history"
  6. Harry Ostrer MD. (10-an de aŭgusto 2012) Legacy: A Genetic History of the Jewish People, p. 26–. ISBN 978-0-19-997638-6.
  7. "In the broader sense of the term, a Jew is any person belonging to the worldwide group that constitutes, through descent or conversion, a continuation of the ancient Jewish people, who were themselves descendants of the Hebrews of the Old Testament." Jew ĉe Encyclopædia Britannica
  8. "Hebrew, any member of an ancient northern Semitic people that were the ancestors of the Jews." Hebrew (People) ĉe Encyclopædia Britannica
  9. Eli Lederhendler. (20-a de decembro 2001) Studies in Contemporary Jewry: Volume XVII: Who Owns Judaism? Public Religion and Private Faith in America and Israel, p. 101–. ISBN 978-0-19-534896-5. "Historically, the religious and ethnic dimensions of Jewish identity have been closely interwoven. In fact, so closely bound are they, that the traditional Jewish lexicon hardly distinguishes between the two concepts. Jewish religious practice, by definition, was observed exclusively by the Jewish people, and notions of Jewish peoplehood, nation, and community were suffused with faith in the Jewish God, the practice of Jewish (religious) law and the study of ancient religious texts"
  10. Tet-Lim N. Yee. (10-a de marto 2005) Jews, Gentiles and Ethnic Reconciliation: Paul's Jewish identity and Ephesians, p. 102–. ISBN 978-1-139-44411-8. "This identification in the Jewish attitude between the ethnic group and religious identity is so close that the reception into this religion of members not belonging to its ethnic group has become impossible."
  11. Jewish Survival: The Identity Problem at the Close of the Twentieth Century; [... International Workshop at Bar-Ilan University on the 18th and 19th of de marto, 1997], p. 90–. ISBN 978-1-4128-2689-1. "A person born Jewish who refutes Judaism may continue to assert a Jewish identity, and if he or she does not convert to another religion, even religious Jews will recognize the person as a Jew"
  12. (2006) “The Importance of Ancestral Origin”, Genes, Behavior, and the Social Environment: Moving Beyond the Nature/Nurture Debate. ISBN 978-0-309-10196-7.
  13. (3 June 2010) “Jews worldwide share genetic ties”, Nature. doi:10.1038/news.2010.277. 
  14. Frudakis, Tony. (2010) “Ashkenazi Jews”, Molecular Photofitting: Predicting Ancestry and Phenotype Using DNA. Elsevier. ISBN 978-0-08-055137-1.
  15. Wade, Nicholas, "Studies Show Jews' Genetic Similarity", The New York Times, 2010-06-09.
  16. (June 2000) “Jewish and Middle Eastern non-Jewish populations share a common pool of Y-chromosome biallelic haplotypes”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 97 (12), p. 6769–74. doi:10.1073/pnas.100115997. 
  17. “Sefardíes y moriscos siguen aquí. El 30 % de los españoles tiene huella genética de su origen judío o magrebí”, El País, Madrido, 5a de decembro de 2008, p.36.
  18. Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 369-376.

BildaroRedakti


Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti