Antisemitismo
Antisemitismo[1][2] estas konscia aŭ nekonscia ideologio, origine religia kaj poste rasisma, konsistanta en sistemo de antaŭjuĝoj kaj/aŭ diskriminaciado kontraŭ judoj. La vorto Antisemitismus estis kreita en Germanio en la 19-a jarcento, poste aperis ekzemple en la Nurenbergaj leĝoj en la jaro 1935.
La plej terura kontraŭjuda okazaĵo en la historio estis la popolekstermado nomata holokaŭsto, t. e. la mortigado de ses milionoj da judoj en la spaco de kelkaj jaroj fare de la nazia diktatoreco en 1940-aj jaroj. La «fina solvo» de la Nazioj estis mortigi ilin ĉiujn, kaj efektive duono de la judoj de Eŭropo tiam pereis.
Antisemitismo en antikvaj epokoj
redaktiSpuroj de antisemitismo troviĝas en la Biblio mem. Oni vidu la epizodon de reĝino Ester kaj reĝo Asuero, kiu eĉ se ne tute konkrete historia certe redonas la etoson vivitan de la judaj komunumoj. Oni vidu ankaŭ la militojn kaj luktojn rakontitajn en la diversaj libroj de la Makabeoj. Historio rememorigas persekutojn kontraŭjudajn en Egiptiaj urboj kiel en Aleksandrio (pri kies antaŭsignoj parolas ankaŭ la juda filozofo Filono, kaj kie en 70 pK eksplodis vera popola ribelo kontraŭ judoj kiu kaŭzis gravajn homajn perdojn en la juda komunumo), en Romo kiel rakontite de historiisto Suetonio kaj en la Agoj de la Apostoloj.
Rilate la konsiston de tiu antisemitismo, la opinioj de historiistoj malsamas. Léon Poliakov, en sia verko De l'antisionisme à l'antisémitisme (De anticionismo al antisemitismo) de 1969, emas minimumigi la vastecon de la fenomeno krom rilate tion kio okazis en Aleksandrio; Peter Schäfer[3] skribas, ke en la antaŭkristana epoko la fenomeno de antisemitismo vigle prosperis antaŭe en la antikva Egiptio kaj poste plifirmiĝis en helenigitaj zonoj; laŭ Jasper Griffin Jasper Griffin ĉio reduktiĝas al sensignifaj epizodoj; Martin Goodman opinias, ke la kontrasto inter Jerusalemo kaj Romo ne povis ne okazi.[mankas fonto]
Ĉu la antaŭkristana antisemitismo influis la postan kristanan antisemitismon?
En nia epoko, antropologoj, historiistoj, psikologoj kaj sociologoj penas malkovri la kaŭzojn de la konstanta fenomeno de antisemitismo; ankaŭ rilate tion la opinioj diverĝas. Ĉiukaze, en la postkrista antisemitismo oni kalkulas precipe la akuzon pri “Dimortigo” cirkulanta inter kristanaj popoloj post la forigo de la sinagogo de hebreoj kristaniĝintaj. Se tia antaŭjuĝo povis semiĝi nivele de kristanaj popoloj, ĝi, tamen, ne estis bazita sur teologio, ĉar la krucumado de Kristo estis lia decido por obei al sia konscienco ordonanta, ke Dio estas preferenda, eĉ se homoj tion kontraŭas kaj pro tio mortigas.
Moderna antisemitismo
redaktiNuntempe, multaj havas la impreson, ke antisemitismo denove resurfacas en la mondo, kiel rezulto de la araba-israela konflikto aŭ kiel reago al ĝi, kaj pli precize al la israela okupado de palestinaj teritorioj kaj la forpelo de la plejmulto de la indiĝena araba loĝantaro el la tiama brita mandato Palestino. Komencis resurfaci teorioj pri judaj aŭ tiel nomataj cionismaj komplotoj por regi la mondon kaj similaj. Bona ekzemplo estas la vaste kredata mito, laŭ kiu inter la viktimoj de la atenco de la 11-a de septembro 2001 en Nov-Jorko ne estis judoj, ĉar oni anticipe avertis ilin ne iri al la Ĝemelturoj. Fakte ja estis kelk-cento da judoj inter la viktimoj, sed tamen ĉi tiu mito estis vaste ripetita, ĉefe en islamaj landoj.[mankas fonto]
Eĉ disputoj kontraŭ la israela okupado mem, anstataŭ kontraŭ la juda popolo entuta, rezultigis akuzojn pri antisemitismo, sed iuj judaj komentistoj avertas kontraŭ tio. Ekzemple, Jay Michaelson skribis por The Jewish Daily Forward, ke oni tiel riskas senkreditigi legitimajn akuzojn pri antisemitismo kaj "malmultekostigi la signifon de la termino"[4] (t.e. dilui la sencon de la vorto).
Juda bolŝevikismo aŭ jud-bolŝevikismo estas antisemitisma kaj kontraŭkomunisma kalumnio, kiu pretendas, ke la judoj inĝenieris la rusan revolucion kaj havis la ĉefan potencon inter la bolŝevikoj.
Esperantujo
redaktiEn la numero de Sennaciulo el julio-aŭgusto 2016, diversaj anoj de la Sennacieca Asocio Tutmonda akuzis artikolon en sia organo fare de Roger Condon, nome "Zamenhof pravis," pri antisemitisma kalumnio. Specife, ili kritikis sekcion, kiu kulpigis la judojn pri la Holokaŭsto:
|
La membro JSR resumis la supozitan tezon de la kritikata teksto jene: "la agado de UNU judo kaj la mortigo de UNU germano (kaze ke temas pri vero, ĉar tie ne estas nomo nek citaĵo) jam justigas la postan agadon de Hitlero kaj de liaj multnombraj sekvantoj, tio estas, la rektan murdon de centoj da miloj da personoj kaj la sendon al morto de multaj milionoj en la tuta mondo."[5]
Difino
redaktiLaŭ la religia antisemitismo, por tiu, kiu naskiĝis judo, eblas maljudiĝi, se li forlasas la judismon kaj akceptas alian religion (tiel, laŭ kelkaj historiistoj, faris ekzemple Tomás de Torquemada, kiu mem iĝis fanatika antisemito kaj estro de la hispana inkvizicio).
Laŭ la rasisma antisemitismo, eĉ tiu ebleco ne ekzistas. Ekzemple, al la nazioj ne gravis, ĉu homoj praktikas judismon aŭ ne, nek gravis ilia (ne)partopreno en la juda komunumo aŭ propraj opinioj pri la religio. Sufiĉis, ke eĉ unu el la geavoj estu judo.[6][7]
Etimologio
redaktiPIV 2005 listas la radikon antisemit/o kiel signifante je "persono malamika al la judoj," kaj "antisemit/ism/o" kiel "pensmaniero k konduto de antisemito."[1] Iuj opinias, ke tiu vorto estas evitinda. La nacilingva germana vorto devenis, etimologie, de la fakto, ke la judoj origine estis ŝemidoj. "Ŝemido" indikas popolojn, kiuj parolas ŝemidajn lingvojn, kiel la araban, la hebrean, la amharan kaj aliajn, do ĝi ne signifas nur judo, kaj "antisemitismo" estis inventita kiel eŭfemisma "kodvorto" por esprimi senbridan malamon al hebreoj sen rekte diri tion, kamuflante tiun ideon per "klera" vorto. Nur poste la vorto ekuziĝis ankaŭ ekster la antisemitismaj rondoj. Sed laŭ Jules Isaac la diferenco inter antisemitismo (kiu en Esperanto teorie povus iĝi antiŝemidismo/kontraŭŝemidismo) kaj kontraŭjudismo estas malklara.[8]
Historio
redaktiAmasa forpelo de judoj laŭ reĝa ordono (al tiuj kiuj ne konsentis konvertiĝi al kristanismo):
- 1016, 1350 el Krimeo
- 1159, 1494 el Silezio
- 1182, 1306, 1321, 1394 el Francio
- 1290 el Anglio kaj Kimrio
- 1348, 1510, 1551 el Germanio
- 1349, 1360 el Hungario
- 1421 el Aŭstrio
- 1430 el Provenco
- 1492 el Hispanio, Sardinio kaj Sicilio
- 1495 el Litovio
- 1497 el Portugalio
- 1535 el Tunisio
- 1541 el Napolo
- 1569, 1593 el la Papa ŝtato
Fine de la 1800-aj jaroj: pogromoj en Rusio, ĉefe en la setla zono.
Leĝoj pri judoj en Hungario
redakti- 1920 unua leĝo (Numerus Clausus) de Teleki Pál
- 1928 leĝon nuligis BETHLEN pro ekstera premo
- 1938 unua leĝo pri judoj
- 1939 dua leĝo pri judoj
- 1941 tria leĝo pri judoj
- senagrigo
- 1944-04-05: deviga portado (surkudrigo) de flava stelo
Sed krom la menciitaj, multaj leĝoj tuŝis malfavore (ekskludis) la judojn (ĉ. 22 inter 1938 kaj 1944), ĝis fino de la milito 280 leĝoj.
Vidu ankaŭ
redakti- Babij Jar
- Juda deicido
- filosemitismo, Preĝo por la Hebreoj
- cionismo, kontraŭcionismo
- Diskriminacio, Dreyfus-skandalo
- Faŝismo, novnaziismo
- Ksenofobio, setla zono, Protokoloj de cionaj saĝuloj
- Kristala nokto, pogromo, holokaŭsto
- Rasigado
- Senradika kosmopolitismo
- Ŝemidoj
- Trioblaj parentezoj
- Ahasvero
- Kontraŭjudismo kiel kontraŭo ne de judoj, sed de la juda religio
- Benka Geto
- Jud Süß
Bibliografio
redakti- Hanna Zaremska, Chrześcijanie i Żydzi w Średniowieczu: od tolerancji do wypędzenia (Kristanoj kaj judoj en mezepoko: de toleremo ĝis forpelo), "Magazyn Historyczny". 6'91. p. 31-37.
- Kazimierz Bartoszewicz, Antysemityzm w literaturze polskiej XV-XVII w. (Kontraŭjudismo en la pola literaturo de la 15-a ĝis 17-a jarcento), Gebethner i Wolff, Krakovo 1914, p. 143
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 PIV 2005
- ↑ antisemit/o. Reta Vortaro. Alirita 23-an de oktobro 2016.
- ↑ Peter Schäfer Appointed Perelman Professor of Judaic Studies (Peter Schäfer nomita profesoro pri judaj studoj) (angle)
- ↑ Jay Michaelson "The Wrong Way To Fight BDS". The Jewish Daily Forward. 21-a de februaro 2013.
- ↑ Sennaciulo, julio-aŭgosto 2016, p. 6
- ↑ Cornelia Schmitz-Berning: Vokabular des Nationalsozialismus., 2-a reviziita kaj priverkita eldono, Berlino 2007, ISBN 978-3-11-019549-1, S. 641 (kapvorto 'Vierteljude').
- ↑ Ankaŭ tial ne gravis al la nazioj, ekzemple, ke Lidja Zamenhof konvertiĝis al la Bahaa kredo; ŝi estis persekutita kaj mortigita kiel judo.
- ↑ Jules Isaac, Genèse de l'antisémitisme (Genezo de antisemistismo), el. Callmann-Lévy, 1956 (france)