Kristo

mesia titolo de Jesuo

Kristo (greke χριστός [ĥrisTOS], Esperanto: Sanktoleito) estas nomo por Mesio – la "unktito de Dio". Tiu titolo estis uzata por nomi la antikvajn judajn reĝojn, kaj dum la romia rego super la judoj, la judoj same nomis la atendatan savanton kaj novan reĝon de la judoj.

Kristo
Biblia persono
nomo aŭ epiteto de Jesuo
Verko Nova testamento
Informoj
Eble sama Dio FiloMesio
vdr

Etimologio redakti

La vorto estas traduko de la hebrea vorto משיח [maŜIaĥ] kun signifoj "sanktoleito", "mesio". La unkto, al kiu la greka kaj la hebrea vortoj aludas, estas tiu, kiun la juda ĉefpastro metas sur la novan reĝon por enoficigi lin.

Jesuo el Nazareto kiel Kristo redakti

Laŭ la judaj profetoj, la Kristo estos ido de la gento de la malnova juda reĝo David. Li unuigos la mondon kaj regos ĝin en paco kaj justeco, estonte universala reĝo por la tuta homaro.

Komence de la 1-a jarcento, grupo de judoj ekkredis, ke la tiam en Palestino predikanta Jesuo el Nazareto estas la longe atendata Kristo. Sur tiu ĉi supozo elkreskis la hodiaŭa religio, nomata kristanismo.

La disĉiploj de Jesuo opiniis, ke li eniros la judan ĉefurbon Jerusalemon kaj fariĝos juda reĝo. Tamen, anstataŭ fariĝi reĝo, li estis krucumita fare de la romianoj kiel krimulo. Laŭ liaj vortoj menciitaj en la Biblio, la sankta libro de la kristanoj, li klarigis la aferon tiel, ke lia reĝlando ne estas surtera, sed ĉiela, kaj ke je la finiĝo de la mondo li revenos solene sur la teron por juĝi kaj regi ĝin.

Jesuo Kristo estas persono ĝenerale plej ofte agnoskata kiel la atendata Mesio, kvankam dum la postaj jarcentoj aperis dekoj da aliaj homoj, kiuj proklamis sin esti tiu.

Galerio redakti