Profeto (el la greka πρoφήτης) en ordinara senco estas uzata pri diversaj fondintoj de religioj. Ĝi ankaŭ havas popolan sencon de antaŭdiristo. La vorto נביא [nabi] ("laŭtparolanto") el la hebrea oni tradukis per πρoφήτης ("antaŭdiranto") en la Biblio en Septuaginto. La unua homo nomita "profeto" estis, laŭ la Biblio, Samuelo (1Sm 9:9).

La vorto aperas precipe en la abrahamaj religioj kaj en ili ĝi havas pli precizan sencon porparolanto de dio. Profeto tiusence estas homo, al kiu dio komisias predikon, averton, instruon al homoj. La doktrinoj de iuj aliaj religiofondintoj, kia ekzemple Budho, kutime ne prezentiĝas kiel di-devena.

Aliaj signifoj redakti

  • La Profeto نبيّ [nabīy], en islamo celas Mahomedon;
  • La Profetoj estas la titolo de la 21a ĉapitro de la Korano kaj ankaŭ parto de Malnova Testamento [neviim, נביאים];
  • La Profeto estas la titolo de verko de la libana verkisto Ĥalil Ĝibran.

Vidu ankaŭ redakti