Greka lingvo

lingvo parolata en Grekio kaj Kipro
(Alidirektita el Greka)

La greka lingvo (moderngreke: ελληνικά [eliniKA] kaj greke ελληνική γλώσσα [helleniKE GLOSsa]), aŭ helena lingvo, estas memstara lingvo, nome sendependa branĉo, la greka branĉo de la hindeŭropa lingvaro. Ĝi estas indiĝena de la sudaj Balkanoj, la Egeaj Insuloj, okcidenta Malgranda Azio, partoj de norda kaj orienta Anatolio kaj la Suda Kaŭkazo, suda Italio, Albanio kaj Kipro. Ĝi havas la plej longe dokumentitan historion de ajna hind-eŭropa lingvo, kies daŭro etendas tra 34 jarcentoj de verkitaj registroj.[1] Ties skribsistemo estis la Greka alfabeto dum la majoritato de ties historio; aliaj sistemoj, kiaj Linia B kaj la Kipra silabaro, estis uzitaj antaŭe. Ties alfabeto evoluiĝis el la fenica skribsistemo kaj siavice ĝi iĝis la bazo de la latina, cirila, armena, kopta, gota kaj de multaj aliaj skribsistemoj.

Greka lingvo
Parolata en Grekio (99,8 % de lingvanoj), Kipro, Usono, Aŭstralio, ktp
Parolantoj 13 milionoj
Skribo greka alfabeto
Lingvistika klasifiko
hindeŭropa
Oficiala statuso
Reguligita de Centro por la Greka Lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 el
  ISO 639-2
    Bibliografia gre
    Terminologia ell
  ISO 639-3 ell
  Glottolog gree1276
Angla nomo Greek
Franca nomo grec
Specimeno
Deklaracio de Homaj Rajtoj, art. 1: 'Ολοι οι άνθρωποι γεννιούνται ελεύθεροι και ίσοι στην αξιοπρέπεια και τα δικαιώματα. Είναι προικισμένοι με λογική και συνείδηση, και οφείλουν να συμπεριφέρονται μεταξύ τους με πνεύμα αδελφοσύνης.
Vikipedio
Information icon.svg
vdr
Fama komenco de la Iliado de Homero en kiu oni kantas la koleron de Aĥilo, filo de Peleo.

La greka okupas gravan lokon ene de la Historio de Eŭropo, la nomata okcidenta civilizacio kaj kristanismo, kiu fakte disvastiĝis en la etoso de la greka lingvo de la Orienta Romia Imperio. La kanono de la literaturo de la antikva greka lingvo inkludas verkojn de enorma gravo kaj influo por la estonta okcidenta kanono, kiel por la eposaj poemoj de la Iliado kaj la Odiseo. En greka oni verkis ankaŭ multajn de la tekstoj fondaj de la okcidenta filozofio, kiel la Dialogoj de Platono aŭ la verkoj de Aristotelo. La Nova Testamento de la Biblio estis verkita en greka "koinea", lingvo en kiu plue oni celebras la liturgion de kelkaj kristanaj eklezioj (speciale la Ortodoksa Kristana Eklezio kaj la bizanca rito de la Orientaj katolikaj eklezioj|katolika eklezio). Kun la latinaj tekstoj kaj la tradicioj de la romia mondo, profunde influita de la antikvgreka socio, kunformas la fakon de la klasikaj studoj.

La moderna greka, kiel ĝi estas konata nuntempe, derivas de la antikva greka tra la mezepoka aŭ bizanca greka kaj estas la oficiala lingvo de Grekio kaj de Kipro, krom unu de la 24 oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unio. La aktuala lingva normigo estis disvolvigita laŭlonge de la Greka milito de sendependiĝo (1821-1831) kaj estis bazita sur la popola lingvo (dimotikí), kvankam kun konsiderinda influo de la klera lingvo arkaika disvolvigita laŭlonge de la 19-a kaj 20-a jarcentoj (kazarévusa), kiu estis la oficiala normigo ĝis 1976.[2] Estas minoritatoj de grekparolantoj en la sudo de Albanio kaj de Italio, kie oni parolas la salentan dialekton kaj la grek-kalabran. Ĉirkaŭ la Nigra Maro restas ankoraŭ minoritatoj de parolantoj de la pontusa dialekto. Krome, ekde fino de la 19-a jarcento estas grekparolantaj komunumoj posteulas de elmigrantoj en Francio, Germanio, Unuiĝinta Reĝlando, Usono, Kanado, Aŭstralio, Argentino, Brazilo, Ĉilio, Meksiko kaj Urugvajo.

Ĝi havas la jenajn lingvajn kodojn: ISO-kodo: gre/ell, el por la moderna Greka (post 1453), grc por la malnova (klasika).

HistorioRedakti

 
Komenco de Homera Odiseado de ĉirkaŭ la 8-a jc a.K.

La greka lingvo havas longan historion kaj estas skribita lingvo depost 1450 a.K. Oni ĝenerale dividas tiun 3500-jaran historion en tri aŭ kvar fazojn:

En ĉiu el tiuj fazoj la lingvo ne estis tute unueca, sed posedis diversajn formojn aŭ dialektojn.

Pra-greka kaj antikva greka lingvoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Antikva greka lingvo kaj Dialektoj de la antikva greka.
 
Areo de la pra-greka lingvo laŭ la lingvisto Vladimir I. Georgiev.

La dorianoj, gento hindeŭropa, invadis la grekan duoninsulon kaj la grekajn insulojn inter 2000 kaj 1500 a. K. Pro izoleco, evoluis diversaj grekaj dialektoj, i.a. la iona, la eolia, la arkadia, la kipra kaj la doria. La atika lingvo de Ateno estis formo de la iona dialekto, kaj fariĝis la normo de la klasika greka lingvo. La helena havas multajn afiksojn, fleksiojn kaj verbajn formojn. Ĝi estas iom simile kompleksa kiel la latina lingvo.

La klasikan grekan, kunportitan de la invadantoj, influis la lingvo de la pelasgoj, antaŭaj loĝantoj de la teritorio. El ilia lingvo, kiu perdiĝis, restis kelkaj grekaj vortoj, ekzemple νῆσος (nesos/nisos, = insulo, kiel en Peloponezo, Polinezio ktp.).

La greka de la Nova testamento kaj de influa traduko de la Malnova testamento (la Septuaginto) estas la kojnea greka lingvo (κοινὴ / kojne, greke «komuna [dialekto]»). Esence, ĝi estas simpligita formo de la atika, disvastigita tra la landoj de la imperio de Aleksandro la Granda kaj la grekaj regnoj sekvintaj. De la tempo de Aleksandro ĝis la tempo de Mohamedo kaj inter Hispanio kaj Baktrio, la greka estis grava interlingvo. Eĉ en Romio, ĝi estis la lingvo de alta kulturo kaj klerigo (verkistoj kaj instruistoj estis ofte grekaj sklavoj). Je la fino de la Romia Imperio de Okcidento, Romo estis iel insulo de greka lingvo en kamparo latinlingva.

Bizanca greka lingvoRedakti

 
Mozaiko de la 11-a jarcento de Hagia Sofia. Maldekstre de Kristo, Konstanteno la 9-a. Klariga informo en bizanca greka lingvo.

La mez(epok)a aŭ bizanca greka lingvo komencis evolui en la bizanca aŭ orient-romia imperio post la divido de la romia imperio en 395, sed la ŝanĝoj vere manifestiĝis nur en la 6-a aŭ 7-a jarcento. Kompare al la klasika lingvo la bizanca simpligis la gramatikon kaj modifis la prononcon, kiu jam similis al la moderna. Frapa diferenco estas, ke la vokalojn η, ι kaj υ kaj la diftongoj ει kaj οι oni nun prononcis egale kiel "i".

Inter 1000 kaj 1453 p.K., la turkoj alproprigadis la bizancan imperion, kaj inter 14531821, la grekoj loĝis sub la turka hegemonio, do multaj vortoj el la turka kaj el la slavidaj lingvoj eniris la lingvon. Ankaŭ la gramatiko plu simpliĝis, kiel simile okazis pri la latina en okcidenta Eŭropo.

Novgreka lingvoRedakti

 
Ŝosea signalaro en greka. Distancoj al diversaj loĝlokoj, sed unuarange Profeto Elio.

La du precipaj formoj de la moderna greka estas la demotiko aŭ «popola» formo kaj la katarevuso aŭ «pura» formo. Katarevuso iasence estis planlingvo, kompromiso inter la demotika kaj la klasika atika. Ĝi estis la oficiala lingvo de Grekio, de politiko, leĝaro kaj lernejoj, plejparte inter 1830 kaj 1975. En 1976, la demotika, la greka de la strato, fine venkis. Verkistoj tamen jam antaŭe, ĉirkaŭ la jaro 1900, komencis transiri al la demotika.

En Grekio en 2002 (tiama popolnombrado) estis 10,7 milionoj da parolantoj; tutmonde estas ĉirkaŭ 13 milionoj[3]. Ekster Grekio la lingvo havas gravecon en Kipro (0,7 milionoj)[3].

Historia kontinuecoRedakti

 
Landoj, kie la greka estas oficiala.

Ofte oni emfazas la historian kontinuecon de la diversaj etapoj de la greka lingvo. Kvankam la greka disvolvigis morfologiajn kaj fonologiajn ŝanĝojn kompareblajn al tiuj de aliaj lingvoj, neniam estis momento laŭlonge de ties historio ekde la klasika antikveco en kiu ties kultura, literaturaortografia tradicioj estis interrompita ĝis la punkto ke oni povas determini facile la aperon de la nova lingvo. Ankoraŭ nuntempe la grekparolantoj kutime konsideras la literaturajn verkojn en antikva greka lingvo pli kiel parto de sia lingvo ol kiel verkitaj en eksterlanda lingvo.[4] Krome, oni asertas ofte, ke la historiaj ŝanĝoj estis relative malgrandaj kompare kun tiuj de aliaj lingvoj. Laŭ Margaret Alexíou, «la homera greka estas probable plej proksima al la demotika pli ol la angla de la 12a jarcento al la angla parolata aktuala».[5] La percepto de historia kontinueco estas plifortigita pro la fakto ke la greka malmulte dividiĝis en variaj idaj lingvoj, kiel ja okazis ĉe la latina. Kun la normiga moderna greka (en siaj du registroj nome katarevuso kaj demotiko), la aliaj variantoj derivitaj de la greka estas la ponta greka lingvo, la cakonia lingvo de Orienta Peloponezo, nuntempe tre minacata, kaj la grika (salenta grika dialekto kaj grekkalabra dialekto) de Suda Italio.

Geografia distribuadoRedakti

 
Mapo kiu montras 50 landojn kun plej alta indico de grekaj enmigrantoj; la plej malhela koloro signifas pli grandan abundon.

La greka estas la oficiala kaj majoritata lingvo de Grekio kaj Kipro. Kiel minoritata lingvo ĝi estas ekde antaŭ pli ol du mil jaroj en la sudo de Albanio kaj en la sudo de Italio (Salenta Grekio). En Italio la greka estas sude de Apulio, kie oni parolas fakte la salentan dialekton kaj ankaŭ en Bovezio kaj Reggio di Calabria, sude de Kalabrio, kie oni parolas la grekan. Same estas grekaj minoritatoj ekde antaŭ pli ol du mil jaroj en teritorioj nuntempe okupataj de Turkio, ĉefe en la aktuala Istanbulo, Smirno, aliaj zonoj de Orienta Trakio kaj de la marbordoj de Anatolio de la Egea Maro kaj de la Marmara Maro. Simile estas tre antikvaj kaj tre malgrandaj grekparolantaj komunumoj ekzistantaj en kelkaj marbordaj lokoj de Kartvelio (inklude Poti, en la marbordo de Abĥazio), en Ukrainio (partikulare en la duoninsulo Krimeo kaj en la suda parto de la historia regiono Zaporozio), kaj en la marbordoj de Bulgario kaj Rumanio.

Ekde fino de la 19a jarcento ekzistas kelkaj grekparolantaj komunumoj posteuloj de enmigrantoj en Francio, Germanio, Anglio, Aŭstralio, Usono, Kanado, Meksiko, Argentino, Brazilo, Ĉilio kaj Urugvajo. Pro tio, temas pri lingvo kun granda areo de disvastigo kaj granda historia kaj filologia gravoj, ĉar la eŭropaj lingvoj plej gravaj de la aktualo posedas milojn de vortoj de komuna uzado kun rgekaj etimoj, kio havigas ideon de la gravo de la lingvo ene de la tutmonda kulturo. Tamen, oni konsideras, ke la greka estis parolata kutime nur de ĉirkaŭ dek ses milionoj da personojn en 2006.

Kiel oficiala lingvoRedakti

Greka, en sia moderna formo, estas la oficiala lingvo de Grekio, kie ĝi estas parolata de preskaŭ la tuta loĝantaro.[6] Ĝi estas ankaŭ la oficiala lingvo de Kipro (teorie kun la turka).[7] Pro la membreco de Grekio kaj Kipro en la Eŭropa Unio, la greka estas unu el la 24 oficialaj lingvoj de la organizo.[8] Krome, la greka estas oficiale agnoskita kiel oficiala en la sudaj urboj Dropull kaj Himara (Albanio), kaj kiel minoritata lingvo tra tuta Albanio,[9] same kiel en partoj de Italio, Armenio, Rumanio, kaj Ukrainio kiel regiona aŭ minoritata lingvo en la kadro de la Eŭropa Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj.[10] Grekoj estas ankaŭ agnoskita etna minoritato en Hungario.[11]

Lingva priskriboRedakti

 
(cakonia/greka) "Nia lingvo estas cakonia. Petu kaj oni parolos./Groússa námou eíni ta Tsakónika. Rotíete na nioúm' alíoi./I glóssa mas eínai ta Tsakónika. Rotíste na sas poun.", dulingva (cakonia kaj normiga greka) signalo en la urbo Leonidio.

La moderna greka, la grek-italaj dialektoj, la ponta greka kaj la cakonia, estas jam la nuraj reprezentantoj supervivantaj de la greka branĉo de la hindeŭropa lingvaro. Aliaj gravaj lingvoj sed jam malaperintaj el tiu branĉo estis la mikena greka, la atika greka kaj la helenisma greka, etendita pere de la konkeroj de Aleksandro la Granda kaj el kiu derivas ĉiuj aktualaj variaĵoj escepte la cakonia.

SkriboRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo greka alfabeto.

Inter 1000 kaj 800 a.K., la grekoj adaptis la alfabeton de fenicoj al sia lingvo kaj aldonis vokalojn. Tiel ekestis la greka alfabeto. Originale, la alfabeta skribo estis sen interpunkcioj kaj sen minuskloj, kaj eĉ ambaŭdirekta. Antaŭ la enkonduko de la alfabeto, la skribo de la greka estis silabaro Linia B. De ĝi restas nur malmultaj konservitaj tekstoj, el la mikena epoko; ĝi pli-malpli pereis kun la mikena kulturo en la 12-a jarcento a. K.

La alfabeto uzita de la moderna greka estas praktike la sama de la klasika greka, oni modifis la sonon nur de kelkaj literoj. Tamen iĝis eksteruzaj kelkaj literoj aŭ dialektaj aŭ arkaikaj uzataj ĉirkaŭ la 7-a kaj 6-a jarcentoj a.K. tiaj kiaj la duobla gammo aŭ digamma (proksimuma fonetika valoro: ([w]), la kuoppo ([k]), la sampio ([ss, ts]?) kaj la sano (s). Iĝis neuzata ankaŭ formo skribi la literon sigma uzitan kaj en la koinea aleksandra kaj en la bizanca greka kies grafemo estis C, litero kiu restis kiel heredo en la cirila alfabeto kun la fonetika valoro de s.

litero nomo
de la litero
prononco klasika prononco aktuala
Α α alfa [a], [aː] [a]; αι [e]; αυ [av], antaŭ β, γ, δ, ζ, λ, μ, ν, ρ kaj la vokaloj kaj [af] antaŭ θ, κ, ξ, π, σ, τ, φ, χ, ψ kaj fine de vorto.
Β β beta [b] [v] prononcata ĉiam kiel labiodentala.
Γ γ gamma [g]; γγ [ng] [ɣ] antaŭ [a], [o], [u]; [ʝ] antaŭ [e], [i]; γγ [ng]; γκ [g] komence de vorto, [ŋɡ] meze
Δ δ delta [d] [δ] prononcata kiel la 'd' de «sed» aŭ la 'th' en la angla vorto «the».
Ε ε epsilono [e]; ει [eː] [e]; ει [i]; ευ [ev], antaŭ β, γ, δ, ζ, λ, μ, ν, ρ kaj la vokaloj kaj [ef] antaŭ θ, κ, ξ, π, σ, τ, φ, χ, ψ kaj fine de vorto.
Ζ ζ dseta [zd], [dz], [z] [z] prononcata kiel la 's' de «desde» en kelkaj variaĵoj de la hispana aŭ kiel la 's' de «is» en angla.
H η eta [ɛː] [i]; ηι [i]; ηυ [iv], antaŭ β, γ, δ, ζ, λ, μ, ν, ρ kaj la vokaloj kaj [if] antaŭ θ, κ, ξ, π, σ, τ, φ, χ, ψ kaj fine de vorto.
Θ θ zeta [] [θ] prononcata kiel la 'z' en iberia hispana aŭ la 'th' en la angla vorto «think».
Ι ι iota [i] [iː] [i], [j]
K κ kappa [k] [k], [c] Foje, nur antaŭ [e], [i]
Λ λ lambda [l] [l], kiam aperas du lambdoj kune (-λλ-) ili reprezentas la saman sonon [l] kaj ne la fonemo flanka palatala ([ʎ]) de la hispana. [ʎ] foje, nur antaŭ [e], [i]
Μ μ mi [m] [m], [mɲ]; foje, nur antaŭ [e], [i] μπ [b] komence de vorto, [mb] meze
Ν ν ni [n] [n], [ɲ]; foje, nur antaŭ [e], [i] ντ [d] komence de vorto, [nd] meze
Ξ ξ ksi [ks] [ks]
Ο ο omikron [o]; οι [ɔi]; ου [u], [uː], [oː] [o]; οι [i]; ου [u]
Π π pi [p] [p]
Ρ ρ ro [ɾ], [r]; [ɾʰ], [rʰ] [ɾ], [r]
Σ σ, ς sigma [s] [s], σ estas tiel skribita komence aŭ meze de la vorto, ς nur fine. [ʃ]; foje, nur antaŭ [e], [i]
Τ τ taŭ [t] [t]; τζ [dz]; τσ [ts] [tʃ]
Υ υ ipsilono [u], [uː] > [y], [yː]; prononcita kiel la 'u' franca aŭ la 'ü' germana. υι [yː] [i]; υι [i]
Φ φ fi [] [f]
Χ χ ĥi [], γχ [ŋkʰ] [x] ante [a], [o], [u]; prononcita kiel la 'j' de la hispana vorto «cajón» nome [ĥ]. [ç] ante [i, e]; prononcita kiel la 'j' de Ĉilio aŭ la 'ch' en la germana vorto «ich». γχ [ŋx] aŭ [ŋç].
Ψ ψ psi [ps] [ps]
Ω ω omega [ɔː] [o]

MorfologioRedakti

En ĉiuj ties etapoj, la greka morfologio montras grandan varion de afiksoj derivigaj, nome sistemo limigita sed produktiva en kunmetaĵoj,[12] kaj riĉa sistemo fleksia. Dum la morfologiaj kategorioj restis stabilaj laŭlonge de la tempo, la morfologiaj ŝanĝoj estis rimarkindaj, speciale en la sistemoj de nomoj kaj verboj. La ĉefa ŝanĝo en la morfologio de nomoj estis la perdo de la dativo, kies funkcioj estis anstataŭitaj ĉefe per tiuj de la genitivo. En la morfologio de verboj la ĉefa ŝanĝo estis la perdo de la infinitivo, kio rezultis en konsekvenca pliigo de novaj perifrazaj formoj.

SintaksoRedakti

Multaj aspektoj de la sintakso de la greka lingvo restis konstantaj: la verboj kongruas nur kun la subjekto, la uzado de la ceteraj kazoj restas preskaŭ netuŝita (nominativo por subjektoj kaj atributoj, akuzativo por rektaj objektoj kaj post preskaŭ ĉiuj la prepozicioj, genitivo por la posedo), la artikolo antaŭas al la nomo, la apozicioj estas ĝenerale prepoziciaj, la frazoj de korelativaj ligiloj sekvas al la substantivo al kiu modifas, la relativaj pronomoj estas komence de ties propozicio ktp. Tamen, la morfologiaj ŝanĝoj havis ankaŭ similaĵojn en sintakso, kaj tiel estas gravaj diferencoj inter la antikvaj kaj modernaj sintaksoj. La antikva greka uzis tre ofte konstruaĵojn de participo kaj de infinitivo, dum en la moderna greko mankas infinitivo kaj anstataŭe ĝi uzas grandan varion de perifrazaj konstruaĵoj, utiligante la participojn per pli limigita maniero. La perdo de la dativo okazigis pliigon de nerektaj objektoj markitaj pere de prepozicio aŭ per genitivo. La vortordo de la antikva greka tendencis esti Subjekto Objekto Verbo, dum en la moderna greka estas Subjekto Verbo ObjektoVerbo Subjekto Objekto.

VortotrezoroRedakti

La plej parto de la leksiko de la antikva greka estis heredita de la moderna, sed tiu jam inkludis nombrajn siavicajn heredojn de la lingvoj de la prapopoloj kiuj loĝis en la areoj de la nuna Grekio antaŭ la alveno de la pra-grekoj. Oni identigis vortojn de nehindeŭropa deveno jam en tempoj de Mikeno, kaj elstaras laŭnombre ĉefe la toponimoj. La plej parto de la vortotrezoro de la moderna greka, aliflanke, estis heredita rekte de la antikva greka, kvankam kun ŝanĝoj en la signifoj en multaj okazoj. La pruntoj estis prenitaj ĉefe el la latina, el la venecia kaj el la turka. Ĝenerale, la pruntoj prenitaj antaŭ la 20-a jarcento adoptis la grekan deklinacion, dum la postaj pruntoj, speciale tiuj prenitaj el la franca kaj el la angla, estas nedeklineblaj.

Formoj de la lingvoRedakti

Klasikaj (helenaj) formojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dialektoj de la antikva greka.
 
Imagita portreto de Homero.

Ekzistas malgranda internacia komunumo, kiu utiligas la klasikan grekan kiel komunikilon kaj hodiaŭan literaturan lingvon. Tiun fenomenon dokumentas la Kolekto por Planlingvoj.

Modernaj formojRedakti

La moderna greka estas konsiderata la lasta etapo en la evoluo de la greka lingvo, kaj ĝi korespondas al la variaĵo de tiu lingvo parolata ekde la Moderna Epoko ĝis la aktualo. Oni uzas simbole kiel naskodato la jaron de la Sieĝo de Konstantinopolo (1453), kvankam tiu dato ne korespondas kun klara lingva limo kaj multaj de la modernaj fonetikaj trajtoj de la lingvo jam estis aperintaj antaŭ jarcentoj.

Novgreka lingvo estas la teĥnika termino por la tutaĵo de la lingvaj evoluŝtupoj de la greka idiomo post la otomanaj konkeradoj, kies kulmino atingiĝis en 1453 per la falo de Konstantinopolo. Antaŭe oni ĝin nomu pli bone greka bizanca. Sed ankaŭ dum la tempo de la turka jugo la greka funkciis kontinue kiel diplomata kaj klereca lingvo.

Dum jarcentoj, ĝis la fina establado ne antaŭ la jaro 1975, kuŝis malsama kaj lingvistike malutila abismo inter la nature evoluinta parolata lingvo, la demotiko (greke δημοτική, dimotikí, «la popola [lingvo]») kaj la skribata kaj en lernejoj instruata, la katarevuso (greke καθαρεύουσα, katharévusa, «la purigita [lingvo]»). La laste nomita prenis sklave kaj blinde la antikvan helenan lingvon kiel la imitindan ekzemplon, kiun dulingvan fenomenon oni konis kaj signis jam ekde la malfruhelenisma epoko per la vorto atikismo.

Je diferenco al la klasika lingvo en Ateno dum la regno de Periklo la 5-an jarcenton a. K., la novgreka karakteriziĝas per senseble faciligita gramatiko kaj treege modifita prononco. Riĉiĝis ĝia vorttrezoro per multaj turkaj, latinidaj, albanaj kaj slavaj vortoj. Superlativa eco kuŝas en la fakto ke – de la Micena epoko ĝis hodiaŭ – la greka lingvo estas kun la ĉina unu el la lingvoj plej longe dokumentitaj kaj samtempe ankoraŭ nun uzataj.

La grek-kalabra lingvo ankaŭ konata kiel grika lingvo estas greka lingvo rimarkinde malsama al la moderna greka kiu apartenas al la grek-itala lingvogrupo el la modernaj grekaj lingvoj. Nuntempe la grekkalabria lingvo estas parolata en naŭ urboj de la eta teritorio de la suda ekstremo de Kalabrio nomata Bovezio, kiuj estas Bova Superiore (ĉefa loĝloko kiu nomigas la teritorion), Roghudi, Gallicianò, samkiel Chorìo di Roghudi, Bova Marina, kaj en la urbo Regio de Calabria en la kvartaloj San Giorgio Extra kaj Rione Modena. Ekzistas ankaŭ informoj kiuj diras ke centoj da parolantoj ankaŭ troviĝas en la kvartaloj Arangea kaj Sbarre, en Regio de Calabria, kaj malpli granda kvanto en Melito di Porto Salvo, precipe danke al la elmigrado el Roghudi kaj Chorìo post la inundoj okazintaj en 1971. Ĉirkaŭ 2.000 personoj parolas ofte kaj komprenas la lingvon kaj aliaj 3.000 personoj ĝin komprenas kaj parolas, kaj estas ilia gepatra lingvo, sed ne estas la ĉiutaga lingvo, kaj nur 50 el ili estas malpli ol 35jaraĝa, malgraŭ la penoj de kulturaj asocioj kaj administraj agentejoj. En Bova nuntempe multaj studas la modernan grekan anstataŭ grikan.

Moderna Greka literaturo referencas al la literaturo verkita en komuna moderna greka, aperante el la epokoj de la fino de la Bizanca Imperio en la 11a jarcento. Dum tiu periodo, la parola greka iĝis hegemonia en la verkita tradicio, ĉar demotiko iĝis uzata pli kaj pli super la atika parolmaniero kaj super la reformita katarevuso.

Influo en EsperantoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Grekismo.

La greka lingvo estas fonto de multaj esperantaj kaj eŭropaj vortoj ĉu historie ĉu per teĥnika moderna vortprovizo, ekzemple: analizo, mito, poezio, logiko, muziko, politiko, teorio, strategio, geometrio, matematiko, fenomeno, -logio kaj multmultaj aliaj vortoj. Helenaĵoj estas ankaŭ kaj, nun, pri, pugo kaj la pluralo per -j[13].

Esperantigo de vortoj el greka fonto estas sistemo skribi grekajn vortojn per la esperanta alfabeto kaj integri ilin en la esperanta morfologia sistemo. Ne estas la sama sistemo por la moderna greka lingvo kaj por la antikva greka lingvo.[14]

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Greek language. Encyclopædia Britannica. Encyclopædia Britannica, Inc.. Alirita 29a de Aprilo 2014.
  2. Stanitsas, S.; Núñez, G. (1993). «El griego de hoy». Griego moderno: método intensivo y autodidáctico (2a eldono). Madrid: Ediciones clásicas. p. 4. ISBN 84-7882-109-0.
  3. 3,0 3,1 (2009) Ethnologue (angle). Dallas: SIL International.
  4. Browning, Robert (1983). Medieval and Modern Greek. Cambridge University Press. ISBN 0521299780.
  5. Alexiou, Margaret (1982). «Diglossia in Greece». William Haas, eld. Standard Languages: Spoken and Written (Manchester University Press). ISBN 0389202916.
  6. Greece. The World Factbook. Central Intelligence Agency. Alirita 23a de januaro 2010.
  7. The Constitution of Cyprus, App. D., Part 1, Art. 3. Arkivita el la originalo je 7a de aprilo 2012. asertas, ke La oficialaj lingvoj de la Respubliko estas greka kaj turka. Tamen, la oficiala statuso de turka estas nur teoria en la grek-dominata Respubliko Kipro; praktike, ekster la turk-dominata Norda Kipro, la turka estas malmulte uzita; vidu A. Arvaniti (2006): Erasure as a Means of Maintaining Diglossia in Cyprus, San Diego Linguistics Papers 2: pp. 25–38 [27].
  8. The EU at a Glance – Languages in the EU. Europa. Eŭropa Unio. Alirita 30a de julio 2010.
  9. Greek. Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj. Arkivita el la originalo je 18a de novembro 2008. Alirita 8a de decembro 2008.
  10. List of Declarations Made with Respect to Treaty No. 148. Konsilio de Eŭropo. Arkivita el la originalo je 2020-04-10. Alirita 8a de decembro 2008.
  11. Self-Government in Hungary (2006-09-27). Arkivita el la originalo je 2006-09-27. Alirita 2020-04-12.
  12. Ralli, Angeliki (2001). Μορφολογία [Morfología]. Atenas: Ekdoseis Pataki. pp. 164-203.
  13. Ĉu la sufikson -j aŭdas terure? (tiel) (esperante). Lernu! (2009). Alirita 2012-12-31.
  14. Francisko Degoul, Transskribo de propraj nomoj helenaj (escepte de nomoj hebredevenaj), Sennacieca Revuo, 2014, , n-ro 142, pp 33-57.

BibliografioRedakti

  • W. Sidney Allen, Vox Graeca – a guide to the pronunciation of classical Greek. Cambridge University Press, 1968–74. ISBN 0-521-20626-X
  • Robert Browning, Medieval and Modern Greek, Cambridge University Press, 2nd edition 1983, ISBN 0-521-29978-0. An excellent and concise historical account of the development of modern Greek from the ancient language.
  • Crosby kaj Schaeffer, An Introduction to Greek, Allyn and Bacon, Inc. 1928. A school grammar of ancient Greek
  • Dionysius of Thrace, "Art of Grammar", "Τέχνη γραμματική", ĉirkaŭ 100 a.K.
  • Hans Eideneier: Von Rhapsodie zu Rap. Gunther Narr Verlag, Tübingen 1999, ISBN 3-8233-5202-4.
  • David Holton, Peter Mackridge, kaj Irene Philippaki-Warburton, Greek: A Comprehensive Grammar of the Modern Language, Routledge, 1997, ISBN 0-415-10002-X. A reference grammar of modern Greek.
  • Geoffrey Horrocks, Greek: A History of the Language and Its Speakers (Longman Linguistics Library). Addison-Wesley, 1997. ISBN 0-582-30709-0. From Mycenean to modern.
  • Brian Newton, The Generative Interpretation of Dialect: A Study of Modern Greek Phonology, Cambridge University Press, 1972, ISBN 0-521-08497-0.
  • Eduard Schwyzer: Griechische Grammatik. C. H. Beck, München. Band 1: Allgemeiner Teil, Lautlehre, Wortbildung, Flexion. 1934/1939, 6. Aufl. 1990. Band 2: Syntax und syntaktische Stilistik. 1950, 5. Aufl. 1988. Band 3: Register. 1953, 2. Nachdr. der 2. Aufl 1980. Band 4: Stellenregister. 1971, 3. Aufl. 2005.
  • Andrew Sihler, "A New Comparative Grammar of Greek and Latin", Oxford University Press, 1996. An historical grammar of ancient Greek from its Indo-European origins. Some eccentricities and no bibliography but a useful handbook to the earliest stages of Greek's development.
  • Herbert Weir Smyth, Greek Grammar, Harvard University Press, 1956 (reviziita eldono), ISBN 0-674-36250-0. Normiga gramatiko de klasika Greka.
  • Krill, Richard M., Greek and Latin in English Today, Bolchazy-Carducci Publishers, 1990, ISBN 0-86516-241-7.
  • Scheler, Manfred (1977): Der englische Wortschatz 'English vocabulary'. Berlin: Schmidt.

Eksteraj ligilojRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Idioma griego en la hispana Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Greek language en la angla Vikipedio.