Dialektoj de la antikva greka
La Antikva greka lingvo en la klasika antikveco, antaŭ la disvolvigo de la komuna kojnea greka de la Helenisma periodo, estis dividita en kelkaj variaĵoj.
Plej el tiuj variaĵoj estas konataj nur el surskriboj, sed kelkaj el ili, ĉefe la eola, la doria, kaj la iona, estas ankaŭ reprezentataj en literatura kanono kun la dominanta atika formo de la literatura greka.
Historio
redaktiLa fontoj, fruaj formoj kaj frua evoluo de la helena lingva familio estas ne bone komprenataj, pro la manko de tiutempa indikaĵo. Estas kelkaj teorioj pri kiaj helenaj dialektaj grupoj eble ekzistis inter la diverĝo de la frua grekeca parolo de la komuna hindeŭropa lingvo (ne post 2000 a.K.), kaj ĉirkaŭ 1200 a.K. Ili havas la saman ĝeneralan konturon sed diferencas en iuj detaloj. La nura atestita dialekto de ĉi tiu periodo[1] estas la mikena, sed ĝia interrilato kun la historiaj dialektoj kaj la historiaj cirkonstancoj de la tempo implicas, ke la ĝeneralaj grupoj jam ekzistis en ia formo.
La gravaj dialektaj grupoj de la antikva greka periodo povas esti konsiderataj kiel evoluintaj ne pli malfrue ol 1100 a.K., dum la tempo de la doraj invadoj, kaj ili unue aperis precize dokumentitaj en alfabeta skribaĵo komence de la 8-a jarcento a.K..
Klasigo
redaktiIu norma formulaĵo por la dialektoj estas:[2]
- Okcidenta grupo
- Nordokcidenta greka
- Dora
- Ne-okcidentaj grupoj
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Malprecize atestita kaj iom rekonstruita pro tio ke ĝi estis skribita per silabaro (linia skribo B) anstataŭ alfabeto.
- ↑ Trovebla en ĵusaj versioj de la Enciklopedia Britannica, kiu ankaŭ listas la gravajn verkojn difinantajn la subjekton.
Bibliografio
redakti- Duhoux, Yves (1983). Introduction aux Dialectes Grecs Anciens. Lounain-la-Neuve: Cabay. ISBN 2-87077-177-0.
- Buck, Carl Darling (1955). The Greek Dialects. The University of Chicago Press.