37° 00′ Nordo 25° 06′ Oriento / 37.00 °N, 25.10 °O / 37.00; 25.10 (mapo)

Cikladoj
insularo [+]

AkvejoEgea maro

Supermara alteco1 008 m [+]
Koordinatoj37° 0′ 0″ N, 25° 10′ 0″ O (mapo)3725.166666666667Koordinatoj: 37° 0′ 0″ N, 25° 10′ 0″ O (mapo)

Nombro de insuloj> 30
Areo2 572 km² (257 200 ha) [+]
HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]
Poŝtkodo840–849 [+]

Cikladoj (Grekio)
Cikladoj (Grekio)
DEC
Map
Cikladoj
Vikimedia Komunejo:  Cyclades [+]
vdr
situo de la Cikladoj en Grekio

La Cikladoj (greke Κυκλάδες, Kiklades, respektive greke Νομός Κυκλάδων, Nomós Kikladon, esperanta nomo kun komenca "c" - kaj ne "Kikladoj" - laŭ PIV) estas insularo de Grekio, kaj samtempe ĝis administra reformo efektivita komence de 2011 estis unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomós"). La insularo situas en la sudo de la Egea Maro, kaj apartenas al la administra regiono ("periferio") Suda Egeo. La Cikladoj kovras areon de sume 2 572 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 113 000 loĝantojn. Administra centro de la provinco kaj de la administra regionon estas la urbo Ermupoli sur la insulo Siroso.

Dum la epoko de antikva Grekio oni konsideris la insularon cirklon ĉirkaŭ la sankta insulo Deloso kaj tial nomis ilin Cikladoj (ringaj insuloj). Sur tiuj insuloj disvolviĝis la nomita Ciklada kulturo. La restajn insulojn de la regiono oni nomis Sporadoj, la "disĵetitaj insuloj". La insularo estas inter la plej ŝatataj turismaj celoj en Grekio.

La insuloj konsistas grandparte el la mineraloj gnejso kaj skisto, iom ankaŭ el granito kaj bazalto. Pro la fekundeco de la grundo kaj la serena, milda klimato dum la antikva epoko oni nomis ilin la "perloj de Grekio". Nuntempe multaj el la insuloj tamen estas sen arba vegetaĵo kaj tial sufera je erozio kaj manko de nesala akvo. Tamen daŭre sur la grundo bone kreskas vitoj, olivarboj, kotono kaj produkteblas silko kaj mielo. La ardan varmon de la somero mildigas maraj ventoj.

La unuopaj insuloj de la insularo estas la jenaj:

la "pordego de Naksoso": antikva templa enirejo, kiu iĝis simbolo de Grekio
ventomuelejo sur la insulo Paroso


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti