Ĉi tiu artikolo temas pri insuleto en la Egea Maro. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Kato (apartigilo).

Kato Kufonisi (greke Κάτω Κουφονησι, "Malsupra Kufonisi") estas insuleto en la Egea Maro, inter la kontinenta parto de Grekio kaj tiu de Turkio. La insulo apartenas al la administra regiono Suda Egeo de Grekio, kaj al la insularo kaj provinco Cikladoj. Administra centro de la insulo estas la samnoma havena urbo Pano Kufonisi.

Kato Kufonisi
insulo [+]

AkvejoEgea maro

Koordinatoj36° 55′ N, 25° 35′ O (mapo)36.911225.5772Koordinatoj: 36° 55′ N, 25° 35′ O (mapo)
Areo3,898 km² (390 ha) [+]
Loĝantaro0 [+] (2011)

Kato Kufonisi (Grekio)
Kato Kufonisi (Grekio)
DEC
Kato Kufonisi
Kato Kufonisi
Map
Kato Kufonisi
Vikimedia Komunejo:  Kato Koufonisi [+]
vdr
situo de ambaŭ Kufonisi-insuloj en la Egea Maro

La insulo troviĝas en distanco de nur 300 metroj de la iom pli eta insulo Pano Kufonisi, kaj proksimume 6 kilometrojn sudoriente de Naksoso. Kun longo de 6 kilometroj kaj maksimuma larĝo de 2 kilometroj la insulo havas areon de 4,3 km², kaj kun alteco de maksimume ol 121 metroj ankaŭ relative ebena.

Kontraste al la najbara insuleto Pano Kufonisi, Kato Kufonisi estas baze neloĝata, se ne konsideri iujn paŝtistojn, kiuj dum la someroj kampadas sur ĝi kaj paŝtas siajn kaprojn. Feriantoj de la insuleto Pano Kufonisi ŝatas kaj rajtas dumtage viziti la neloĝatan insuleton per fiŝistaj boatoj.