Suda Egeo (greke Νότιο Αιγαίο - Nótio Egéo [ˈnɔtjɔ ɛˈʝɛɔ]) estas unu el la 13 regionoj de Grekio, kiu ampleksas la pli sudajn grekajn insulojn de la Egea Maro. Ĝi havas proksimume 300.000 loĝantojn kaj konsistas el la insularoj Dodekanesoj (kiu laŭ geografia vidpunkto apartenas al la sud-sporadaj insuloj), kaj Cikladoj, kiuj ambaŭ estas memstaraj provincoj ("prefektujoj", νομοί - nomí). Administra centro estas la urbo Ermupoli (Ερμούπολη) sur la inulo Siros.

Administra regiono
Suda Egeo
Περιφέρεια Νότιου Αιγαίου
Situo de la administra regiono Suda Egeo ene de Grekio
regiono de Grekio
Bazaj informoj
ŝtato: Grekio
areo: 5.286 km²
nombro de loĝantoj: 302.686 (2001)
loĝdenso: 57,26 loĝantoj po km²
administra centro: Ermupoli
provincoj (νομοί): 2
kodo laŭ normo ISO: GR-L
kodo laŭ normo NUTS: GR42
retpaĝo: www.notioaigaio.gov.gr
vdr

El la insuloj de la du insularoj iuj el la pli grandaj - ekzemple Deloso, Rodiso aŭ en la najbara Norda Egeo la insuloj Lesbo kaj Samoso - havas tradiciajn esperantajn nomojn, listigatajn ekzemple en la esperanta vortaro PIV, aliaj ne estas oficiale listigataj en la esperantaj vortaroj. Estas iom strange nomi iujn (ĝenerale la pli grandajn) insulojn el la grupoj per esperanta o-finaĵo kaj aliajn (tendence la pli etajn) per simpla transliterigo de la greka nomo, sed por ne krei tro da novaj esperantaj vortoj, sekviĝis tiu principo.

La provincoj kaj iliaj insuloj redakti

Vidu ankaŭ redakti