Dodekanesoj (ankaŭ: Dodekaneso; greke: Δωδεκάνησα /dode'kanisa/, pluralo, aŭ Δωδεκάνησος /dode'kanisos/, malpluralo) estas insularo de Grekio en la Egea Maro, kiu konsistas el 12 ĉefaj insuloj (de tie la originala nomo, "la dekduopo") kaj multaj insuletoj. La insuloj situas apud la sudokcidenta bordo de Turkio. Politike, la insularo ĝis administra reformo efektivita komence de 2011 estis provinco de Grekio kaj apartenis al la administra regiono Suda Egeo.

Dodekanesoj
grupo de insuloj [+]

AkvejoEgea maro

Supermara alteco1 216 m [+]
Koordinatoj36° 27′ 0″ N, 27° 18′ 0″ O (mapo)36.4527.3Koordinatoj: 36° 27′ 0″ N, 27° 18′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoAtavyros [+]
Areo2 714 km² (271 400 ha) [+]

Loĝantaro190 071 (2001)

HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]
ISO 3166-2GR-81

Dodekanesoj (Grekio)
Dodekanesoj (Grekio)
DEC
Map
Dodekanesoj
Vikimedia Komunejo:  Dodecanese [+]
vdr
La Dodekanesoj

La tuta surfaco de la insuloj estas 2 670 km², kun ĉirkaŭ 200 000 loĝantoj. Riveron kaj arbarojn havas nur Rodoso kaj Kos. Oni kultivas sur la insuloj fruktojn, tabakojn, olivojn kaj tritikon, oni fiŝkaptas. La insulojn riĉigis la rapide evoluanta turismo.

La insuloj apartenis longtempe al Grekio, poste al Turka Imperio (ekde la 16-a jc.), Italio (majo de 1912- krom Kastelorizon). Italio transdonis la insulojn en 1919 al Grekio - krom Rodoso -, sed la posta italaj registaroj mal-rekonis la traktaton kaj reakiris ilin dum 1923 (ankaŭ Kastelorizon) kaj aluditaj kiel Italaj Egeaj Insuloj.

Ĉar la itala lingvo kaj ŝtataneco (1925) estis deviga, la okupado ne popularis kaj multaj elmigris al Usono. Fine de la Dua Mondmilito, la insuloj venis sub okupadon de Britio, Grekio rericevis la insulojn en 1947.

Rimarko. Temante pri "insularo" pli prava estus la nomo Dodekaneso, sen la plurala "j".

Eksteraj ligiloj redakti