Ŝtato

organizita komunumo vivanta en iu difinita areo sub regosistemo, kiu havas suverenecon de reganto, registaro, armeo, popolo(j) ktp

Ŝtato estas, laŭ PIV, "politika formo de organizita socio en limdifinita teritorio, kies registaro havas super la tiea loĝantaro regantan, leĝodonan, jurisdikcian kaj administracian povon". La nocio "ŝtato" povas do inkluzivi en la praktika uzo la organizadon de la povo en tiu teritorio, kaj la teritorio mem. En tiu ĉi lasta kazo iuj Esperanto-parolantoj uzas anstataŭe vortojn kiel "lando" aŭ "regno". Koncerne la koncepton de la povo, oni uzas foje (ne tre ĝuste) kiel sinonimojn la terminojn ŝtato kaj registaro. La tria elemento de la tuto estas la loĝantaro kiel subjekto kaj objekto de tiu koncepto.

Ŝtato
homa komunumojura persono • politika teritoria divido • subjekto de internacia juro • antaŭa aŭ nuna ŝtato
Posedatoj publika trezorejo • state property vd
vdr
La kovrilpaĝo de la verko de Thomas Hobbes nome Leviathan alegorio de la ŝtato.
Ŝtatoj de la oficiala eŭrozono en 2015 (blue) krom aliaj ŝtatoj de la Eŭropa Unio (brune).
Subŝtatoj de la ŝtato Usono

Ŝtato estas malsimpla temo. Laŭ Max Weber estas nacio, kiu havas teritorion kaj suverenecon. Laŭ Lenin, ŝtato estas organo kreita de reganta klaso por perforto al la aliaj. Al Antonio Gramsci estas loko, kie okazas la klasbatalado. Se iu ne volas pripenson, la nocio de Weber estas taŭga, sed se oni demandas, kio estas "suvereneco", do la nocio necese malsimpliĝos.

Ŝtato estas tiele organizita politika komunumo kiu funkcias sub unu sistemo de regado. La problemo ĉe tiu difino estas ke ĝi povas iĝi cirkla se oni konsideras oftan difinon de "registaro", ĉar ŝtatoj estas foje difinitaj kiel registaroj kaj reciproke registaroj kiel ŝtatoj.[1] Tio evidentiĝas kiam ambaŭ konceptoj aperas sinonime en sprimoj kiaj "la ŝtato" kaj "la registaro" ambaŭ reference al organizita politika grupo kiu plenumas aŭtoritaton super partikulara teritorio.[2]

Multaj homaj socioj estis regataj de ŝtatoj dum jarmiloj, sed ankaŭ multaj estis senŝtataj socioj. La unuaj ŝtatoj aperis antaŭ ĉirkaŭ 5,500 jaroj en konekto kun rapida kresko de urboj, inventado de la skribado, kaj kodigo de novaj formoj de religio. Laŭlonge de la tempo, vario de diversaj formoj disvolviĝis, uzante variojn de aljustigoj por sia ekzistado (kiaj tiuj pri didevena rajto, la teorio de la socia kontrakto ktp.). Nuntempe, tamen, la moderna nacio-ŝtato estas la hegemonia formo de ŝtato al kiuj la popoloj estas submetitaj.

Difinoj redakti

 
La unua ministraro de Obama (9-a de oktobro 2009) - ekzemplo de registaro de suverena ŝtato.

Ne estas akademia interkonsento pri la plej taŭga difino de ŝtato.[3] La termino "ŝtato" referencas al serio de diferencaj, sed interrilataj kaj ofte koincidantaj, teorioj pri ia gamo de politikaj fenomenoj.[4] La agado difini la terminon povas esti vidata kiel parto de ideologia konflikto, ĉar diferencaj difinoj kondukas al diferencaj teorioj de ŝtataj funkcioj, kaj kiel rezulto ili povas validigi diferencajn politikajn strategiojn.[5] Kaj laŭ Jeffrey & Painter, "se oni difinas la 'esencon' de ŝtato en unu loko aŭ epoko, oni dependas el trovo ke en alia tempo aŭ spaco io kio estas ankaŭ komprenita kiel ŝtato havas diferencajn 'esencajn' karakterojn".[6]

La plej ofta uzata difino estas tiu de Max Weber,[7][8][9][10][11] kiu priskribas ŝtaton kiel deviga politika organizaĵo kun centralizita registaro kiu tenas monopolon de legitima uzado de perforto ene de ia teritorio.[12][13] Ĝeneralaj kategorioj de ŝtataj institucioj estas administraj burokratioj, juraj sistemoj, kaj militistajreligiaj organizoj.[14]

Konfuzigas la difinan problemon la fakto ke "ŝtato" kaj "registaro" estas ofte uzataj kiel sinonimoj en populara konversacio kaj eĉ en kelkaj akademiaj diskursoj. Laŭ tiu difina skemo, ŝtatoj estas nefizikaj personoj de internacia juro, registaroj estas organizoj de popolo.[15] La rilato inter registaro kaj ties ŝtato estas iu de reprezentado kaj rajtigita perado.[16]

Ecoj de la Ŝtato redakti

Laŭ tiuj konsideroj, Ŝtato fariĝas subjekto de la publika internacia juro kaj membro de la Internacia Socio. Oni povas fari diversajn konsideraĵojn:

Unualoke, Ŝtato estas organizita politika socio, establita sur difinita teritorio ene de ŝtatlimo, kaj kadranta la homojn troviĝantajn sur tiu teritorio. Ĝi havas specifan organizon, kiu celas plenumi siajn objektivojn, laŭ siaj karakteroj geografiaj, ekonomiaj, kulturaj ktp.

 
La membrojŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj kovras preskaŭ la tuton de la loĝataj areoj de la mondo.

Ĉiuokaze, la ŝtato havas:

  • propran juran ordon,
  • organojn kompetentajn por estigi kaj ekzekutigi tiun juran ordon, kaj
  • konkretan forton, kiu ebligos al ĝi, eventuale trude, ekzekutigi tiun juran ordon (nome armeo, polico ktp).

Plie, tiu konkreta (homa) forto povos utili rilate la eksterlandon, ekz. por defendi la pluekziston de la ŝtato. Tiusence, la rajto je pluekzisto estas unu el la fundamentaj rajtoj de la ŝtato sur la internacia skalo.

La ŝtatoj en tiu difino estas nemultaj. La Unuiĝintaj Nacioj enkalkulas 193 membrajn ŝtatojn. Se oni inkluzivas la ŝtatojn ankoraŭ ne UN-membroj, oni nombras proksimume 210 ŝtatojn en la mondo.

Ili estas tre diverstipaj rilate siajn enloĝantarojn, teritoriojn, politikajn instituciojn, evolustatojn, ktp. Ekzemple:

Areo: Loĝantoj: MNP/loĝanto:
Usono 9 150 000 km² 267 000 000 26 280 $
Vanuatuo 12 000 km² 200 000 1 200 $
Monako < 2 km² 30 000
(inkl. 5 000 monakanoj)

La Ŝtatojn karakterizas ilia suvereneco, t.e. tiu povo ne agnoski ian aŭtoritaton supera, kvankam ŝtatoj povas aliĝi al superŝtataj organizoj sen perdi sian propran suverenecon. Tiu suvereneco garantias:

  • la plenecon kaj universalecon de ilia kompetenteco enlande, kaj
  • ilian sendependecon eksterlande.

Aliaj uzoj redakti

 
Mapo de la mondo kun federacioj kiel verdaj teritorioj. En tiuj kazoj la suverenaj ŝtatoj fakte estas federacioj komponitaj de subŝtatoj, kies grado de aŭtonomeco aŭ eĉ de sendependeco ege varias.

La vorto "Ŝtato" estas uzata en diversaj landoj por nomi la individuajn partojn kiuj konsistigas federacion, kiu fakte estas la suverena ŝtato.[1] Tiu estas la kazo de Usono, kies originala nomo aludas al tiu fakto: "Unuiĝintaj Ŝtatoj de (Norda) Ameriko", aŭ de Niĝerio, BraziloMeksiko. En Vikipedio oni plejofte utiligas por tiu koncepto la nomon "subŝtato"; "usonero" estas proponita por subŝtato de Usono. Kelkaj ŝtatoj estas submetitaj al ekstera suverenecohegemonio kie la vera suvereneco kuŝas en alia ŝtato.[17] La termino ŝtato povas esti uzata ankaŭ por aludi al praktikaj sociaj branĉoj de regado ene de ŝtato,[18] ofte kiel maniero kontrastigi ilin al eklezioj aŭ civilaj institucioj.

Oni uzas la nomon Membroŝtato por suverena ŝtato, rigardata kiel ano de pli vasta organizo de ŝtatoj, ekzemple Unuiĝintaj Nacioj, kiu havas 193 membroŝtatojn, aŭ Eŭropa Unio, formata de 27 ŝtatoj.

Priskribo redakti

Tipoj de ŝtatoj redakti

Ŝtatoj povas esti klasitaj kiel suverenaj se ili ne estas dependaj, aŭ subjektoj al ajn alia povo aŭ ŝtato. Aliaj ŝtatoj estas subjektoj al ekstera suverenecohegemonio kie la lasta suvereneco kuŝas en alia ŝtato.[1][19] Multaj ŝtatoj estas federaciaj ŝtatoj kiuj partoprenas en federacia unuiĝo. Federacia ŝtato estas teritoria kaj konstitucia komunumo formanta parton de federacio.[20] Tiaj ŝtatoj diferencas el suverenaj ŝtatoj, en tio ke ili transpaŝas parton de siaj suverenaj povoj al federacia registaro.[1]

Polica ŝtato estas ŝtato, en kiu la registaro tenas striktan kontrolon de ĝiaj loĝantoj, ĉefe per abolicio de homaj rajtoj kaj ofte ankaŭ kun helpo de sekreta polico. La reĝimo en polica ŝtato estas propre anti-demokratia, kaj ofte similas al armea reĝimo.

Klienta ŝtato estas unu el pluraj konceptoj, kies celo estas priskribi la subigon de unu ŝtato al alia ŝtato, pli forta ol ĝi, en internaciaj rilatoj. Ĉi tiu koncepto estas la malplej specifa koncepto inter ĉi tiu familio de konceptoj, kiu ankaŭ inkluzivas satelitan ŝtaton aŭ marionetan ŝtaton, novkolonion, protektoraton aŭ patronŝtaton, vasalŝtaton kaj tributan ŝtaton (kiu pagas specialajn impostojn = tributojn al la potenca ŝtato). La ideo, ke ekzistas hierarkio inter la ŝtatoj, kaj iuj dependas en unu grado aŭ alia de la aliaj, kontraŭdiras la ideon de vestfalia suvereneco, laŭ kiu ĉiu ŝtato estas suverena ento egala al iu alia.

Pupa aŭ marioneta ŝtato estas ĝenerale ŝtato regata de registaro, kiun enpotencigis fremda lando, kiu regas, direktas tra tiu marioneta registaro, samkiel marioneton per fadenoj direktas homo.

Ŝtato kaj registaro redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Registaro.
 
Ĉefministro Narendra Modi kaj ministroj dum kunsido ĉe Novdelhio, 2013, ekzemplo de registaro.

Ŝtato devas esti distingata el registaro. Registaro estas la partikulara grupo de personoj, la administracia burokratio kiu kontrolas la ŝtatan aparaton je difinita momento.[21][22][23] Tio estas, registaro estas la rimedo pere de kiu oni uzas la ŝtatan povon. Ŝtatoj estas servataj de konstanta sukcedo de diferencaj registaroj.[23] Ŝtatoj estas nemateriaj kaj nefizikaj sociaj objektoj, dum reĝistaroj estas grupoj de personoj kun certaj devigaj povoj.[24]

Ĉiu sukcesa registaro estas komponita de specializita kaj privileĝiita korpo de individuoj, kiuj monopoligas politikan decidaron, kaj estas separataj per statuso kaj organizado el la loĝantaro kiel tuto. Ties funkcio estas plifortigi ekzistantajn leĝojn, fari novajn leĝojn kaj arbitri konfliktojn. En kelkaj socioj, tiu grupo estas ofte mem-eterniĝanta aŭ hereda klaso. En aliaj socioj, kiaj demokratioj, la politikaj roloj restas, sed estas ofta turniĝo de personoj fakte plenumantaj la postenojn.[25]

Ŝtatoj kaj naci-ŝtatoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nacio-ŝtato.

Ŝtatoj povas kaj devas esti distingitaj ankaŭ el la koncepto de "nacio", kiu referencas al granda geografia areo, kaj la popolo kiu interne vidas sin kiel havanta komunab identecon.[26]

La ŝtato kaj la civila socio redakti

En la klasika pensaro ŝtato estis identigita kun kaj politika socio kaj civila socio kiel formo de politika komunumo, dum la moderna pensaro distingis la naciŝtaton kiel politika socio el la civila socio kiel formo de ekonomia socio.[27] Tiele en la moderna pensaro ŝtato estas kontrastata kun la civila socio.[28][29][30]

La persono antaŭ kaj kontraŭ la ŝtato redakti

 
Antonio Gramsci (1922) nome teoriisto pri ŝtato.

Antonio Gramsci opiniis ke la civila socio estas la unuaranga loko de politika aktivado ĉar ĝi estas kie ĉiaj formoj de "identeco formado, ideologia luktado, aktivado de intelektuloj, kaj konstruado de hegemonio okazas" kaj ke la civila socio estis la ligilo konektanta la ekonomian kaj politikan sferojn. Elirante el la kolektiva agado de la civila socio estas tio kion Gramsci nomigas "politika socio", kiun Gramsci diferencigas el la nocio de ŝtato kiel reĝimo. Li asertis ke politiko ne estis "unu-voja procezo de politika administrado" sed, pli bone, ke la aktivaĵoj de civilaj organizoj kondiĉigis la aktivaĵojn de politikaj partioj kaj de ŝtataj institucioj, kaj estis kondiĉitaj de ili mem laŭvice.[31][32] Louis Althusser argumentis ke civilaj organizoj kiaj la eklezio, lernejoj, kaj la familio estas parto de "ideologia ŝtata aparataro" kiu komplementas la "subpreman ŝtataparataron" (kiel la policon kaj armeon) por refari la sociaj kunigoj.[33][34][35]

Jürgen Habermas, parolas pri publika sfero, kiun li traktas kiel aparta de kaj la ekonomia kaj la politika sferoj.[36]

Surbaze de la rolo kiun multaj sociaj grupoj havas en la evoluo de publika politiko kaj la ampleksaj ligoj inter ŝtatburokratioj kaj aliaj institucioj, fariĝis ĉiam pli malfacile identigi la limojn de la ŝtato. Privatigo, ŝtatigo, kaj la kreado de novaj reguligaj korpoj ankaŭ ŝanĝas la limojn de la ŝtato rilate al socio. Ofte la naturo de kvazaŭ-sendependaj organizoj estas neklara, generante debaton inter politikaj sciencistoj pri ĉu ili estas parto de la ŝtato aŭ de la civila socio. Kelkaj politikaj sciencistoj tiel preferas paroli pri strategioretoj kaj malcentra administrado en modernaj socioj prefere ol pri ŝtatburokratioj kaj direkti ŝtatkontrolon super politiko.[37]

Racio de ŝtato redakti

Strikte parolante, la racio de ŝtato estas koncepto de itala deveno uzita el Nikolao Makiavelo (kiu uzis ĝin per la nomo arte dello Stato, arto de ŝtato) kaj uzita poste de Guicciardini kaj Giovanni della Casa, kvankam nur ĉe Giovanni Botero ĝi estos disvolvigita kiel doktrino (Della Ragion di Stato, 1589), por referenci al esceptaj decidoj kiujn plenumas reganto cele al konservo aŭ pliigo de la bonfarto kaj forto de ŝtato, sub la supozo ke la survivado de tiu ŝtato estas valoro supera al aliaj individuaj aŭ kolektivaj rajtoj.

Teorioj pri ŝtato redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Korporaciismo.

Plej politikaj teorioj pri ŝtato povas malglate esti klasifikitaj en du kategoriojn. La unua estas konata kiel "liberala" aŭ "konservativa" teorioj, surbaze de kiuj oni traktas kapitalismon kiel tio, kaj tiam koncentriĝas sur la funkcio de ŝtatoj en kapitalisma socio. Tiuj teorioj tendencas vidi la ŝtaton kiel neŭtrala unuo apartigita de socio kaj ekonomio. Marksismaj teorioj aliflanke, vidas politikon kiel intime ligita kun ekonomiaj rilatoj, kaj emfazas la rilaton inter ekonomia potenco kaj politika povo. Ili vidas la ŝtaton kiel partia instrumento kiu ĉefe servas la interesojn de la supera klaso.[23]

La apartigo de eklezio kaj ŝtato estas filozofa koncepto por difinado de politika distanco en la rilato inter religiaj organizoj kaj la nacio-ŝtato. Precipe, la esprimo rilatas al la kreado de laika ŝtato (kun aŭ sen laŭleĝe eksplicita eklezi-ŝtata apartigo) kaj al malestablo, la ŝanĝiĝado de ekzistanta, formala rilato inter la eklezio kaj la ŝtato.[38] vLa filozofio de la apartigo de la eklezio de la civila ŝtato egalas la filozofiojn de sekularismo, malestablismo, religia libereco, kaj religia plurismo, per kiuj eŭropaj ŝtatoj iĝis kelkaj el la sociaj roloj de la eklezio, la socialan ŝtaton, sociajn ŝanĝojn kiuj produktis kulture laikan loĝantaron kaj publikan sferon.[39] Praktike, eklezi-ŝtata apartigo distingiĝas de totala apartigo, postulita fare de la politika konstitucio de la lando, kiel en Barato kaj Singapuro, al ŝtata religio, kiel en la Maldivoj.

Anarkiismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Anarkiismo.
 
Afiŝo de IWW nome "Piramido de la Kapitalisma Sistemo" (ĉ. 1911), priskribante kontraŭ-kapitalisman perspektivon pri ŝtataj/kapitalismaj sociaj strukturoj

Anarkiismo estas politika filozofio kiu konsideras ŝtaton senmorala, nenecesa, kaj damaĝa kaj anstataŭe defendas senŝtatan socion, aŭ anarkion.

Anarkiistoj kredas ke la ŝtato estas esence instrumento de dominado kaj subpremado, ne grave kiu estas en kontrolo de ĝi. Anarkiistoj notas ke la ŝtato posedas la monopolon sur la laŭleĝa uzado de perforto. Male al marksistoj, anarkiistoj kredas ke revolucia forkapto de ŝtato ne devus esti politika celo. Ili kredas anstataŭe ke la ŝtataparato devus esti tute malmuntita, kaj alternativa aro de sociaj rilatoj devus esti kreita, kiuj ne estu bazitaj sur ŝtato entute.[40][41]

Diversaj kristanaj anarkiistoj, kiaj ekzemple Jacques Ellul, identigis la Ŝtaton kaj politikan povon kiel la Bestaĉo en la Apokalipso de Johano.[42][43]

Marksisma vidpunkto redakti

Marx kaj Engels estis klaraj en tio ke la komunista celo estu senklasa socio en kiu la ŝtato "forvelkintus".[44] Iliaj opinioj estas disaj ĉie en la Kolektitaj Verkoj de Marx/Engels kaj traktas pasintecon aŭ la tiamajn ĵusajn ŝtatformojn de analiza aŭ taktika vidpunkto, ne estontaj sociaj formoj, konjekto pri kiu estas ĝenerale anatemo al grupoj konsiderantaj sin marksistoj sed kiuj, ne konkeris la ekzistanta(j)n ŝtato(j)n ne en la situacio de liverado de la institucia formo de fakta socio. Laŭ la mezuro kiun donas opinio, ekzistas neniu ununura "Marksisma teorio de ŝtato", sed sufiĉe multaj malsamaj "marksistaj" teorioj kiuj estis evoluigitaj fare de anoj de Marksismo.[45][46][47]

La fruaj verkoj de Marx portretis la ŝtaton kiel "parazita", konstruita sur la superkonstruaĵo de la ekonomio, kaj laboranta kontraŭ la ĝenerala intereso. Li ankaŭ skribis ke la ŝtato spegulas klas-rilatojn en socio ĝenerale, funkcias kiel reguligilo kaj subpremanto de klasbatalo, kaj funkcias kiel ilo de politika povo kaj dominado por la reganta klaso.[48] La Komunista Manifesto asertis ke la ŝtato estas nenio pli ol "komisiono por administrado de la komunaj aferoj de la burĝaro".[45]

Por marksistaj teoriuloj, la rolo de la ne-socialisma ŝtato estas determinita per ĝia funkcio en la tutmonda kapitalisma sinsekvo. Ralph Miliband argumentis ke la reganta klaso utiligas la ŝtaton kiel sian ilon por domini socion danke al la interhomaj ligiloj inter ŝtatoficistoj kaj ekonomiaj elitoj. Por Miliband, la ŝtato estas dominita fare de elito kiu venas de la sama fono kiel la kapitalisma klaso. Ŝtatoficistoj tial partumas la samajn interesojn kiel posedantoj de kapitalo kaj estas ligitaj al ili tra larĝa aro de sociaj, ekonomiaj, kaj politikaj ligiloj.[49]

La teorioj de Gramsci pri ŝtato emfazis ke la ŝtato estas nur unu el la institucioj en socio kiu helpas certigi la hegemonion de la reganta klaso, kaj ke ŝtato estas fortigita per la ideologia dominado de la institucioj de burĝa socio, kiel ekzemple eklezioj, lernejoj, kaj amaskomunikiloj.[50]

Pluralismo redakti

Nuntempaj kritikaj vidpunktoj redakti

Ŝtata aŭtonomeco (instituciismo) redakti

Teorioj pri ŝtata legitimeco redakti

Dia rajto redakti

Raci-leĝa aŭtoritato redakti

Etimologio redakti

Historio redakti

Dum la historio, kaj eĉ hodiaŭ, multaj socioj ekzistas sen ŝtato. La unuaj ŝtatoj en la homa historio ekzistis antaŭ proksimume 6000 jaroj en Mezoriento, kaj specife en Mezopotamio. En la periodo post la falo de la Romia Imperio en la 5-a jarcento p.K., Eŭropo komencis procezon de divido en multajn princlandojn, kies suvereneco kaj limoj ofte ŝanĝiĝis. De ĉi tiu stato de politika malordo kaj malstabileco, estis disvolvita iom-post-iome laŭ procezo, kiu daŭris jarcentojn, la moderna nacia ŝtato, kunmetita de homoj kun pli malpli simila kulturo kaj lingva komunumo vivantaj en difinita teritorio. La tipo de regado ŝanĝiĝis, unue estiĝis absolute monarĥiaj registaroj kaj poste estiĝis konstituciaj (konstituciaj) aŭ respublikoj , kelkaj el ili federacioj, do unuiĝo de ŝtatoj por doni al la centra registaro povojn en la kampoj de sekureco, ekstera politiko, financo kaj konstitucio. Krome estiĝis kuniĝaj unioj de duonsendependaj ŝtatoj (t.e. Protektorato).

En la 20-a jarcento disvolviĝis koncepto, laŭ kiu ke ĉiu nacio, kiu deziris ĝin, rajtis je ŝtato. Ĉar naciismo estas la esprimo de popola deziro ekzisti en komuna socia kaj politika kadro. La devizo de multaj naciaj movadoj estis ŝtato por ĉiu nacio kaj ĉiu nacio en unu ŝtato. Tiu devizo fakte kaj principe diras nenion pri disvastigo de politika povo aŭ pri la rajtoj de malplimultoj en ŝtato en kiu unu nacio dominas.

Ŝtatlimoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ŝtatlimo.

Ŝtatlimo estas limo, kiu definas internan teritorion de ĉiu ŝtato. Ĝi estas difinita pere de traktato kaj en tereno ĝi poste estas markita per limŝtonoj, kolonoj aŭ bolardoj. La ŝtatlimoj eblas en plejparta plimulto de landoj oficiale transpaŝi nur en lokoj markitaj kaj al tio destinitaj kiel limpasejoj.

Ŝtatlimoj povas esti aŭ naturaj (orografiaj), kondukantaj ekz. sur montodorsoj aŭ tra akvofluoj, aŭ artefaritaj (geometriaj), kiuj kondukas senrilate al naturobstakloj. Tio povas okazi ekz. post fino de milito (limojn de Hungario destinis Trianona traktato kiel rezulton de milita malvenko de Hungara reĝlando, simile estis kreita zono en Kipro). La artefaritaj ŝtatlimoj iam kondukas eĉ tra urboj.

Ŝtatisto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ŝtatisto.

ŝtatisto aŭ ŝtatreprezentanto estas politikisto aŭ gvidanto en organizaĵo, kies okupo estas la administrado kaj gvidado de la ŝtato kaj kiu kutime havis longan kaj respektatan karieron ĉe la nacia aŭ internacia nivelo. Ĉi tiu titolo estas asociita kaj kun elektitaj oficistoj de ĉiuj tavoloj de la loĝantaro kaj kun partiestroj kaj politikistoj; kaj al tiuj, kiuj havas postenojn kaj laborojn nomumitajn de la ŝtato, kaj eĉ specialiĝis pri sia laboro, kiel diplomatoj, kiuj okupiĝas pri la administrado de eksterlandaj rilatoj inter ilia lando kaj eksterlandoj. La demando ĉu aparta persono estos difinita kiel ŝtatisto aŭ ne estas ofte subjektiva afero kaj dependas ĉefe de la opinio kaj perspektivo de la difinita persono.

Ŝtata ekonomio redakti

En ekonomiko, ŝtata (ankaŭ foje nomata registarapublika) monopolo estas formo de truda monopolo en kiu registara agentejopublika kompanio estas la ununura provizanto de aparta produktoservo. Ĝi estas monopolo kreita, administrita kaj foje ankaŭ funkiigita de la registaro kaj ebligita de speciala leĝo malpermesanta konkurecon [51][52].

Registara monopolo povas funkcii sur ajna nivelo de registaro — supernacia (kiel en doganunio [53]) ŝtata, regiona, loka; la termino ŝtata monopolo kutime signifas registaran monopolon administratan fare de la nacia registaro [54].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 (1995) “state”, Concise Oxford English Dictionary. “3 (also State) a an organized political community under one government; a commonwealth; a nation. b such a community forming part of a federal republic, esp the United States of America”. 
  2. ""state" (definition 5) and "government" (definitions 4, 5, and 6)", Merriam-Webster Dictionary (Merriam-Webster, Incorporated), 2015, http://www.merriam-webster.com/ 
  3. Cudworth et al., 2007: p. 1
  4. Barrow, 1993: pp. 9-10
  5. Barrow, 1993: pp. 10-11
  6. Painter, Joe. (2009) Political Geography, 2‑a eldono, London: SAGE Publications Ltd.. ISBN 978-1-4129-0138-3.
  7. Dubreuil, Benoít. (2010) Human Evolution and the Origins of Hierarchies: The State of Nature. Cambridge University Press, p. 189. ISBN 978-0-521-76948-8.
  8. Gordon, Scott. (2002) Controlling the State: Constitutionalism from Ancient Athens to Today. Harvard University Press, p. 4. ISBN 978-0-674-00977-6.
  9. Hay, Colin. (2001) Routledge Encyclopedia of International Political Economy. Novjorko: eldonejo Routledge, p. 1469–1474. ISBN 0-415-14532-5.
  10. Donovan, John C.. (1993) People, power, and politics: an introduction to political science. Rowman & Littlefield, p. 20. ISBN 978-0-8226-3025-8.
  11. Shaw, Martin. (2003) War and genocide: organized killing in modern society. Wiley-Blackwell, p. 59. ISBN 978-0-7456-1907-1.
  12. Cudworth et al., 2007: p. 95
  13. Salmon, 2008: p. 54
  14. Earle, Timothy. (1997) “State, State Systems”, Barfield, Thomas: The Dictionary of Anthropology. Wiley-Blackwell, p. 445. ISBN 978-1-57718-057-9.
  15. Robinson, E. H. 2013. The Distinction Between State and Government Arkivigite je 2013-11-02 per la retarkivo Wayback Machine. The Geography Compass 7(8): pp. 556-566.
  16. Crawford, J. (2007) The Creation of States in International Law. Oxford University Press.
  17. Ekzemplo estas la Reĝimo de Vichy (1940-1944) oficiale referencata ĉefe de si mem kiel l'État français (la franca ŝtato) aŭ aliaj marionetaj ŝtatoj kiel tiuj okupitaj de Nazia Germanio.
  18. https://mises.org/pdf/anatomy.pdf
  19. "sovereign", The New Oxford American Dictionary (Oxford: Oxford University Press), 2005, (ISBN 0-19-517077-6), "adjective ... [ attrib. ] (of a nation or state) fully independent and determining its own affairs: a sovereign, democratic republic." 
  20. The Australian National Dictionary: Fourth Edition, p. 1395. (2004) Canberra. (ISBN 0-19-551771-7).
  21. (1999) “government”, Bealey, Frank: The Blackwell dictionary of political science: a user's guide to its terms. Wiley-Blackwell, p. 147. ISBN 978-0-631-20695-8.
  22. Sartwell, 2008: p. 25
  23. 23,0 23,1 23,2 Flint & Taylor, 2007: p. 137
  24. Robinson, E. H. 2013. The Distinction Between State and Government. Arkivigite je 2013-11-02 per la retarkivo Wayback Machine The Geography Compass 7(8): pp. 556-566.
  25. Barclay, Harold. (1990) People Without Government: An Anthropology of Anarchy. Left Bank Books, p. 31. ISBN 1-871082-16-1.
  26. Sartwell, 2008: p. 24
  27. (2008) “Tocqueville on Civilian Society. A Romantic Vision of the Dichotomic Structure of Social Reality”, Archiv für Begriffsgeschichte 50. 
  28. Ehrenberg, John. (1999) “Civil Society and the State”, Civil society: the critical history of an idea. NYU Press. ISBN 978-0-8147-2207-7.
  29. Kaviraj, Sudipta. (2001) “In search of civil society”, Civil society: history and possibilities. Cambridge University Press, p. 291–293. ISBN 978-0-521-00290-5.
  30. Reeve, Andrew. (2001) “Civil society”, Jones, R.J. Barry: Routledge Encyclopedia of International Political Economy: Entries P-Z. Taylor & Francis, p. 158–160. ISBN 978-0-415-24352-0.
  31. Sassoon, Anne Showstack. (2000) Gramsci and contemporary politics: beyond pessimism of the intellect. Psychology Press, p. 70. ISBN 978-0-415-16214-2.
  32. Augelli, Enrico & Murphy, Craig N.. (1993) “Gramsci and international relations: a general perspective with examples from recent US policy towards the Third World”, Gill, Stephen: Gramsci, historical materialism and international relations. Cambridge University Press, p. 129. ISBN 978-0-521-43523-9.
  33. Ferretter, Luke. (2006) Louis Althusser. Taylor & Francis, p. 85. ISBN 978-0-415-32731-2.
  34. Flecha, Ramon. (2009) “The Educative City and Critical Education”, The Routledge international handbook of critical education. Taylor & Francis. ISBN 978-0-415-95861-5.
  35. Malešević, 2002: p. 16
  36. Morrow, Raymond Allen & Torres, Carlos Alberto. (2002) Reading Freire and Habermas: critical pedagogy and transformative social change. Teacher's College Press, p. 77. ISBN 978-0-8077-4202-0.
  37. Kjaer, Anne Mette. (2004) Governance. Wiley-Blackwell. ISBN 978-0-7456-2979-7.
  38. The Oxford Companion to the Supreme Court of the United States (1992), Kermit D. Hall, Ed. pp. 717–26
  39. Princeton University WordNet Arkivita la 8an de majo, 2016, en Wayback Machine: "separationism: advocacy of a policy of strict separation of church and state."
  40. Newman, Saul. (2010) The Politics of Postanarchism. Edinburgh University Press, p. 109. ISBN 978-0-7486-3495-8.
  41. Roussopoulos, Dimitrios I.. (1973) The political economy of the state: Québec, Canada, U.S.A.. Black Rose Books, p. 8. ISBN 978-0-919618-01-5.
  42. Christoyannopoulos, Alexandre. (2010) Christian Anarchism: A Political Commentary on the Gospel. Exeter: Imprint Academic, p. 123–126. “Revelation”.
  43. Ellul, Jacques. (1988) Anarchy and Christianity. Michigan: Wm. B. Eerdmans, p. 71–74. “The first beast comes up from the sea...It is given 'all authority and power over every tribe, every people, every tongue, and every nation' (13:7). All who dwell on earth worship it. Political power could hardly, I think, be more expressly described, for it is this power which has authority, which controls military force, and which compels adoration (i.e., absolute obedience).”.
  44. Frederick Engels - Socialism: Utopian and Scientific. 1880 Kompleta teksto. El Historia Materialismo: "Ŝtato interferencas en sociaj rilatoj, en unu tereno post alia, superflua, kaj poste formortiĝas de si mem; la regado de personoj estas anstataŭata de la administrado de aĵoj, kaj danke al procezoj de produktado. La Ŝtato ne estas "abolita". Ĝi formortiĝas... Socializita produktado pri antaŭdeterminita plan iĝas tiele eble. La disvolvigo de produktado faras la ekziston de diferencaj klasoj de socio anakronismo. En proporcio dum anarkio en socia produktado svagas, la politika aŭtoritato de Ŝtato formortiĝas. Homo, laste kiel mastro de sia propra formo de socia organizado, iĝas samtempe la senjoro super Naturo, sia propra mastro — libera."
  45. 45,0 45,1 Flint & Taylor, 2007: p. 139
  46. Joseph, 2004: p. 15
  47. Barrow, 1993: p. 4
  48. Smith, Mark J.. (2000) Rethinking state theory. Psychology Press, p. 176. ISBN 978-0-415-20892-5.
  49. Miliband, Ralph. 1983. Class power and state power. London: Verso.
  50. Joseph, 2004: p. 44
  51. Scognamiglio, Carlo; Caroli, Matteo (1992), Baldassarri, Mario, ed., "Public Monopolies" (in en), Oligopoly and Dynamic Competition: Firm, Market and Economic System (London: Palgrave Macmillan UK): pp. 249–278, doi:10.1007/978-1-349-12818-1_9, (ISBN 978-1-349-12818-1), https://doi.org/10.1007/978-1-349-12818-1_9, retrieved 2023-04-22 
  52. Gordon, Richard L. (1994), "Problems of Environmental Impacts and Regulating Business Practices", Regulation and Economic Analysis (Boston, MA: Springer US): pp. 129–147, doi:10.1007/978-1-4615-2620-9_10, (ISBN 978-1-4613-6123-7), http://dx.doi.org/10.1007/978-1-4615-2620-9_10, retrieved 2022-05-02 
  53. (2007) The Regulation of the State in Competitive Markets in the EU. Hart Publishing. doi:10.5040/9781472560124.ch-004. ISBN 978-1-84113-497-0.
  54. Sullivan, Arturo; Steven M. Sheffrin (2022). Economics: Principles in action. Paramus, NJ: Savvas Learning Company. p.  159. ISBN 0-13-063085-3 . Arkivita el la originalo la 20-an de decembro 2016 . Prenite la 5an de julio 2010.

Literaturo redakti


Kromaj legadoj redakti

[rompita ligilo]

  • Uzgalis, William (2007-05-05). John Locke. Stanford Encyclopedia of Philosophy.