Giovanni Botero

Giovanni BOTERO (Bene Vagienna, Italio, ĉirkaŭ 1533 - Torino, Italio, 27-a de junio 1617) estis itala pensulo, pastro, poeto, diplomato, kaj politikisto.

Giovanni Botero
Giovanni Botero.jpg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1543 (1543-11-30)
en Bene Vagienna
Morto 23-an de junio 1617 (1617-06-23) (73-jara)
en Torino
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj latinaitala [#]
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • verkistofilozofohistoriistoekonomikistodiplomato • poeto • geografo [#]
Verkado
Verkoj The Reason of State [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Malamiko de Makiavelo, li estis pioniro de la pensaro de Th. R. Malthus (An essay on the principle of population). Lia plej grava verko estas Delle cause della grandezza e magnificenza delle città (Pri la grando de urbo, 1588).

Apartenanta al la itala grupo merkantilista, li publikigis en 1589 la influan verkon Della ragion di stato (Pri la racio de ŝtato).

Li estis el la ordeno de Jezuitoj, sed konfliktis kun tiu kaj estis elpelita en 1580. Poste li estis sekretario de Karlo Boromeo kaj sinsekve de Karlo Emanuelo la 1-a de Savojo kiu sendis lin sekrete al Francio. Ekde 1586 li servis al la kardinalo Frederiko Borromeo (1564-1631), kuzo de lia protektanto. Li estis lia privata instruisto en Romo, kaj poste lia konsilisto kaj sekretario ĝis 1598.

VerkoRedakti

  • Della ragion di stato, Venezia, Giovanni Giolito de Ferrari, Giovanni Paolo Giolito de Ferrari, 1589. URL konsultita la 23an de Junio 2015.
  • Delle cause della grandezza e magnificenza delle città, 1588
  • Relazioni Universali, 1591-1618 (1618)
  • I Capitani, Giovan Domenico Tarino, Torino, 1607.