Historiisto

sciencisto, kiu traktas esploradon kaj prezentadon de historio

Historiisto estas homo kiu okupiĝas faknivele pri historio.

Leopold von Ranke, 1877, unu el la patroj de moderna historioscienco

Esprimo redakti

Principe la nocio rilatas al la historioscienco (alternativa vorto: historiologio). Tamen oni uzas la vorton ‚’historiisto’’ ofte ankaŭ por ĉiuj aliaj homoj kiuj okupiĝas pri historio.

Pli vasta estas la vorto ‚’historiografo’’: tia homo verkas pri historio, sed ne nepre faknivele. Precipe oni uzas la vorton por antaŭmodernaj aŭtoroj, kiuj ankoraŭ ne vivis en tempo de moderna historioscienco. HerodotoGregorio de Tours estu nomataj historiografoj, sed ne historiistoj.

Eduko kaj profesio redakti

La historioscienco estas universitata fako, kiu povas aspekti malsame laŭ la landoj kaj la universitatoj unuopaj. Kutime oni devas studi plurajn jarojn ĝis oni rajtas partopreni al ekzameno kaj ricevi diplomon. Kelkaj studentoj studas historion kiel kromfakon, dum la ĉeffako estas alia.

Multaj historiistoj laboras kiel instruistoj (en ordinaraj lernejoj aŭ altlernejoj) aŭ kiel kunlaborantoj de muzeoj kaj similaj institucioj. Krome historiistoj povas esti ĵurnalistoj aŭ havi alian laboron kiu postulas homon kun ĝeneralaj, vastaj scioj kaj la kapablo umi kun tekstoj.

Specoj de historiistoj redakti

La historiistojn oni povas dividi laŭ iliaj fakoj kaj temoj, ekzemple la historiiston pri antikvo disde la historiisto pri moderna tempo; la historiiston pri politika historio (politikhistoriiston) disde la historiisto pri socia historio (socihistoriiston).

Tre speciala historiisto estas arkeologo, kiu okupiĝas pri neskribaj restaĵoj. Pro la natursciencaj metodoj necesaj lia laboro sufiĉe malsamas de la „kutimaj“ historiistoj, kiuj laboras ĉefe pri tekstoj.

Famaj historiistoj redakti

Listo de helenlingvaj historiistoj redakti

Nomo naskiĝis mortis
Akusilaos el Argos 2-a duono 6-a jarcento a.K. 1-a duono 5-a jarcento a.K.
Antiochos el Syrakus ĉirkaŭ -423
Appianos el Alexandria 2-a jarcento
Aristobulos el Kassandreia 1-a duono de 4-a jarcento a.K. en Kassandreia -301
Arrianus el Nikomedien ĉ. 95 175
Cassius Dio 155 en Nikaia en Bithynien post 229
Charon el Lampsakos ĉirkaŭ 480--477 2-a duono 5-a jarcento a.K.
Dinon el Kolophon 4-a jarcento a.K.
Diodor 1-a jarcento a.K.
Dionysios el Halikarnassos 1-a jarcento a.K.
Ephoros el Kyme ĉ. -400, Kyme -330
Hekataios el Milet -560 ĉ. -485--475
Hekataios el Abdera 2-a duono 4-a jarcento a.K. 3-a jarcento a.K.
Hellanikos el Lesbos ĉ. -490/-480 Mytilene (Lesbos) ĉ. -400 Perperene (Mysien)
Herodianos ĉ. 178, verŝajne Sirio ĉ. 250
Herodoto ĉ. -484, Halikarnassos ĉ. -425
Hieronymos el Kardia ĉ. -360 post -272
Hippys el Rhegion
Ion el Chios ĉ. -480 ĉ. -422
Kallisthenes el Olynth ĉ. -370 ĉ. -327
Kleitarchos 4-a/3 jarcento a. K.
Ktesias el Knidos 2-a duono 5-a jarcento a.K. 1-a duono 4-a jarcento a.K.
Luka 1-a jarcento
Megasthenes ĉ. -350 ĉ. -290
Pausanias ĉirkaŭ 115 (Malgranda Azio) ĉirkaŭ 180
Pherekydes el Atenoj 2-a duono 6-a jarcento a.K. 1-a duono 5-a jarcento a.K.
Quintus Fabius Pictor ĉ. -254 ĉ. -201
Philinos el Akragas 3-a jarcento a.K.
Plutarko ĉ. 45 en Chaironeia ĉ. 125
Polibio ĉ. -201 en Megalopolis sur Peloponnes ĉ. -120, Loko nekonata
Strabono ĉ. -63 en Amaseia en Pontos (Amasya) post 23 (26?) n. E.)
Theopompos el Chios ĉ. 378/-377 sur Chios inter 323 kaj -300 en Aleksandrio
Tucidido ĉ. 460 a. K. inter -399 kaj -396
Xanthos de Lyder 5-a jarcento a.K.
Ksenofono el Atenoj ĉ. 426 a. K. post 355 a. K.

Romiaj historiistoj kaj arkivistoj redakti

Nomo naskiĝis mortis
Gaius Iulius Caesar 13-a de julio 100 a.K. en Romo 15-a de marto 44 a.K.
Cremutius Cordus 25 n. Chr.
Marcus Porcius Cato Censorius 234 a.K. en Tusculum 149 a.K. en Romo
Publius Annius Florus 2-a jarcento
Jozefo Flavio 37/38 en Jerusalemo ĉ. 100
Junianus Justinus
Titus Livius supozeble -59 en Patavium, nuntempe Padua ĉ. 17 p.K. en Patavium
Marius Maximus ĉ. 165 n. e. ĉ. 230 n. e.
Cornelius Nepos ĉ. 100 a.K. ĉ. 25 a.K.
Pamphila
Velleius Paterculus ĉ. 19 a.K. ĉ. 31 p.K.
Quintus Curtius Rufus supozeble 1-a jarcento
Gaius Suetonius Tranquillus inter 70 kaj 75 p.K. ĉ. 130-140 p.K.
Gaius Sallustius Crispus 1-a de oktobro 86 a.K. en Amiternum 13-a de majo 35 a.K. en Romo
Tacitus ĉ. 55 post 115
Pompeius Trogus 1-a jarcento a.K.

Malfruantikaj historiistoj (de ĉirkaŭ 300 ĝis 600 n. e.) redakti

Nomo naskiĝis mortis
Agathias ĉ. 536 en Myrina ĉ. 582 en Konstantinopolo
Ammianus Marcellinus ĉ. 330 Antiochia ĉe Orontes/Sirio ĉ. 395 verŝajne en Romo
Cassiodor ĉ. 490 en Scylaceum ĉ. 583
Eunapios el Sardes 345 420
Eusebius el Caesarea 260-264 337-340
Eutropius 4-a jarcento
Johannes Malalas ĉ. 490 en Antiochia ĉ. 570 en Konstantinopolo
Jordanes supozeble 552
Marcellinus Comes post 534
Menander Protektor 6-a jarcento
Olympiodoros el Theben 5-a jarcento
Philostorgios ĉ. 368 en Borissos verŝajne post 433
Priskos ĉ. 472
Prokopios el Caesarea ĉ. 500 ĉ. 562
Theophylaktos Simokates frua 7-a jarcento
Zosimos 2-a duono 5-a jarcento 1-a duono 6-a jarcento

Historiistoj de Bizantio redakti

Nomo naskiĝis mortis
Teofano Homologeto ĉ. 760 en Konstatinopolo 817818 en Samothrake
Johano Skilitces 2-a duono de 11-a jarcento
Mikaelo Psellos 1017-1018 en Konstantinopolo 1078
Nikephoros Bryennios 1062 en Orestias (Adrianopolo) 1137 en Konstantinopolo
Anna Komnena 1083 en Konstantinopolo ĉ. 1154
Niketas Choniates ĉ. 1150 en Chonai ĉ 1215 en Nikaia

En mezepoko:

En nova epoko:

Esperantistaj historiistoj redakti

Homoj, kiuj laŭprofesie aŭ laŭstude estas/is historiistoj kaj kiuj estas/is esperantistoj aŭ okupiĝis pri Esperanto-historio:

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti