Plutarko

helena historiisto

PlutarĥoPlutarko (naskiĝis en ĉirkaŭ 46, mortis en ĉirkaŭ 100) estis greka aŭtoro kaj biografiisto de la 1-a jarcento. Inter liaj verkoj estas Moralia ("Verkoj pri Moralo") kaj Paralelaj Vivoj, kiu interalie iĝis unu el la ĉefaj fontoj por Ŝekspiro. Ŝekspiro eĉ senŝanĝe uzis tutajn fragmentojn el la tradukoj de la verkoj de Plutarko en siaj teatraĵoj Julio Cezaro, Antonio kaj Kleopatro kaj Coriolanus.

Plutarko
Persona informo
Πλούταρχος
L. Mestrius Plutarchus
Naskiĝo ĉ. 46
en Chaeronea, Achaea, Roma regno
Morto ĉ. 100
en nekonata valoro
Etno grekoj vd
Lingvoj latinaantikva greka vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Edz(in)o Timoxena vd
Infanoj Ploutarchos the Younger • Lamprias vd
Profesio
Okupo eseisto • pastro • magistrato • biografo • historiistoverkistofilozofo vd
Laborkampo filozofiopolitika sciencohistorio vd
Verkado
Verkoj Vivoj paralelaj ❦
Q19740354 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La figuro de Plutarko kiel montrite en la ilustraĵo por la franca eldono de liaj verkaĵoj, 16-a jarcento
Adreso de dediĉo al Plutarko en Delfo. La nomo de Plutarko aperas komence de la dua linio.

En Paralelaj Vivoj Plutarko komparas la vivojn de famaj grekoj al famaj romianoj. Interalie, li skribis pri la vivoj de Aleksandro la Granda, Cezaro, Cicerono, Demosteno, Kraso, Pompejo, Antonio, Katono la Maljuna, Katono la Juna, Tezeo, Romulo, Solono, Perikleo, Kimono, Likurgo, Nikiaso kaj Alkibiado.

La vivoj de regnestroj kaj militestroj interesas lin. Precipe la virtoj kaj malvirtoj de ĉiu vivo, kaj la rolo de volo, favoro de la dioj, ŝanco kaj sorto. Per la Vivoj, Plutarko montras la gravecon de kuraĝo, sinregado kaj virto en la vivo kaj la relative malgravecon de riĉeco kaj rango. Kiel Cicerono, li sekvis Platonon kaj estis kontraŭ-makiavelisma -- spite de la sango kaj perfido, kiujn li ofte priskribis en la Vivoj.

Kvankam Plutarko iafoje vojaĝis al Romo, "la urbo de multaj libroj", li loĝis en (tiame malriĉa) Grekio, en la malgranda urbo de siaj prapatroj, Keroneo (Chaeronea), kie okazis antaŭ jarcentoj la fama batalo de Aleksandro la Granda kontraŭ la grekoj. El sia avo, Plutarko sciiĝis pri la mizerigo de Grekio per Antonio.

Plutarko verkis en la greka lingvo kaj fakte ne regis la latinan.

Postaj influoj redakti

La verkaĵoj de Plutarko havis enorman influon al angla kaj franca literaturo. Shakespeare en siaj teatraĵoj plurfoje citis el la angla traduko de Thomas North de la biografioj de Paralelaj Vivoj, kaj eĉ kunmetis parafrazojn de tutaj scenoj de tie.

Ralph Waldo Emerson estis tre influita de la Moralia. Ankaŭ Michel de Montaigne ricevis inspiron kaj ideojn el Moralia verkante siajn eseojn. En la eseo "Pri Libroj" (Libro 2 Ĉapitro 10) de Montagne skribis: "Plutarko estas unuforma kaj stabila, tenas plaĉajn platonikajn vidojn kaj estas komforta por la socio ... tute libera, kontentigas vin kaj valorigas vian tempon". Liaj adorantoj ankaŭ inkludas James Boswell, Ben Johnson, John Dryden, John Milton, Francis Bacon, Thomas Hobbes kaj Robert Browning.

La influo de Plutarko malkreskis en la 19-a kaj 20-a jarcentoj, sed ĝi restis enradikiĝinta en popularaj ideoj pri greka kaj romia historio. Unu el liaj plej famaj citaĵoj estas inkludita en unu el liaj plej fruaj verkoj: "La mondo de la homo estas plej bone perceptita tra la vivoj de la homoj kiuj faris historion."

Verkoj redakti

Vidu ankaŭ redakti