Pastro

homo kiu faras la ritojn de iu religio

Pastrosacerdoto estas la vorto kiu emfazas, ke la koncerna viro (aŭ, tre malofte, virino) havas gvidantan rolon en religia ofero-kulto. Tio estas konsekrita funkciulo de religia kulto.

Multaj religioj havas sacerdotojn, kaj tial ilia preciza rolo malsamas laŭ la religio. Tamen, la uzo de la vorto "sacerdoto" anstataŭ "pastro", "rabeno", aŭ alia vorto por religia funkciulo, ĉiam signifas, ke lia rolo estas ligita iumaniere kun ofero. Sacerdotoj estas konsiderataj, ankoraŭ malsame laŭ la religio, kiel la solaj, kiuj rajtas oferi. Ili do prenas rolon inter la popolo kaj la Dio aŭ Dioj. Malgraŭ tiu tre preciza difino, tamen, la veraj roloj de sacerdotoj povas esti tre diversaj.

Laŭ Max Weber, la sacerdoto dependas nur de sia "karismo" por esti sacerdoto. Tiuj studoj, kiujn ili okaze faras, estas nur flankaj al sacerdoteco.

Kristanismo redakti

Katolikoj, Anglikanoj, kaj Ortodoksismoj estas la ĉefaj kristanaj grupoj, kiuj havas sacerdotojn. Katolikaj kaj ortodoksaj sacerdotoj ne rajtas edziĝi, kaj edziĝintaj latinaj katolikoj ne rajtas fariĝi sacerdotoj. Anglikaninoj, en iuj landoj, povas esti sacerdotoj. Tio estas pastro kiu celebras sakramentojn, do presbitero aŭ ĉefpastro.

Malsame al la Judismo, Kristanaj ne naskiĝas kiel sacerdotoj. Oni iĝas sacerdoto nur kiam episkopo metas siajn manojn sur onia kapo en la sakramento de la Sankta Ordino.

Kristanaj sacerdotoj havas diversajn rolojn, interalie plenumo de la sakramentoj, la prediko, kaj la regado de la Eklezio. Iuj laboras en universitatoj, malsanulejoj, aŭ aliaj karitataj organizaĵoj.

Protestantismo ne havas sacerdotojn, ĉar laŭ ilia teologio, kristanismo ne havas oferojn. La Eŭkaristio por ili ne estas ofero, sed Manĝo de la Sinjoro, memore je Jesuo. Do ili nomas siajn religiajn funkciulojn por tiu celebrado ne pastroj, sed pastoroj.

En la kristanaj episkophavaj konfesioj ili estas mezgradaj funkciuloj de kulto, povantaj fari sakramentojn (eble krom iujn rezervitajn al la ĉefpastroj, kiel la ordino). Ĉefpastro estas altranga pastro rajtigita plenumi ĉiujn sakramentojn de koncerna kulto (en ortodoksa kristanismo ĉiu episkopo estas ĉefpastro).
Ĉefpastro nomiĝas ankaŭ episkopo, ĉefepiskopo, patriarko. (ĉefpresbitero). Ekzemple: Ottokár Prohászka, Anton Praetorius, kaj Robert Augustus Davis.

Judismo redakti

En Judismo, la sacerdotoj aŭ kohenim (kie "im" = "oj") estas denaskaj sacerdotoj, ĉiuj viroj kiuj venas de la unua sacerdoto, Aaron. Estas ankaŭ levianoj, ĉiuj viroj devenaj de Levi, kiu estis la ĉefo de la tribo de Aaron. Dum la tempo de la templo, nur tiuj kohanim rajtis oferi.

En hodiaŭa Judismo, oni ankoraŭ havas iujn preĝojn aŭ ritojn, kiujn nur sacerdoto povas fari. Sed oni hodiaŭ trovas pli da kohenim ol levianoj--tamen laŭ la naturo tiu ne povas esti, se Levi estas la prapatro de Aaron. Oni do ne plu povas provi la denaskan karakteron de la Judisma sacerdoto. Ĉiumaniere, la ĉefa gvidanta rolo en hodiaŭa Judismo ne estas sacerdoto, sed rabeno.

Hinduismo redakti

En Hinduismo la sacerdota rolo estas ĉiam plenumata de Brahmanoj, sed tiuj du konceptoj tute ne samas: la Brahmanoj povas havi preskaŭ ĉiajn profesiojn fakte, nur kelkaj rolas kiel sacerdotoj, efektivigante la multajn ritojn de la Hinduisma religio, kaj tiuj ne ĉiam estas la plej bonfamaj fakte.

Paganismo redakti

Paganaj temploj en la helena kaj romia kulturoj ankaŭ havis sacerdotojn, kiuj funkciigis la templon kaj oferis al ilaj (por kristanoj: paganaj) Dioj kaj Diinoj.

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri pastro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Ne prenis pastro la donon -- rekaŝu sako la monon. 
  •  
     Okulo de mastro pli ol beno de pastro. 
  •  
     Pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj. 

Referencoj redakti

  1. Lernu.net. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-20.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti