Studado

(Alidirektita el Studo)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la lernado de jam eltrovitaj scioj. Por informoj pri la scienca serĉado de novaj scioj, vidu la artikolon Scienca esplorado.

Studado estas konscia memstara lernado de iu fako. Studanto kutime vizitas kursojn, prelegojn, aŭ seminariojn, serĉas librojn kaj aliajn skribajn fontojn aŭ aŭdvidajn materialojn, kaj utiligas diversajn teknikojn kaj strategiojn por kompreni kaj memori la lernendajn sciojn. La vorto estas plej ofte uzata por la sekvado de formalaj kursoj en edukejo gvidataj de instruisto, sed estas aplikebla ankaŭ al situacioj de neformala instruado kaj memlernado.

Studanto

Studokapablo

redakti

La plej influa maniero koncepti studadon en la 20-a jarcento originis en la formalaj edukaj sistemoj de la t.n. okcidentaj kulturoj, kiuj celis unuformigi la kapablojn de studantoj por ke ili povu labori pli efike. Por tia studado lingvaj kaj logik-matematikaj kapabloj estas plej gravaj. La mezurado de intelekto estis evoluigita por prognozi sukceson en studado, kaj testoj pri intelekto kutime fokusiĝas al lingva kaj matematika rezonadoj. Fine de la 20-a jarcento kaj komence de la 21-a jarcento la teorio pri multoblaj intelektoj plifortiĝis, valorigante pli diversan aron de kapabloj.[1]

Teknikoj

redakti
 
Aliro al komputiloj estas grava por nuntempa studado

Ekzistas diversaj teknikoj kaj strategioj aplikeblaj al ĝenerala lernado.[2] Ili povas rilati al manieroj organizi, proprigi, kaj konservi informojn en la memoro aŭ superi ekzamenojn. Ekzemple, memorhelpiloj utilas por memori listojn de informoj, kaj efika notado utilas por diversaj celoj.[3]

Studoteknikoj varias laŭ tio, ĉu ili celas sukceson por longa aŭ mallonga daŭro. Mallongadaŭra strategio povas fokusiĝi al la scioj bezonataj por sukcesi en unu specifa ekzameno. Longadaŭraj strategioj celas ke la studanto "lernu lerni", evoluigante kapablojn utilajn dum la tuta eduka kariero aŭ en la vivo ĝenerale.[4]

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. Amit, Jeanette. 2022. Lenguaje y realidad social. 2-a eldono. San José, C. R. 510-513, 519-525.
  2. Contributions of Study Skills to Academic Competence.
  3. https://web.archive.org/web/20090319212840/http://weblearn.ox.ac.uk/site/colleges/seh/freshinfo/vs/StudySkills2008b.pdf
  4. Amit, Jeanette. 2022. Lenguaje y realidad social. 2-a eldono. San José, C. R. 514.