Episkopo

altranga kleriko en iuj kristanaj eklezioj

En katolikismo, ortodoksismo, kaj en kelkaj protestantaj eklezioj, ekz-e anglikanismo, episkopo estas kleriko, kiu trapasis la plej supran ŝtupon de ordino, kion la plimulto da episkophavaj eklezioj rigardas kiel seninterrompan transmeton de apostola dono. Nur episkopo havas la rajton de ordinado.

Episkopo

Kutime episkopo estas dioceza episkopo (episkopuja episkopo), la religia estro (ĉefpastro) de sia episkopujo.

Ĉefepiskopo estas pli altranga episkopo, kiu havas plurajn episkopojn sub sia rego.

Helpepiskopo estas malpli altranga episkopo, kiu senŝarĝigu la episkopujan episkopon en kelkaj laboroj, ekzemple donante la sakramenton de la konfirmacio.

Viroj kaj virinoj redakti

 
Kunveno de armenaj katolikaj episkopoj en Jerusalemo (ĉ. 1880)

Episkopo estas plej ofte viro.

La romkatolika kaj la ortodoksaj eklezioj tute forbaras virinojn de pastreco kaj episkopeco, kaj ili plie malpermesas al episkopoj esti geedziĝintaj. Tie do ne ekzistas episkopinoj, nek episkopedzinoj.

 
Germana episkopino Maria Jepsen (2009)

En protestantaj eklezioj, kiel anglikanaj kaj luteranaj, pastroj kaj episkopoj jam ekde la Reformacio rajtas esti geedziĝintaj, kaj en pluraj nuntempe estas egalrajta aliro de virinoj kaj viroj al pastreco kaj episkopeco. Ekzemple la Eklezio de Svedio havis sian unuan episkopedzinon, Elisabeth Didriksdotter, proksimume 1531, unuan episkopinon, Christina Odenberg, en 1997, kaj unuan ĉefepiskopinon, Antje Jackelén, en 2014.

Vidu ankaŭ redakti