Max Weber

germana politik-ekonomikisto kaj sociologo
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Max Weber (apartigilo)

Maximilian Carl Emil WEBER ([maks ˈveːbɐ], konata kiel Max WEBER; Esperantigite Makso VEBERO; naskiiĝis la 21-an de aprilo 1864 en Erfurto, mortis la 14-an de junio 1920) estis germana politik-ekonomikisto kaj sociologo, kiu influis sur la socia teorio kaj estas konsiderata unu el la fondintoj de moderna sociscienco[1] kaj de la publika administrado. Weber estas ofte citata, kun Émile Durkheim kaj Karl Marx, inter la tri fondintoj de sociologio.[2][3][4][5][6]

Max Weber
Persona informo
Max Weber
Naskonomo Maximilian Carl Emil Weber
Naskiĝo 21-an de aprilo 1864 (1864-04-21)
en Erfurto, Provinco Saksio,  Reĝlando Prusio
Morto 14-an de junio 1920 (1920-06-14) (56-jaraĝa)
en Munkeno,  Vajmara Respubliko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonitoHispana gripo vd
Tombo Bergfriedhof vd
Religio agnostikismo vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj germanarusaanglaitalalatina vd
Ŝtataneco Reĝlando PrusioVajmara RespublikoGermana Imperiestra Regno vd
Alma mater Universitato de HajdelbergoUniversitato Alberto Ludoviko de FrajburgoUniversitato de VienoMunkena universitatoUniversitato de GöttingenHumboldt-Universitato en Berlino • Kaiserin-Augusta-Gymnasium • Universitato de Strasburgo vd
Partio National-Social Association vd
Subskribo Max Weber
Memorigilo Max Weber
Familio
Patro Max Weber vd
Patrino Helene Weber vd
Gefratoj Alfred Weber • Karl Weber vd
Edz(in)o Marianne Weber vd
Amkunulo Mina Tobler • Else von Richthofen vd
Profesio
Okupo juristoekonomikistosociologofilozofo • antropologo • advokato • universitata instruisto • muzikologo • politikistohistoriisto vd
Laborkampo sociologio pri religiohistoriosciencoekonomikosociologiohistorioekonomio • organizosociologio vd
Aktiva en FreiburgMunkenoHeidelbergVieno vd
Doktoreca konsilisto Levin Goldschmidt • August Meitzen • Rudolf von Gneist vd
Verkado
Verkoj Economy and Society ❦
La protestanta etiko kaj la spirito de kapitalismo ❦
Scienco kiel profesiinklino ❦
Politiko kiel profesiinklino ❦
Wirtschaftsgeschichte ❦
The Religion of China ❦
The Religion of India ❦
Ancient Judaism vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li komencis sian karieron en la Humboldt-Universitato de Berlino, kaj poste laboris en Universitato de Freiburg, Universitato de Hajdelbergo, Universitato de Vieno kaj Universitato de Munkeno. Li multe influis en tiama germana politikmedio, kaj estis unu el la germanaj reprezentantoj en la Traktato de Versajlo kaj ano de la komisiitaro por skizago de la Konstitucio de Weimar.

Weber estis ŝlosila proponanto de metodologia kontraŭpozitivismo, argumentante por la studo de socia agado tra interpretaj (pli ol pure empiriismaj) rimedoj, baze sur kompreno de la celo kaj signifo kiujn individuoj ligigas al siaj agoj. La ĉefa intelekta temo de Weber estis kompreno de la procezoj de raciigo, sekularigo, kaj "seniluziigo" kion li asocias kun la apero de kapitalismo kaj moderneco,[7] kaj kion li vidis kiel la rezulto de nova vojo de pensaro pri la mondo.[8]

Liaj ĉefaj verkoj temas pri raciigo de sociologio pri religio kaj regado, sed li ankaŭ multe verkis pri ekonomiko. Lia plej konata verko estas la eseo La protestanta etiko kaj la animo de kapitalismo, kiu komencis lian laboron en religia sociscienco. En tiu eseo, Weber argumentis, ke religio estis unu el la ne nuraj kialoj de la malsam-manieraj disvolviĝoj de la kulturoj de Okcidento kaj de Oriento, kaj li atentigis pri la grava rolo de specifaj ecoj de asketa protestantismo, kiu kaŭzis la disvolviĝon de kapitalismo, burokratio kaj raci-juraj ŝtatoj en Okcidento. En alia fama verko, Politiko kiel profesiinklino, Weber difinis ŝtaton institucio posedanta ekskluzivan rajton je pravigebla fizika perforto; la difino fariĝis esenca en moderna okcidenta politikscienco.

Biografio redakti

Komenco redakti

 
Max Weber en 1878.
 
Max Weber en 1884.

Max Weber naskiĝis en Erfurto, Turingio, Germanio, la 21an de aprilo 1864, estante la plej aĝa de la ok gefiloj de Max Weber (patro), juristo kaj politikisto elstara en la Nacia Liberala Partio en la epoko de Bismarck kaj funkciulo protestanta, kaj de lia edzino Helene Fallenstein, modera kalvinista.[9] Ankaŭ unu de liaj gefratoj, nome Alfred Weber, estis sociologo kaj ekonomikisto. Kadre de la publika vivo de sia patro, Weber kreskiĝis en familia etoso trempita en politiko, kaj lia hejmo ricevis la viziton de eminentaj akademiuloj kaj publikaj figuroj.[10] Samtempe, Weber montriĝis intelekte fruulo. La kristnaska donaco kiun li faris al siaj gepatroj en 1876, kiam li estis ankoraŭ 13-jaraĝa, estis paro de historiaj eseoj, titolitaj Pri la germana historio, kun specialaj referencoj al la sinteno de la imperiestro kaj la papo kaj Pri la periodo de la Romia Imperio el Konstanteno ĝis la migrado de la nacioj.[11] Jam tiam klaris, ke Weber dediĉos sin al la sociaj sciencoj. Estante 14-jaraĝa li verkis leterojn plenaj je referencoj al Homero, Virgilio, Cicerono kaj Tito Livio, kaj antaŭ eniri en la universitato li jam posedis ampleksan konon pri Goethe, Spinoza, Kant kaj Schopenhauer.

Studoj redakti

Weber studis en la universitatoj de Hajdelbergo, Berlino kaj Gotingeno,[12] kaj interesiĝis ĉefe por juro, historio kaj ekonomiko.

En 1882, Weber eniris en la Universitato de Hajdelbergo kiel studento de juro. Li aliĝis al la frataro de sia patro kaj elektis la juran fakon, same kiel li. Krom tiuj studoj, li ricevis kursojn de ekonomiko kaj studis historion de la Mezepoko. Li havis kiel profesoron, inter aliaj, sian onklon, la germana liberala historiisto Hermann Baumgarten, aŭtoro de du enormaj verkoj pri hispana historio kaj antikva kaj moderna, kaj filo kaj nepo de protestantaj pastoroj. Aldone, Weber faris etendajn legadojn pri teologiaj temoj.

Intermite li militservis en la germana armeo en Strasburgo kaj, en aŭtuno 1884, li revenis ĉe siaj gepatroj por studi en la Universitato de Berlino. La sekvajn ok jarojn Weber vivis ĉe siaj gepatroj, unue estante studento, poste estante helpisto en la parlamento de Berlino kaj finfine docento en la universitato. Lia loĝado ĉe liaj gepatroj estis interrompita nure pro unu semestro de studado en la Universitato de Gotingeno kaj pro mallongaj porokazaj periodoj de aldona milita trejnado. En 1886 Weber pasigis la ekzamenojn de "Referendar", kio ebligis lin labori kiel advokato.

Fine de la 1880-aj jaroj, Weber profundigis siajn studojn de historio. Li akiris la doktorigon en juro en 1889, pere de disertacio pri jura historio titolita La historio de la mezepokaj negocorganizaĵoj.[13] Du jarojn poste, Weber kompletigis sian Habilitationsschrift pere de disertacio pri La romia historio agrara kaj ties signifo por la publika kaj privata juroj.[14] Habilitigita — li jam rajtis labori kiel Privatdozent— Weber estis jam kvalifikita en Germanio por akiri postenon kiel universitata profesoro.[15]

Akademia kariero redakti

 
Max kaj Marianne Weber en 1894.

Dum la tempo inter la kompletigo de sia doktoriga disertacio kaj la momento en kiu li estis habilitigita kiel profesoro, Weber ekinteresiĝis pri siatempa sociala politiko. En 1888, li aliĝis al la Verein für Socialpolitik, tiam nova Profesia Asocio de Germanaj Ekonomikistoj. Tiu asocio, aliĝinta al la historia skolo, konsideris, ke la ĉefa kontribuo de la ekonomio estas la solvo de la sociaj problemoj de plej granda efiko dum la epoko, kaj estis pionira en la uzado de statistikaj studoj grandskale en la ekonomika analizo. En 1890 la Verein für Socialpolitik kreis programon de esplorado por ekzameni «la polan aferon», termino uzita por referenci al la fluo de ruraj laboristoj eksterlandaj al Orienta Germanio, dum ties lokaj laboristoj migris al urboj laŭ akcelita procezo de industriigo.[16] Weber zorgis pri tiu studado kaj redaktis konsiderindan parton de ties rezultoj. La fina informo estis laŭdita amplekse kiel elstara verko de empiria esplorado, kiu metis la fundamenton de la reputacio de Weber kiel fakulo en agrara ekonomio.[17]

Weber atingis konsiderindan akademian sukceson en la 1890-aj jaroj. En 1893, li edziĝis al malproksima kuzino nome Marianne Schnitger,[18] kiu poste iĝis feminista kaj verkistino,[19] krom esenca agento por la kompilado kaj publikigo de verkoj malmulte konataj de Weber post lia morto okazanta en 1920.[20] En 1894 la paro translokiĝis al Frajburgo, kie li estis nomumita profesoro de ekonomiko en la Universitato, posteno kiun li poste retenis ankaŭ translokiĝinta al la Universitato de Hajdelbergo en 1897. Tiun saman jaron mortis lia patro, fakte du monatojn post ambaŭ eltenis fortan kverelon, post kiu ili neniam havis la oportunon repaciĝi.[21] Ekde tiam, Weber iĝis pli kaj pli preta al nervozeco kaj al sendormeco, kio malfaciligis lian kapablon instrui kaj plenumi siajn taskojn kiel profesoro. Tiukadre, li devis malpliigi kaj finfine haltigi sian akademian laboron, lasante sian lastan lernokurson, en la aŭtuno 1899, nefinita. Post monatoj en sanatorio dum la somero kaj aŭtuno 1900, Weber kaj lia edzino Marianne veturis al Italio jarfine, kaj revenis nur en aprilo 1902.[22]

Post sia enorma produktiveco en la komenco de la 1890-aj jaroj, Weber ne publikigis unusolan eseon inter komenco de 1898 kaj fine de 1902, kaj finfine li rezignis pro sia posteno de profesoro en aŭtuno 1903. Tamen, li plue laboris kiel privata instruisto, kaj vivtenis sin helpe de heredaĵo akirita de sia edzino en 1907.

La saman jaron de sia rezigno el la posteno de profesoro, Weber akceptis la postenon de asocia eldonisto de la Arkivo de Sociaj Sciencoj kaj Sociala Bonfarto kun siaj kolegoj Edgar Jaffé kaj Werner Sombart. En 1904, li vizitis Usonon kaj partoprenis en la Kongreso de Artoj kaj Sciencoj, okazigita kun la Universala Ekspozicio de Sankta Luiso.[23] En 1904, ekaperis en la menciita publikaĵo tio kio estos la ĉefaj verkoj de Weber, kaj en 1905 oni publikigis sian eseon La protestanta etiko kaj la spirito de kapitalismo, kiu iĝis lia plej populara verko kaj metis la fundamentojn por sia estonta laboro pri la efiko de la kulturo kaj de la religio en la disvolvo de la ekonomiaj sistemoj. La gravo de tiu eseo estis tioma ke fakte ĝi estis la nura inter liaj verkoj kiuj estis publikigita kiel libro dum lia vivo.

En 1912, Weber klopodis por organizi politikan partion de maldekstro kiu estus kombino de socialdemokratoj kaj liberaloj, sed lia klopodo malsukcesis pro la timo kiun multaj liberaloj sentis pri la idealoj —kiujn ili konsideris revoluciaj— de socialdemokratoj.

 
Max Weber en 1917.

Durante la Unua Mondmilito, Weber dum ioma tempo militservis kiel direktoro de la armeaj hospitaloj en Hajdelbergo. Inter 1915 kaj 1916 li formis parton de grupoj kiuj klopodis por reteni la germanan kontrolon en Belgio kaj Pollando postmilite. La opinioj de Weber pri la milito, kaj ankaŭ pri la ekspansio de la germana imperio, ŝanĝiĝis dum tiuj jaroj.[24]

En 1918, li estis membro de la konsilio de laboristoj kaj soldatoj de Hajdelbergo. Samjare li iĝis konsilito de la Komisiono de la Germana Batalĉeso por la Traktato de Versajlo kaj la komisiono atribuis al li la redaktadon de la skizo de la Konstitucio de Vajmaro.[25] Weber ege timis komunisman revolucion en Germanio kaj kliniĝis favore de la entrudo de la Artikolo 48a en la konstitucio. Poste, tiun artikolon oportunisme profitos Adolf Hitler por deklari la militstaton kaj tiel akiri povegon kiel diktatoro.

Ekde 1918, Weber revenis al instruado, unue en la Universitato de Vieno kaj poste, en 1919, en la Universitato de Munkeno.[26] En Munkeno, li estis direktoro de la unua instituto de sociologio kreita en germana universitato, kvankam li mem neniam postenis kiel profesoro de sociologio laŭlonge de sia vivo.

 
Max Weber en mortolito.

Max Weber mortis pro pneŭmonio en Munkeno la 14an de junio 1920.[27] Menciendas, ke multaj de liaj verkoj kiuj estas nuntempe famaj, estus arigitaj, reviziitaj kaj publikigitaj postmorte. Elstaruloj de la sociologio, kiel Talcott Parsons kaj Charles Wright Mills faris gravajn interpretojn de la verkoj de Weber.

Weber kaj la germana politiko (regosistemoj) redakti

En 1890 Weber verkis serion de gazetartikoloj titolitaj Parlamento kaj regado en rekonstruita Germanio. Tiuj artikoloj postulis demokratiajn reformojn en la Konstitucio de la Germana Imperio de 1871. Weber argumentis, ke la politikaj problemoj de Germanio devenis esence el problemo pri estreco. Otto von Bismarck estis kreinta konstitucion kiu rezervis lian propran povon, sed nehabilitis alian povan estron sukcedontan. En januaro 1919, Weber estis fondomembro de la Germana Demokratia Partio.[28][29]

Pro sia paradoksa uzado de socialemaj sintenoj de la socialdemokratio kiel de nacisocialismo, la kontribuoj de la liberalismo de Max Weber al la germana politiko plue estas celo de polemiko. Weber lasis la politikon pro la konfliktoj kun la dekstro en 1919 kaj 1920, kiam multaj kolegoj kaj studentoj malaprezis lin pro lia centr-maldekstra sinteno montrita dum la germana revolucio de 1918 kaj 1919. Fakte, dekstrulaj studentoj eĉ realigis protestojn antaŭ lia domo.

Weber defendis demokration kiel ilo por elekti fortajn estrojn; li rigardis demokration kiel formo de karisma estreco en kiu «la demagogio trudis sian deziron super la homamasoj». Pro tiu tialo, la eŭropa maldekstro estas tre kritika kontraŭ Weber, ĉar li «preparis la intelektan grundon por la pozicio de estreco de Adolf Hitler», kvankam ne intence.[30]

La forta kontraŭkomunismo de Weber kaj lia insista postulo por agresema politiko de germana imperiismo havigis al li la kritikon de la plimulto de la germanaj marksistoj. Weber seniluziigis la maldekstron eĉ plie kiam unu de liaj studentoj, nome Carl Schmitt (1888-1985), disvolvis la koncepton de «Totala Ŝtato». La personaj kaj profesiaj leteroj de Weber montras konsiderindan malŝaton kontraŭ la tiama antisemitismo, pro kio, konsiderinte krome la kontraŭliberalan karakteron de la korporaciismo de ŝtato kaj de la totalismo de "ununura partio", estas dubinde, ke Weber estus konvinkita apogi la naziojn, kiel ja faris la menciita Schmitt, Oswald Spengler kaj Werner Sombart.

En Usono la politikajn sintenojn de Weber oni konas malplie. Liaj apologiistoj subtenas, ke la distingo kiun faris Weber inter politiko (taksebla pro difino) kaj scienco (kun «neŭtrala valoro») protektis liajn sociologiajn teoriojn disde la aspra realpolitik de liaj personaj konvinkoj.

Verkoj kaj pensaro redakti

 
Kovrilo de la eldono de 1934 de Protestanta etiko kaj la spirito de kapitalismo.

Spite la fakton ke li estis unu de la plej fekundaj historiistoj kaj sociologoj, la verkaro de Weber aktuale plue estas malfacile enkadrebla pro sia ampleksego, transfakeco kaj komplekseco. En lia verkaro konverĝas eseetoj, korespondado, prelegoj nur parte dokumentitaj, malgrandaj cerbumoj kaj pensoj, libroj kaj notokajeroj de liaj propraj studentoj. Weber aplikis la sociologian esploradon al diversaj fakoj: politiko, juro, ekonomiko, muziko kaj religio. Kun Karl Marx, Alexis de Tocqueville, Vilfredo Pareto, Ferdinand Tönnies kaj Émile Durkheim, Weber estis unu de la fondintoj de la moderna sociologio. Dum Pareto kaj Durkheim laboris en la pozitivisma tradicio sekvante la pensaron de Auguste Comte, Weber kreis kaj prilaboris kontraŭpozitivisman, idealisman kaj hermeneŭtikan tradicion, same kiel Werner Sombart, lia amiko kaj tiam la plej fama reprezentanto de la germana sociologio. Tiuj laboroj startigis la kontraŭpozitivisman revolucion en la sociaj sciencoj, kiu markis la diferencon inter tiuj kaj la naturaj sciencoj, speciale pro la socia agado de homoj. La unuaj verkoj de Weber estis asociaj kun la industria sociologio, sed estas plej konataj liaj lastaj laboroj pri sociologio de religio kaj sociologio de la regado.

Protestanta etiko kaj la spirito de kapitalismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Protestanta etiko kaj la spirito de kapitalismo.

La protestanta etiko kaj la animo de kapitalismo (originale en germana Die protestantische Ethik und der Geist des Kapitalismus) estas libro verkita de Max Weber, dekomence serio de eseoj, kies origina germana teksto estis komponita en 1904 kaj 1905, kaj estis tradukita en anglan la unuan fojon fare de Talcott Parsons en 1930.[31] Ĝi estas konsiderata fonda teksto en ekonomia sociologio kaj sociologio en ĝeneralo.

En la libro, Weber verkis ke kapitalismo en Norda Eŭropo evoluis kiam la protestanta (partikulare kalvinisma) etiko influis grandajn nombrojn de personoj por engaĝiĝi en laboro en la normala (nereligia) mondo, disvolviĝante siajn proprajn entreprenojn kaj engaĝiĝante en komerco kaj al la akumulado de riĉo (kapitalo) por investado. En aliaj vortoj, la protestantisma laboretiko estis grava forto malantaŭ la neplanita kaj nekunordigita urĝo[32] de moderna kapitalismo.

Politiko kiel profesiinklino redakti

 
Kovrilo de la eldono de 1919 de Politiko kiel profesiinklino kaj Scienco kiel profesiinklino.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Politiko kiel profesiinklino.

Politiko kiel profesiinklino (Politik als Beruf) estas eseo verkita de la germana ekonomikisto kaj sociologo Max Weber (1864–1920). Ĝi originiĝis el dua prelego de serio (la unua iĝis Scienco kiel profesiinklino) kiun li faris en Munkeno por la "Libera (tio estas Neregula) Studenta Sindikato" de Bavario en la 28a de Januaro 1919, dum la Germana Revolucio. Publikigita en etenda versio en Julio de 1919, ĝi estas nuntempe konsiderata kiel klasika verko de politika scienco.

Scienco kiel profesiinklino redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Scienco kiel profesiinklino.

Scienco kiel profesiinklino (Wissenschaft als Beruf) estas la teksto de prelego de 1917 en la Universitato de Munkeno fare de Max Weber. Ĝi estas la unua verko el du prelegoj pri "profesiinklino" aŭ "alvokiĝo" kiujn faris Weber. La dua prelego estis "Politiko kiel profesiinklino", farita en januaro 1919, ankaŭ en Munkeno.

En Scienco kiel profesiinklino, Weber pritaksis la profitojn kaj malprofitojn el elekto de akademia kariero en universitato kiu studas kaj homajn kaj naturajn sciencojn. Weber pridemandas jenon: "kiu estas la valoro de la scienco?" kaj centriĝas en la naturo de la etiko subtenata de la scienca kariero. La scienco, por Weber, proponas metodojn de klarigo kaj rimedojn por pravigi pozicion, sed ne povas klarigi kial meritas la penon okupi tiun pozicion unuarange; tiu estas la tasko de la filozofio. Al neniu scienco mankas supozoj, kaj la valoro de scienco perdiĝas kiam oni malakceptas ĝiaj supozojn.

Weber argumentas, ke la scienco neniam povas respondi la fundamentajn demandojn de la vivo, kiel estas orientigi la personojn pri kiel vivi siajn vivojn kaj kion valorigi. La valoron kiuj li subtenas povas deriviĝi nur de personaj kredoj kiel estas religio. Krome, li defendas la apartigon inter racio kaj fido, indikante, ke ĉiu el ili havas sian lokon en sia respektiva kampo, sed se ili interkruciĝas ili ne povas funkcii. Weber apartigas ankaŭ la faktojn disde la valoro en politiko. Li subtenas, ke instruisto devas transigi sciaron al studentoj kaj lernigi ilin kiel klarigi problemojn logike; eĉ politikajn kaj raciajn aferojn, sed instruistoj neniam devas uzi la klasoportunojn por endoktrinigi aŭ prediki siajn personajn vidpunktojn.

Weber faras ankaŭ kelkajn praktikajn komentojn pri la rilatoj inter esplorado kaj instruado. Li indikas, ke la bonaj saĝuloj povas esti malbonaj instruistoj, kaj ke la kvalitoj kiuj faras bonan saĝulon aŭ bonan pensulon ne estas necese la samaj kvalitoj kiuj faras bonajn sekvendajn estrojn aŭ modelojn.

Verkaro redakti

  • 1889: Zur Geschichte der Handelsgesellschaften im Mittelalter. Stuttgart 1889 (MWG I/1; GASW 312–443).
  • 1891: Die römische Agrargeschichte in ihrer Bedeutung für das Staats- und Privatrecht. Stuttgart 1891 (MWG I/2).
  • 1891–1892: Die Verhältnisse der Landarbeiter im ostelbischen Deutschland. Die Verhältnisse der Landarbeiter in Deutschland, geschildert auf Grund der vom Verein für Socialpolitik veranstalteten Erhebungen. Band 3, Leipzig 1892 (MWG I/3).
  • 1895: Freiburger Antrittsvorlesung Der Nationalstaat und die Volkswirtschaftspolitik. Akademische Verlagsbuchhandlung J.C.B Mohr, Freiburg i. Br. und Leipzig 1895 (MWG I/4, 535-574; GPS 1–25; s:Der Nationalstaat und die Volkswirtschaftspolitik|Wikisource).
  • 1896: Die sozialen Gründe des Untergangs der antiken Kultur. In: Die Wahrheit. Band 3, H. 63, Fr. Frommanns Verlag, Stuttgart 1896, S. 57–77 (MWG I/6, 82-127; GASW 289–311).
  • 1904: Die ‚Objektivität‘ sozialwissenschaftlicher und sozialpolitischer Erkenntnis. en: Archiv für Sozialwissenschaft und Sozialpolitik. 19 1904, S. 22–87 (MWG I/7, 135-234; GAWL 146–214).
  • 1904/05: Die protestantische Ethik und der Geist des Kapitalismus. en: Archiv für Sozialwissenschaft und Sozialpolitik. 20 1904, S. 1–54 und 21, 1905, S. 1–110 (MWG I/9 und MWG I/18; überarbeitet in GARS I 1–206).
  • 1908/09: Zur Psychophysik der industriellen Arbeit. en: Archiv für Sozialwissenschaft und Sozialpolitik. Band 28 (1908), Heft 1 und 3, Band 29 (1909), Heft 2 (MWG I/11).
  • 1909: Agrarverhältnisse im Altertum. [3. Fassung], en: Handwörterbuch der Staatswissenschaften. Band 1, Jena 1909 3. Auflage. 52–188 (MWG I/6, 128-227; GASW 1–288).
  • 1910: Enquete über das Zeitungswesen (Rede auf dem 1. Deutschen Soziologentag vor der neugegründeten Deutschen Gesellschaft für Soziologie, 20a de Oktobro 1910 (MWG I/13, 256-286)).
  • 1915–1919: Die Wirtschaftsethik der Weltreligionen, 11 Aufsätze zu Konfuzianismus und Taoismus, Hinduismus und Buddhismus, antikes Judentum, in: Archiv für Sozialwissenschaft und Sozialpolitik, Jg. 41 (1915) – Jg. 46 (1919) (MWG I/19-21; GARS I-III).
  • 1918: Parlament und Regierung im neugeordneten Deutschland|Parlament und Regierung im neugeordneten Deutschland. Zur politischen Kritik des Beamtentums und Parteiwesens. München/Leipzig 1918 (MWG I/15, 421-596; GPS 306–443).
  • 1918: Der Sozialismus, Wien 1918 (MWG I/15, 597-633; GASS 492-518).
  • 1919: Wissenschaft als Beruf. München/Leipzig 1919 (MWG I/17, 49-111; GAWL 582-613); Separatveröffentlichungen: Stuttgart 1995, ISBN 3-15-009388-0, Schutterwald/Baden 1994, ISBN 3-928640-05-4; textlog.de; Matthes & Seitz, Berlin 2017, ISBN 978-3-95757-518-0.
  • 1919: Politik als Beruf. München/Leipzig 1919 (MWG I/17, 113-252; GPS 505–560); Separatveröffentlichungen: Stuttgart 1992, ISBN 3-15-008833-X und Schutterwald/Baden 1994, ISBN 3-928640-06-2; textlog.de.
  • 1920/1921: Gesammelte Aufsätze zur Religionssoziologie I–III. Mohr (Siebeck), Tübingen.
  • 1921 (postmorte): Die rationalen und soziologischen Grundlagen der Musik. München 1921 (MWG I/14).
  • 1921/1922 (postmorte): Wirtschaft und Gesellschaft (in 4 Lieferungen). Tübingen 1921/22; eld. de Johannes Winckelmann, Tübingen 1976 (MWG I/22-1 – I/22-5; MWG I/23).
  • 1923 (postmorte): Wirtschaftsgeschichte. Abriß der universalen Sozial- und Wirtschaftsgeschichte. Aus den nachgelassenen Vorlesungen hrsg. von Siegmund Hellmann und Melchior Palyi. München/Leipzig 1923 (MWG III/6).
  • 1924 (postmorte): Gesammelte Aufsätze zur Sozial- und Wirtschaftsgeschichte. [eld. Marianne Weber] Tübingen, J.C.B.Mohr (Paul Siebeck), Tübingen 1924.

Kompilaĵoj redakti

  • Max Weber. Werk und Person. Dokumente. Dokumente ausgewählt und kommentiert von Eduard Baumgarten. Mohr, Tübingen 1964.
  • Max Weber: Jugendbriefe. Mit einer Einführung von Marianne Weber. Mohr, Tübingen ohne Jahr [1936].
  • Max Weber: Schriften 1894–1922 (= Kröners Taschenausgabe. Band 233). Herausgegeben von Dirk Kaesler. Kröner, Stuttgart 2002, ISBN 3-520-23301-0 (Auswahlausgabe mit zum Teil gekürzten Texten).
  • Max Weber, gesammelte Werke [Elektronische Ressource, CD-ROM]: mit einem Lebensbild von Marianne Weber. Directmedia Publishing, Berlin 2004, ISBN 3-89853-458-8.

Referencoj redakti

  1. "Max Weber". Encyclopædia Britannica. 2009. Encyclopædia Britannica Online. 20a de Aprilo 2009. Britannica.com
  2. Kim, Sung Ho (24a de aŭgusto 2007). "Max Weber". Stanford Encyclopaedia of Philosophy. Konsultita la 17a de Februaro 2010.
  3. Max Weber; Hans Heinrich Gerth; Bryan S. Turner (7a de Marto 1991). El Max Weber: essays in sociology. Psychology Press. p. 1. ISBN 978-0-415-06056-1. Konsultita la 22an de Marto 2011.
  4. Radkau, Joachim kaj Patrick Camiller. (2009). Max Weber: A Biography. Trans. Patrick Camiller. Polity Press. (ISBN 9780745641478)
  5. Giddens, Anthony. (1971) Capitalism and Modern Social Theory: an Analysis of the Writings of Marx, Durkheim and Max Weber. Cambridge University Press. ISBN 0521097851.
  6. Alternative, Auguste Comte, Marx kaj Weber: Benton, Ted. (1977) Philosophical Foundations of the Three Sociologies. London: Routledge & Kegan Paul. ISBN 0710085931.
  7. Habermas, Jürgen, The Philosophical Discourse of Modernity (originale publikigita en germana en 1985), Polity Press (1990), ISBN 0-7456-0830-2, p. 2.
  8. Macionis, John J.. (2012) Sociology 14th Edition. Boston: Pearson, p. 88. ISBN 978-0-205-11671-3.
  9. Kaelber 2003, p. 38; Radkau 2009, p. 11.
  10. Kaesler 1988, pp. 2–3, 14; Radkau 2009, pp. 91–92.
  11. Sica 2017, p. 24.
  12. Radkau 2009, pp. 31–33; Bendix & Roth 1977, pp. 1–2.
  13. Kaelber 2003, p. 33; Honigsheim 2017, p. 239; Radkau 2009, p. 563. Kaelber 2003, p. 33; Honigsheim 2017, p. 239; Radkau 2009, p. 563.
  14. Bendix & Roth 1977, pp. 1–2; Kaelber 2003, p. 41; Radkau 2009, p. 563.
  15. Lachmann 2007, p. 143; Honigsheim 2017, p. 101.
  16. Kim 2022; Radkau 2009, pp. 79–82.
  17. Kim 2022; Poggi 2006, p. 5; Radkau 2009, pp. 79–82.
  18. Radkau 2009, p. 564.
  19. Kim 2022; Lengermann & Niebrugge-Brantley 1998, p. 193.
  20. Hanke 2009, pp. 351–357; Honigsheim 2017, p. 239.
  21. Fakte Max forpelis sian patron (despoto kaj fitraktinto de lia patrino) el la patra hejmo, en kiu Max estis loĝanta eĉ dum ioma tiempo post lia geedziĝo.
  22. Kim 2022; Kolbert 2004.
  23. Roth 2005, pp. 82–83; Scaff 2011, pp. 11–24; Smith 2019, p. 96.
  24. Kim 2022; Bruhns 2018, pp. 40, 43–44; Craig 1988.
  25. Bendix & Roth 1977, p. 3; Radkau 2009, pp. 511–512.
  26. Kim 2022; Lachmann 2007, p. 143; Bendix & Roth 1977, p. 3.
  27. Radkau 2009, pp. 545–446; Hanke 2009, pp. 349–350; Honigsheim 2017, p. 239.
  28. Kim, Sung Ho (24a de aŭgusto 2007). «Max Weber». Stanford Encyclopaedia of Philosophy. Konsultita la 17an de februaro 2010.
  29. Vorländer, Hans (2006) "The case of German liberalism: intellectual history, party politics and social foundations"; P. G. C. van Schie; Gerrit Voermann (Eds.) The dividing line between success and failure: a comparison of liberalism in the Netherlands and Germany in the 19th and 20th centuries. LIT Verlag Münster. p. 64. ISBN 978-3-8258-7668-5
  30. Losurdo, Domenico (1991) La comunidad, la muerte, Occidente. Buenos Aires: Losada, 2001. ISBN 950-03-8056-0
  31. (2002) The Protestant ethic and the "spirit" of capitalism and other writings. Penguin. ISBN 978-0-14-043921-2.
  32. McKinnon, AM. (2010). 'Elective affinities of the Protestant ethic: Weber and the chemistry of capitalism'. Sociological Theory, vol 28, no. 1, pp. 108-126.[1]

Literaturo redakti

  • Ankerl, Guy (1972). Sociologues allemands. Avec le dictionnaire de "l'Ethique protestante et l'esprit du capitalisme" de Max Weber. Neuchâtel: A la Baconnière.
  • Bendix, Reinhard; Roth, Guenther (1977). Max Weber: An Intellectual Portrait. Berkeley, California: University of California Press. ISBN 978-0-520-03194-4. OCLC 1150290821.
  • Bruhns, Hinnerk (Decembro 2018). Tradukita de Kirkbright, Suzanne. "Max Weber and the Problem of a 'Successful Peace'". Simmel Studies. 22 (2): 35–70. doi:10.7202/1058557ar. ISSN 1616-2552. S2CID 186400299.
  • Bruun, Hans Henrik (2007). Science, values, and politics in Max Weber's methodology. Rethinking classical sociology. Aldershot, Ashgate. p. 298. [2]
  • Craig, Gordon A. (18a de Februaro 1988). "The Kaiser and the Kritik". The New York Review of Books. Vol. 35, no. 2. ISSN 0028-7504. Arkivita el la originalo la 29an de Januaro 2023.
  • Green, Robert, eld. (1959). Problems in European Civilization, Protestantism and Capitalism: The Weber Thesis and Its Critics. Boston: Heath.
  • Haidenko, Piama; trans. H. Campbell Creighton (1989). "The Sociology of Max Weber". En Kon, Igor. A History of Classical Sociology (DOC, DJVU). Moscow: Progress Publishers. pp. 255–311. ISBN 5-01-001102-6. [3] Arkivigite je 2011-05-14 per la retarkivo Wayback Machine
  • Hanke, Edith (Septembro 2009). Tradukita de Tribe, Keith. "'Max Weber's Desk is now my Altar': Marianne Weber and the intellectual heritage of her husband". History of European Ideas. 35 (3): 349–359. doi:10.1016/j.histeuroideas.2009.01.003. ISSN 0191-6599. S2CID 219564548.
  • Honigsheim, Paul (2017). Sica, Alan (eld.). The Unknown Max Weber (unua eld.). New York: Routledge. doi:10.4324/9781351302241. ISBN 978-1-351-30224-1. OCLC 1000454719. S2CID 143723962.
  • Kaelber, Lutz (May 2003). "Max Weber's Dissertation". History of the Human Sciences. 16 (2): 27–56. doi:10.1177/0952695103016002002. ISSN 0952-6951. S2CID 143826984.
  • Kemple, Thomas (2014). Intellectual work and the spirit of capitalism : Weber's calling. New York: Palgrave Macmillan. ISBN 9781137377135.
  • Kim, Sung Ho (2022). "Max Weber". En Zalta, Edward N.; Nodelman, Uri (eld.). The Stanford Encyclopedia of Philosophy (vintro 2022 ed.). Metaphysics Research Lab, Stanford University.
  • Kolbert, Elizabeth (22a de Novembro 2004). "Why Work?: A hundred Years of 'The Protestant Ethic'". The New Yorker. ISSN 0028-792X. Arkivita el la originalo la 18an de Julio 2014.
  • Kolko, Gabriel (1959). "A Critique of Max Weber's Philosophy of History". Ethics 70 (1): 21–36. doi:10.1086/291239. JSTOR 2379612. [4]
  • Korotayev, Andrey; Malkov, A.; Khaltourina, D. (2006). "Chapter 6: Reconsidering Weber: Literacy and "the Spirit of Capitalism"". Introduction to Social Macrodynamics (GOOGLE BOOKS). Moscow: URSS. ISBN 5-484-00414-4. [5]
  • Lachmann, Ludwig (2007). The Legacy of Max Weber: Three Essays. Mises Institute. ISBN 978-1-61016-072-8. OCLC 861755404.
  • Lengermann, Patricia; Niebrugge-Brantley, Jill (1998). The Women Founders: Sociology and Social Theory, 1830–1930. Boston: McGraw Hill. ISBN 978-0-07-037169-9. OCLC 37761947.
  • Marra, Realino (1992), Dalla comunità al diritto moderno. La formazione giuridica di Max Weber. 1882–1889, Giappichelli, Torino
  • Marra, Realino (1995), La libertà degli ultimi uomini. Studi sul pensiero giuridico e politico di Max Weber, Giappichelli, Torino
  • Marra, Realino (2002), Capitalismo e anticapitalismo in Max Weber. Storia di Roma e sociologia del diritto nella genesi dell'opera weberiana, il Mulino, Bologna
  • Mitzman, Arthur (1985) [1970]. The Iron Cage: An Historical Interpretation of Max Weber. New Brunswick NJ: Transaction Books. ISBN 0-87855-984-1.
  • Poggi, Gianfranco (2006). Weber: A Short Introduction. Cambridge: Polity. ISBN 978-0-7456-3489-0. OCLC 60794418.
  • Quensel, Bernhard K. (2007), Max Webers Konstruktionslogik. Sozialökonomik zwischen Geschichte und Theorie, Nomos, ISBN 978-3-8329-2517-8
  • Radkau, Joachim (2009) [2005]. Max Weber: a Biography. trad. Camiller. Cambridge: Polity P. ISBN 978-0-7456-4147-8. [Ĉefa verko pri la vivo de Weber ekde la biografio de Marianne Weber]
  • Rheinstein, Max; Shils, Edward (1954). Max Weber on Law in Economy and Society. Cambridge, Mass.: Harvard U.P. ISBN 978-0-674-55651-5. [Traduko, kun longa enkonduko, pri ĉefaj verkoj de Weber pri juro]
  • Ritzer, George, eld. (1996). "Sociological Theory". Max Weber (kvara eld.). New York: McGraw-Hill. ISBN 0-07-114660-1.
  • Roth, Guenther (2001), Max Webers deutsch-englische Familiengeschichte, J. C. B. Mohr (Paul Siebeck), ISBN 3-16-147557-7
  • Lawrence A. Scaff: Max Weber in America, Princeton University Press, Princeton/Oxford, England 2011 ISBN 978-0-691-14779-6
  • Sica, Alan (2017). Max Weber and the New Century (unua eld.). Routledge. doi:10.4324/9780203786079. ISBN 978-0-203-78607-9. OCLC 1004354573.
  • Smith, David Norman (Oktobro 2019). "Max Weber's Odyssey: The Wild West, the Frontier, and the Capitalist Spirit". Fast Capitalism. 16 (2): 95–105. doi:10.32855/fcapital.201902.009. ISSN 1930-014X. S2CID 213453888.
  • Stapelfeldt, Gerhard (2004). Kritik der ökonomischen Rationalität.
  • Swatos, William H., eld. (1990). Time, Place, and Circumstance: Neo-Weberian Studies in Comparative Religious History. New York: Greenwood Press. ISBN 0-313-26892-4.
  • Swedberg, Richard (1998). Max Weber and the Idea of Economic Sociology. Princeton: Princeton University Press. ISBN 0-691-07013-X.
  • Swedberg, Richard (Oktobro 1999). "Max Weber as an Economist and as a Sociologist". American Journal of Economics and Sociology 58 (4): 561. doi:10.1111/j.1536-7150.1999.tb03385.x. [6] Arkivigite je 2013-08-21 per la retarkivo Wayback Machine
  • Weber, Marianne (1988) [1926]. Max Weber: a Biography. trans. Zohn. New Brunswick: Transaction Books. ISBN 0-471-92333-8.

Eksteraj ligiloj redakti

Tekstoj de liaj verkoj
Analizo de liaj verkoj
Aliaj enciklopediaĵoj
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Max Weber en la hispana Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Max Weber en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Max Weber en la germana Vikipedio.