Heidelberg
Heidelberg [Hajdlberk], en Esperanto Hajdelbergo, malofte Hejdelbergo, estas pitoreska urbo apud la rivero Neckar. Administre temas pri eksterdistrikta urbo en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Fine de decembro 2020 ĝi havis 158 741 loĝantojn. Ĝi estas rigardata kiel unu el la plej belaj germanaj urboj. En la dua mondmilito ĝi estis unu el la malmultaj urboj, kiujn oni neniam bombardis. En la 19-a jarcento Hejdelbergo estis centro de la germana romantiko. Multaj poeziistoj kaj verkistoj skribis pri Hajdelbergo.
Heidelberg | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 06221, 06202 (urboparto Grenzhof) | |||||
Poŝtkodo | 69115–69126 | |||||
Aŭtomobila kodo | HD | |||||
Oficiala Municipokodo | 08221000 | |||||
NUTS | DE125 | |||||
LOCODE | DE HEI | |||||
Subdivido | 15 urbopartoj | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Eckart Würzner (senpartia) | |||||
Adreso de la administrejo | Marktplatz 10 69117 Heidelberg | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 158741 (stato 2020-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 25′ N, 8° 43′ O (mapo)49.4122222222228.71Koordinatoj: 49° 25′ N, 8° 43′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 114 m | |||||
Areo | 108,8 km² | |||||
La urba teritorio estas parto de la feria regiono "Monta Vojo" (germane "Bergstraße"), kiu de la urbo Wiesloch sude vojas norden, ĉe la okcidenta rando de la mezalta montaro Odenvaldo, ĝis la urbo Darmstadt.
Vidindaĵoj Redakti
Hajdelbergo posedas barokan urbocentron grandparte bone konservitan. La plej ŝatata turismaĵo estas la elektprinca Kastelo de Heidelberg, kies restaŭrita ruino situas sur monteto super la urbo.
Pliaj allogaĵoj estas la universitata biblioteko (en klasikisma kaj secesia stiloj), kelkaj kristanaj preĝejoj kaj la malnova ponto kun impresa dutura portalo. Ekzistas pluraj dekoj da diverstemaj muzeoj.
Universitato kaj fakaltlernejoj Redakti
- Ruprecht-Karls-Universität Heidelberg (Ruprecht-Karl-Universitato Hajdelbergo)
- kadre de ĝi interalie la Instituto de Astronomia Kalkulo kaj
- Nacia Observatorio de Hajdelbergo - Königstuhl
- Pädagogische Hochschule Heidelberg (Pedagogia Altlernejo Hajdelbergo)
- Hochschule für Kirchenmusik Heidelberg (Altlernejo pri Eklezia Muziko)
- Hochschule für Jüdische Studien Heidelberg (Altlernejo por Judaj Studoj Hajdelbergo)
Sciencaj institutoj Redakti
- Deutsches Krebsforschungszentrum (Germana Centro por Kanceresplorado)
- Max-Planck-Institut für ausländisches öffentliches Recht und Völkerrecht (Max-Planck-Instituto pri Eksterlanda Publika juro kaj Internacia Juro)
- Max-Planck-Institut für Kernphysik (Max-Planck-Instituto pri Atomfiziko)
- Max-Planck-Institut für Astronomie (Max-Planck-Instituto pri astronomio)
- Max-Planck-Institut für medizinische Forschung (Max-Planck-Instituto pri Medicina Esploro).
Entreprenoj de Hejdelbergo Redakti
- Heidelberger Druckmaschinen
- Heidelberger Zement
- MLP