Lokiga kodo de Unuiĝintaj Nacioj

(Alidirektita el LOCODE)

La lokiga kodo de Unuiĝintaj Nacioj - angle en plena nomo United Nations Code for Trade and Transport Locations, mallonge UN/LOCODE, france Code des Nations Unies pour emplacements de commerce et de transport, ruse международная система классификации географических объектов - estas geografia lokiga kodo ellaborita de la Ekonomia komisiono de Unuiĝintaj Nacioj por Eŭropo. Ĝi konsistas el kvin karaktroj, el kiuj la unuaj du estas landokodo laŭ la normo ISO 3166-1, kaj la lastaj tri individua kodo de la koncerna loko.

La unua eldono de la kodaro en 1981 enhavis kodojn por 8 000 lokoj. La versio de 2011 enhavis kodojn por proksimume 82 000 lokoj. La kodoj limiĝas al lokoj kun aparta signifo por ekonomio kaj trafiko, precipe al lokoj kun marhavenoj, flughavenoj (tiukaze la tri lastaj karaktroj kutime identas al la IATA-kodo), fervojaj stacidomoj, nodopunktoj de internaciaj aŭtovojoj, limpasejoj kaj ceteraj aparte grandaj urboj en 235 landoj.

Krom la kvinliteraj kodoj, la koncernaj listoj ankaŭ proponas simpligitan ortografion de la celataj lokoj, latinliteraj sen ajnaj diakritaj signoj.

Ekzemploj redakti

LOCODE lando loko loknomo en lista formo sen diakritaj signoj
AT VIE   Aŭstrio Vieno Wien
BE BRU   Belgio Bruselo Brussel
CH BRN    Svislando Berno Bern
DE BER   Germanio Berlino Berlin
LI VDZ   Liĥtenŝtejno Vaduzo Vaduz
LU LUX   Luksemburgo Luksemburgo Luxembourg
NL AMS   Nederlando Amsterdamo Amsterdam
SE GOT   Svedio Gotenburgo Goteborg
US NYC   Usono Novjorko New York City