Amsterdamo

ĉefurbo de Nederlando

Amsterdamo estas la ĉefurbo de la Reĝlando de Nederlando laŭ la nederlanda konstitucio[1] (kvankam la sidejo de la nederlanda registaro situas en Hago)[2] kaj estas la plej granda urbo de la provinco Nord-Holando en la okcidento de la lando. Kiel monda urbo, ĝi havas ĉirkaŭ 839 360 loĝantojn, en la urba areo 1 336 383[3] kaj la metropola areo ĉirkaŭ 2 431 000.[4] La urbo enhavas multon de la norda parto de Randstad, unu el la plej grandaj kunurbaĵoj en Eŭropo, kun proksimume 7 milionoj da loĝantoj.[5]

Amsterdamo
nederlande Amsterdam
urbo
FlagoBlazono
urbo • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj • urbego • havenurbo • loĝloko en Nederlando • biciklada urbo • plej granda urbo [+]

Oficiala nomo: Amsterdam
Kromnomo: Venezio de Nordo

Ŝtatobordo Nederlando
ProvincoNorda Holando
COROPAmsterdamo
KunurbaĵoRandstad
Historia ligoHansa ligo
Historiaj regionojSep Unuiĝintaj Provincoj, Batava Respubliko

Gravaj trafikaj arteriojA1 A2 A4 A5 A8 A9 A10
Konata lokoRijksmuseum
KonstruaĵojReĝa palaco en Amsterdamo, ING Domo

SituoAmsterdamo
- altecom NAP
- koordinatoj52° 22′ N, 4° 54′ O (mapo)52.3730555555564.8922222222222Koordinatoj: 52° 22′ N, 4° 54′ O (mapo)

Areo219 km² (21 900 ha)
- de metropolo1,815 km² (182 ha)

Loĝantaro767 849 (2010)
Denseco3 506,16 loĝ./km²

ParkoVondelparko

Unua skribmencio1275

HorzonoMET (UTC+1)
- somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo1000–1098 [+]
Telefona antaŭkodo+31 20
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
NomoGrachtengordel

Amsterdamo (Eŭropo)
Amsterdamo (Eŭropo)
DEC
Situo enkadre de Eŭropo

Amsterdamo (Nederlando)
Amsterdamo (Nederlando)
DEC
Situo ene de Nederlando

Amsterdamo (Tero)
Amsterdamo (Tero)
Mapo de la urbocentro

Map
Amsterdamo

Vikimedia Komunejo:  Amsterdam
Retpaĝaro: www.amsterdam.nl
vdr
Bone konservita kanalo en la urbocentro

La nomo de Amsterdamo derivas el Amstelredamme,[6] indikilo de la origino de la urbo kiel baraĵo de la rivero Amstel. Originata el malgranda vilaĝo de fiŝkaptistoj en la fino de la 12-a jarcento, Amsterdam iĝis unu el la plej gravaj havenurboj en la mondo dum la Ora Jarcento de Nederlando (17-a jarcento), kiel rezulto de ties plinoviga disvolvigo en komerco. Dum tiu epoko, la urbo estis ĉefa centro por financo kaj diamantoj.[7] En la 19-a kaj 20-a jarcentoj la urbo etendiĝis, kaj multaj novaj kvartaloj kaj antaŭurboj estis planitaj kaj konstruitaj. La plej malnova parto de la urbo estas konstruita ĉirkaŭ reto de duoncirklaj kanaloj, kiuj ekde julio 2010 estas sur la listo de Monda heredaĵo de UNESKO. Fakte la kanaloj de Amsterdamo de la 17-a jarcento kaj la Defenda Linio de Amsterdamo de la 19–20-a jarcentoj nome Stelling van Amsterdam estas en la listo de heredaĵo de UNESKO.

Amsterdamo allogas milionojn da turistoj ĉiujare, estas la plej turisma urbo en Nederlando kaj estas unu el la ĉefaj turismaj urboj en Eŭropo. La urbo estas fama kaj pro siaj belegaj kanaldomoj kaj pro la etoso de individua libereco. En tiu etoso multo okazas, farante la urbon vigla loko plenplena de kulturo kaj homa interkontaktado. Ekzemploj de tio estas la varma kvartalo – Wallen –, ĝiaj multnombraj coffeeshop (laŭvorte kafo-vendejoj aŭ kafejoj, sed ne vere), kiuj laŭleĝe disvendas kanabon, la muzeoj kiaj la Rijksmuseum (regna muzeo), la Muzeo Van Gogh, la Muzeo Stedelijk, la muzeo Hermitage Amsterdam la muzeoj de la Hejmo de Rembranto, de la Hejmo de Anne Frank, la Amsterdam Museum, la ruĝ-lampa distrikto De Wallen kaj la historiaj kanaloj bordataj de malnovaj domoj. Ankaŭ la Amsterdama Borso, nome la plej malnova borso de la mondo, estas situanta en la urbocentro. Ĉio tio allogas pli ol 5 milionoj da internaciaj vizitantoj ĉiujare.[8]

Mapo de Amsterdamo en 1544. La famaj Grachtengordel ne estis ankoraŭ establitaj.
Korto de la Amsterdama Borso de Emanuel de Witte, 1653. La Amsterdama Borso estis la unua borso kiu enkondukis kontinuan komercon komence de la 17-a jarcento.

La urba slogano estas: Heldhaftig, Vastberaden, Barmhartig ("Brava, decida, kompatema").

Kiel komerca ĉefurbo de Nederlando kaj unu el pintaj financaj centroj en Eŭropo, Amsterdamo estas konsiderata alfa mondurbo fare de la studgrupo Globalization and World Cities (GaWC). La urbo estas ankaŭ kultura ĉefurbo de Nederlando.[9] Multaj grandaj nederlandaj institucioj havas siajn sidejojn tie, kaj sep el la 500 plej grandaj entreprenoj de la mondo, kiaj Philips kaj ING, estas bazitaj en la urbo.[10] En 2012, Amsterdamo estis rangigita fare de Economist Intelligence Unit (EIU)[11] kiel la dua el plej bonkvalitaj urboj por loĝi kaj la 12-a tutmonde laŭ vivkvalito por medio kaj infrastrukturo fare de Mercer.[12] La urbo estis antaŭe rangigita la 3-a en plinovigo fare de 2thinknow en la indico Innovation Cities Index 2009.[13]

Historio redakti

Fondo kaj Mezepoko redakti

Amsterdamo estas multe pli nova ol aliaj nederlandaj urboj kiaj Nijmegen, Roterdamo, kaj Utreĥto. En Oktobro 2008, historigeografo Chris de Bont sugestis ke la tereno ĉirkaŭ Amsterdamo estis reklamita tiom frue kiom je la fino de la 10-a jarcento. Tio ne necese signifas ke estis jam setlejo tie, ĉar la terenreklamado (elmarigita) povis ne rilati al farmado — sed al kolektado de torfo, por uzado kiel brulaĵo.[14]

Amsterdamo ricevis urborajton en 1300 aŭ 1306.[15] El la 14-a jarcento antaŭen, Amsterdamo floris, ĉefe pro la komerco kun la Hansa ligo. En 1345, supozita miraklo rilata al eŭkaristio en Kalverstraat faris la urbon grava loko de pilgrimado ĝis la adoptado de la Protestantismo. La Mirakladorado subpublikiĝis sed restis vive. En la 19-a jarcento, ĉefe post la jubileo de 1845, la adorado estis revivigita kaj iĝis grava nacia referenco por nederlandaj katolikoj. La Stille Omgang — nome silenta promeno aŭ procesio en civilaj vestoj — estas la esprimo de la pilgrimado ene de Protestanta Nederlando ekde la fino de la 19-a jarcento.[16] En la pinto de la Silenta Promenado, ĝis 90 000 pilgrimantoj venis al Amsterdamo. En la 21-a jarcento tio malalatiĝis al ĉirkaŭ 5000.

Konflikto kun Hispanio redakti

En la 16 a jarcento, nederlandanoj ribelis kontraŭ Filipo la 2-a de Hispanio kaj sekve kontraŭ liaj sukcedantoj. La ĉefaj tialoj por la ribelo estis la trudo de imposto, nome la deka groŝo, kaj la religia persekutado de Protestantoj fare de la ĵus enkondukita Inkvizicio. La ribelo akriĝis al la Okdekjara Milito, kiu finfine rezultis en la nederlanda sendependeco.[17] Forte estrita de la estro de la Nederlanda Ribelo nome Vilhelmo la Silentulo, la Nederlanda Respubliko famiĝis pro sia relativa religia toleremo. Judoj el la Iberia Duoninsulo, Hugenotoj el Francio, prosperaj komercistoj kaj presistoj el Flandrio, kaj ekonomiaj kaj religiaj rifuĝintoj el la partoj de la Malaltaj Landoj kontrolitaj de hispanoj trovis sekurecon en Amsterdamo. La influo de flandraj presistoj kaj la intelektula toleremo de la urbo faris Amsterdamon centro por la eŭropa esprimlibereco.[18]

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de judoj en Nederlando.

Centro de la Nederlanda Orepoko redakti

 
La Reĝa Palaco, la Nieuwe Kerk, kaj la nun detruita pezejo ĉe la Placo Dam en 1814.

La 17-a jarcento estas konsiderata la Orepoko de Amsterdamo, dum kiu ĝi iĝi la plej riĉa urbo en la mondo.[19] Ŝipoj velis el Amsterdamo al la Balta Maro, Nordameriko, kaj Afriko, same kiel al la nuntempaj Indonezio, Barato, Srilanko, kaj Brazilo, formante bazon de tutmonda komerca reto. La komercistoj de Amsterdamo havis la plej grandan parton kaj de la Nederlanda Orient-hinda Kompanio kaj de la Nederlanda Okcident-hinda Kompanio. Tiuj kompanioj akiris transmarajn posedaĵojn kiuj poste iĝos la Nederlandaj kolonioj. Amsterdamo estis la ĉefa loko de Eŭropo por elŝipigo de varoj kaj estis la ĉefa financa centro de la mondo.[20] En 1602, la amsterdama oficejo de la internacia komerca Nederlanda Orient-hinda Kompanio iĝis la unua borso de la mondo prr la komercado de siaj propraj varoj.[21] La Banko de Amsterdamo startis funkcii en 1609, agante kiel tutserva banko por nederlandaj komercistaj bankistoj kaj kiel rezerveja banko.

 
Amsterdamo en 1888.

Dekadenco kaj modernigo redakti

La prospero de Amsterdamo malpliiĝis dum la 18-a kaj komenco de la 19-a jarcentoj. La militoj de la Nederlanda Respubliko kontraŭ Anglio kaj Francio malbone efikis sur Amsterdamo. Dum la Napoleonaj Militoj, la gravo de Amsterdamo atingis sian plej malaltan punkton, kiam Holando estis absorbita en la Franca Imperio. Tamen, la posta establado de la Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj en 1815 markis ŝanĝopunkton.

 
Vijzelstraat rigarde al la placo Muntplein en 1891.

La fino de la 19-a jarcento estas foje nomata la dua Orepoko de Amsterdamo.[22] Oni konstruis novajn muzeojn, fervojan stacion, kaj la Concertgebouw; en tiu sama epoko, la Industria Revolucio atingis la urbon. La Kanalo Amsterdamo–Rejno estis elfosita por havigi al Amsterdamo rektan konekton kun la rivero Rejno, kaj la Nordmara Kanalo estis elfosita por havigi al la haveno pli mallongan konekton kun la Norda Maro. Ambaŭ projektoj draste plibonigis komercon kun la cetero de Eŭropo kaj de la mondo. En 1906, Joseph Conrad faris mallongan priskribon de Amsterdamo vidita el la marbordo, en sia verko The Mirror of the Sea.

20-a jarcento redakti

Tuj antaŭ la Unua Mondmilito, la urbo startis etendiĝi denove, kaj oni konstruis novajn ĉeurbojn. Kvankam Nederlando restis neŭtrale en tiu milito, Amsterdamo suferis malabundon de manĝaĵoj, kaj ankaŭ hejtigaj brulaĵoj malabundas. Tiu malabundo okazigis tumultajn en kiuj kelkaj personoj estis mortigitaj. Tiuj tumultoj estas konataj kiel Aardappeloproer (terpoma ribelo). Homoj startis rabadi stokejojn por akiri necesaĵojn, ĉefe manĝaĵoj.[23]

 
La rekonstruita librejo kiu kovras la enirejon de la "Sekreta Kaŝejo" kie Anne Frank kaŝiĝis

La 1-an de januaro 1921, post inundo en 1916, la ruinigitaj municipoj Durgerdam, Holysloot, Zunderdorp kaj Schellingwoude, ĉiuj norde de Amsterdamo, estis, laŭ sia propra peto, aligitaj al la grandurbo.[24][25]

Inter la mondaj militoj, la ĉefurbo plue etendiĝis, ĉefe okcidenten de la distrikto Jordaan en Frederik Hendrikbuurt kaj ĉirkaŭaj kvartaloj.

Nazia Germanio invadis Nederlandon la 10-an de majo 1940 kaj ekkontrolis la landon. Kelkaj Amsterdamanoj protektis judojn, tiele eksponante sin kaj siajn familiojn al alta risko esti enprizonigitaj aŭ eĉ senditaj al koncentrejoj. Pli ol 100 000 nederlandaj judoj estis deportitaj al Naziaj koncentrejoj, el kiuj ĉirkaŭ 60 000 estis loĝintaj en Amsterdamo. Eble la plej fama deportito estis la juda junulino Anne Frank, kiu mortiĝis en la Koncentrejo Bergen-Belsen.[26] Fine de la Dua Mondmilito, la komunikado kun la cetero de la lando rompiĝis, kaj malabundis manĝaĵoj kaj brulaĵoj. Multaj civitanoj veturis al la kamparo por akiri manĝaĵojn. Hundoj, katoj, krudaj suker-betoj, kaj eĉ bulboj el tulipoj — boligitaj al pulpo — estis konsumitaj por pluvivi.[27] Plej el la arboj de Amsterdamo estis forhakitaj por akiri brulaĵojn, kaj oni prenis la tutan lignaĵaron el la apartementoj de la deportitaj judoj.

 
urbanoj celebrantaj la tagon de la liberigo de Nederlando je la fino de la Dua Mondmilito

Multaj novaj ĉeurboj, kiaj Osdorp, Slotervaart, Slotermeer kaj Geuzenveld, estis konstruitaj en la jaroj post la Dua Mondmilito.[28] Tiuj ĉeurboj enhavis multajn publikajn parkojn kaj grandajn malfermajn spacojn, kaj la novaj konstruaĵoj havigis plibonigitajn loĝadkondiĉojn kun pli grandaj kaj lumigitaj ĉambroj, ĝardenoj kaj balkonoj. Pro la milito kaj aliaj okazaĵoj de la 20-a jarcento, preskaŭ la tuta urbocentro devis esti riparita. Ĉar socio estis ŝanĝanta, politikistoj kaj aliaj influaj figuroj faris planojn por redesegni grandajn partojn de tiu urbocentro. Estis pliiĝanta peto de oficejaj konstruaĵoj, kaj ankaŭ de novaj ŝoseoj, ĉar la aŭtomobilo iĝis disponebla al plej homoj.[29] Metroo ekfunkciis en 1977 inter la nova ĉeurbo Bijlmer kaj la centro de Amsterdamo. Oni faris postajn planojn por konstrui novan aŭtoŝoseon super la metroo por konekti la Centran Stacion kaj la urbocentron kun aliaj partoj de la urbo.

Postulitaj grand-skalaj detruoj komencis en la iama juda kvartalo de Amsterdamo. Plej malgrandaj stratoj, kiaj Jodenbreestraat, estis plilarĝigitaj kaj preskaŭ ĉiuj el iliaj domoj estis detruitaj. Je la pinto de la detruo, okazis la Nieuwmarktrellen (Protestoj de Nieuwmarkt);[30] la tumultantoj montris sian furion pro la detruego okazigita de la restrukturigo de la urbo.

Kiel rezulto, la detruego estis haltigita, kaj la aŭtoŝoseo neniam estis konstruita; nur la metroo estis kompletigita. Nur kelkaj stratoj restis larĝaj. La nova urbodomo estis konstruita sur la preskaŭ komplete detruita placo Waterlooplein. Dume, grandaj privataj organizoj, kiaj Stadsherstel Amsterdam, estis fonditaj kun la celo restaŭri la tutan urbocentron. Kvankam la sukceso de tiu lukto estas videbla nuntempe, la klopodoj por plia restaŭrado estas ankoraŭ farataj.[29] La tuta urbocentro retenis siam iaman brilon kaj, kiel tuto, ĝi estas nune protektita areo. Multaj el ties konstruaĵoj iĝis monumentoj, kaj en Julio 2010 la Grachtengordel (nome la tri samcentraj kanaloj, nome Herengracht, Keizersgracht, kaj Prinsengracht) estis aldonita al la Listo de la Monda heredaĵo de Unesko.

21-a jarcento redakti

En la komencaj jaroj de la 21-a jarcento, la Amsterdama urbocentro estis alloginta grandajn nombrojn de turistoj: inter 2012 kaj 2015, la ĉiujara nombro de vizitantoj altiĝis el 10 milionoj al 17 milionoj. La prezoj de la ejoj plialtiĝis, kaj lokaj vendejoj faris vojojn al ejoj turism-orientitaj, kio faras la centron neatingebla por la urbaj loĝantoj.[31] Tiuj disvolvigoj vekis komparojn kun Venecio, urbo superŝutita pro la turisma influo.[32]

Oni komencis konstruon de metrolinio kiu konektas parton de la urbo norde de la rivero (aŭ lago) IJ al la centro en 2003. La projekto estas polemika ĉar ties kosto estis superinta sian buĝeton je triobla faktoro ĉirkaŭ 2008,[33] pro timo de damaĝo al konstruaĵoj en la centro, kaj ĉar konstruado devis esti haltigita kaj restartita multajn fojojn.[34]

Ekde 2014, plinovigita fokuso estis farita al la urba regenerado kaj renovigado, ĉefe en areoj rekte borde al la urbocentro, kiel ĉe Frederik Hendrikbuurt. Tiu urba renovigo kaj etendo de tradicia centro de la urbo estas parto de la iniciato Struktura Vido Amsterdamo 2040.[35][36]

Vidindaĵoj redakti

Muzeoj redakti

Preĝejoj redakti

 
La distrikto Zuidas estas la sidejo de multaj nederlandaj multnaciaj entreprenoj.

Aliaj konstruaĵoj redakti

Servoj redakti

Transportoj redakti

  • La Metroo de Amsterdamo formas parton de la reto de publikaj transportoj de Amsterdamo kaj ĝia ĉirkaŭurbo en Nederlando. Ĝi estis inaŭgurita la 16-an de oktobro 1977 kaj nuntempe konsistas el kvar linioj. La reto estas 40 km longa kaj kalkulas 52 staciojn. Ĝi estas ekspluatata de GVB.
  • Tramoj ekspluatataj de GVB.
  • Busoj ekspluatataj de GVB.
  • Pramoj ekspluatataj de GVB.
  • Trajnoj ekspluatataj de Nederlandse Spoorwegen.
  • La nederlanda aŭtovojo 10 aŭ A10 (nederlande Rijksweg 10, aŭ Autosnelweg A10) estas cirkla aŭtovojo ĉirkaŭ la urbo Amsterdamo. Ĝi plenumas la funkcion de interna aŭtovoja ringo ĉirkaŭ la urbo, dum la funkcion de ekstera aŭtovojo en la sudo kaj okcidento havas la nederlanda aŭtovojo 9.

Famuloj redakti

 
Baruĥ Spinozo.

Famaj Amsterdamanoj estis ekzemple Anne Frank, juda junulino, kiu pereis dum la holokaŭsto, estas konata pro sia fama taglibro; la pentristoj Rembrandt van Rijn kaj Vincent van Gogh, kaj la filozofo Baruĥ Spinoza.

Arto kaj distro redakti

Sporto redakti

Aliaj redakti

 
Memportreto de Rembrandt van Rijn de 1659.

Alilokanoj redakti

Esperanto en Amsterdamo redakti

 
Binnenkant 46, Amsterdamo
  • En 1903 S. de Vries publikigis en Amsterdamo la unuan internacian revuon pri Esperanta stenografio "La Stenografisto".
  • En Amsterdamo troviĝas strato "Zamenhofstraat" ekde 1948[37]. Zamenhofstraat estas ankaŭ unu el la terminaloj de pramo 915[38].
  • En Amsterdamo okazis la 20-a Kongreso de TEJO en 1964.
  • En Amsterdamo kaj en tuta Nederlando, en la 1970-aj jaroj, telefonbudoj havis instrukciojn en Esperanto;[39] rimarkindas kiel la ŝtata entrepreno pri telekomunikado PTT elegante sukcesis eviti ĉiajn supersignojn en la gramatike seneraraj frazoj.
  • La internacia lingvo Esperanto estas instruita ekde 1948 ĉe la Universitato de Amsterdamo. En 1997 estis fondita la Katedro Interlingvistiko kaj Esperanto kiel speciala katedro de la Fakultato de Humanistiko de la Universitato de Amsterdamo.

Esperantistoj de Amsterdamo redakti

Referencoj redakti

  1. Dutch Wikisource. "Grondwet voor het Koninkrijk der Nederlanden" (nederlande). Ĉapitro 2a, Artikolo 32a. [1] Alirita la 2016-05-30. "...de hoofdstad Amsterdam..."
  2. Permanent Mission of the Netherlands to the UN. "General Information". Arkivita el la originalo la 2013-10-05. [2] Alirita la 2015-05-30.
  3. "CBS Statline - Population Development; region per month". [3] Alirita la 2016-05-30.
  4. "Economische Verkenningen Metropool Regio Amsterdam" (PDF). [4] Alirita la 2016-05--30.
  5. "Randstad2040; Facts & Figures (p.26)" (nederlande). VROM. Arkivita el la originalo (PDF) la 2013-05-29. [5] Alirita la 2016-05-30
  6. Encyclopædia Britannica Eleventh Edition, Vol 1, pp. 896–898.
  7. Cambridge.org, Capitals of Capital -A History of International Financial Centres – 1780–2005, Youssef Cassis, ISBN 978-0-521-84535-9.
  8. Amsterdam verwelkomde in 2014 ruim 5 miljoen buitenlandse toeristen – Amsterdam – PAROOL
  9. Post Ateno en 1888 kaj Florenco en 1986, Amsterdamo estis en 1986 elektita kiel Exuropa Ĉefurbo de Kulturo, konfirmante sian elstaran postenon en Eŭropo kaj en Nederlando. Vidu EC.europa.eu por superrigardo de eŭropaj urboj kaj ĉefurboj de kulturo laŭlonge de jaroj. Arkivita en 2008-12-14 ĉe Wayback Machine.
  10. Forbes.com, Forbes Global 2000 Largest Companies – Dutch rankings. [6] Arkivigite je 2017-06-09 per la retarkivo Wayback Machine Alirita 2016-05-31.
  11. ["http://pages.eiu.com/rs/eiu2/images/EIU_BestCities.pdf" "Best cities ranking and report"] Alirita 2016-05-31 (PDF).
  12. "Best cities in the world (Mercer)". City Mayors. 2010-05-26. Arkivita el la originalo la 2010-11-01. [7] Alirita la 2016-05-31.
  13. "2thinknow Innovation Cities Global 256 Index – worldwide innovation city rankings". Innovation-cities.com. 2009-07-30. Arkivita el la originalo 2010-09-11. [8] Alirita 2016-05-31.
  14. Amsterdam 200 jaar ouder dan aangenomen (Dutch). Nu.nl (2008-10-22). Arkivita el la originalo je 2008-10-25. Alirita 2008-10-22. Arkivigite je 2008-10-25 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-10-25. Alirita 2017-02-11.
  15. De geschiedenis van Amsterdam (Dutch). Municipality of Amsterdam. Arkivita el la originalo je 2008-05-18. Alirita 2008-05-21. Arkivigite je 2008-05-18 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-08-19. Alirita 2022-10-22.
  16. Mirakel van Amsterdam (Dutch). Arkivita el la originalo je 2009-08-08. Alirita 2008-05-21.
  17. Eighty Years' War (Dutch). Leiden University. Arkivita el la originalo je 2008-05-12. Alirita 2008-05-21.
  18. Ekzemple: post sia proceso kaj kondamno en Romo en 1633, Galileo elektis la eldonejon de Lodewijk Elsevier en Amsterdamo por publikigi unu el siaj plej fajnaj verkoj, Discorsi e Dimostrazioni Matematiche Intorno a Due Nuove Scienze. Vidu Wade Rowland (2003), Galileo's Mistake, A new look at the epic confrontation between Galileo and the Church, New York: Arcade Publishing, ISBN 1-55970-684-8, p. 260.
  19. E. Haverkamp-Bergmann, Rembrandt; The Night Watch (New Jersey: Princeton University Press, 1982), p. 57
  20. Amsterdam in the 17th century Arkivigite je 2017-10-26 per la retarkivo Wayback Machine, The University of North Carolina at Pembroke
  21. The oldest share. Arkivita el la originalo je 2008-05-09. Alirita 2008-05-22.
  22. Amsterdam through the ages -A medieval village becomes a global city. Arkivita el la originalo je 2008-05-01. Alirita 2008-05-21.
  23. Aardappeloproer – Legermuseum (nederlande) (PDF). Arkivita el la originalo je 2008-05-28. Alirita 2008-05-21.
  24. Amsterdam city archives. Arkivita el la originalo je 2014-10-06. Alirita 2014-10-4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-06. Alirita 2021-08-26.
  25. http://www.centraledorpenraad.nl/landelijk-noord/historie | website centrale dorpen raad (villages central council)
  26. Deportation to camps. Hollandsche Schouwburg. Alirita 2008-05-21.
  27. Kou en strijd in een barre winter (Dutch). NOS. Arkivita el la originalo je 2008-01-23. Alirita 2008-05-21. Arkivigite je 2008-09-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-09-20. Alirita 2017-02-12.
  28. Stadsdeel Slotervaart – Geschiedenis (nederlande). Municipality Amsterdam. Arkivita el la originalo je 2008-05-03. Alirita 2008-05-22. Arkivigite je 2008-05-03 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-03. Alirita 2017-02-12.
  29. 29,0 29,1 Stadsherstel Missie/Historie (nederlande). Alirita 2008-05-22.
  30. Typisch Metrostad (Dutch). Municipality Amsterdam. Arkivita el la originalo je 2008-06-10. Alirita 2008-05-22. Arkivigite je 2013-11-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-11-05. Alirita 2021-12-28.
  31. "Amsterdam als koelkastmagneetje".
  32. "Winkelomzet in Amsterdamse binnenstad explodeerde in 2015", Het Parool, 2016-01-28. Kontrolita 2016-06-22.
  33. "Geschiedenis van een debacle", Het Parool, 2008-04-17 2008.
  34. Werk aan Amsterdamse Noord-Zuidlijn hervat. Alirita 2016-06-22.
  35. Plan Openbare Ruimte Frederik Hendrikbuurt (nederlande). Alirita 2016-09-26.
  36. Structural Vision Amsterdam 2040 (Dutch). Alirita 2016-09-26.
  37. Listo de Zamenhof/Esperanto-objektoj en Nederlando
  38. Pramo 915
  39. esperante Maniero de uzado en nederlanda telefonbudo

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

   Amsterdamo en ReVo

Provinco Nord-Holando  
Aalsmeer | Alkmaar | Amstelveen | Amsterdamo | Beemster | Bergen | Beverwijk | Blaricum | Bloemendaal | Castricum | Den Helder | Diemen | Drechterland | Edam-Volendam | Enkhuizen | Gooise Meren | Haarlemmerliede en Spaarnwoude | Haarlemmermeer | Harlemo | Heemskerk | Heemstede | Heerhugowaard | Heiloo | Hilversum | Hollands Kroon | Hoorn | Huizen | Koggenland | Landsmeer | Langedijk | Laren | Medemblik | Oostzaan | Opmeer | Ouder-Amstel | Purmerend | Schagen | Stede Broec | Texel | Uitgeest | Uithoorn | Velsen | Waterland | Weesp | Wijdemeren | Wormerland | Zaanstad | Zandvoort
Nederlando | Provincoj | Municipoj