Sarajevo

ĉefurbo de Bosnio kaj Hercegovino

Sarajevo (serbe Сарајево) estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de Bosnio kaj Hercegovino. Ĝi havas loĝantaron de 305 242 loĝantoj ĉe la kvar municipoj kiuj formas la urbon, kun metropolita areo de 423 645 loĝantoj ene de la Kantono de Sarajevo. Ĝi estas ankaŭ ĉefurbo de la Federacio Bosnio kaj Hercegovino, kaj la centro de la Kantono de Sarajevo. Orienta Sarajevo estas la ĉefurbo de jure de la Serba Respubliko.

Sarajevo
serbe ciril-alfabete: Сарајево, turke Saraybosna
urbo
Panoramo de Sarajevo, Sarajeva biblioteko, Sebilj, Moskeo Ferhadija en Sarajevo, Katedralo de Koro de Jesuo, Serba ortodoksa katedralo
Fotomontaĵo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Сарајево
Kromnomo: Eŭropa Jerusalemo
Ŝtato Bosnio kaj Hercegovino Bosnio kaj Hercegovino
Duoninsulo Balkano
Entito FBH
Kantono Kantono Sarajevo
Opĉinoj
Historiaj regionoj Osmanida imperio, Reĝlando SKS, SFRJ
Montaro Dinara montaro
Memorindaĵoj
Konstruaĵoj Nacia teatro, Sarajeva biblioteko
Riveroj Bosna, Miljacka
Situo Sarajevo
 - alteco 511 m s. m.
 - koordinatoj 43° 52′ 00″ N 18° 25′ 00″ O / 43.86667 °N, 18.41667 °O / 43.86667; 18.41667 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Trebević
 - alteco 1 627 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 498 m s. m.
Areo 141,5 km² (14 150 ha)
Loĝantaro 310 605
Denseco 2 195,09 loĝ./km²
Natur-allogaĵo Vrelo Bosne
Fondo 13-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 71000
Telefona antaŭkodo +387 (33)
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Bosnio kaj Hercegovino
Situo enkadre de Bosnio kaj Hercegovino
Situo enkadre de Bosnio kaj Hercegovino
Vikimedia Komunejo: Sarajevo
Retpaĝo: www.sarajevo.ba
Map

La urbo estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj balkanaj urboj kaj havas longan kaj riĉan historion ekde ĝia fondiĝo en la jaro 1461 de la Otomanoj.

Sarajevo situas ĉe rivereto Miljacka en valo de Dinara Montaro en la mezorienta parto de la lando kaj ĉe la montego Trebević. La centro de la urbo troviĝasje 511 metroj super marnivelo dum kelkaj kvartaloj atingas 700 metrojn, kio faras de Sarajevo unu de la urboj plej altaj en Eŭropo. La montopintoj kiuj ĉirkaŭas Sarajevon atingas kaj preterpasas 2.000 metrojn super marnivelon.

Dum jarcentoj Sarajevo estis grava vojkruciĝo de la mondkulturoj. Pro sia situo ĝi rolis kiel pordego por la popoloj migrantaj inter Ocidenta Asio kaj Eŭropo. La urbo estas konata pro sia tradicia religia diverseco kaj toleremo, kun anoj de Islamo, ortodoksismo, katolikismo kaj judismo, kiu kunvivis tie dum jarcentoj. Pro tiu longa kaj riĉa historio de religia diverseco kaj kunekzisto, Sarajevo estas konata kiel la "Eŭropa Jerusalemo".[1]

Etimologio redakti

Sarajevo (prononce: "Sárajevo" aŭ "Sáraievo", kvankam ties loĝantoj prononcas ties nomon kiel "Sáraevo") estas slavigo fonetike de la vorto turka saraj -jedive; signife saraj: palaco kaj jedive la otomana posteno simila al vicreĝo, guberniestro aŭ vickonsulo; tiele Sarajevo etimologie signifas: Palaco de la ĝenerala guberniestro.

Historio redakti

Danke al sia geografia pozicio, ekde la fondiĝo ĝin influis granda nombro de diversaj kulturoj kaj civilizoj kiuj renkontiĝis, miksiĝis kaj paciĝis en tiu ĉi loko. La urbo kreskis ĉirkaŭ citadelo konstruita en la 13-a jarcento ĉe komercvojo tra la montaro. La lando Bosnio kaj Sarajevo apartenis al Osmanida imperio de la 15-a ĝis la 19-a jarcento.

Ekde 1878 aŭstria-hungara imperio ekregis la landon kaj multe ŝanĝis la aspekton de la urbo. En 1914 Sarajevo estis scenejo de la atenco kontraŭ habsburga tronheredanto Franz Ferdinand. Tiu evento estis la preteksto por la Unua mondmilito.

Post la Dua mondmilito, Sarajevo rapide kreskis kaj en 1984 la urbo estis loko de la 14-aj Vintraj Olimpiaj Ludoj. La aranĝo atingis rekordon pri la nombro de landoj kaj sportistoj partoprenintaj kaj la ludoj estis rekonitaj kiel unu el la plej bone organizitaj.

Ekde 1992 Sarajevo estis sieĝata dum kvar jaroj. Dum tiu ĉi tragika epoko, kiu kaptis la atenton de la tuta mondo, la urbo estis grave difektita. Miloj da homoj pereis, multaj aliaj devis rifuĝi, granda nombro de kulturaj institucioj kaj historiaj konstruaĵoj estis intence detruitaj.

Nuntempe Sarajevo rekonstruas sian infrastrukturon kaj ekonomion. Tamen, spite al multaj klopodoj de militemaj kaj detruemaj fortoj por dividi tiun ĉi landon kaj bataligi ties popolojn unuj kontraŭ aliaj, la spirito de Bosnio kaj precipe de la ĉefurbo Sarajevo ankoraŭ vivas.

Vidindaĵoj redakti

  • La Nacia Muzeo de Bosnio kaj Hercegovino (bosne, kroate kaj serbe Zemaljski muzej Bosne i Hercegovine / Земаљски музеј Босне и Херцеговине) situas en centra Sarajevo.

Servoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Inter la ĝemelaj urboj de Sarajevo estas

Sarajevo kaj Esperanto redakti

La Esperanta movado en la urbo aktivas ekde 1908. Ĝi kulminis inter 1970 kaj 1991 en kiu periodo okazis, inter la aliaj eventoj, Internacia Junulara Kongreso 1973.

En 1994-1995 la ŝtata Radio-Bosnio kaj Hercegovino elsendis programon “Esperanto el Sarajevo”. Elektitaj artikoloj el la elsendoj aperis en la libro “Spite al ĉio - Bosnio”.

En aŭgusto de 2006 Sarajevo gastigis la 62-a IJK. Sarajevo estas la sola urbo kiu gastigis IJK pli ol unufoje.

En 2006 aperis libro de Spomenka ŠTIMEC Hodler en Mostar (romano 2006) pri Ferdinand Hodler, svisa pentristo kaj patro de Hector Hodler. Fakto estas, ke la Artgalerio de Sarajevo posedas diversajn verkojn de tiu artisto.

En aŭgusto 2011 okazis en Sarajevo la 84-a SAT-Kongreso.

Kiel urbo-kandidato por la 103-a UK Sarajevo bonvenigas esperantistojn kaj ĝia ĉefurbestro prof. d-ro Ivo Komšić faris varman inviton. Li diris: “Mi kore invitas Universalan Esperanto-Asocion kaj esperantistojn de la mondo ariĝi en 2018 en Sarajevo, la urbo kiu per la gastamo, simpatiemo kaj subteno de siaj civitanoj faros ke via laboro kaj la restado estu agrablaj kaj memorindaj.”

Famuloj redakti

Notoj redakti

  1. Stilinovic, Josip (3a de januaro 2002). In Europe's Jerusalem Catholic World News. Konsultita la 5an de aŭgusto 2006.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti