Kanado

lando en Nordameriko norda de la ĉefparto de Usono kaj orienta de Alasko

Kanado (angle kaj france: Canada) estas la plej norda lando en la okcidenta duonsfero. La lando etendiĝas inter la Atlantika Oceano en la oriento kaj la Pacifika Oceano en la okcidento, havas landlimon kun Usono sude kaj nordokcidente (Alasko) kaj havas 1,2 km-longan landlimon kun Gronlando (Danio) ĉe la insulo Tartupaluk. Kanado ankaŭ atingas la Arktan Oceanon en la nordo kie la teritoriaj pretendoj etendiĝas ĝis la Norda Poluso.

Kanado
Canada

Flago de Kanado

Blazono de Kanado

Detaloj Detaloj
Nacia himno: O Canada
Ho Kanado
Nacia devizo: A Mari Usque Ad Mare
De maro al maro
Situo
suverena ŝtatolandodominio de Brita ImperioKomunuma reĝlandofederacio • OECD-lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Otavo
Oficiala(j) lingvo(j) angla
franca
Uzata(j) lingvo(j) inuinaktuna
kria
ĉipevajana
gviĉina
Plej ofta(j) religio(j) kristanismo
Areo 9 984 670 km²
- % de akvo 8,92 %
Loĝantaro 36 991 981 (2021)
Loĝdenso 3,2 loĝ./km²
Loĝantoj kanadanoj
Horzono UTC-3.5 ĝis UTC-8

UTC-2.5 ĝis UTC-7 (somere)

Interreta domajno ca
Landokodo CA
Telefona kodo 1
Plej alta punkto Monto Logan
Plej malalta punkto Arkta Oceano
Politiko
Politika sistemo Parlamenta demokratio
Konstitucia monarkio
Ŝtatestro Karlo la 3-a (reĝo)
Mary Simon (guberniestro ĝenerala)
Ĉefministro Justin Trudeau
Nacia tago 1-a de julio
Sendependiĝo disde Britio 1-a de julio 1867
Ekonomio
Valuto dolaro (CAD)
MEP laŭ 2007
– suma $1,274 duiliono
– pokapa $ 38.200
Esperanto-movado
Landa E-asocio Kanada Esperanto-Asocio
vdr

Post Rusio, Kanado estas la dua plej granda lando en la mondo laŭ tuta areo. Tamen ĝia popoldenseco estas tre malforta (po 3 homoj en kvadrata kilometro), tiel ke entute estas nur 32 milionoj da loĝantoj. Kvankam Kanado havas pli grandan geografian areon ol la najbara Usono, ĝi nur havas unu naŭonon de la popolkvanto.

Kanado estas necentra federacio de 10 provincoj kaj 3 teritorioj kuniĝintaj laŭ procezo nomata konfederiĝo.

Nomo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nomiĝo de Kanado.

La nomo "Kanado" (elparolata [kænədə] en la angla de Kanado, [kanadα] en la franca de Kebekio) venas el irokeza vorto kun signifo "vilaĝo". En 1535 loĝantoj de la regiono kie nun estas la urbo Kebeko uzis la vorton gvidante la esploriston Jacques Cartier al la vilaĝo Stadacona.[1] Cartier uzis la vorton 'Canada' por priskribi ne nur tiun vilaĝon sed la tutan regionon regatan de Donnacona, tribestro ĉe Stadacona. Ĝis 1545, eŭropaj libroj kaj mapoj uzis la nomon Canada priskribante ĉi tiun regionon.[2]

La franca kolonio Kanado (Nova Francio) estis tiu parto de Nova Francio laŭlonge de la rivero Sankt-Laŭrenco kaj la nordaj bordoj de la Grandaj Lagoj. Poste oni dividis ĝin por formi du britajn koloniojn, kiuj havis la nomojn Supra Kanado kaj Malsupra Kanado, kolektive nomitaj "la Kanadoj", ĝis ilia unuigo kiel la brita Provinco Kanado en 1841. Je konfederiĝo en 1867, oni adoptis la nomon Kanado por la tuta lando, kiun oni ankaŭ ofte nomis Dominio Kanado ĝis la 1950-aj jaroj. Iom post iom, dum Kanado asertis sian politikan aŭtonomecon de Britio, la federacia registaro simple uzis la nomon Kanado sur juraj dokumentoj kaj traktatoj. La Kanada Akto 1982 mencias nur "Canada" kiu sekve estas la sola laŭleĝa oficiala nomo de la lando. Ĉi tio respeguliĝis en 1982 per la renomigo de la nacia festotago de Dominia Tago al Kanada Tago.

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Kanado.
 
Vikingoj.

Kanadon, kie loĝis indiĝenaj popoloj (kiujn oni nomas la Unuaj Nacioj en Kanado) dum ĉirkaŭ 10 000 jaroj, unue vizitis eŭropanoj ĉirkaŭ 1000 kiam Vikingoj nelonge koloniumis ĉe L'Anse aux Meadows en Novlando.

Britaj pretendoj en nuna Kanado komenciĝis per la vojaĝo de Giovanni Caboto al Novlando en 1497. Francaj pretendoj komenciĝis per la esploroj de Jacques Cartier (1534) kaj Samuel de Champlain (1603). La unuaj eŭropaj koloniantoj en Kanado estis francoj en la nunaj Kanadaj Marprovincoj - la tiel-nomataj Akadianoj. Pli solida eŭropa ĉeesto estiĝis en la 16-a kaj 17-a jarcentoj kiam la Francoj koloniumis tie, laŭ la rivero Sankt-Laŭrenco. Champlain nomis tiun teritorion Nova Francio.

Britaj kolonioj stariĝis en la Atlantika kaj Hudsongolfa marbordoj. Pro la pligrandiĝo de la du koloniaroj, Britio kaj Francio ekluktis por Nordameriko inter 1689 kaj 1763 (la Francaj kaj Indianaj Militoj). Francio perdis pli kaj pli da teritorio al Britio, cedante la Novskotian duoninsulon en la Traktato de Utreĥto (1713) kaj la ceteran Novan Francion en la Traktato de Parizo (1763).

Post la Usona Milito de Sendependeco, multaj lojalistoj de la Unuiĝinta Imperio transloĝis al Brita Nordameriko — tiam konsistanta el la apartaj kolonioj de Novlando, Nov-Skotio (kiu ampleksis nunan Nov-Skotion kaj Nov-Brunsvikon), Kebekio (kiu ampleksis nunan sudan Kebekion kaj Ontarion), kaj Insulo de Princo Eduardo. Por loĝigi la lojalistojn, Britio kreis la kolonion de Nov-Brunsviko el parto de Nov-Skotio en 1784, kaj dividis Kebekion en Supra Kanado kaj Malsupra Kanado per la Konstitucia Akto de 1791.

La Milito de 1812 komenciĝis kiam Usono atakis britajn fortojn en Kanado por malpliigi ilian regadon de Nordameriko kaj la Atlantiko. En Aprilo 1813, usonaj trupoj bruligis Jorkon (nunan Toronton). La britoj venĝis sin per la bruligo de Vaŝingtono en surpriza atako en 1814. La Traktato de Gento estis subskribata en decembro 1814.

La Ribeloj de 1837-1838 en Supra kaj Malsupra Kanado serĉis respondecan registaron (parlamentan regmanieron); ili aparte fortis en Malsupra Kanado (nuna Kebekio) en la Ribelo de la Patriotoj. Post tiuj, Britio unuigis la Kanadojn en la Provinco Kanado per la Akto de Unuiĝo (1840) en senfrukta klopodo asimili la franckanadanojn. Post kiam Usono konsentis pri la 49-a paralelo norda kiel landlimo inter la Usona kaj Britnordamerika okcidento, la brita registaro kreis la koloniojn de Nova Kaledonio (1848) kaj Vankuvera Insulo (1849) kiuj kuniĝis en 1866 kiel Brita Kolumbio.

 
Unua paĝo de ekzemplero de la Akto pri Brita Nordameriko el 1867.

Parte pro timo de usona forto, la kolonioj de Nov-Brunsviko kaj Nov-Skotio konsentis kuniĝi kun la Provinco Kanado. La 1-an de julio 1867, Britio enleĝigis la Akton pri Brita Nordameriko, kunigante la tri koloniojn en la nova, iom sinreganta Dominio Kanado, kun kvar provincoj:

  1. Ontario (antaŭa Supra Kanado; Kanado Okcidenta en Provinco Kanado);
  2. Kebekio (antaŭa Malsupra Kanado; Kanado Orienta en Provinco Kanado);
  3. Nov-Brunsviko;
  4. Nov-Skotio.

La termino Kanada konfederiĝo estas uzata por tiu unuiga procezo kaj ofte por la sekva federacio.

Aliaj Britaj kolonioj kaj teritorioj baldaŭ aliĝis al la Konfederiĝo. En 1870, Kanado ekregis la vastegan Rupertlandon, la antaŭan monopoliejon de la Kompanio de la Hudsona Golfo, proksimume 2/3 de la areo de moderna Kanado; tri modernaj provincoj, multe de la teritorio de aliaj tri, kaj la tri teritorioj konsistas el ĉi tiu regiono. La kolonioj de la Insulo de Princo Eduardo kaj Brita Kolumbio aliĝis en 1871. En 1880, Kanado havis en si la tuton de sia nuna area krom Novlando kaj Labradoro (aliĝis en 1949).

Plena regado super la aferoj de la Dominio venis oficiale en 1931 per la Statuto de Westminster, laŭ kiu aktoj de la Brita Parlamento ne plu aplikiĝis al Kanado sen ties konsento; kaj en 1982 per la patrolandigo de la Konstitucio de Kanado. Kanado ankaŭ distingiĝis per sia partopreno en la Dua Mondmilito.

En la dua duono de la 20-a jarcento, multaj civitanoj de la plejmulte france parolanta provinco Kebekio petis sendependecon per du referendumoj: tiuj de 1980 kaj 1995. En ambaŭ la disiĝistoj malvenkis, 60% kaj 50.6% voĉdonante kontraŭ.

La historio de eŭropa kontakto kun la indiĝenoj de Kanado ne estas tiom sangelverŝa kiel en Usono kaj pli sude; grava ekonomiaĵo en frua Kanado estis la tiel-nomita "Indiana komerco" por peltoj. Multaj traktatoj subskribiĝis inter la indiĝenoj kaj la eŭropanoj. Tamen ekde la 19-a jarcento mistraktado kaj malrespekto de la traktatoj pliiĝis. Nun la indiĝenoj — la membroj de la Unuaj Nacioj (indianoj), inuitoj, kaj metisoj (prafiloj de koloniistoj kaj unuaj nacioj) — pli kaj pli postulas riparojn kaj respekton de la traktatoj. Unu el la plej gravaj decidoj tiucele estis la konkludo de landpretenda konsento kun la inuitoj de norda Kanado per la kreo de la teritorio Nunavuto, inuita hejmlando kaj la sola memreganta indiĝena teritorio en Ameriko.

Geografio redakti

 
Satelita mapo de Kanado.

Kanado okupas la nordan duonon (41%) de Nordameriko. Ĝin limas sude Usono kaj nordokcidente Alasko. Apud la suda bordo de Novlando troviĝas Sankta-Piero kaj Mikelono, transmara komunumo de Francio. Kanado atingas la Atlantikan Oceanon oriente kaj la Pacifikan Oceanon okcidente, de kiu oni prenas la landan devizon. Norde estas la Arkta Oceano, kun Gronlando nordoriente. Depost 1925, Kanado pretendas la sektoron de la Arkto inter 60 gradoj kaj 141 gradoj de okcidenta longitudo, kvankam ĉi tiu pretendo ne estas universe agnoskata. La plej norda urb(et)o en Kanado kaj la mondo estas Alerto, stacio de la Kanadaj Fortoj je la norda punto de la insulo Ellesmere, nur 834 kilometrojn for de la poluso.

Kvankam Kanado estas la due plej granda lando post Rusio, multe de tiu teritorio estas arkta, kaj do ĝi nur havas la kvare plej multan kultiveblan landon post Rusio, Ĉinio, kaj Usono. La popoldenseco de 3.5 homoj/kvadratkilometro estas inter la plej malaltaj en la mondo; kvankam pli granda ol Usono, Kanado nur havas la naŭonon de ties popolnombro. Ĉirkaŭ 80% de kanadanoj vivas ene de 200 kilometroj de la suda landlimo.

 
La Sankt-Laŭrenca Golfo estas iel enirejo al la akso de Kanado.

La plej popolhava regiono estas la Valo de la Grandaj Lagoj kaj de la Rivero Sankt-Laŭrenco en la okcidento. Norde de tiu regiono estas la vasta Laŭrenca tabulo, roka zono balaita de la lasta glacia epoko, kiu punktigis la mineralriĉan landon per lagoj kaj riveroj de kiuj 60% en la mondo estas en Kanado. La Laŭrenca tabulo ĉirkaŭiras la vastan Hudsonan Golfon, de Granda Ursa Lago en la Nordokcidentaj Teritorioj ĝis la Atlantika marbordo de Labradoro.

La insulo Novlando, la plej orienta parto de Nordameriko krom Gronlando, estas je la buŝo de Sankt-Laŭrenca Golfo, la plej granda estuaro de la mondo. La Kanadaj Marprovincoj eltendiĝas sude de Kebekio. Nov-Brunsvikon kaj Nov-Skotion disigas la Golfo de Fundy, kie okazas la plej altaj tajdoj de la mondo. La Insulo de Princo Eduardo en la Golfo Sankt-Laŭrenco estas la plej malgranda kanada provinco.

Okcidente de Ontario, la vastaj, ebenaj Kanadaj Prerioj eltendiĝas ĝis la Rok-Montaro kiu apartigas ilin de Brita Kolumbio.

La vegetaĵaro de norda Kanado laŭgradiĝas de konifera arbaro al tundro ĝis la arkta dezerto en la fora nordo. Norde de la kontinenta Nordkanado troviĝas la vasta Arkta Insularo, kiu enhavas kelkajn el la plej grandaj insuloj de la mondo.

Kanado reputacias je malvarmegeco, sed la tuta lando spertas kvar malsamajn sezonojn. Multe el la lando riskas je severaj vintroj, kun neĝoŝtormoj kaj glaciŝtormoj. En norda Kanado temperaturoj atingas -50 celsiuse, kaj eĉ en suda Kanado la temperaturo ofte atingas -20 aŭ -30. Tamen marborda Brita Kolumbio estas escepto, kun multe pli milda klimato. Someroj estas sufiĉe varmaj, de 20 gradoj en la marbordoj ĝis 30 gradoj en centra Kanado.

Vidu ankaŭ redakti

Politiko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Registaro de Kanado.

Ŝtatestro redakti

 
Elizabeto la 2-a, antaŭa reĝino de Kanado.

Kanado estas federacio sub sistemo de parlamenta demokratio, kaj ankaŭ estas konstitucia monarkio. Ĝia ŝtatestro kaj suverenulo estas la monarko de la Unuiĝinta Reĝlando, aktuale la reĝo Karlo la 3-a, kun la titolo Reĝo de Kanado.

La Reĝa Privata Konsilio de Kanado (angle King's Privy Council for Canada, france Conseil privé de la Roy pour le Canada; akronime KPC kaj CPR) estas korpo de konsilistoj, kies rolo estas konsili kanadan monarkon. La membroj de la Konsilio estas nomumitaj fare de la Ĝenerala Guberniestro de Kanado por ilia vivdaŭro, kiam la kandidatoj por la posteno estas proponitaj al la Guberniestro Ĝenerala fare de la Ĉefministro de Kanado.

La taskoj de la ŝtatestro estas plenumitaj en la nomo de la Reĝ(in)o fare de la Guberniestro Ĝenerala de Kanado, kutime emerita politikisto aŭ alia publikulo nomita de la Reĝino laŭ la rekomendo de la Ĉefministro. La guberniestro ĝenerala estas senpartia figuro kies simbolaj kaj formalaj roloj inkluzivas doni Reĝan Konsenton al leĝoj proponitaj de la Ĉambro de Deputitoj kaj de la Senato, oficiale bonvenigi fremdajn ambasadorojn, eldiri la Diskurson de la Trono, subskribi ŝtatajn dokumentojn, apogi kanadan unuecon kaj identecon, malfermi kaj fermi sesiojn de parlamento, kaj dissolvi parlamenton por balotado. La aktuala guberniestro ĝenerala estas Julie Payette.

 
Parlamenta monteto en Otavo

Guberniestro kaj parlamento redakti

La Reĝino kaj ŝia reprezentanto, nome la guberniestro ĝenerala, estas ĉefe figuruloj, kun malmulte da vera reala povo, ĉar tiu en la posteno preskaŭ ĉiam agas laŭ la postuloj de la registarestro de Kanado, nome la ĉefministro kiu estas kutime la partiestro de la partio kun la plej granda kvanto da deputitoj en la Ĉambro de Deputitoj.

La guberniestro ĝenerala de Kanado formale nomas la Ĉefministron de Kanado; kaj tiu persono estas sekve aprobita per voĉdono de fido en la Ĉambro. La ĉefministro siavice nomumas la Kabineton, konsistantan kutime el la deputitoj kaj foje senatanoj de sia partio. Ekzekutivan potencon tenas la ĉefministro kaj kabineto, kiuj nomumiĝas al la Privata Konsilio de Kanado kaj fariĝas ministroj de la Krono. Tiu estas la Registaro de Kanado.

 
La kunsidejo de la Ĉambro de Deputitoj de Kanado.

La leĝofara branĉo de la registaro estas la du ĉambroj de la Parlamento de Kanado, kiu konsistas el tri branĉoj: la Reĝino; la nebalote nomita Senato (Senate/Sénat); kaj la balote elektita Ĉambro de Deputitoj, (House of Commons/Chambre de communes).

Ĉiu deputito estas elektita per simpla plieco en unu elekta distrikto; ĝeneralaj balotoj estas malfermitaj fare de la guberniestro ĝenerala laŭ la peto de la ĉefministro, kaj devas okazi almenaŭ unufoje ĉiun kvinan jaron. La ĉefministro havas fortan regadon super la leĝojn donita de la Parlamento pro sia strikta regado de la partio.

Senatanoj estas elektitaj de la ĉefministro kaj formale nomumitaj de la guberniestro ĝenerala por enoficeco ĝis la aĝo de 75 jaroj. La senato havas 105 senatanojn: 24 el Ontario, 24 el Kebekio, 24 el la marprovincoj (10 el Nov-Skotio, 10 el Nov-Brunsviko, 4 el Insulo de Princo Eduardo), 24 el la Okcidentaj Provincoj (el Manitobo, Brita Kolumbio, Saskaĉevano kaj Alberto ĉiuj po 6), 6 el Novtero kaj Labradoro kaj unu el ĉiu teritorio: Nunavuto, Nordokcidentaj Teritorioj kaj Jukonio.

Kanada havas tri ĉefajn naciajn partiojn: la centrisma Liberala Partio, la dekstrisma Konservativa Partio, kaj la socialdemokratisma Nov-Demokratia Partio. Regiona partio, nome la Bloko Kebekia, havas multajn deputitojn en Kebekio: ĝia celo estas la suvereneco de Kebekio kaj socia demokratio. Estas aliaj malgrandaj partioj, sed ĝis nun ili ne povis elektigi anojn al la Ĉambro de Deputitoj.

La partio de la iama elektita ĉefministro, Stephen Harper, estas la Konservativa Partio de Kanado, kiu estiĝis el kunfandiĝo de du dekstrismaj partioj, nome la Progresisma Konservativa Partio de Kanado kaj la Kanada Alianco en decembro de 2003. La nun-eksa Liberala Partio regis dum preskaŭ 13 jaroj, de 1993 ĝis 2006, sen interrompo.

La partio de la nuna elektita ĉefministro, nome Justin Trudeau, estas la Liberala Partio de Kanado.

Konstitucio redakti

 
Presitaj ekzempleroj de la Kanada Ĉarto de Rajtoj kaj Liberecoj.

La Konstitucio de Kanado konsistas el skribataj tekstoj Arkivigite je 2005-12-14 per la retarkivo Wayback Machine kaj neskribitaj tradicioj kaj kutimoj. La federacia registaro kaj naŭ el la dek provincoj konsentis pri la repatriigo de la konstitucio kaj pri ĝiaj amendprocedoj en ĉefministra renkontiĝo en unu longa nokto en novembro 1981 (kiun la Kebekiaj Naciistoj nomas la "Nuit des longs couteaux": la nokto de longaj tranĉiloj) sen Kebekio kiu finminute rifuzis amendojn, ĉar la provinca gubernio kredis, ke ili malplifortigas la franc-parolantan econ de la provinco en iu multkultura etoso.

La Konstitucio enhavas sekcion, la Kanadan Ĉarton de Rajtoj kaj Liberecoj, kiu listigas la bazajn rajtojn de ĉiuj kanadanoj. Kvankam multaj el la rajtoj povas esti dumtempe formetitaj de la federacia kaj provincaj parlamentoj per uzo de ĝia Artikolo 33a (la t.n. "malgraŭ-klaŭzo" (notwithstanding clause/clause non-obstant), la ĉarto estas tre grava ilo por juĝa analizo de leĝoj por respekto de homaj rajtoj kaj eĉ forigo de malrespektaj leĝoj. Kanadanoj sentas sin tre alligitaj al la Ĉarto kaj do uzo de la malgraŭ-klaŭzo estas tre rara.

Juĝistaro redakti

 
La Suprema Kortumo de Kanado en Otavo, okcidente de la Parlamenta Monteto.

La juĝistaro de Kanado ludas gravan rolon en la interpretado de leĝoj kaj rajtas formeti leĝojn kiuj kontraŭas la konstitucion. La Suprema Kortumo de Kanado estas la plej alta kortumo kaj fina arbitracianto. Ĉiuj juĝistoj je la superaj kaj apelaciaj kortumoj kaj de la Suprema Kortumo estas elektitaj kaj nomumitaj de la federacia registaro post konsultado kun neregistaraj juraj grupoj. Juĝistaj postenoj en aliaj provincaj kaj teritoriaj kortumoj estas plenigitaj fare de tiuj registaroj (vidu artikolon Kanada kortumsistemo).

 
La Reĝa Kanada Rajda Polico estas unu el la ikonoj de Kanado plej konataj en la tuta mondo.

Komuna juro uziĝas ĉie krom en Kebekio, kie uziĝas civila juro. Krima juro estas sole federacia respondeco kaj estas unuforma ĉie en Kanado. Policado kaj krimaj kortumoj estas provinca respondeco, sed en la plejparto de provincoj (krom Ontario, Kebekio, kaj Novlando kaj Labradoro) provinca policado estas kontraktata al la federacia polico, la mondfama kaj nacisimbola Reĝa Kanada Rajda Polico (Royal Canadian Mounted Police (RCMP), Mounties/Gendarmerie royale du Canada (GRC)). La Rajda Polico estas la sola polico en la mondo kiu funkcias je tri niveloj: municipa, provinca, kaj federacia.

Fremdaj rilatoj redakti

Antaŭe ĉefe konsiderata kiel nura ano de la Brita imperio, Kanado distingis sin unue en la Dua Mondmilito; en tiu tempo ĝi evoluis propran eksterlandan politikon kaj eniris tiun militon propravole. En la dudeka jarcento Kanado etendis sin al la mondo kaj klopodis montrigi sin "mezranga potenco" kiu laboras kun kaj grandaj kaj malgrandaj landoj. Ĝi multe famas pri siaj pacigaj klopodoj — la Paciga Forto de la Uniĝintaj Nacioj estis kanada kreaĵo.

Kanado havas proksiman kaj ampleksan rilaton kun Usono trans la plej longa nedefendata landlimo en la mondo. Sed vidu ankaŭ la kulturan sekcion pri kanadaj opinioj pri tiu rilato.

Kanado membras en la Unuiĝintaj Nacioj, la Komunumo de Nacioj, la Internacia Organizaĵo de Franclingvujo, NATO, la G8 kaj APEC.

Provincaj registaroj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teritoria organizado de Kanado.

Kanado havas dek provincojn, kiuj pro la Konstitucio posedas grandajn potencojn en la konfederacio:

 
Politika mapo de Kanado indikanta la provincojn kaj teritoriojn.

La provincoj havas unuĉambrajn, elektitajn parlamentojn kun registaroj estrataj de ĉefministro elektita same kiel la federacia ĉefministro.

Ĉiu provinco ankaŭ havas leŭtenantan guberniestron, reprezentantan la reĝinon, elektitan de la federacia ĉefministro kaj nomumitan de la guberniestro ĝenerala.

La provincoj respondecas pri multaj el la socialaj programoj de Kanado, ekzemple sanservo, edukado, kaj bonfaraj socialaj pagoj, kaj kune ricevas pli da impostoj ol la federacia registaro, kondiĉo kvazaŭ unika inter mondaj federacioj. La federacia registaro faras egaligajn pagojn por certigi ke pli-malpli konstantaj servo-niveloj ekzistas inter riĉaj kaj malriĉaj provincoj.

La tri naciaj, federaciaj partioj havas analogojn en la plejmulto de la provincoj. Tamen, kutime la provincaj partioj ne ligiĝas formale al la federaciaj partioj, escepte la Novdemokratan Partion. En iuj provincoj estas regionaj politikaj partioj kiel la Saskaĉevana Partio aŭ la Labradora Partio. En Kebekio, la politika etoso estas tre malsama; la ĉefa diseco estas inter suverenismo, kiun representas la Kebekia Partio kaj Kebekio solidara, kaj federaciismo, kiun representas la Liberala Partio de Kebekio; pro tiu diseco aliaj partioj (ekz. la dekstrema Demokrata Agado de Kebekio kaj Unuiĝo de Progresemaj Fortoj) ne multe sukcesas.

Teritoriaj registaroj redakti

En la kanada nordo ekzistas tri teritorioj, kreitaj de la federacia registaro (ne de la Konstitucio) kaj kiuj havas malpli da potenco, kvankam kreskanta:

La teritorioj ne havas reĝan reprezentanton, ĉar ili ne estas teknike suverenaj; senpartia teritoria komisaro reprezentas la federacian registaron kaj servas analogie al la provincaj leŭtenantaj guberniestroj.

La teritorioj havas unuĉambran parlamenton samkiel la provincoj; tamen nur Jukonio havas parti-sistemon samkiel la provincoj. La aliaj du teritorioj uzas sistemon de "konsenta registaro", en kiu ĉiu deputit-kandidato estas sendependulo kaj la ĉefministro estas elektita de kaj el la deputitoj.

Ekonomio redakti

 
La Financa Distrikto de Toronto estas la dua plej granda financa centro en Nordameriko, la sepa plej granda tutmonde en dungado kaj la kerno de la kanada financa sektoro.[3]

La ekonomio de Kanado estas libermerkata kapitalisma, same kiel sia najbaro Usono.

Signifa parto de sia ekonomio baziĝas sur naturresursoj (petrolo, tergaso, ĉiaspecaj ligno kaj mineraloj), kaj sur la sektoro de servoj, kaj pli sekundaraj areoj estas industrio, turismo kaj agrikulturo.

La evoluinta kanada ekonomio plejparte similas la ekonomion de Usono, kun klara orientiĝo al libera merkato kaj alta vivnivelo. Ekde Dua Mondmilito, la impona kresko en industrio, mineralminado kaj la serva sektoro ŝanĝis la ĉefe agraran ekonomion en modernan kaj evoluitan ekonomion. Kanado estas memproviza je energio kaj havas grandajn rezervojn de tergaso sur la orienta marbordo. Kanado havas enormajn naftorezervojn: 178 miliardoj da bareloj da petrolo (la dua plej granda naftorezervo en la mondo; nur Sauda Arabio havas pli grandan naftorezervon (264 miliardoj da bareloj da nafto), sed ĝia petrolproduktado estas nur la oka en la mondo.

Kanado estas la plej granda provizanto de ligno en la mondo. En la tri orientaj provincoj estas abundo de aliaj mineraloj. En 1989 estis subskribita liberkomerca interkonsento kun Usono kaj en 1994 la Nordamerika Liberkomerca Interkonsento estis subskribita (inkluzive de Meksiko). La novaj interkonsentoj kaŭzis signifan kreskon de la MEP kaj la integriĝon de la kanada ekonomio en la ekonomion de Usono. Sekve de tiuj rilatoj, la recesio, kiu komenciĝis en Usono en 2001, havis negativan efikon al la kanada ekonomio. en 2003, la senlaboreco en Kanado pliiĝis kaj la industria sektoro kaj minerala minado malpliiĝis. Kanado evitis eniri ekonomian krizon post 2001, kaj ĝia ekonomio kreskas je bona rapideco.

Du ĉefaj temoj influas la kanadan ekonomian politikon. Unu afero estas la ekvilibro inter la ekonomia politiko administrita de la federacia registaro kaj la postuloj kaj deziroj de la diversaj provincoj. Dum la krizo kun Kebekio en la 1980-aj jaroj kaj 1990-aj jaroj kiam ekzistis timoj pri dissolvo de la federacio kaj ekzistis necerteco koncerne la efikon de tia politika movado sur la ekstera ŝuldo kaj ekstera komerco de Kanado. En aliaj tempoj ekzistis streĉiteco inter la federacia registaro kaj Alberto kaj Novlando kaj Labradoro koncerne la distribuadon de profitoj el la naturresursoj trovitaj en tiuj provincoj.

La dua afero estas la malalta naskokvanto, kiu staras je mezumo de 1,4 infanoj po virino. Tiu malalta indico pliigis la bezonon de enmigrado. Ekde la 1960-aj jaroj, Kanado konservis liberalan enmigradpolitikon celitan altiri klerajn kaj profesiajn homojn al la lando. Malgraŭ la enmigrado, ekzistas malfacileco en la integriĝo de kelkaj enmigrintoj al Kanado, ĉefe pro lingvaj malfacilaĵoj kaj loka laborsperto. Tiu ĉi malfacilaĵo igas multajn enmigrintojn labori en alia kampo ol tiu en kiu ili estis trejnitaj kaj tial ilia kontribuo al la ekonomio estas reduktita. Ekzemple, nur proksimume duono de la kuracistoj kaj flegistinoj enmigrantaj al Kanado laboras en sia profesio. Tamen, multaj el la infanoj de enmigrintoj en la dua generacio atingas altajn edukajn atingojn kaj integriĝas en altrangajn postenojn en la ekonomio, socio kaj kulturo.

Kiel riĉa, altteknologia socio, Kanado sufiĉe similas al Usono pro sia merkata ekonomio, produktado, kaj alta vivkvalito. En la lasta jarcento, la impona kresko de la fabrika, mina, kaj serva sektoroj ŝanĝis la landon de plejparte rura ekonomio al plejparte industria kaj urba. Kanado ankaŭ havas grandegajn rezervojn de natura gaso en la atlantika marbordo kaj en la okcidento, kaj multegajn aliajn naturajn rimedojn, kio faras ke ĝi estas memsufiĉa je energio. La Konsento pri Libera Negoco de 1988 kun Usono ekvalidita el 1989 kaj la Nordamerika Traktato pri Libera Negoco de 1994 kun Usono kaj Meksiko spronis imponan kreskon de interkomerco kaj ekonomia dependiĝo al Usono. Depost 2001, Kanado sukcese evitis recesion kaj daŭrigis la plej bonan entutan ekonomian agadon de la Grupo de Ok.

Du longvidaj zorgoj daŭras. Unue estas la daŭraj politikaj malkonsentoj kun Kebekio pri la Konstitucio, kiu foje revigligas la eblecon de la sendependeco de Kebekio. Pro la kresko de la ekonomio, aparte en Kebekio, timoj de apartiĝo malkreskadas. Alia zorgo estas la cerboperdo (brain drain), la foriro de profesiuloj al Usono serĉante pli grandan pagon, malpli grandan impostadon, kaj altteknologiajn eblecojn. Tamen, nesufiĉe rekonata "cerbogajno" okazas samtempe pro la enveno de edukitaj enmigrantoj (ĉefe de disvolviĝantaj landoj) kanaden.

Lingvoj redakti

La du oficialaj lingvoj de Kanado estas la angla lingvo kaj la franca lingvo. La 7-an de julio 1969 la Akto pri Oficialaj Lingvoj egaligis la francan al la angla tra la tuta federacia registaro. Tio ekigis procezon laŭ kiu Kanado redifinis sin kiel dulingva kaj multkultura lando.

 
Dulingva signalo en Montrealo.
  • La angla kaj la franca havas egalan statuson en la federacia registaro, en la federaciaj kortumoj, kaj en ĉiuj federaciaj institucioj.
  • Ĉiu akuzito en krima kazo rajtas proceson aŭ en la angla, aŭ en la franca.
  • La publiko rajtas, kie ekzistas sufiĉa demando, federaciregistaraj servoj aŭ anglalingve aŭ francalingve.
  • Minoritataj grupoj de parolantoj de unu de la oficialaj lingvoj en la plejparto de provincoj kaj teritorioj rajtas instruadon en sia lingvo.
  • Kvankam la multkulturismo estas oficiala politiko, por fariĝi civitano necesas paroli aŭ la anglan, aŭ la francan.
  • Pli ol 98% da kanadanoj parolas aŭ la anglan, aŭ la francan, aŭ ambaŭ.

La oficiala lingvo de Kebekio estas la franca, kiel difinita en la provinca Ĉarto de la Franca Lingvo, enkondukita de la Kebekia Partio en 1976. La Ĉarto tamen garantias rajtojn por anglalingvanoj kaj aborigen-lingvanoj. Kebekio disponigas la plejparton de registaraj servoj ambaŭlingve.

La franca ĉefe estas parolata en Kebekio, kun komunumoj en Nov-Brunsviko, norda Ontario, Saskaĉevano, kaj Manitobo. En la censo de la jaro 2001, 6 864 615 homoj diris, ke la franca estas ilia denaska lingvo; el tiuj, 85% vivis en Kebekio. 17 694 835 homoj menciis la anglan kiel denaskan lingvon. Nov-Brunsviko estas la sola oficiale dulingva provinco, statuso garantiita specife en la Kanada Ĉarto de Rajtoj kaj Liberecoj. Kelkaj provincaj registaroj, ekzemple Manitobo kaj Ontario, disponigas multajn servojn al siaj franclingvaj minoritatoj.

Neoficialaj lingvoj sufiĉe gravas en Kanado; 5 470 820 homoj menciis neoficialan lingvon kiel denaskan lingvon. Inter la plej gravaj neoficialaj denaskaj lingvoj estas la ĉina (853 745 denaskuloj), la itala (469 485), kaj la germana (438 080).

La franca en Kanado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kanada franca.
 
La "arrêt" ŝildoj (franca por "halto") estas uzataj en Kanado dum la anglalingva vorto stop, kiu estas ankaŭ valida franclingva vorto, estas uzata en Francio kaj en aliaj franc-parolantaj landoj kaj regionoj.

La franca estas la dua plej ofta lingvo en Kanado, post la angla, kaj ambaŭ estas oficialaj lingvoj je federacia nivelo. Ĝi estas la unua lingvo de 9.5 milionoj da personoj aŭ 29% kaj la dua lingvo por 2.07 milionoj aŭ 6% de la tuta loĝantaro de Kanado.[4] La franca estas la nura oficiala lingvo en la provinco Kebekio, estante gepatra lingvo de ĉirkaŭ 7 milionoj da personoj, aŭ preskaŭ 80% (Popolnombrado de 2006) de la provinco. Ĉirkaŭ 95% de la parolantaro de Kebekio parolas la francan ĉu kiel unua ĉu kiel dua lingvo, kaj por kelkaj kiel tria lingvo. Kebekio estas ankaŭ hejmo de la urbo Montrealo, kiu estas la 4a plej granda franc-parolanta urbo en la mondo, laŭ nombro de parolantoj de unua lingvo.[5] Nov-Brunsviko kaj Manitobo estas la nuraj du oficiale dulingvaj provincoj, kvankam la plena dulingveco estas aprobita nur en Nov-Brunsviko, kie ĉirkaŭ unu triono de la loĝantaro estas francparolanta. La franca estas ankaŭ oficiala lingvo de ĉiuj el la teritorioj (Nordokcidentaj Teritorioj, Nunavuto, kaj Jukonio). El tiuj tri, Jukonio havas plej da francparolantoj, kio enhavas ĝuste sub 4% el la loĝantaro.[6] Krome, kvankam la franca ne estas oficiala lingvo en Ontario, nome la leĝo Loi sur les services en françaisFrench Language Services Act sekurigas, ke la provincaj servoj estas disponeblaj en la franca lingvo. Tiu "Act" aplikiĝas al areoj de la provinco kie estas gravaj francparolantaj komunumoj, nome en Orienta kaj Norda Ontario. Aliloke, konsiderindaj franc-parolantaj minoritatoj troviĝas en suda Manitobo, Nov-Skotio, Princo Eduardo kaj la Duoninsulo Port-au-Port en Novlando kaj Labradoro, kie la unika Novlanda Franca dialekto estis historie parolata. Pli malgrandaj aroj da francparolantoj ekzistas en ĉiuj aliaj kanadaj provincoj. La urbo Otavo, nome kanada ĉefurbo, estas fakte dulingva, kiel aliflanke de rivero el Kebekio, antaŭ grandurbo Gatineau, kaj oni proponas registarajn servojn en franca same kiel en angla.

La angla en Kanado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kanada angla lingvo.

La kanada angla lingvo estas dialekto de la angla lingvo uzata en Kanado. Kombinas elementojn de la usona angla kaj brita angla. La kanada angla lingvo estas tre simila al la angla lingvo kiu estas parolata en la pacifika nordokcidenta parto de Usono. Tamen, uzas plejparte britanglan ortografion (te: colour anstataŭ color, zed anstataŭ zee, ktp.). Difina trajto de la kanada angla estas "vokala levo". La diftongoj /aɪ/ kaj /aʊ/ "levas" antaŭ senvoĉaj konsonantoj, konkrete /p/, /t/, /k/, /s/, /ʃ/ kaj /f/. En tiaj okazoj, /aɪ/ igas [ʌɪ~ɜɪ~ɐɪ].

Indiĝenaj lingvoj redakti

 
Trilingva tabulo en angla, franca kaj kria lingvo, nome la plej parolata inter indiĝenaj lingvoj, fare de inter 70 000 kaj 100 000 parolantoj.

La Akto de Konstitucio de 1982 rekonas tri grupojn de indiĝenaj popoloj en Kanado: la indianoj (nun plej ofte nomataj membroj de la Unuaj Nacioj), la inuitoj, kaj la metisoj. La indiĝena parto de la loĝantaro nun kreskas dufoje pli rapide ol la cetera loĝantaro de Kanado. Estas 790 000 indiĝenoj en Kanado (3% de la tuta populacio), el kiuj 69% estas de la Unuaj Nacioj, 26% estas metisoj, kaj 5% estas inuitoj.

Nun ekzistas pli ol 50 indiĝenaj lingvoj parolataj en Kanado, el kiuj la plejparto estas nur parolataj en Kanado kaj estas ŝrumpantaj. La solaj indiĝenaj lingvoj taksataj plene memdaŭraj estas la aniŝinabeka kaj kria (konsiderataj kune) kun 150 000 parolantoj, kaj la inuktituta kun 150 000 parolantoj en la Nordokcidentaj Teritorioj, Nunavuto, Nunaviko (nordo de Kebekio) kaj Nunaciavuto (nordo de Labradoro).

Du el la teritorioj donas oficialan staton al indiĝenaj lingvoj. En Nunavuto, la inuktituta kaj la inuinaktuna estas oficialaj kune kun la angla kaj la franca; la inuktituta estas kutima komuniklingvo por la registaro. En la Nordokcidentaj Teritorioj, la Akto pri Oficialaj Lingvoj difinas eĉ 11 lingvojn kiel oficialaj: la denesolina, la kria, la angla, la franca, la kuĉina, la inuinaktuna, la inuktituta, la inuvialuktuna, la sahtua, la dehĉoa, kaj la tliĉoa. La uzado de ĉi tiuj lingvoj (krom la angla kaj la franca) ne estas kutima en la registaro, sed civitanoj rajtas ricevi servojn kaj komuniki kun la registaro pere de ili.

Demografio redakti

 
La Koridoro Kebeko–Windsor estas la plej dense loĝata kaj plej industriigita regiono de Kanado, 1200 km longa.[7]

La censo de 2001 konstatis loĝantaron de 30 007 094; en aprilo 2005 Statistiko Kanada taksis la loĝantaron je 32,2 milionoj. Proksimume 80% de la kanada loĝantaro vivas ene de 200 km for de la usona landlimo.

En la 2001 censo, 39,4% identigis sian etnon kiel "kanada", el kiuj la plejmultoj verŝajne estus de brita, irlanda, aŭ franca etna deveno de fruaj enmigrantoj. Plue, 20,17% identigis sin kiel anglodevenaj, 15,75% kiel francdevenaj, 14,03% kiel skotdevenaj, kaj 12,90% kiel irlandodevenaj. Multaj aliaj grupoj raportiĝis sed nur germanoj (9.25%) kaj italoj (4.29%) signife multkvantis.

La kvanto de "videblaj minoritatoj" estas je 13% (ne inkluzive de membroj de la Unuaj Nacioj, metisoj, aŭ inuitoj). Ne-blankaj personoj estas 15% de la populacio el kiuj pli ol la duono (7,6% de la tuto) estas azianoj. En 2001, Kanado havis enmigrintan populacion de 5 448 480.

Religioj redakti

En tiom ampleksa kaj diversa lando estas granda kultura diverseco kaj ankaŭ religio estas ingredienco de tiu diverseco. Inter la registritaj kredantoj apartenas al katolikismo (45,7%), protestantismo (36,2%), sen religio (12,5%), ortodoksismo (1,4%), judismo (1,2%), islamo (0,9%), hinduismo (0,6%), budhismo (0,6%), sikhismo (0,5%), aliaj (0,4%) (informoj el 1991).

Kulturo redakti

Kanada estas multkultura socio kiu nutras "mozaikon" de multaj kulturoj egale gravaj kaj aprezataj. Sub la ĉefministro Pierre Trudeau la federacia registaro adoptis multkulturismon kiel oficialan politikon, laŭ la Reĝa Komisiono pri Dulingvismo kaj Dukulturismo de la registaro de Lester Pearson.

Pro sia kolonia pasinteco, la kanada kulturo estas forte influita de britaj kaj francaj kulturoj kaj tradicioj. Kanada kulturo estas ankaŭ forte influita de usona kulturo pro la proksimeco kaj la intermigrado de homoj, ideoj, kaj ekonomio. Multmaniere, pli fortika kaj individua kanada kulturo evoluis lastatempe, parte pro la civitana naciismo kiu trairis Kanadon en la jaroj ĉirkaŭ la Kanada Centjariĝo en 1967, kaj pro fokuso de la federacia registaro pri programoj por apogi kanadajn kulturon kaj arton.

 
Totemo kaj granda tradicia domo en Kwakwaka'wakw en Brita Kolumbio.

La indiĝenaj gentoj teksis la unuan ŝtofon de la kulturo, heredaĵo kaj historio de Kanado. Ĉiu indiĝena nacio posedas sian propran unikan kulturon, lingvon, kaj historion. La multaj nacioj trans Kanado teksis korbojn, pentris bildojn, kaj skulptis. Multaj lerte kudris kaj faris ilojn el naturaj rimedoj. Ili transdonis sian kulturon per parola historio. La simbolo de la Vintraj Olimpikoj de 2010 en Vankuvero estas inuksuko, tipe inuita homforma gvidmarko konstruata el ŝtonoj.

Fruaj eŭropanoj helpis en la formado de kanada kulturo. Dum la koloniigo de Kanado, eŭropanoj kreis multan folkloron pri la lando. Kanado havas longtempan literaturan tradicion (tiukadre vidu artikolon Listo de kanadaj verkistoj); kanadaj libroj mondfame sukcesis depost la komenco de la 20-a jarcento.

Nuntempe, usonaj kinofilmoj, aŭtoroj, televido, kaj muziko multe sukcesas en Kanado; samtempe multaj kanadaj distristoj multe sukcesas usone, ekzemple Céline Dion, Leonard Cohen kaj Shania Twain. La Premioj Juno (angle "Juno Awards"; france "Prix Juno") estas la kanada premiaro ĉiujare aljuĝataj al la plej bonaj muzikistoj kaj muzikaj grupoj en tiu lando.

Registaraj kulturaj institucioj inkluzivas Radio-Kanadon, la Nacian Kinkomisionon de Kanado, kaj la Kanadan Radi-Televidan kaj Telekomunikan Komisionon.

Naciaj simboloj redakti

 
La Flago de Kanado antaŭ la Marmuzeo de Atlantiko en Halifakso, Nov-Skotio.

La uzado de acerfolio kiel nacia simbolo datas al la 18-a jarcento; acerfolio aperas sur la aktuala kaj antaŭa flago de Kanado, la cendo, kaj la blazono. La naciaj koloroj - ruĝo por Britio kaj blanko por Francio - estis deklaritaj en 1921.

Kanado estas konata pro siaj grandegaj arbaroj kaj kordileroj kaj la bestoj tie vivantaj, ekzemple la alko, karibuo, kastoro, blanka urso, griza urso, kanada ansero, kaj komuna gavio. La simboleco de la kastoro, nacia besto de Kanado, venas de la negoco de kastorpeltoj je kiu konstruiĝis la frua ekonomio de Kanado.

Kanado ankaŭ koniĝas por la Reĝa Kanada Rajda Polico kaj por glacia hokeo, la oficiala vintra sporto. La oficiala somera sporto estas poŝbastonludo.

La nacia himno de Kanado estas O Canada.

Esperanto-movado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kanada Esperanto-movado.

La landa Esperanta asocio en Kanado estas la Kanada Esperanto-Asocio. Estas ankaŭ Esperanto-asocioj de la provinco Kebekio, kaj la urboj Halifakso, Kalgario, Montrealo, Otavo, Toronto, Vankuvero, kaj Viktorio. La 69a Universala Kongreso okazis en Vankuvero. La 105-a Universala Kongreso devis okazi el la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2020 en Montrealo, sed la fizika kongreso devis esti nuligita pro la pandemio de Kovim-19 kaj estis anstataŭita per virtuala kongreso; tiukadre oni decidis ankaŭ kunvoki en Montrealo la 107-an Universalan Kongreson en 2022.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Trigger, Bruce G.; Pendergast, James F.. (1978) “Saint-Lawrence Iroquoians”, Handbook of North American Indians Volume 15. Washington: Smithsonian Institution, p. 357–361. OCLC 58762737.
  2. . Tross (eldono de 1863). Alirita 2007-02-23.
  3. Saskia Sassen. (2018) Cities in a World Economy, 5‑a eldono, SAGE Publications, p. 210–. ISBN 978-1-5063-6260-1.
  4. "Qu'est-ce que la Francophonie?". Alirita la 16an de januaro 2020.
  5. What are the largest French-speaking cities in the world? (en-US). Alirita 2016-10-06.
  6. Detailed Mother Tongue (186), Knowledge of Official Languages (5), Age Groups (17A) and Sex (3) (2006 Census). 2.statcan.ca (7a de decembro, 2010). Arkivita el la originalo je 2009-02-02. Alirita 22a de februaro, 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-02-02. Alirita 2020-01-18.
  7. McMurry, Peter H.. (2004) Particulate Matter Science for Policy Makers: A NARSTO Assessment. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-84287-7.