Grupo de la Sep

interregistara ekonomika organizaĵo
(Alidirektita el G 8)
Ĉi tiu artikolo estas pri grupo de landoj. Pri la aliaj signifoj de la dusignaj kombinoj "G6", "G7", "G8" vidu apartigilon G kun nombro

La Grupo de la sep aŭ G7 estas neformala grupigo de la plej gravaj industriaj landoj . Ĝi konsistas el Britio, Francio, Germanio, Italio, Japanio, Kanado, kaj Usono. Ankaŭ la Eŭropa Komisiono estas reprezentata ĉe interkonsiliĝoj. Hispanio aspiras rektan membrecon. G7 ne estas vere organizaĵo; ĝiaj kunvenoj servu por senstreĉe diskuti tutmondajn temojn.

Grupo de la Sep
interregistara organizaĵo • sepopo • internacia organizaĵo
group of major economic countries
Komenco 1997 vd
Antaŭe G6 • G8 vd
Poste G8 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Landmembroj de la G8.

La landoj de G7 kune havas duonon de la mondaj komerco kaj malneta socia produkto.

Ĉiujara tutmonda ekonomia pintkonferenco kunigas la ŝtatestrojn aŭ registarestrojn de la G7-regnoj kaj aliaj regnoj. Antaŭe la eksterlandaj ministroj kunvenas por diskuti precipe temojn de ekstera politiko. Krom tiuj regulaj kunvenoj daŭre okazas interkonsiliĝo inter la plenrajtaj membroj.

G7 estis fondita en 1975 kaj evoluis jene:

Listo de la kunvenoj redakti

  1. 1975: Rambouillet (Francio)
  2. 1976: Puerto-Riko
  3. 1977: Londono (Britio)
  4. 1978: Bonn (Germanio)
  5. 1979: Tokio (Japanio)
  6. 1980: Venecio (Italio)
  7. 1981: Otavo (Kanado)
  8. 1982: Versailles (Francio)
  9. 1983: Williamsburg (Usono)
  10. 1984: Londono (Britio)
  11. 1985: Bonn (Germanio)
  12. 1986: Tokio (Japanio)
  13. 1987: Venecio (Italio)
  14. 1988: Toronto (Kanado)
  15. 1989: Parizo (Francio)
  16. 1990: Houston, Texas (Usono)
  17. 1991: Londono (Britio)
  18. 1992: Munkeno (Germanio)
  19. 1993: Tokio (Japanio)
  20. 1994: Napolo (Italio)
  21. 1995: Halifakso (Kanado)
  22. 1996: Lyon (Francio)
  23. 1997: Denvero (Usono)
  24. 1998: Birmingham (Britio)
  25. 1999: Kolonjo (Germanio)
  26. 2000: Okinavo (Japanio)
  27. 2001: Ĝenovo (Italio)
  28. 2002: Kananaskis (Kanado)
  29. 2003: Evian-les-Bains (Francio)
  30. 2004: Sea Island (Georgia) (Usono)
  31. 2005: Gleneagles (Skotlando) (Britio)
  32. 2006: Sankt-Peterburgo (Rusio)
  33. 2007: Heiligendamm (Germanio): G8-pintkonferenco en Heiligendamm
  34. 2008: Lago Toya, Abuta-distrikto, Hokkajdo, (Japanio): 34-a G8-pintkonferenco
  35. 2009: La-Aglo (Italio)
  36. 2010: Huntsville, Ontario (Kanado)
  37. 2011: Deauville (Francio)
  38. 2012: Camp David (Usono)
  39. 2013: Lago Erne (Britio)
  40. 2014: Bruselo (Belgio)
  41. 2015: Schloss Elmau (Germanio)
  42. 2016: Shima (Japanio)
  43. 2017: Taormina (Italio)
  44. 2018: Charlevoix (Kanado)
  45. 2019: Biarritz (Francio)
  46. 2020: Camp David (Usono)
  47. 2021: Kornvalo (Brito)
  48. 2022: Schloss Elmau (Germanio)
  49. 2023: Hiroshima (Japanio)

Vidu ankaŭ redakti


Eksteraj ligiloj redakti