Versailles
Versajlo (france Versailles [versaj]; esperantigite Versajlo) estas franca komunumo, prefektejo de la departemento Yvelines, en la regiono Francilio. Fine de 2019 en la komunumo vivis 84 808 loĝantoj, en 2009 estis 86 477[1].
Versajlo | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Francilio | ||
Departemento | Yvelines | ||
Arondismento | Versailles | ||
Kantono | Versailles-Nordo, -Nordoriento kaj -Sudo | ||
INSEE kodo | 78646 [+] | ||
Poŝtkodo | 78000 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 84 808 (2019) [+] | ||
Loĝdenso | 3 239 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 48′ N, 2° 8′ O (mapo)48.8047222222222.1341666666667Koordinatoj: 48° 48′ N, 2° 8′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 180 m [+] | ||
Areo | 26,18 km² (2 618 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Versailles estas mondfama urbo, konata precipe pro sia kastelo, konstruigita de Ludoviko la 14-a.

GeografioRedakti
SituoRedakti
Versailles troviĝas proksimume 17 km sudokcidente de la centro de Parizo. La najbaraj komunumoj estas:
- Le Chesnay norde,
- Vaucresson, Marnes-la-Coquette kaj Ville-d'Avray nordoriente,
- Viroflay oriente,
- Vélizy-Villacoublay kaj Jouy-en-Josas sudoriente,
- Buc sude,
- Guyancourt sudokcidente,
- Saint-Cyr-l'École okcidente,
- Bailly kaj Rocquencourt nordokcidente.
KvartalojRedakti
Versajlo konsistas el diversaj kvartaloj:
- Notre-Dame
- Saint-Louis
- Montreuil
- Porchefontaine
- Clagny-Glatigny
- Chantiers
- Jussieu-Petit bois-Picardie
- Satory
KulturoRedakti
MonumentojRedakti
- Kastelo de Versajlo
- Katedralo Sankta Ludoviko (Versajlo)
- Preĝejo Nia Sinjorino (Versajlo)
- Stacidomo Versailles-Château-Rive-Gauche
- Palmoludejo
MuzeojRedakti
- Muzeo Lambinet
- Muzeo de la kaleŝoj
- Muzeo de la parlamento
- La Osmothèque
TransportoRedakti
StacidomojRedakti
- Montreuil
- Versailles-Rive-Droite
- Versailles-Château-Rive-Gauche
- Porchefontaine
- Versailles-Chantiers
- Versailles-Matelots (fermita al vojaĝantoj)
- Saint-Cyr-Grande-Ceinture (fermita)
ProjektojRedakti
FamulojRedakti
- Edmond Frémy
- József Orosz, hungara redaktoro
Ĝemela urboRedakti
- Puŝkin, apud Sankt-Peterburgo, Rusio
EdukadoRedakti
Versajlo en EsperantoRedakti
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. Jen kiel ŝi prezentas Parizon kun kvar grandaj vidindaĵoj el kiuj nur aludoj al Luvro kaj al Versajlo, dum pli atentaj priskriboj al la Ejfelturo kaj al la Triumfa Arko:
|
Esperantaj eventoj en VersajloRedakti
Versajlo estis la loko de la 5-a Internacia Junulara Kongreso en 1949.
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ Insee. Populations légales 2009 - 78646-Versailles (france). Alirita la 21-an de novembro 2012.
- ↑ Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 120.