Helpo:Prononcindiko

Ĉi tiu paĝo klarigas kiel legi la Esperantajn prononc-indikojn ofte uzatajn en la Vikipedio.

Se vi alvenis ĉi tien per ligilo el iu prononc-indiko kaj volas scii la transskribon de la prononco laŭ la Internacia Fonetika Alfabeto, reiru al la antaŭa paĝo kaj movu la musmontrilon sur la prononc-indikon (sen klaki); post unu aŭ du sekundoj aperos la IFA-transskribo en ŝpruchelpilo.

Esperanta prononc-indiko

redakti

La Esperanta prononc-indiko estas proksimuma (eĉ eble malĝusta, se ekzemple temas pri tonaj lingvoj). Tamen, ekzakte pro tio, ĝi estas pli facile legebla por homoj, kiuj povas legi Esperanton, sed ne IFA-indikon. Jen la reguloj:

  • Ĉiu litero estas legata kiel en Esperanto. H estas uzata por indiki elspiran sonon (do ch estas c kun forta elspiro, ne «ĉ»).
  • Majuskloj (aŭ kelkfoje grasaj literoj) montras la akcentitan silabon.
  • Dupunkto montras ke la antaŭa litero prononciĝas longe.
  • Superskribita n montras ke la antaŭa vokalo prononciĝas naze.
  • Diftongoj kelkfoje montriĝas per superskribo de la duonvokalo.
  • Punkto aŭ streketo markas silablimon, paŭzeton k. s.
  • Kursiva litero montras, ke temas pri sono, kiu ne ekzistas en Esperanto, sed kiu estas simila al la Esperanta sono de la kursiva litero.

Ekzemploj

redakti

Jen kelkaj ekzemploj, kiuj montras la ekzaktan IFA-prononcindikon apud la faciliga Esperanta indiko:

  • Skribo: Los Angeles (angle), Esperanta prononcindiko: [loSENĝeles], IFA-prononcindiko: [lɒsˈændʒələs]
  • Skribo: Goethe (germane), Esperanta prononcindiko: [GEte], IFA-prononcindiko: ['ɡøːtʰə]
  • Skribo: 평양 (Pjongjango) (koree), Esperanta prononcindiko: [pjongjang], IFA-prononcindiko: [pʰjɔŋjaŋ]
  • Skribo: Nauro, Esperanta prononcindiko: [naUru], IFA-prononcindiko: [nɑːˈuːruː]

Vidu ankaŭ

redakti