Tramtransporto en Parizo T13
Tramtransporto en Parizo T13, nome Eksprestramo 13 (france Tram 13 Express aŭ Tram Express Ouest, konata kiel Tangentielle Ouest dum fazo de planado) estas nova linio de tramtrajno en Francio.
![]() ![]() | |
---|---|
T13 - Lisière Pereire | |
Superrigardo | |
Numero de linio | ![]() |
Sistemo | Transilien Tramtransporto |
Trafikado | |
Trafikanto | Transkeo |
Historio | |
Malfermo | 6-a de julio 2022 |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 18,8 km |
Ŝpuro | 1435 mm (Normala ŝpuro) |
Stacioj de la fervojlinio | |
12 haltejoj | |
ItineroRedakti
La linio estas 19 km longa, de Saint-Germain-en-Laye al Saint-Cyr-l'École, en la okcidentaj suburboj de Parizo. Ĝi estas interkonektita kun trajnoj de Transilien SNCF linioj L, N kaj U, kaj RER de Francilio (RER) linioj A kaj C.
La tramo veturas sur la dekstra trafikflanko en urbaj areoj, de Saint-Germain-en-Laye al Lisière Pereire, kaj sur la maldekstra trafikflanko de Lisière Pereire al Saint-Cyr.
PriskriboRedakti
La linio anstataŭas la branĉon Grande ceinture Ouest de Transilien L inter Saint-Germain-en-Laye-Grande-Ceinture kaj Noisy-le-Roi, irante plu norden al Saint- Germain-en-Laye RER kaj plu suden al Saint-Cyr.
Tramtrajnoj Alstom Citadis Dualis U 53800 estas uzataj sur la linio.
La tramdeponejo situas en Versailles-Matelots.
La linio estis malfermita al pasaĝeroj la 6-an de julio 2022.
Plilongigo estas planita en 2027.
LinioRedakti
HaltejojRedakti
BildgalerioRedakti
T13 - Saint-Germain-en-Laye
T13 - Camp des Loges
T13 - Lisière Pereire
T13 - Fourqueux - Bel-Air
T13 - Mareil-Marly
T13 - L'Étang - Les Sablons
T13 - Noisy-le-Roi
T13 - Bailly
T13 - Allée Royale
T13 - Les Portes de Saint-Cyr
T13 - Saint-Cyr
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo (Tram T13 IDF Mobilités)
- Tramway 13 | Toute l'information sur le projet du Tram 13 Express (france)
FontoRedakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tram Express Ouest en la angla Vikipedio.