Fervojo Grande Ceinture de Parizo

La Fervojo Grande Ceinture de Parizo (france Ligne de la grande ceinture de Paris) estas fervoja linio ĉirkaŭ Parizo 15 kilometrojn for de "Periferia Bulvardo" (france Boulevard Périphérique). La decido konstrui ĝin estis alprenita en la fino de la 19-a jarcento, por interkonekti la radiusajn liniojn kunligantajn la ĉefurbon kun la regionoj kaj por malŝarĝi la ekzistantan Fervojon Petite Ceinture (france Ligne de Petite Ceinture).

Fervojo Grande Ceinture de Parizo

Frajt-trajno en Sucy-en-Brie, Francio

Frajt-trajno en Sucy-en-Brie, Francio
Superrigardo
Tipo Frajto
Trafikado
Trafikanto SNCF
Teknikaj trajtoj
Longo 157 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Fervoja elektra sistemo 1.5 kV
vdr
Mapo

Priskribo redakti

Fervojo Grande Ceinture de Parizo estas nun tute dediĉita al frajta trafiko en siaj norda kaj orienta partoj inter stacidomo Sartrouville kaj Villeneuve-Saint-Georges, kunliganta la orientan (Normandio), nordan (Pikardio, Benelukso, Britio), orientan (Loreno, Alzaco, Germanio) kaj sud-orientan kaj sud-okcidentan itinerojn kaj ties plilongigojn en Italion, Svislandon kaj Hispanion, kaj la interkonektojn inter la uzinoj de Francilio. Ĝi kunligis ranĝadstaciojn de Achères, Villeneuve-Saint-Georges kaj Le Bourget ĝis la fermo de la du unuaj el ili en 2005-2006. Intensa trafiko (pli ol 200 trajnoj potage) en kelkaj partoj, interalie en Seine-Saint-Denis, estas proksima al saturiĝo.

Okcidente, mallonga parto, inter Stacidomo de Sartrouville kaj Achères-Ville, estas komune uzata kun linio Parizo-Rueno, kaj kun unu el la branĉoj de RER A.

La suda parto, inter Stacidomo de Versailles-Chantiers kaj Stacidomo de Juvisy-sur-Orge estas ankaŭ uzata de suburbaj trajnoj (RER C) kaj de TGV (Le Havre-Rueno-Liono-Marsejlo).

Nur la parto Achères-Versailles ne plu estas uzata; ĝi estis parte remalfermita al pasaĝera trafiko la 12-an de decembro 2004 en la parto Saint-Germain-en-Laye-Noisy-le-Roi (projekto GCO).

 
a - Versailles-Chantiers
b - Noisy-le-Roi
c - Saint-Nom-la-Bretèche - Forêt de Marly
d - Saint-Germain-en-Laye-Grande-Ceinture
e - Achères - Grand-Cormier
f - Sartrouville
g - Argenteuil-Grande-Ceinture
h - Le Bourget
i - Noisy-le-Sec
j - Valenton
k - Villeneuve-Saint-Georges
l - Juvisy
m - Massy - Palaiseau
n - Pont de Rungis - Aéroport d'Orly
u - Gare Montparnasse
v - Gare Saint-Lazare
w - Gare du Nord
x - Gare de l'Est
y - Gare de Lyon
z - Gare d'Austerlitz

Listo de stacidomoj redakti

Bildgalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti