Marsejlo

Urbo en Francio

Marsejlo (france Marseille [maʁsɛj], okcitane Marselha [maɾˈseʎa]) esta urbo en sudorienta Francio, ĉefurbo de la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura kaj prefektejo de la departemento Bouches-du-Rhône. Ĝi situas per rapidvojo je 775 km de Parizo, 396 km de Liono, 204 km de Nico, 400 km de Ĝenovo, 521 km de Milano, kaj 506 km de Barcelono. Ĝin limigas okcidente la Mediteranea maro, norde la montaro de l'Estaque kaj la montaro de l'Etoile [stelo], oriente la montaro de Allauch, kaj sude la montaro de Calanques [kalankoj].

Marsejlo vidata el la katedralo Notre-Dame de la Garde
Marsejlo vidata el la katedralo Notre-Dame de la Garde
Marsejlo
france Marseille, okcitane Marselha
urbo
Flago
Oficiala nomo: Marseille
Ŝtato Francio Francio
Regiono Alpoj-Bordo Lazura
Departemento Bouches-du-Rhône
Komunumo Marsejlo
Insulo D'If
Historia regiono Provenco
Memorindaĵoj Notre-Dame de la Garde baziliko
Konstruaĵoj
Rivero Rodano
Situo Marsejlo
 - koordinatoj 43° 17′ 47″ N 05° 22′ 12″ O / 43.29639 °N, 5.37000 °O / 43.29639; 5.37000 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 652 m s. m.
Plej malalta punkto 0
Areo 240,62 km² (24 062 ha)
 - de aglomeraĵo 90 km² (9 000 ha)
 - de metropolo 2 830,2 km² (283 020 ha)
Loĝantaro 850 726 (2010)
Denseco 3 535,56 loĝ./km²
Fondo 600 a.K.
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 13001 - 13016
INSEE 13055
Situo de Marsejlo enkadre de Francio
Situo de Marsejlo enkadre de Francio
Situo de Marsejlo enkadre de Francio
Arondismentoj de Marsejlo
Arondismentoj de Marsejlo
Arondismentoj de Marsejlo
Vikimedia Komunejo: Marseille
Retpaĝo: www.marseille.fr
Map
urbocentra foto el birda resp. el aviadila perspektivo, centre iom dekstre la katedralo, pli maldekstre la jaĥta haveno kaj tute maldekstre la komerca pramŝipa haveno

Ĝi estis fondita proksimume antaŭ 600 jaroj antaŭ Kristo fare de la helenaj maristoj devenantaj el Foceo (en Malgrandazio) sub la nomo Masalja. La "Focea Urbo" profitas de sia marborda lokiĝo : Marsejlo estas la unua Franca kaj Mediteranea havenurbo (antaŭ Ĝenovo) kaj ankaŭ la 4a Eŭropa havenurbo. Internaciskale, Marsejlo estas la dua urbo laŭ la nombro de konsuelejoj (pli ol 70). La entreprenkvartalo Eŭromediteraneo (Euroméditerranée) kaj la atingo de la titolo de Eŭropa Kultura Ĉefurbo en 2013 estas du atutoj plifortigantaj la rolon de Marsejlo en la Mediteranea baseno.

En 2007, la loĝantaro de la urbo estis de 852 395 laŭ la nombrado de INSEE (Institut National de la Statistique et des Études Économiques - Nacia Instituto de Statistiko kaj Ekonomiaj Studoj); ĝi do estas la 2a pli loĝata komunumo en Francio. Ĝia urbunuo de 1 418 482 loĝantoj estis en 2006 la dua en Francio. Ĝia urbareo, kiu ampleksas la du ĉefajn komunumojn de Marsejlo kaj Aikso la Provenca, konsistis el 1 602 096 loĝantoj; ĝi do estas la tria urbareo en Francio post Parizo kaj Liono. Ekde 2000, Marsejlo estas la ĉefurbo de la urba komunumaro (communauté urbaine) Marsejlo Provenco Metropolo, kiu ampleksas 1 023 972 loĝantojn.

Toponimio redakti

La nuna nomo de Marsejlo fontas el la vorto Masaljo (Μασσαλία, Massalia) el la helena lingvo. Masalja poste iĝis Masilja (Massilia) dum la epoko de la romia imperio.

Geografio redakti

Ĝia historia teritorio konsistas el speco de amfiteatro ĉirkaŭita okcidente de la maro sude de montaroj Kalankoj [Calanques] kaj Marseilleveyre, norde de la Blua marbordo kaj l'Estaque (famigita de la pentristo Paul Cézanne) kaj nordoriente de montaroj Étoile [stelo] kaj Garlaban.

Preskaŭ duono de la komunuma areo estas en nekonstruebla natura teritorio; ĝi estas la kvina komunumo de metropola Francio laŭ sia areo. Tiel ĝia loĝdenseco (3 542 loĝantoj kvadratkilometre) estas multe pli malgranda ol tiu de urboj tute urbanizitaj kiel Liono (9 867 loĝantoj kvadratkilometre) aŭ Parizo (20 807 loĝantoj kvadratkilometre) sed komparebla al tiu de Tuluzo (3 715 loĝantoj kvadratkilometre).

Laŭ sia aero (240,62 kvadratkilometrojn), Marsejlo estas 2,5 foje pli granda ol Parizo, aŭ ankaŭ kvin foje pli granda ol Liono, kaj eĉ pli vasta ol Kairo (210 kvadratkilometroj). Laŭ nordsuda akso, la distanco inter la urbocentro (Malnova Haveno - Vieux Port) kaj la norda urbolimo (Notre-Dame-Limite) estas 14 km. Laŭ la mediteranea marbordo, la distanco inter l'Estaque kaj Callelongue estas 21 km.

Hidrografio redakti

La rivero Huveaune kaj ĝia alfluanto Jarret, ĉi-lasta tute kovrita en la densa parto de la urbo, kaj la rivereto Aygalades, estas ĉefaj riveroj trairantaj Marsejlon. La riveroj Huveaune kaj Aygalades havas relative malfortajn fluokvantojn. La hidrografia sistemo estas tipe mediteranea : la ordinara fluokvanto estas malforta sed tiuj riveroj havas grandajn flualtiĝojn, kiam forte pluvas. La akvo estas forte kanalizita, ofte proksime de la fonto, kaj irigacias la tutan Marsejlan basenon. La troo de la kanalo de Marsejlo enverŝiĝas en ilin.

75% de la trinkebla akvo de Marsejlo venas de la rivero Durance tra la kanalo de Marsejlo kaj aliaj 25% venas de la rivero Verdon tra la kanalo de Provenco.

Seismeco redakti

La regiono Provenco-Alpoj-Bordo-Lazura havas seismajn riskojn, pli speciale en la regionoj de Nico kaj de Aikso Provenca, sed la risko ŝajnas neglektinda por Marsejlo.

Klimato redakti

Marsejlo profitas de escepta daŭro de suneco, pli ol 2 800 horoj da suneco jare, interalie danke al la Mistralo (forta norda seka vento), kiu averaĝe blovas 93 tagojn jare. Estas averaĝe 570 mm da precipitaĵoj jare kaj 81 pluvtagoj (el kiuj 39 superas 2,5 mm), principe aŭtune kaj printempe. La averaĝa temperaturo en Marsejlo estas 15,3 .

Malgraŭ ĝenerale milda klimato, ekstremaj epizodoj okazas. Tiel la temperaturo atingis −16,8 la 12a de Februaro 1956 kaj 40,6 la 26-a de julio 1983. Same, kvankam la jara averaĝo de precipitaĵoj inter 1971 kaj 2000 estis 570 mm. La 19-an de septembro 2000 kaj la 1-an de decembro 2003, oni mezuris pli ol 200 mm da pluvo dum 24 horoj. La 14-an de januaro 1987 kaj la 7-an de januaro 2009, oni mezuris pli ol 10 cm da neĝo, kio paralizis la urbon.

  Registro de la precipitaĵoj kaj horoj da sunado en Marseille-Marignane 1961-1990
Monatoj Jan. Feb. Mar. Apr. Majo Jun. Jul. Aug. Sept. Oct. Nov. Dec. Jara sumo
Averaĝaj horoj da sunado 150 155,5 215,1 244,8 292,5 326,2 366,4 327,4 254,3 204,5 155,5 143,3 2835,5
Averaĝo de temperaturoj de la marakvo (C°) 14 15 15 15 16 18 24.5 25 23 19 17 13 18
Nombro da pluvtagoj >=0,1 mm 9 8 8 8 7 6 3 4 6 8 8 9 84
Nombro da pluvtagoj >=1 mm 6,5 6 5,5 5,3 4,9 3,5 1,6 3 3,6 5,8 5,1 6 59
  Registro de la meteologiaj fenomenoj en Marseille-Marignane 1961-1990.
Monatoj Jan. Feb. Mar. Apr. Majo Jun. Jul. Aug. Sept. Oct. Nov. Dec. Jara sumo
Nombro de tagoj kun nebulo 2,1 1,4 0,9 0,3 0,2 0 0,1 0 0,7 1,3 1,7 2,3 10,9
Nombro de tagoj kun fulmotondro 0,6 0,9 1,0 1,2 2 2,6 1,7 2,9 2,7 2,5 1,5 0,7 20,2
Nombro de tagoj kun neĝo 0,8 0,4 0,1 0 0 0 0 0 0 0 0,2 0,7 2,3
Nombro de tagoj kun frosto 9,1 5,7 1,8 0 0 0 0 0 0 0 2,1 7,1 25,8
Nombro de tagoj kun vento >=57,6 km/h 10,7 8,2 10,4 11,1 5,8 7,0 8,5 6,1 6,7 8,0 8,7 9,1 100,3
Nombro de tagoj kun vento >=100,8 km/h 1,0 0,9 1,3 0,9 0 0,3 0,3 0 0,1 0,3 0,8 0,7 6,6

Historio de Marsejlo redakti

La Historia Muzeo de Marsejlo en Centre Bourse priskribas la ĉefajn historiajn etapojn ekde la fondado de Marsejlo fare de la Foceanoj ĝis la pliampleksiĝo de la urbo en la 17-a jarcento.

Marsejlo, greka urbo redakti

Antaŭ la Helenoj redakti

La unua topografio de la loko de la helena Marsejlo estas hodiaŭ ankoraŭ videbla malgraŭ la grandaj modifoj okazitaj en la 9-a jarcento. Ĝi estas promontoro superita de tri sinsekvaj montetoj : monteto Saint-Laurent (206 metrojn altitude en 1840), monteto de la muelejoj (42 metrojn) kaj, fine, monteto de Karmelanoj [Carmes] (ĉirkaŭ 40 metrojn).

La loko estas okupata jam de longe de la homoj, kiel atestas la eksterordinara malkovro inter 1985 kaj 1991 de la ekcepta groto Kosker, fare de Henri Cosquer en unu el la Marsejlaj Kalankoj, okupata inter 27 000 kaj 19 000 antaŭ nia erao. Krome, freŝdataj prifosadoj evidentigis vestiĝojn de neolitika instalaĝo, kiu datiĝas de 6 000 antaŭ nia erao, apud de la stacidomo Saint-Charles ĉirkaŭ strato Bernard Dubois.

La legendo de Gyptis kaj Protis redakti

Marsejlo estis fondita en 600 antaŭ JK, fare de Helenoj kolonianoj venintaj el Foceo (nun Foça en Turkio), kaj estis interaliaj popolita de la Foceanoj fuĝantaj la Persiajn invadojn en 546 antaŭ JK.

La Foceanoj konstruis urbon maritiman kaj komercan. La legendo de la renkonto kaj de la interligo inter la maristo Protis (Foceano) kaj la bela Gyptis (Ligurino) firme estigis tradicion de Marsejlo kiel komerca urbo.

La evoluo de Massalia redakti

La arkeologoj malkovris vestiĝojn, kiuj evidentigas, ke la unuaj Helenoj instaliĝis en la okcidenta ektremaĵo de monteto Saint-Laurent. Tre rapide la urbo plivastiĝis ĝis la orienta flanko de la monteto Muelejoj. Poste ĝi entenis la trian monteton de la Karmelanoj antaŭ la fino de la VIa jarcento AK. Lasta plivastiĝo en la finhelena epoko ebligas al la urbo atingi areon de ĉirkaŭ 50 hektaroj, kiu ĝi ne superos antaŭ la XVIIa jarcento.

Influradianta Helena kolonio, Marsejlo estis la deirpunkto de disvastiĝo de la skribo ĉe la Gaŭlaj popoloj kiuj lernis transkribi sian propran lingvon en helenajn literojn. La unuaj vitejoj estis enkondukitaj en Gaŭlion probable ankaŭ fare de la Focea urbo.

Marsejlo forte kreskis kaj iĝis prospera urbo havanta fortajn komercajn rilatojn kun Helenio, Malgranda Azio kaj poste Romo. La urbo, tre sendependema, libere sinadministras. La Marsejla konstitucio inspiriĝis de la ioniaj civitoj. La urbo estis regata de direcktorio de 15 unuranguloj elektitaj inter 600 senatanoj (Strabon, IV, 1, 5). Tri el ili ĉefrolis kaj havis la esencan parton de la ekzekutivo.

Marsejlo, romia urbo redakti

Dum la IIa jarcento AK, Marsejlo frontas al la pliiĝanta potenco de siaj najbaroj Gaŭloj, speciale, la Salienoj [Salyens]. Por fronti al ilia minaco, Marsejlo petas la helpon de sia romia aliancano, kiu iĝis la plej granda mediteranea potenco. Ĝi poste estas senigita de siaj kolonioj kaj devas submetiĝi al Romo. Romianoj kunligas ĝin al la Narbona provinco.

Dum la epoko de Augusto, la urbo havas novan grandan fazon de konstruado. Dum la periodo Alta Imperio, la haveno areo estis konsiderinda. Ĝi etendiĝas sur la nordabordo de la haveno, laŭlongas la korno de la haveno (nun ĝardeno de la vestiĝoj) kies kajo estas rekonstruita en la Flavia epoko kaj plilongiĝas ĝis la nuna quai des Belges.

La arkeologiaj prifosadoj dum la lastaj 15 jaroj evidentigis la vivpovon de la urbo. Poste, dum la periodo Malalta Imperio la urbo ŝajnas iomete malpliiĝi verŝajne profite al Arlezo.

Marsejlo dum la malnova antikveco redakti

La urbo pliiĝas de nove ekde la Va jarcento PK. Interne de la urbo, la konstruado de la unua granda katedralo stampas la potencos de episkopo, probable Prokulus, kiu volas rivali kontraŭ Arlezo. La vipovo de la komerco evidentiĝas per la malkovro de ceramikaĵoj venintaj el la tuta Mediteraneo, atestantoj pri la varoj kiuj amase alvenas al Marsejlo dum la ostrogota kaj merovingia periodoj.

La mezepoka urbo redakti

Post la jaro 1000, Marsejlo denove estas prospera haveno kiu partoprenas en la krucmilitoj.La Marsejlanoj ĉeestas en Nordafriko kaj posedas kvartalon en Saint Jean d'Acre (nuntempe Ako). La preno de la urbo fare de la Katalunoj en 1423 kaj la ĝia detruado kiu sekvas kaŭzas gravan malpliiĝon de Marsejlo en la fino de la mezepoko.

Marsejlo dum la 9a kaj 10a jarcentoj redakti

Ni havas malmulte da informoj pri Marsejlo dum la karolida epoko. Sekvas malfacila periodo por Marsejlo kiu estas rabita de la Saracenoj en 838 kaj de la Grekaj piratoj en 848. Marsejlo rapide restariĝas el tiuj ruinigoj.

La 11a jarcenta renoviĝo redakti

Dum la unua duono de la 11a jarcento, le politika stabileco kaj la disvolviĝo de la abatejo Sankta-Viktoro [Saint-Victor] plifortigas la kreskiĝon de la urbo. La refondo de la monaĥejo Sankta Savanto [Saint-Sauveur] sur la nuna loko de la preĝejo Accoules, ĉirkaŭ 1030, centre de la spaco la malnova grafa urbo kaj la malnova episkopa urbo, probable samtempis kun la renaskiĝo de la konstruaĝoj en tiu areo.

Marsejlo la malobeema redakti

La tumultema karaktero periode revenas en la historio de la urbo. Pro la topografio, la mara karaktero kaj la komerca sendependenco de la Marsejlanoj, la grafoj de Provenco malfacile regis la urbon. La ekonomia kaj politika sendependecoj de Marsejlo rilate al la Francio daŭris ĝis la fino de la 15a jarcento.

Marsejlo inter la 12a kaj 16a jarcentoj redakti

Malfeliĉe la granda pesto eniris Eŭropon tra la Marsejla haveno en 1347. La 15an de decembro 1437, la grafo de Provenco Renato de Anĵuo (france René d'Anjou), kiu postvenis sian fraton Ludoviko la 3-a de Anĵuo (france Louis III d'Anjou) kiel reĝo de Sicilio kaj duko de Anĵuo, alvenas en Marsejlon kaj favorigas per privilegioj la restarigon de la urbo, kiun li taksas, kiel strategia maritima bazo por rekonkeri sian reĝlandon de Sicilio.

En 1524, la Francoj defendis la urbon sieĝitan de la armeo de Romia Sankta Imperio. Tri dek jaroj post la aneksado de Marsejlo al la Franca reĝlando, Francisko la 1-a [François Ier] visitis la urbon, allogita pro la kuriozeco vidi rinoceron. Tiu besto estis donaco de la reĝo de Portugalio, Emanuel la 1-a [Emmanuel Ier], al la papo Leono la 10-a [Léon X], ĉar la ŝipo pereis, oni grundigis la beston sur la insulo If. Francisko la Ia profitis tiun viziton por konscii la geografian situon de la urbo kaj konstruigis du fortifikaĵojn por protekti ĝin. Tiel li konstruigis la kastelon If inter 1526 kaj 1529 kaj la fuorteton de Notre-Dame-de-la-Garde. Komence ĝi estis konstruita el ligno por rezisti la atakojn de Karolo la 5-a kaj poste rekonstruita el ŝtonoj laŭ la ordono de Francisko la Ia post la batalo kontraŭ Karolo la 5-a en septembro 1536 ĉirkaŭ la kapelo l'Ermitage. Tiu pafejo por protekti la urbon estis donacita de Francisko la 1-a; efektive neniu artileriero povis de la kastelo If atingi ŝipojn celantajn sieĝi la urbon.

Rapida progreso dum la 17a kaj la 18a jarcentoj redakti

La urbocentro transformiĝis ek de la mezo de la 17a jarcento. La unuaj aranĝoj, ankoraŭ modestaj, de placoj kaj avenuoj kun klasikaj fasadoj konstruitaj laŭ la planoj de Pierre Puget vastiĝis ekster la mezepokaj muregoj interalie direkte al la fama Canebiere. Ĝi tamen iĝis la granda arterio atinganta la malnovan havenon nur je la fino de la 18a jarcento. Ĝi tuj iĝis la negoca centro.

Tamen en 1720 alvenis pesto, kiu donis fortan baton al la loĝantaro de la urbo (38 000 viktimoj el 75 000 loĝantoj). La tiama episkopo konsekris Marsejlon al Sankta Koro.

Marsejlo dum Revolucio kaj Imperio redakti

Necesis atendi la francan Revolucion kaj la unuformiĝon de la franca teritorio (lingvo, mono, juro), por ke Marsejlo perdu tiun specifecon, kiun ĝi ĉiam provis konservi. Probable tial la revolucia kanto de Rouget de Lisle plaĉis al la Marsejlanoj kaj estis nomata "La Marseljezo" [La Marseillaise]. Dum la Konvencio la kontestemo de la urbo perdigis al ĝi ĝian nomon : ĝi estis nomata la "urbo-sen-nomo" dum 4 semajnoj, ankaŭ Liono spertis la samon.

La "Marseljezo" redakti

Rouget-de-Lisle, juna pionira oficiro, komponis en Strasburgo la «Milit-kanton de la Rejna Armeo». Ĉi tiu himno, kiu eldoniĝis, alvenis al Marsejlo, kiu entuziasme akceptis la Revolucion. La urbo sendis al Parizo 500 volontulojn, regalis ilin per bankedo, dum kiu François Mireur kantis la verkon venitan el Alsaco. Ĝi levis entuziasmon, kaj la ĉeestantoj ĥore rekantis ĝin. Kiam ili defilis en la stratoj de Parizo, iliaj varmaj sudaj voĉoj, kiuj elkantis la ardajn strofojn, elektrigis la amason. La nova himno tuj estis nomata «La Marseljezo». Memorfesta ŝildo pri Rouget-de-Lisle videblas sur strato Thubaneau en la centro de Marsejlo, kie oni troviĝas ankaŭmuzeo pri "La Marseljezo".

Marsejlo je la 19a kaj la 20a jarcentoj redakti

Haveno de la kolonioj redakti

Dum la tuta 19a jarcento Marsejlanoj faris komercon de negristoj. Ili ŝanĝiĝis kun la afrikanaj popoloj finitajn produktojn (teksaĵojn, vitraĵetojn, pafilojn) kontraŭ sklavoj. Tiuj sklavoj estis re-interŝangitaj en Ameriko kontraŭ mono aŭ kontraŭ tropikaj produktoj (sukero, kotono, vanilo). Tiu komerco estis kvante tre malsupra al tiu de Nanto aŭ de Bordozo.

La 19a jarcento danke al sia aro da industriaj ennovaĵoj (el kiuj la apero de la vapora navigado), la fino de la araba piratado, la Francaj konkeroj ekde 1830, poste la borado de la kanalo de Suezo stimulis la maran komercon kaj la prosperon de la urbo, kies loĝantaro kreskis de ĉirkaŭ 300 000 en 1870 ĝis proksimume 600 000 en 1940.

Konsekvence la havena areo transkreskis sian historian perimetron (la malnova haveno) kaj ekde 1844 vastiĝis ĝis la nordaj bordoj; la aktualaj basenoj de la Joliette estis malfermitaj en 1853 kaj tiuj de Lazaret kaj Arenc en 1856.

Marsejlo festis tiun riĉecon per la koloniaj eksposicioj de 1906 kaj 1922 kiuj multe sukcesis. La alveno de pluraj centmiloj da traŭmatizitaj repatriguloj el Alĝerio en 1962 stampis la spiriton de la urbo.

La grandaj konstruadoj en la 19a jarcento redakti

La teritoria kaj demografia kreskoj de la urbo kaŭzis ĉefan konstruadon de tiu jarcento : la alkondukado de la Duranca akvo, decidita jam de 1834 de la urbestro Maximin Consolat; tiu decido altrudiĝis despli ke plagis tiun ĉi jaron granda sekeco kaj ĥolero epidemio. En 1884, plagis nova epidemio de ĥolero.

En 1821 komencis la laboroj por konstrui kloakan reton konduktanta al la granda kolektujo. La konstruado de la kanalo de Marsejlo, fare de 5 000 laboristoj, longa je 87 km, daŭris dum 11 jaroj, kaj la akvo de la Duranco atingis Marsejlon la 8an de Julio 1847. En 1862, cele memorigi ĉi tiun eventon, la Nima devena arkitekto Henriko Esperandieu (1829-1874) estis komiciita por konstrui vastan monumenton "por laudegi la akvon"; ĝi estas la Longchamp Palaco, kiun oni inaŭguris en Aŭgusto 1869.

Li konstruis ankaŭ la basilikon Notre Dame de la Garde, ekde 1853 (konsekrita en 1864) kaj partoprenis en la granda konstruado de la nova Katedralo Major, sur la kajoj de Joliette. Li konstruis ankaŭ inter 1864 kaj 1874 la palacon de la Artoj, lokita place Karli kaj partoprenis en la konstruado de la monumenta prefektejo.

La alia granda laborado de tiu-ĉi jarcento estis, same kiel ĉie en Francio ĉi-epoke, ligita kun la alveno de la fervojo. Marsejlo estis konektita kun Avinjono komence de 1848, kun Liono en 1854, kaj Parizo en 1857. La fina stacidomo konstruita sur monteto Saint-Charles estis ĝis la fino de la jarcento multfoje modifiita.

En 1871, dum la insurekcio de la Pariza Komuno, Marsejlo spertis similan ribelon kiu daŭris 15 tagojn. La Prefektejo bombardiĝis kaj la estro de la ribelantoj, modera advokato Gaston Cremieux estis mortpafita post 6 monatoj en Pharo.

La intermilitaj skuadoj redakti

En 1938, en Marsejlo okazis terura fajrego en magazeno Nouvelles Galeries, kiu ege difektis kelkajn pluretaĝajn domegojn sur strato Canebière. Fronte al sendisciplino de la Marsejlanoj, kaj la senkapableco de la fajrbrigadistoj regi la ordon por plenumi la helpon, Edouard Daladier, kiu ĉeestis por kongreso kaj loĝis en hotelo Noailles fronte al la flamiĝanta vendejo Nouvelles Galeries diris "ĉu do ne estas iu por regi ordon en tiu-ĉi urbo".

La registaro decidis, ke la urbo estos de nun protektita fare de trupunuo de fajrosoldatoj partoprenantoj de la nacia maristaro, kaj kreis per leĝdekreto en Julio 1939 la batajlonon de maristoj-fajrosoldatoj de Marsejlo.

La urbo Marsejlo cetere pro gravaj financaj malfacilaĵoj kuratoriĝis kaj dotiĝis per eksterordinara administristo ĝis la Liberigo en 1944.

La 2a mondmilito redakti

Sekve de la usona elŝipiĝo en Norda Afriko, Marsejlo estis okupata fare de la Germana armeo la 12an de novembro 1942, same kiel la cetera Suda regiono. La urbo multe suferis pro la okupado ĉefe dum la "Marsejla razio", inter aliaj la kvartalo Panier norde de la malnova haveno, nomita krimkvartalo fare de la nazioj. Dum la nokto inter la 22a kaj la 23a de Januaro 1943, pluraj miloj homoj estis arestitaj, kaj du tagojn poste, la 24an de januaro, generalo SS Oberg helpita de la prefekto René Bousquet ordonis al la loĝantoj de la kvartalo Vieux-Port [malnova haveno] vakigi sian loĝejon antaŭ 2 horoj kun 30 kg da pakaĵo. 30 000 homoj estis forpelitaj. Dum la 2 sekvantaj semajnoj, 1 500 konstruaĵoj estis dinamititaj, kio postlasis ruinkampon ĝis la Liberigo.

Marsejlo suferis ankaŭ plurajn alarmojn. La usona bombado la 27an de majo 1944 estis aparte ruiniga kaj okazigis preskaǔ 2 000 viktimojn.

La 15an de Aǔgusto 1944 okazis la elŝipiĝo en Provenco. Tiam la okupantoj eksplodigis la havenajn instalaĵojn : pli ol 2 000 ŝipoj estis dronitaj, kaj la fama transĉarĝa ponto detruita.

La FFI de Marsejlo (el kiuj Gaston Deferre) pretigis la liberadon de la urbo. Lundon la 21an de aǔgusto ili ekigis la ribelon kune kun instrukcio al ĝenerala striko. Sed ĉar ili estis malbone armitaj kaj malmultaj, ilia situacio estis kriza ĝis la alveno de la algerianaj tirajonoj de Generalo Montsabert, kiuj eniris en Marsejlon Merkredon la 23an. La bataloj kontraǔ la germana armeo daǔris plurajn tagojn ĝis la kapitulaco de Generalo Schaeffer la 28an de aǔgusto. La 29an Generalo de Lattre ĉeestis la paradon de la Afrika armeo sur strato Canebière.

En 1950 redakti

Marsejlo travivis tre malfacilan ekonomian periodon ekde la jaroj 1950 kun la progresiva sendependiĝo de la francaj kolonioj kaj dum la jaroj 1970 kun la krizo, kiun suferis ĝia industria strukturo.

Fine de la 20a jarcento, la urbo de nove ekstartis kaj entreprenis tre gravajn laboraĵojn por restrukturigi la urbon, precipe pro la impulso de la programo Eǔromediteraneo.

Loĝantaro kaj socio redakti

Demografio redakti

Post grava krizo dum la jaroj 1970aj kaj 1980aj, en kiu la loĝantaro malkreskis de pli ol 900 000 ĝis malpli ol 800 000 (malgraǔ sufiĉe pozitiva naskiĝ-kvanto), la Franca Stato kaj la marsejlaj aǔtoritatoj decidis dum la jaroj 1990aj kaj 2000 restartigi la urban ekonomion: la vasta programo Eǔromediteraneo celas venigi la entreprenojn kaj ĝi celas gravan urban restaǔrojn la kvartalojn de la urba centro apud la aǔtonoma haveno. Laǔ la lasta cenzo la loĝantaro rekreskis (la kresko superis la nacian averaĝon).

Dua komunumo de Francio havanta pli ol 850 000 loĝantoj Marsejlo estas hodiaǔ la dua urba unuo de la lando (post Parizo kaj apenaǔ antaǔ Liono) havanta 1 349 772 loĝantojn (en 1999) inklude de Aix-en-Provence (Ajkso-la-Provenca) en la Nordo, Martigues kaj Vitrolles Okcidente kaj Aubagne Oriente. La urba areo de Marsejlo estas tamen la tria en Francio post tiu de Parizo kaj apenaǔ sub tiu de Liono. La marsejla urbaro ĵus eĉ aldonis al si la komunumon de Sankta Zakario, kiu apartenas al la departemento Var.

Vidindaĵoj redakti

Asociaj urboj redakti

Marsejlo havas asociaj rilatojn kun la sekvaj urboj:

Servoj redakti

La Stadiono Velodroma (france Stade Vélodrome) estas la plej granda stadiono en la urbo Marsejlo: ĝi povas gastigi iom pli ol 67 000 spektantojn dum futbalaj aŭ rugbeaj maĉoj. Sekve ĝi estas la plej granda stadiono de sporta klubo en Francio. Pli grandas nur la francia nacia stadiono, la Stadiono de Francio en Saint-Denis. La Stadiono Velodroma apartenas al la urbo Marsejlo kaj estas la hejma stadiono de la futbala klubo Olympique Marseille. Krome ĝi estas regula matĉejo de la franca nacia teamo de rugbeo, kaj estis eventejo de la Monda Ĉampionado de Rugbeo en 1954, 1972, 1984 kaj 2007.

La hospitalo de la Timone estas la plej granda hospitalo de Marsejlo.

Edukado redakti

Famuloj redakti

Marsejlo kaj Esperanto redakti

La UK de 1940 (la 32-a) estis planita por Marsejlo en la tagoj 3-14 de aŭgusto 1940; pro la Dua mondmilito ĝi ne okazis.

En Marsejlo okazis la 42-a Universala Kongreso de Esperanto kaj la Franca nacia kongreso organizita de Espéranto-France titolita "Eŭromediteranea Kongreso de Esperanto" en 2016[1].

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti