Departemento
Departemento[1] estas
- sekcio de ministrejo (do parto de ministerio) aŭ de granda administrejo (ekz. departemento pri fervojoj), aŭ
- mezgranda administra unuo en multaj landoj. En Francio ĝi estas administra teritorio, distriktaro estrata de prefekto. En Hungario ĝi estas sufiĉe sendependa distrikto kun averaĝe 4-500.000 homoj.
Etimologio
redaktiLa etimo de la Esperanta vorto estas la franca substantivo département, en kiu la vokalo en la tria silabo estas "e". D-ro Zamenhof alprenis tiun francan etimon sen ŝanĝo de formo kaj registris ĝin tre frue en sia Plena Vortaro de Esperanto (rusa-Esperanta parto), eldonita en 1896. Poste pluraj pioniraj vortaristoj akceptis ĝin: Inter ili estis Péter Török, kiu inkludis "departemento" en sia Esperanto-Magyar Szótár, eldonita en Debreceno en 1910. En 1919 "departemento" estis oficialigita en la dua Aldono al la Universala Vortaro.
Ekzemploj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ artikolo departemento en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la presita eldono de 2002, paĝo 752