Departementoj de Hungario
Hungario estas administre dividita al departementoj (hungare vármegye).

Mapo de la hungariaj departementoj. La tri blankaj "truoj" estas Balatono, la lago Velence kaj Budapeŝto
Depost la 2-a mondmilito ekzistas jenaj 19 departementoj:
Urboj kun departementaj rajtojRedakti
Pluraj grandaj urboj estas eksterdepartementaj; ili ne dependas de la administraj decidoj de la ĉirkaŭaj aŭ apudaj departementaj. Inter tiuj urboj estas ĉiuj 19 departementaj centroj, krome Dunaújváros, Hódmezővásárhely, Nagykanizsa kaj Sopron.