Miskolc

Hungaria urbo

Miskolc [miŝkolc] (slovake kaj ĉeĥe Miškovec, pole Miszkolc, rumane Mişcolţ) estas urbego kaj kuracbanloko en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, kies departementejo estas kun departementrajto, en Distrikto Miskolc, kies centro estas. Miskolc estas ankaŭ sidloko de grekokatolika ekzarkato. La urbego estis unuigita kun Diósgyőr kaj kun kelkaj proksimaj vilaĝoj.

Panorama vido de Miskolc
Panorama vido de Miskolc
Miskolc
urbo • Hungaria urbo • urbo kun departementaj rajtoj • urbo kun departementaj rajtoj (ĝis 1971) • urbo kun departementaj rajtoj (ĝis 1990) • urbo kun komunumaj rajtoj • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3500–3549
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 145 248  (2023) [+]
Loĝdenso 614 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 6′ N, 20° 47′ O (mapo)48.120.783333333333Koordinatoj: 48° 6′ N, 20° 47′ O (mapo) [+]
Alto 131 m [+]
Areo 236,67 km² (23 667 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Miskolc (Hungario)
Miskolc (Hungario)
DEC
Miskolc
Miskolc
Situo de Miskolc

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Miskolc [+]
vdr
Blazono de Miskolc fare de Eszter Mattioni
Departementa domo en Miskolc

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Miskolc situas sur ebenaĵo kaj sur montoj (la plej konata estas "Avas"), rivero Sajó preterfluas, rojo Színva trafluas. Ĝi situas 180 km-ojn de Budapeŝto kaj estas atingebla aŭtoŝosee M3 el Budapeŝto, ĉefvoje kaj vagonare el Budapeŝto, Kazincbarcika, Kassa, kaj Sátoraljaújhely.

Miskolc estas praa setlejo. La urbo forte evoluis post la Dua Mondmilito, kiam la pezindustrio havis gravan rolon en la hungaria industriiĝo. Sed la regiono, urbo malriĉiĝis post la ekapero de la moderna industrio (post la falo de la stalinismo), kiam la pezindustrio ne plu gravis, sed bankrotis kelkfoje.

 
Universitato de Miskolc

Miskolc havas la Universitaton de Miskolc, kiu estis fondita post la dua mondmilito en 1949 kiel Pezindustria Teĥnika Universitato. Nuntempe oni instruas ankaŭ homsciencojn en la Universitato de Miskolc.

Ĉirkaŭ Miskolc situas Miskolctapolca kaj Lillafüred kun lagoj kaj grotoj; la fortikaĵo de Diósgyőr. Aparte menciindas monto kaj loĝkvartalo Avas, kiu estas simbolo de Miskolc.

Geografiaj elementoj redakti

Historio redakti

Ĝian historion oni povas redatigi ĝis la glaciepokaj prahomaj kulturoj farintaj ŝtonajn ilojn bele prilaboritajn. La groto Szeleta apud Lillafüred kaj aliaj grotoj de la montaro Bükk konservis memoraĵojn de la luktoplena homa vivo, krome ankaŭ konfekciajn ilojn, ankaŭ bele prilaboritajn bukojn. Sur la pinto de monto Avas oni trovis ilojn el la ŝtonepoko (dum tiu epoko oni facetis la ŝtonojn.). Tiatempe, antaŭ dekmil jaroj, la ĉirkaŭaĵo pleniĝis je homoj. La trovaĵoj keramikaĵoj linio-ornamaj, de la t.-n. Bükk-montara kulturo, la grenejmuelantaj iloj ornamitaj per belaj motivoj jam estas memoraĵoj de la antaŭ kvinmil jara kulturo. Surbaze de la trovaĵoj malkovritaj sub la teritorio de la nuntempa ferfabriko oni povas konkludi je pli evoluinta vivmaniero de la bronzepoko.

 
Historia pordego de Miskolc

La unuaj konataj loĝantoj de la teritorio de Miskolc estis la t.n. „kotinus”-oj, tribo de la keltoj, fine de la ferepoko. La epoko de la popolmigrado trovis ĉi tie germandevenajn Kvadojn, Sarmatojn, Hunojn kaj Avaŭrojn. La hungararo loksidiĝis sur ĉi tiu teritorio antaŭ pli ol unu jarmilo kaj iĝis centro de gento-Miskolc ekde la 11-a jarcento. Ĉi tiu gento donis la nomon al la setlejo. Anonimo rememoras en sia verko (ĉ. 1210) sub la nomo „Terra Miskoucy” pri la patrujkonker-epoka kvartirejo de la gento Bors-Miskóc. En Tapolca-valo la gento Miskóc fondis benediktanan abatejon, kiun la Tataroj forbruligis en 1241. (En 2006 – en teritorio de Miskolc-Tapolc,a en tuja proksimeco de la Grot-kaj Termalbanejo, la miskolcaj arkeologoj malkovris ties bazruinojn, sed post la priskribo ili denove subterigis ĝin) La gento Bors-Miskóc ribelis en 1312 kontraŭ reĝo Karlo Roberto, - kiu volis ĉesigi la feŭdan anarkion. Tiu kontraŭstaro signifis finon de ilia potenco. La genton de Miskóc sekvis la familio Széchy, kiu bazis fundamentojn de la urbeca evoluo. Ili akiris por Miskolc la rajtojn de landa foiro kaj malpli grada juĝado, pro tio la malnova vilaĝo iĝis kampourbo. Fine de la 1364-a jaro reĝo Ludoviko I-a la granda, aneksis la urbon al la Diosgyőr-a reĝa latifundio. La fortikaĵo de Diosgyőr fondita en la 13-a jarcento estis centro de la Paŭlanoj.

 
Placo de la herooj
 
Placo en Miskolc
 
Nacia Teatro de Miskolc

Fine de la 15.jarcento ŝanĝiĝis la bildo de la urbo, elformiĝis la historia centro de la nuntempa interna urbo en la suba parto de monto Avas. La turka atako atingis la urbon unue en 1544. Trupoj de la paŝao de Buda detruis la plej belajn konstraĵojn de la urbo, forportis multe el inter la riĉaj loĝantoj, forrabis iliajn bestojn en 1596, post falo de Eger ankaŭ Miskolc iĝis impostpaganto de la Turkoj, sed dank’ al la diplomacia lerteco de la urba konsilantaro simila atako ne okazis plu..

La kurucaj (liberecbatalantaj) trupoj en 1674, antaŭ forpelo de la Turkoj okupis la fortikaĵon de Diosgyőr, sed la impostigo de Miskolc fare de la Turkoj ĉesis nur en 1687. Dum la liberecbatalo de princo Ferenc II Rákóczi en Miskolc aranĝis sian militan ĉefkomandejon (de la 18a de januaro1704 – ĝis la 15-a de .marto 1704). La 25-an de septembro 1706 la imperiestraj armeoj prirabis kaj forbruligis la urbon. La 1-an de januaro 1707 fondiĝis konsilantaro de la urbo kaj dum du jaroj – pere de apogo de princo Rákóczi - ili rekonstruigis la urbon. La plej signifaj konstruaĵoj de la urbo konstruiĝis dum la 18. jarcento. Ĉiuj konfesioj konstruis preĝejon, lernejon; konstruiĝis. eĉ urbo-domo kaj departement-domo En 1750 pretiĝis la unua etaĝa gastejo.

La pli riĉaj bienuloj unu post alia konstruigis sian kurion: kurio de Dőry,-Almássy,-Szathmáry. La viglan, klerisme progreseman intelektan vivon de la urbo karakterizas, ke en 1780-aj jaroj en Miskolc funkciis framasona loĝio, kontakton tenante ankaŭ kun la hungaraj jakobenoj. Konstruiĝis, dank’al donacoj de la miskolcaj civitanoj, la unua hungara ŝtonteatro de la lando en 1823.

Széchenyi kaj Kossuth havis elstarajn fidelulojn kiel delegitojn de la urbo en la parlamento. Inter tiuj estis Bertalan Szemere, pli frue ministro de internaj aferoj, post la detronigo de la dinastio Habsburg, apud gubernatoro Kossuth -- ĉefministro kaj ministro de la internaj aferoj de la sendependa hungara registaro. László Palóczy estis prezidanto de la parlamento en 1848. Dum la revolucio kaj liberecbatalo la loĝantaro de Miskolc partoprenis aktive, ĉar al la tiam fondita nacigardistaro aliĝis pli ol 700 volontulaj nacigardistoj. Post estiĝo de la patrujdefenda armeo la miskolcaj nacigardistoj aliĝis al ĝi. Vintre de 1848 Bertalan Szemere organizis la Superan-Tisan armeon en urbo Miskolc.

En 1878 granda inundo okazis, mortis ĉirkaŭ 300 homoj [1].

Ekonomio redakti

La ekonomia stato de la urbo ĉiam influis la vivon de la loĝantaro. En la 18-a jarcento la urbo havis jam jam 15 akvomuelilojn, vitrofandejon, seguzinojn, pulvofarantan-uzinon, paperfabrikon, bierfarejon. La praa fandoforno en Újmassa fondia en 1813. (nun muzeo) estas unu el gravaj niaj industrihistoriaj memoraĵoj En la 19-20-a jarcentoj. la disvolviĝon de Miskolc unuarange influis la konstruo kaj ekfunkciigo de la fervojo, krome la pliiĝo de la diversaj fabrikoj, ekz: gasfabriko, maŝinfabrik-kaj fandejo, ŝtaldrat-kaj dratŝnurfabriko, brikfabriko, silkoteksejo, kaj konservfabriko.

En 1945 venis la ideo de Grand-Miskolc, kio pariĝis per grandskala konstruado kaj urboaranĝado. Tielmaniere la teritorio de la urbo iĝis la kvarobla de la pli frua. Fine de la 1980-aj jaroj la ferfandejo havis jam 18 000 gelaborulojn, kaj Miskolc 184 000 loĝantojn el kiu la nombro de la aktivaj enspezgajnantoj estis 135 000. Post la politakaj ŝanĝiĝoj (ekde la 1990-aj jaroj) malpliiĝis la graveco de la ferfabriko, karbominejo, kaj tiu rezultis ankaŭ la malpliiĝon de la gelaboruloj. Pligrandiĝis la nombro de la etaj kaj mezgrandaj entreprenoj. Estiĝis posedantoŝanĝo venis (eksterlandaj posedantoj) ĉe kelkaj fabrikoj kaj uzinoj, ekz: la Diósgyőr-a ĉokoladofabriko iĝis Nestlé – dolĉaĵindustrio, Linde-gaso, Chinoin-medikamentindustrio kaj multaj aliaj. Estiĝis multe da bankoj, grandaj magazinoj de eksterlandaj firmaoj, ekz: TESCO, CORA, MISKOLC-PLAZA, SZINVAPARK, aŭtosalonoj ktp. Gravajn turismajn celojn servas la diversaj novkonstruitaj hoteloj, (dume la pli elegantaj malaperis), pensionoj ĉie en la urbo.

 
Fortikaĵo de Diósgyőr

Turismaj vidindaĵoj redakti

 
Simbolo de Miskolc: Televid-turo en urboparto Avas

Preĝejoj redakti

 
Preĝejo en Miskolc
 
Preĝejturo de Miskolc

Servoj redakti

Iamaj vilaĝoj redakti

 
Impona hotelo de Miskolc en Lillafüred

En 1950 Görömböly [goromboj] aliĝis al Miskolc. En 1867 klasikisma preĝejo konstruiĝis, la turo estas 25 m-ojn alta.

La tre proksima vilaĝo Miskolctapolca estas parto de Miskolc. Ofte kune kun Görömböly oni mencias ilin Görömbölytapolca.

Ĝemelurboj redakti

 
Tramoj en Miskolc
 
Akvofalo en ekstera parto de Miskolc

Famuloj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj naskiĝintaj en Miskolc.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj mortintaj en Miskolc.

En Miskolc naskiĝis kaj mortis:

En Miskolc naskiĝis:

En Hejőcsaba naskiĝis:

Mortintoj de Miskolc:

Famaj nomportantoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referenco redakti

Esperanto redakti

Estas delegito de UEA kaj gastiganto de Pasporta Servo tie.

Eksteraj ligiloj redakti