Tampere, esperante ankaŭ Tampereo, svede Tammerfors, estas la tria plej granda urbo en Finnlando kaj la plej granda enlanda urbo en Nordio. La ter-areo de Tampere estas 522,7 kvadratkilometroj kaj la urbo havas 281 092 loĝantojn (2005). Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Pirkanmaa.

Tampere

Blazono de Tampere

Tampere sur la mapo de Finnlando

Blazono Situo
www.tampere.fi
Gubernio Okcidenta Finnlando
Provinco Pirkanmaa
Fondita 1779
Areo 523,43 km²
Loĝantaro 204 337
Finnlingvaj 95,8%
Svedlingvaj 0,5%
Tampere Montage 1.jpg
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 225 118  (2015) [+]
Loĝdenso 327 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 61° 30′ N, 23° 46′ O (mapo)61.49805555555623.76Koordinatoj: 61° 30′ N, 23° 46′ O (mapo) [+]
Areo 687,9 km² (68 790 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Situo de Tampere

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Tampere [+]
Information icon.svg
vdr

La regiono de Tampere inkluzivas ankaŭ komunumojn Kangasala, Lempäälä, Nokia (urbo), Pirkkala, Vesilahti kaj Ylöjärvi. Aitolahti estas eksa komunumo kiu estis ligita al Tampereo en 1966 kaj Teisko estis ligita al Tampereo en 1972. La regiono havas entute 320 000 loĝantojn.

La urbo Tampere havas tre popularan bildon en la menso de finnlandanoj kaj kiel urbo por loĝi kaj kiel urbo por turismumi. Ĝi atingis unuan aŭ duan lokon en opinisondadoj pri la populareco de grandaj urboj finnlandaj. Tie okazis la 80-a Universala Kongreso de Esperanto en 1995.

En Tampere situas kvar universitatoj: Universitato de Tampere, Tampere Teknologia Universitato de Tampere, Universitato de Aplikita Scienco de Tampere kaj Universitato de Aplikita Scienco de Prikanmaa. En Tampere situas ankaŭ Universitata malsanulejo de Tampere.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti