Universitata malsanulejo de Tampere

unu de kvin universitataj malsanulejoj en Finnlando

Universitata malsanulejo de Tampere (finne: Tampereen yliopistollinen sairaala, TAYS, svede: Tammerfors universitetssjukhus) estas unu de kvin universitataj malsanulejoj en Finnlando. Tie agas 34 specialareoj de medicino. Ĝia ĉefa agloko estas en Tampere, kaj el kvar aliaj aglokoj estas unu en Tampere, du en najbaraj komunumoj kaj unu en Sastamala. La ĉefagloko keskussairaala (ĉefhospitalo) havas pli ol 1000 pacientlokojn kaj proksimume 6000 dungitojn. La malsanulejo estis fondita en 1962. La ĉeflokon planis Erkki Helamaa kaj Veijo Martikainen.

Universitata malsanulejo de Tampere
universitata hospitalo
Estiĝo 1962
Lando Finnlando vd
Situo Tampere
Situo
Geografia situo 61° 30′ 16″ N, 23° 48′ 47″ O (mapo)61.50444388888923.813056111111Koordinatoj: 61° 30′ 16″ N, 23° 48′ 47″ O (mapo)
Universitata malsanulejo de Tampere (Finnlando)
Universitata malsanulejo de Tampere (Finnlando)
DEC
Universitata malsanulejo de Tampere
Universitata malsanulejo de Tampere
Situo de Universitata malsanulejo de Tampere
Map
Universitata malsanulejo de Tampere
Posedata de Wellbeing Services County of Pirkanmaa • Pirkanmaa Hospital District vd
Retejo https://www.tays.fi/
vdr