Malsanulejo, sanigejo[1]hospitalo[2] estas kuraca institucio destinita al kuracado de homoj. Malsanulejo estas parto de san-sistemo. Ekzistas kaj publikaj (ŝtataj), kaj privataj kaj duon-privataj malsanulejoj.

Foto de granda malsanulejo en Singapuro.

Laŭ Francisko Azorín hospitalo estas Malsanulejo. Konstruaĵo por malsanuloj.[3] Li indikas etimologion el latina hospitalis el hospes (gasto).[4]

Ilona Koutny, en interesa vortotrezora studo, proponpetis sondenkete alternativojn al cento da esperantistoj kaj ili kiel sinonimo de hospitalo "89 %-oj donis la kutiman nomon malsanulejo, krome kuracejo: 3 kaj resanigejo: 2. [...] El la respondoj vidiĝas, ke la plejmulto trovas la kutiman derivitan vorton kiel malsanulejo (89 %), kiu estas praktike enleksikiĝinta kaj konvencie uzata, kvankam ankaŭ la du aliaj solvoj - kuracejo, resaniĝejo - taŭgus (en la ĉina estus "kurac-ejo", en la hungara "malsan-domo")".[5]

Priskribo redakti

 
La Universitata Kliniko de Aachen en Germanio estas unu el la plej grandaj hospitaloj en Eŭropo.

La plej kutima tipo de malsanulejo estas ĝenerala malsanulejo, kie oni traktas plej diversajn malsanojn kaj vundojn. Tre grandaj malsanulejoj estas nomataj en kelkaj lokoj medicinaj centroj kaj iĝis la preferata vojo de disvolviĝo de sanprotektado en multaj landoj.

Ekzistas ankaŭ specialaj malsanulejoj, kiuj, ekzemple, traktas nur malsanojn de infanoj aŭ nur vundojn.

En Usono plejparto de malsanulejoj estas fakte komercaj entreprenoj, dum en multaj aliaj landoj de la mondo malsanulejoj estas neprofitaj.

Malsanulejoj ofte havas volontulajn programojn, kadre de kiuj eblas helpi al flegado de malsanuloj.

Referencoj redakti

  1. https://www.akademio-de-esperanto.org/akademio/index.php?title=Respondoj_de_la_Konsultejo#Kial_.E2.80.9Cmalliberejo.E2.80.9D_sed_ne_.E2.80.9Cmalsanejo.E2.80.9D.3F
  2. Dum "hospitalo" konservas sian malnovan signifon, t.e. "ejo kie oni kuracas, ordinare senpage, malriĉajn malsanulojn" en ReVo (Vd vorton hospitalo en [1]) pli proksima al la signifo de hospico, ĝi estas uzata neologisme en la reta vortaro [2] kiel sinonimo de "kuracejo", do de malsanulejo.
  3. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 90.
  4. Azorín, samloke.
  5. Ilona Koutny, Esperantlingva bildo de la mondo; La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝo 295.

Bildaro redakti


Kelkaj malsanulejoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti