Ilona Koutny

hungara lingvisto (1953 - )

Ilona KOUTNY (naskiĝis la 1-an de marto 1953 en Budapeŝto) estas hungara lingvistino kaj esperantologo, vivanta en Pollando ekde 1997, fondinto de la Interlingvistikaj Studoj de UAM.

Ilona Koutny
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1953 (1953-03-01) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj Esperantohungarapola
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantistoesperantologolingvisto
vdr
Ilona Koutny parolas dum la la akcepto de FAME-premio 2018

Vivo redakti

Ŝi diplomiĝis pri matematiko, franca filologio kaj esperantologio ĉe Eötvös Loránd Universitato (ELTE) en Budapeŝto en 1977 (ĉe István Szerdahelyi per esperantlingva temo: Grandaj matematikistoj kaj la lingvomodeligo). Poste ŝi studis ĝeneralan kaj aplikatan lingvistikon kaj doktoriĝis pri lingvistiko same en ELTE, en 1990 (per hungarlingva temo: Aplikado de parolsintezo en la komputila instruado de la lingvoj hungara kaj esperanto), habilitiĝis pri lingvistiko en Adam Mickiewicz Universitato (UAM), Poznano en 2009 (per anglalingva libro: Naturlingva prilaboro por la hungara parolsintezo).

Unue ŝi laboris en komputika tereno en esplorinstitutoj, poste kiel redaktisto, ankaŭ ĉe la iama Scienca Eldona Centro de UEA, en Budapeŝto (1983-85). Ŝi estis kunredaktoro de la revuoj Interkomputo kaj Fokuso. Ekde 1986 ŝi okupiĝis pri parolprilaboro kunlabore kun la Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, kunevoluigis la esperantan parolsintezan sistemon ESPAROL enkadre de plurlingva parolsinteza sistemo, kaj laboris pri parolantaj instruprogramoj PAROLERN. Ŝi kunlaboris ankaŭ kun la maŝintraduka DLT-projekto, pretigante hungaran modulon kun hungaraj kolegoj.

Post la morto de prof. István Szerdahelyi en 1987, ŝi transprenis la instruadon de esperantaj lingvo kaj lingvistiko en la Esperanto-fako ĉe la Lingvistika Katedro de Eötvös Universitato. Kunfondis la internacian Esperantologian fakon, kiu dum kelkaj jaroj funkciis kaj donis magistran diplomon pri esperantologio al la diverslandaj finstudintoj. Ŝi gvidis kursojn ankaŭ pri komputa kaj aplikata lingvistiko. Ŝi prezidis la Ekzamenan komisionon de HEA, kaj instruis kadre de la tiamaj C-kursoj.

En 1997 ŝi transloĝiĝis al Pollando (ŝia edzo, Zbigniew Galor, estis pola sociologo kaj esperantisto). Ŝi instruas en la Etnolingvistika Instituto (posteulo de la Lingvistika Instituto) de Adam Mickiewicz Universitato en Poznano hungarajn lingvon kaj lingvistikon. Ŝi gvidas la Hungarologian Katedron (inter 2010-19 la Finno-ugran Katedron). En 1997 ŝi fondis kaj gvidas la internaciajn postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn, prelegas pri esperanta lingvistiko, internacia kaj interkultura komunikado, Esperanto-instruado. De 2008 la Studoj kunokazigas kun ILEI kaj Edukado.net instruistan trejnadon. Plurfoje kun kolego Michael Farris ŝi gvidis anglalingvan kurson pri Internacia komunikado – internaciaj lingvoj por la studentoj de la Lingvistika Instituto kun partopreno de kelkaj eksterlandaj Erasmus-studentoj.

Ŝi estis membro de la Akademio de Esperanto de 1998 ĝis 2016.

Distingoj redakti

Verkoj (elekto) redakti

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  Trovu « Ilona Koutny » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»