Filologio (de la greka φιλολογία, philología, "amo al lingvo") estas unuiĝo de kelkaj sciencoj (lingvistiko, literaturologio, tekstologio k. a.), kiuj esploras la homan kulturon per analizo de teksto. Alivorte, per filologio oni indikas la studon (ne nur sciencan, sed ankaŭ artan aŭ filozofian), kiu serĉas la interpretadon de tekstoj en ilia socia kunteksto.

Kvankam kelkaj antikvaj aŭtoroj, kiel Platono, jam uzis la vorton, estis Friedrich August Wolf, en la 18-a jarcento kiu uzis unue la vorton en moderna senco. Vere, Wolf faris vortludon, ĉar kiam li publikigis sian verkon "Prolegomena ad Homerum" (1795), oni demandis lin, al kiu studobjekto tiu libro apartenas, laŭdire, li respondis "Filologio", kiu povas signifi "amo al lingvo", sed ankaŭ "mia propra scienco" (philos ankaŭ estas pronomo, kiu signifas "(ies) propra").

En la tradicio de kelkaj landoj la filologio estas komprenata nur kiel la studo de antikvaj lingvoj kaj tekstoj, dum la studo de modernaj tekstoj estas nomata tekstlingvistiko. En aliaj landoj oni povas paroli pri la historilingvistiko kiel la studo de malnovaj lingvoj.

En siaj unuaj tempoj la historilingvistiko ankaŭ estis nomita "kompara filologio", ĉar ĝi estis, pleje, komparo inter malnovaj skribaj lingvoj. Estis August Schleicher, kiu apartigis la historilingvistikon disde filologio per rigida pozitivisma klasifikado, sed anglalingvanaj aŭtoroj plu uzis la du konceptojn sen distingo.

Ĝeneralaj konceptoj redakti

Ĉiu parolaĵo aŭ skribaĵo (teksto) estas produkto de homa lingva grupo. Ĉiu parolanto aŭ skribanto estas reprezentanto de sia lingva grupo. La ĉefa diferenco inter teksta filologio kaj kampa lingvistiko estas tio, ke la dua povas intervjui informantojn kaj la unua ne. Kompense filologo povas uzi tekstojn, kiuj ampleksas pli grandan tempoperiodon. Bona filologo devas esti samtempe bona tekstologiisto kaj bona lingvisto.

Metodologio redakti

La ĉefa okupo de filologo estas klarigi tekstojn, do, unue, li devas akiri tekston. La akiro de teksto estas tre interesa kaj aventura laboro; en tiu fazo filologo estas kvazaŭ detektivo. Oni povas legi la faman verkon de Umberto Eco, La nomo de la rozo, kiu estas, interalie, romano pri provo akiri tekston por studi ĝin. Richard Francis Burton, Paul Emile Botta kaj aliaj faris grandajn kaj aventurajn vojaĝojn por akiri tekstojn, ekzemple de Kamasutro. Aliaj tekstoj estis akiritaj tute hazarde, kio okazis al la Pergamenaro de la Morta Maro, aŭ simple restas en bibliotekoj kaj arĥivejoj.

Post akiri tekston, filologo faras la recenzon (latinlingve recensio), tio estas esplori ĉiujn konatajn informojn pri la teksto, ĉiujn eldonojn, versiojn kaj malrektajn citaĵojn. En tiu fazo oni konsideras tiel la manskribajn kaj presitajn kopiojn de la teksto (rekta tradicio) kiel tradukojn, citaĵojn, komentariojn, ktp. La kolacio (latinlingve collatio) kaj forigo de senutilaj aŭ identaj ekzempleroj ankaŭ estas partoj de recenzo.

La Kolacio (collatio), estas la komparo de ĉiuj atestoj pri la teksto, uzante unu el ili kiel bazan tekston, nomatan ekzemplo al kolacio. Por elekti la tekston, kiu estu ekzemplo al kolacio, oni devas trovi tiun, kiu prave estus plej proksima al la originalo. Pro tio oni bezonas rigardi la ekeston de teksto kaj ĝian eksteran historion, t. e., kie kaj kiel ĝi estis trovita, de kiu, kie ĝi restis, dum kiom da tempo, ktp. En tiu fazo, ankaŭ estas detektiveca ago por trovi falsaĵojn, ŝanĝojn dum la tempo, ktp. Oni devas studi tipojn de kaligrafiaĵoj, de plumoj, de inko, ktp.

 
Specimenaro de skribfontoj kiuj uzeblas por komparado de tekstoj de la 18-a jarcento

Fine de kolacio, post komparo de ĉiuj atestaĵoj, la filologo forigas ĉiujn senutilajn ekzemplerojn, aŭ ĉar ili estas nur identaj kopioj, aŭ ĉar ili estas falsaj, aŭ pro iu alia kialo. Tiun forigon oni latine nomas eliminatio codicum descriptorum (forigo de identaj kopioj).

La sekva fazo estas la stemma codicumstematado, t. e., la organizo de la ekzempleroj, kiuj restas post la forigo. La filologo ordigas la tekstojn en unu "arbon" nomatan sintezo de stematado por montri la "genealogiajn" rilatojn inter ili. La celo de ĉi tiu fazo estas la determino, kiuj kopioj estas pli proksimaj al la origina teksto (arketipo) kaj kiuj estas la pli malproksimaj (superstitoj). Kompreneble, se estas nur unu kopio de la teksto, aŭ se oni konas la originalon, ĉi tiu fazo ne estas necesa.

Sekva fazo estas la emendatiokorektado, kiun oni faras per komparo de la tekstoj kaj per deduktado. Post korektado oni havas kritikan eldonon, sur kiu baziĝos la studoj de filologo.

Fine, la filologo faras la prezentadon de teksto, t. e., la analizon pri ĝi, kiu estas la vera celo de la filologia laboro. En la prezentado la filologo rajtas uzi ĉiujn konatajn metodojn de ĉiuj skoloj; li povas elekti fari filozofian, artan aŭ sciencan studon de la verko.

Historio redakti

Ekde la antikva tempo la studo kaj interpretado de tekstoj estas zorgo de homoj. En la antikva Egiptio, en Ĉinio kaj ĉiuj aliaj civilizacioj, kie estis skribo, oni tuj malkovris, ke la tekstoj pasas al sekvaj generacioj. Mirinde, tiu fakto ŝajnas plej ofte konstatebla rilate al religiaj kaj magiaj tekstoj, do tiuj popoloj zorgis ĉefe trovon de magiaj formuloj kaj ritoj en la sanktaj libroj, kies ĝusta interpretado donus al ĝia posedanto grandajn povojn kaj riĉaĵojn.

En la fino de la antikva tempo, kiam jam estis granda kvanto da literaturaj verkoj, oni bezonis studi ankaŭ literaturajn kaj historiajn tekstojn pro ilia propra valoro. Eble la unua poeto, kiu meritis tian studadon en Okcidento, estis Homero, multajn jarcentojn antaŭ Kristo.

Je la fino de la Mezepoko, la studado de tekstoj gajnis novan impulson pro juraj disputoj inter feŭdaj sinjoroj, kiuj volis pravigi siajn rajtojn ne plu nur perforte, sed ankaŭ jure; pro tio ili subtenis studantojn de malnovaj tekstoj. Tiu movado, kiu favoris la studon de la latina, inter aliaj aferoj, naskis la renesancan intereson pri mortintaj lingvoj kaj antikvaj tekstoj. Dum la Renesanco tiu studo multe pligrandiĝis kaj pligraviĝis.

En la 18-a jarcento Friedrich August Wolf (17591824) kreis la modernan koncepton de filologio, t. e., studo kies kerno estas la teksto. Wolf kaj lia skolo postulis, ke tiuj aliaj konoj bezonataj por la interpretado de teksto (lingvistiko, historio, erudicio) ne estas necesaj, sed helpaj, ne kernaj en filologio.

Dum la 19-a jarcento la filologio tre evoluis, tiel per la progresado de la prilingvaj scioj, kiel per la impulso de la pozitivismo, kiu donis al la filologio novajn metodojn. Ankaŭ dum la 19-a jarcento oni malkovris centojn da novaj dokumentoj. Jean-François Champollion, la egiptologoj kaj asiriologoj malfermis la pordojn de riĉegaj bibliotekoj, oni "malkovris" la literaturon de Hindio kaj Ĉinio ktp.

 
Roseta ŝtono

Tiu movado nur haltis dum la Dua mondmilito, ĉar la tiama ĉefa skolo de filologio estis la germana. Multaj filologoj eliris Germanion, aliaj fariĝis nazioj kaj tiel perdis sian prestiĝon post la milito. La postmilitaj intelektuloj, forte influitaj de la marksismokontraŭ-marksismo, ĝenerale ne plu interesiĝis pri studado de filologio aŭ "erudicio", kiu estis rigardata kiel peza senutilaĵo.

De tiam ĝis la fino de la 20-a jarcento, la filologio malvigliĝis kaj la studado pri malnovaj tekstoj tre malpligraviĝis. La studado pri teksto gajnis politikan rigardon kaj oni celis trovi "kovritaĵojn" en religiaj, sciencaj kaj politikaj tekstoj. Michel Foucault eble estis la plej grava aŭtoro de tiu periodo. Li montris, kiel tekstoj pri frenezeco, malsano kaj krimoj kovras ideologiaĵojn kaj ekonomiajn aŭ politikajn intencojn. Dum preskaŭ la tuta dua duono de la 20-a jarcento, do, oni zorgis ĉefe pri aktualaj tekstoj kaj ilia analizo apartenis al kultura batalo de la Malvarma milito.

Tuj post la fino de la Malvarma milito oni vidis, ke la novaj metodoj, ĉefe de Foucault, estas aplikeblaj ankaŭ al malnovaj tekstoj. Oni povas interpreti tekstojn de CiceronoCezaro kiel plenajn de kovritaj intencoj kaj analizi poemojn de HoracioVergilio kiel parton de la politika klopodo de Aŭgusto pravigi la Romian imperion.

Famaj filologoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

  Tiu ĉi artikolo ekzistas kiel
voĉlegita versio,
registrita je 27.07.2006
kiun vi povas aŭskulti aŭ elŝuti.

Eksteraj ligiloj redakti