Vergilio
Publius Vergilius Maro (naskiĝis la 15-an de oktobro -70 en Andes,[1] mortis la 21-an de septembro -19 en Brindizio) estis estas unu el la plej elstaraj latinaj poetoj. Lia majstra verko, kaj unu el la ĉefverkoj de literaturo latina, estas la epopeo Eneado. Ĝi rakontas pri Eneo, kiu forlasis Trojon dum ĝia disfalo kaj, post multaj aventuroj, fondis la landon de la Romianoj. Vergilio profunde influis la italan poeton Dante Alighieri.
Publius Vergilius Maro | ||
---|---|---|
![]() latina poeto
| ||
Persona informo | ||
Publius Vergilius Maro | ||
Naskiĝo | 15-a de oktobro 70 a.K. en Andes (hodiaŭ Italio) | |
Morto | 21-a de septembro 19 a.K. en Brindizio (hodiaŭ Italio) | |
Tombo | Parco Virgiliano vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Roma regno vd | |
Familio | ||
Patrino | Magia Polla vd | |
Parencoj | Vergilia Vera vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto • verkisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Eneado | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Multaj biografiaj detaloj, kiujn oni rakontas pri li, estas ne vere certaj sed ofte devenas el tempo pli posta. Mezepoke oni foje konsideris lin eĉ kristana sanktulo.
Junaĝo kaj fruaj verkoj Redakti
Naskite en Andua apud Mantova en Norda Italio, Vergilio estis unue edukata en Cremona kaj Milano. Poste li iris al Romo, kie li studis pri retoriko, medicino kaj astronomio; baldaŭ por li superregis filozofio kaj portempe li aliĝis al Epikurismo.
Fasko da malpli grandaj poemoj, kiuj laŭdire estiĝis en ĉi epoko, estas atribuitaj al la juna Vergilio. Sed la plimulton de tiu kolekto, konata kiel Appendix Vergiliana, fakuloj konsideras apokrifaj. El ili grupeto, Catalepton (Greke katá leptón: verkitaj en fajna maniero), dekkvar mallongaj poemoj, povus vere esti liaj; minimume kelkaj estas konsiderataj kiel aŭtentaj.
En Esperanto la plej fama estas el ĉi Appendix Vergiliana la Copa (Gastejestrino) - teksto uzata de William Auld en lia La Infana Raso.
Eklogoj Redakti
La unua granda verko de Vergilio estas lia Eklogoj aŭ Bukolikoj. Temas pri idiliaj paŝtistaj poemoj en la stilo de Teokrito, kun multe da aludoj al la propra epoko. Li verkis ilin en 42-39 a.Kr.
La unua Eklogo temas pri la agroreformo, agro-dividado, de 41 a.Kr., kiam Oktaviano, la pliposta imperiestro Aŭgusto Cezaro post venko en la Civitana Milito devis forsendi ĉirkaŭ 150.000-200.000 veteranojn el la armeo, por ilin kontentigi li rapidege bezonis amason da parceloj disdividotaj. La familio de Vergilio ĉe tio perdis sian financan bazon, ĉar ankaŭ ilia grundo estis konfiskita, sed de Oktaviano persone Vergilio ricevis kompenson.
La kvara Eklogo estas la plej fama: ĝi temas pri profeteca verkaĵo kiu ŝajne aŭguras novan "Oran Epokon". Dum Mezepoko oni kredis, ke ĉi tie la poeto antaŭdiras la naskiĝon de Jesuo.
Georgiko Redakti
Meceno petis de Vergilio verki pri la kampara vivo, ties problemoj kaj beleco. La rezulto estas belega didaktika epopeo, laŭforme en la tradicio de Lukrecio: la kvar libroj de Georgiko. Li ĝin verkis de 36-29 a.Kr.
Eneado Redakti
La plej fama, kaj plej ampleksa el liaj verkoj estas Eneado, en 12 libroj. Li verkis pri ĝi de 29-19 a.Kr. Kiam li mortis, ĝi estis ne jam finpolurita.
Necesis persona interveno de l' imperiestro por ke ĝi ne (konforme al lia testamento) estu neniigita, sed male estis ja eldonita.
La Eneado temas pri la heroo Eneo, kiu fuĝis el Trojo kun la Di-donita tasko ie fondi novan Trojon - kio fariĝos la pli posta Romo.
Morto de Vergilio kaj posta aprezado Redakti
Por persone spekti la scenejojn de sia epopeo, li faris grandan vojaĝon al la Greka mondo. Reironte al Romo, en Megaro li malsaniĝis pro sunfrapiĝo, kaj baldaŭ post alveno en Brindizo li mortis.
Li estis entombigita apud Napolo.
Dum la sama generacio lia epopeo jam fariĝis ege fama. Jam en Pompejo (neniigita en 79 p.Kr. per erupcio de l' Vezuvio) oni trovis grafitiojn kun citoj el ĝi.
Depost tiam ĝi neniam malaperis el la lerneja legado-programo de okcidenta Eŭropo. En mallonga periodo dum Mezepoko iom rivalis al ĝi la epopeo Aleksandreado de Walther de Châtillon.
Por multaj generacioj iasence Vergilio estis senplie "la poeto".
Vergilio kaj Dante Alighieri Redakti
Laŭ Dante Alighieri, Vergilio estis homo el gepatroj de Lombardio, ambaŭ mantuanoj laŭ civito. Naskiĝinte sub Julio Cezaro, ankoraŭ malfrue, li vivis en Romo sub la bona Oktavio Aŭgusto, en la tempo de Dioj falsaj kaj mensogaj. Li estis poeto kaj kantis pri la justa filo de Anĥizo kiu venis el Trojo kiam Ilio estis forbruligita. Dante diris pri li, kiun li longe studis kaj grande amis: "De la aliaj poetoj honoro kaj lumo ... Vi estas mia mastro kaj mia aŭtoro, vi sola estas tiu, el kiu mi tiris la belan stilon por kiu mi estas honorata". Vergilio gvidis Danton tra inferon kaj purgatorion en La dia komedio de Dante.
En Esperanto aperis Redakti
- Eneido tradukita de Henri Vallienne (1904)
- Copa tradukita de William Auld en La Infana Raso (1956)
- En la Antologio latina, tradukita de Gerrit Berveling, volumo 2 (1998), paĝoj 282-329: La Sira Gastejestrino, fragmentoj el Katalepto, Eklogoj, Georgiko, Eneado
Referencoj Redakti
- ↑ Haecker 2001, p. 18
Literaturo Redakti
- Buckham, Philip Wentworth; Spence, Joseph; Holdsworth, Edward; Warburton, William; Jortin, John. (1825) Miscellanea Virgiliana: In Scriptis Maxime Eruditorum Virorum Varie Dispersa, in Unum Fasciculum Collecta. Cambridge: W. P. Grant.
- Conway, R. S.. (1915) The youth of Vergil: a lecture delivered in the John Rylands Library on 9 December, 1914.
- Haecker, Theodor. [1933] (2001) Vergilio, la patro de Okcidento (PDF), trad. Ošlak, Vinko (esperante), Tyresö: INKO, p. 128. CITEREFHaecker2001. ISBN 91-7303-119-4.
- Jenkyns, Richard. (2007) Classical Epic: Homer and Virgil. Londono: Duckworth. ISBN 1-85399-133-3.
Vidu ankaŭ Redakti
Eksteraj ligiloj Redakti
- Kolektitaj verkoj
- Verkoj de Vergilio ĉe Perseus Digital Library
- Latinaj tekstoj, tradukoj kaj komentoj
- Aeneid tradukita de T. C. Williams, 1910
- Aeneid tradukita de John Dryden, 1697
- Aeneid, Eclogues kaj Georgics tradukita de J. C. Greenough, 1900
- Verkoj de Vergilio ĉe Theoi Project
- Aeneid, Eclogues kaj Georgics tradukita de H. R. Fairclough, 1916
- Verkoj de Vergilio ĉe Sacred Texts
- Aeneid tradukita de John Dryden, 1697
- Eclogues kaj Georgics tradukita de J.W. MacKail, 1934
- P. Vergilius Maro ĉe The Latin Library
- Latinaj tekstoj
- gutenberg author, Virgil
- Latinaj tekstoj
- Aeneid tradukita de E. Fairfax Taylor, 1907
- Aeneid, Georgics kaj Eclogues tradukita de (sennome)
- Moretum ("The Salad") Skanita el Joseph J. Mooney (tr.), The Minor Poems of Vergil: Comprising the Culex, Dirae, Lydia, Moretum, Copa, Priapeia, and Catalepton (Birmingham: Cornish Brothers, 1916).
- Vergiliaj verkoj: teksto.
- Virgil: The Major Texts: anglaj tradukoj de Eclogues, Georgics, kaj Aeneid.
- worldcat id, lccn-n79-14062
- Virgil ĉe kolekto de Ferdinando, Duko de Kalabrio ĉe Somni:
- Publii Vergilii Maronis Opera Napolo kaj Milano, 1450.
- Publii Vergilii Maronis Opera Italio, (inter 1470 kaj 1499).
- Publii Vergilii Maronis Opera Milano, 1465.
- Verkoj de Vergilio ĉe Perseus Digital Library
- Biografio
- Suetonius: The Life of Virgil, angla traduko.
- Vita Vergiliana, Aelius Donatus' Life of Virgil en originala Latino.
- Virgil.org: Aelius Donatus' Life of Virgil tradukita anglen de David Wilson-Okamura
- Project Gutenberg, eldono de Vergil—A Biography Arkivigite je 2008-08-28 per la retarkivo Wayback Machine, de Tenney Frank.
- Vergilian Chronology Arkivigite je 2007-02-22 per la retarkivo Wayback Machine (germane).
- Komentario
- "A new Aeneid for the 21st century". Revizio de la nova traduko de Robert Fagles de Aeneid ĉe TLS, 9-a de februaro, 2007.
- Virgilmurder (Jean-Yves Maleuvre, retejo pri teorio ke Vergilio estis murdita de Aŭgusto)
- The Secret History of Virgil, legendoj pri Vergilio en la Mezepoko.
- Intervjuo kun fakulo pri Vergilio Richard Thomas kaj poeto David Ferry, kiuj ĵus tradukis la "Georgics", ĉe ThoughtCast
- SORGLL: Aeneid, Bk I, 1–49; legita de Robert Sonkowsky Arkivigite je 2012-10-02 per la retarkivo Wayback Machine
- SORGLL: Aeneid, Bk IV, 296–396; legita de Stephen Daitz Arkivigite je 2012-02-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Bibliografioj
- Kompletaj bibliografioj pri latri ĉefaj verkoj de Vergilio, elŝuteblaj ĉe Word aŭ pdf
- Bibliografio de verkoj rilate al Vergilio kaj al la literaturo de Helenisma epoko
- A selective Bibliographical Guide to Vergil's Aeneid
- Virgil in Late Antiquity, the Middle Ages, and the Renaissance: Reta Bibliografio