Marko Valerjo Probo
Marko Valerjo Probo, Marcus Valerius Probus, konata ankaŭ kiel M. Valerius Probus Berytius aŭ Probo la Beritano[1] (ĉirkaŭ 20/30 – 105 n.e.), estis romia gramatikisto kaj kritikisto, kiu floris dum la regado de Nerono.[2]
Marko Valerjo Probo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 2050 en Bejruto |
Morto | 30-an de novembro 104 (-1946-jaraĝa) |
Lingvoj | latina |
Ŝtataneco | Roma regno |
Okupo | |
Okupo | filologo militisto |
Verkoj | Appendix Probi |
Li estis studento pli ol instruisto, kaj dediĉis sin al la kritiko kaj klarigo de tekstoj de klasikaj aŭtoroj (speciale la plej gravaj romiaj poetoj) pere de marĝenaj notoj aŭ signoj, laŭ la maniero de la gramatikistoj el Aleksandrio. Tiel li traktis verkistojn kiel Horaco, Lukrecio, Terentio kaj Persio, la biografio de tiu lasta estis probable prenita el la enkonduko de Probo al sia eldono de la poeto. Kun la escepto de tiuj tekstoj, li publikigis malmulte, sed liaj legaĵoj estis konservitaj en notoj fare de liaj lernantoj. Kelkaj el liaj kritikoj pri Vergilio povis esti konservitaj en la komentario pri la Eklogoj kaj en la Georgiko kiu estas laŭ lia nomo.
Notoj
redakti- ↑ Linda Jones Hall, Roman Berytus: Beirut in Late Antiquity, Routledge, 2004
- ↑ Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Probus, Marcus Valerius". Encyclopædia Britannica. 22 (11a eld.). Cambridge University Press. p. 408.