Bejruto

ĉefurbo de Libano

Bejruto (arabe بيروت [bejrUt], latine Berytus) estas la ĉefurbo de Libano kaj kun 2,1 milionoj da loĝantoj (2007). Ĝi estas la plej granda kaj grava urbo de la lando, situanta sur duoninsulo ĉe la mezpunkto de la marbordo de Libano kun la mediteranea maro, kiuj funkcias kiel la ĉefa marhaveno kaj ĝi ankaŭ formas la metropolitan areon de Bejruto, kiu konsistas el la ĉefurbo kaj antaŭurboj. La unua mencio de tiu metropolo estas trovita en letero de la antikva egipta Amarna, kiu datiĝas el la 15-a jarcento a.K., kaj la urbo estis ade enloĝata poste.

بيروت Bayrūt
urbo
ĉefurbo • urbego • administra teritoria unuo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Devizo: BERYTUS NUTRIX LEGUM (latino)
Administrado
Statuso ĉefurbo
Lando Libano
Telefonkodo +00961
Retpaĝaro www.beirut.gov.lb
Politiko
Urbestro Abdel Mounim Ariss
Demografio
Loĝantaro 1 574 397
Loĝdenso 121 068 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 53′ N, 35° 31′ O (mapo)33.88694444444435.513055555556Koordinatoj: 33° 53′ N, 35° 31′ O (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Areo 100 km² (10 000 ha)
Horzono GMT
بيروت Bayrūt (Bejruto)
بيروت Bayrūt (Bejruto)
DEC
بيروت Bayrūt
بيروت Bayrūt
Situo de بيروت Bayrūt
بيروت Bayrūt (Libano)
بيروت Bayrūt (Libano)
DEC
بيروت Bayrūt
بيروت Bayrūt
Situo de بيروت Bayrūt

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Beirut [+]
vdr

Bejruto gastigas la registarejon kaj ludas gravan rolon en la libana ekonomio kun ĝia urbocentro, Hamra, Verduno, kaj Ashrafieh gastigis kompaniajn firmaojn kaj bankojn. La urbo estas la fokuso de la kultura vivo de la regiono, fama pro la gazetaro, teatroj, kulturaj agadoj, kaj nokta vivo. Post la detruiga libana interna milito, Bejruto spertis rekonstruadon de la historia urbocentro, jaĥtejo, drinkejoj kaj nokta vivo-distriktoj denove igis ĝin vidindaĵo. Oni nomis Bejruton kiel pintolokon por viziti en 2009 de New York Times. Ĝi ankaŭ estis enlistigita kiel unu el la dek plej viglaj ĉefurboj en la mondo fare de Lonely Planet en 2009.

Historio redakti

La 4-an de Aŭgusto 2020 en Bejruto eksplodis 2750 tunoj da amonia nitrato, kio kaŭzis morton de pli ol 100 homoj, vundigojn de pli ol 4 000 homoj kaj detruon de multaj konstruaĵoj.

Geografio redakti

Bejruto situas sur ebenaĵo, sur duoninsulo laŭ Mediteranea Maro, laŭ ĉefvojo kaj fervojo inter Turkio kaj Izraelo.

Klimato redakti

Bejruto havas mediteranean klimaton. Jare pluvas po 860 mm. Precipe inter novembro-februaro pluvas (tre malofte neĝas). Inter junio-septembro ne pluvas, tiam la temperaturo proksimiĝas al 30 . Vintre la temperaturo varias ĉirkaŭ 10 .

Servoj redakti

Famuloj redakti

Ĝemelurboj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti