Latina lingvo

hind-eŭropa lingvo, kiu estis la ĉeflingvo de Romio
(Alidirektita el Latino)
Latina alidirektas ĉi tien. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Latina (apartigilo).

Latino[1] aŭ la latina lingvo estas italika lingvo, kaj siavice membro de la hindeŭropa lingvaro,[2] kiu estis origine parolata en la areo de antikva Romo. Ĝi ankaŭ estis la ĉefa lingvo de la romia imperio (kune kun la greka lingvo) kaj poste de la katolika eklezio, kaj interlingvo de okcidenta civilizo ĝis 1750. Dekomence ĝi etendiĝis samtempe kiel la propra imperio.[3]

Latino
Latine: Lingua latīna
mortinta lingvo • antikva lingvo • lingvo • sankta lingvo
Latin-faliskaj lingvoj • sud-Eŭropaj lingvoj
Parolata en Vatikano
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Italika
Latino-faliska
Latino
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Vatikanurbo
Reguligita de Papa Akademio de Latina Lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 la
  ISO 639-2 lat
  ISO 639-3 lat
  SIL LTN
  Glottolog lati1261
Angla nomo Latin
Franca nomo latin
Vikipedio
vdr

Inter malkleruloj Latino iompostiome simpliĝis kaj fariĝis nova lingvo, vulgara Latino, kiu siavice pluevoluis post la disfalo de la imperio, kreante la latinidajn lingvojn (la franca, hispana, itala, portugala, rumana, ktp.). La klasika Latino ĉesis esti denaske parolata lingvo post ĉirkaŭ la jaro 300 en kelkaj regionoj kaj en aliaj ankoraŭ dum postaj jarcentoj, sed pli kaj pli aparte de la pura klasika latino, tio estas pli kaj pli modifita. En la lernejoj dum la renesanco, Latino fariĝis pli ĝuste kaj klasike parolata laŭ la modelo de Cicerono.

Dum multe de la historio de Okcidenta civilizo, ĝi estis la lingvo de registaroj, papoj, sciencistoj, sanktuloj, nobeloj, muzikistoj kaj eĉ poetoj. Ĝi estas la lingvo de Julio Cezaro, Vergilio, Ovidio, Aŭgusteno, Abelardo, Tomaso de Akvino, Dante, Koperniko, Erasmo, More, Kalvino, Galileo, Bakono, Kartezio, Spinozo, Neŭtono kaj Linnaeus. Pluraj gravaj urboj en la mondo havas propran latinan nomon.

Eĉ ĝis la frua 20-a jarcento, Latino restis ordinara parto de klerigado en Okcidento kaj de la katolika trenta meso. Pro la graviĝo de presarto kaj naciaj aspiradoj ekde la 16-a jarcento la latina en longa procezo perdis iom post iom la funkcion de interlingvo. Sed eĉ hodiaŭ ĝi estas fonto por sciencistoj, kiam ili inventas novan vorton aŭ por la nomado de ĵus malkovritaj bestoj kaj plantoj, jam per tute modernigita latino. Nur Vatikano kaj la katolika eklezio ankoraŭ uzas Latinon oficiale, eĉ eldonante vortaron de novaj vortoj.[4] Sed eĉ en la katolika eklezio, Latino mortis kiel efektiva laborlingvo de la episkopoj kaj sacerdotoj post la dua Vatikana koncilio; praktike oni uzas pleje la italan en ĉiutaga vivo kaj en la diversaj landoj la respektivajn proprajn lingvojn. Ekzemple, la katekismo estis redaktita en la franca kaj en aliaj lingvoj, kvankam la oficiala redakto estas en Latino. Uzadon de la latina kiel viva lingvo liturgie kaj ĉiutage ankaŭ en niaj tagoj proponas la usona Familia Sancti Hieronymi.

En la mezepoka kaj renesanca okcidento, regado de Latino estis necesa por alta klerigado, ĉar la alta scio de la okcidenta civilizo estis disponebla plejparte per latinaj libroj kaj latinlingvaj universitatoj. (La angla havas similan rolon hodiaŭ).

Latino estis unu el la ĉefaj fontoj, el kiu Esperanto pruntis vortojn. Ekzemple: facila, sed, tamen, okulo, akvo. Ĉirkaŭ 75% el la vortoj de teksto Esperanta estas el lingvo latina aŭ latinida. Latino ankaŭ estas la radiko, rekte aŭ nerekte, de tre granda parto de la klera, eleganta vortprovizo de la angla lingvo.

Historio redakti

 
La Duenos skribaĵo, kiel registrita de Heinrich Dressel.

La etapoj de Latino:

 
Lingva panoramo de Centra Italio en la komenco de la Romia ekspansio.

Nombraj historiaj fazoj de la lingvo estis agnoskitaj, el kiuj ĉiuj distingatas per subtilaj diferencoj en vortotrezoro, uzado, literumado, morfologio, kaj sintakso. Ankaŭ ne estas klaraj kaj rapide alireblaj reguloj de klasigo; diversaj fakuloj emfazas diferencajn trajtojn. Kiel rezulto, la listo havas variaĵojn, same kiel alternativajn nomojn.

Aldone al la historiaj fazoj, la eklezia Latino referencas al la stiloj uzitaj de la verkistoj de la Romkatolika Eklezio el la Malfrua Antikveco antaŭen, same kiel la protestantaj fakuloj.

Post la falo de la Okcidenta Romia Imperio en 476 kaj la Ĝermanaj regnoj anstataŭis ĝin, la Ĝermanaj popoloj adoptis la Latinon kiel la lingvo plej taŭga por juraj kaj aliaj, pli formalaj uzoj.[5]

Komuna deveno redakti

Jam William Jones argumentis pri la komuna deventrunko de la tri lingvoj sanskrito, greka lingvo kaj latino jene:

 
 La sanskrita lingvo, kiom ajn antikva ĝi estas, havas mirindan strukturon; ĝi estas pli perfekta ol la greka lingvo, pli abunde riĉa ol la latina lingvo, kaj pli delikata ol ili ambaŭ. Tamen, ĝi havas tiom grandan proksimecon kun tiuj du aliaj lingvoj, proksimecon videblan pro la verbaj radikoj kaj pro la gramatikaj formoj, ke tiu parenceco tute ne povas esti konsiderata kiel hazarda fenomeno; tiom forta, verdire, ke neniu filologo povus pristudi tiujn tri lingvojn, sen opinii ke ili elmerĝiĝis el iu komuna fonto, kiu, eble, ne plu ekzistas. Estas ankaŭ similaj kialoj, kvankam ne tiom fortaj, por supozi ke same la gotika, kaj la kelta lingvo, malgraŭ miksado kun malsama idiomo, havas la saman devenon kiel la sanskrita, kaj ankaŭ la pra-persa (avesta lingvo) povas aldoniĝi al tiu sama familio.[6] 

Malnova Latino redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Malnova Latino.
 
La "Lapis Niger" (Nigra ŝtono), probable la plej antikva survivanta Latina skribaĵo, el Romo, ĉirkaŭ 600 a.K. dum la duon-legenda Roma monarkio.

La plej antikva konata formo de Latino estas la Malnova Latino, kiu estis parolita el la Roma monarkio ĝis la fina parto de la periodo de la Roma Respubliko. Ĝi estas atestita kaj en skribaĵoj kaj en kelkaj el plej fruaj survivantaj Latinaj literaturaj verkoj, kiel la komedioj de Plaŭto kaj Terencio. La Latina alfabeto estis derivita el la Etruska alfabeto. La skribmaniero de tiu lasta estis ŝanĝita el sia dekomenca maniero kiel dekstre-maldekstren aŭ per bustrofedona[7][8] skribmaniero al tio kio estis finfine, nome strikte maldekstre-dekstrena skribmaniero.[9]

Klasika Latino redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Klasika Latino.

Dum la fina parto de la periodo de la Roma Respubliko kaj en la unuaj jaroj de la imperio, nova klasika Latino aperis, kiel konscia kreitaĵo de oratoroj, poetoj, historiistoj kaj aliaj kleraj homoj, kiuj verkis la grandajn verkojn de la klasika literaturo, kiuj estis instruitaj en la lernejoj de gramatiko kaj retoriko. La nuntempa instruado en gramatiko derivas siajn radikojn el tiaj romiaj lernejoj, kiuj utilis kiel speco de neformala lingva akademio dediĉita al plutenado kaj pludaŭrigado de la edukita parolmaniero.[10][11]

Vulgara Latino redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Vulgara Latino kaj Latinidaj lingvoj.

Filologia analizo de arkaikaj Latinaj verkoj, kiel tiuj de Plaŭto, kiuj enhavas pecojn da ĉiutaga parolmaniero, indikas, ke parolita lingvo, nome Vulgara Latino (terminigita kiel sermo vulgi, "la parolmaniero de la homamasoj", fare de Cicerono), ekzistis konkurence kun la klera klasika Latino. La neformala lingvo estis rare skribita, kaj tiel la filologoj disponas nur el unuopaj vortoj kaj frazoj cititaj de klasikaj aŭtoroj kaj de tiuj trovitaj en grafitioj.[12] Estas tialoj por supozi, ke la parolmaniero estis unuforma nek diakronie nek geografie. Male, la romiigitaj eŭropaj populacioj logike disvolvigis siajn proprajn dialektojn de la lingvo, kio eventuale kondukis al la diferencigo de la Latinidaj lingvoj.[13] La Falo de la Okcidenta Romia Imperio rezultis en deterioro de la edukaj normigoj kio rezultis en Malfrua Latino, nome postklasika stadio de la lingvo konstatebla en la kristanaj tiamaj verkoj. Tio kongruis kun la ĉiutaga parolmaniero, ne nur pro dekadenco en edukado sed ankaŭ pro deziro etendi la verkojn al la homamasoj.

Spite la dialektan variadon, kiu certe troviĝas en ajna disvastigita lingvo, la lingvoj ĉefe de Hispanio, Francio, Portugalio, kaj Italio retenis remarkindan unuecon en fonologiaj formoj kaj disvolvigoj, helpite de la stabiliga influo de ilia komuna kristana (romkatolika) kulturo. Nur je la maŭra konkero de Iberio en 711, kiu tranĉis la komunikadon inter la ĉefaj latinidaj regionoj, la lingvoj ekdiverĝis serioze.[14] La vulgarlatina dialekto kiu poste iĝos la rumana diverĝis iom pli el la aliaj variaĵoj, ĉar ĝi estis tre separata el la unuigintaj influoj de la okcidenta parto de la Imperio.

Unu ŝlosila markilo ĉu difinita latinida trajto troviĝis en Vulgara Latino estas kompari ĝin kun ĝia paralelaĵo en klasika Latino. Se tiu ne estis preferita en Klasika Latino, tiam plej verŝajne venis el nedokumentita tiutempa Vulgara Latino. Por ekzemplo, la latinida vorto por "ĉevalo" (itale cavallo, france cheval, hispane caballo, portugale cavalo kaj rumane cal) devenas el Latina caballus. Tamen, la Klasika Latino uzis equus. Tial, caballus estis plej verŝajne la parolita formo, respektive en Vulgara Latino.[15]

Vulgara Latino ekdiverĝis en distingaj lingvoj ĉirkaŭ la 9a jarcento aŭ antaŭe, kiam ekaperis la plej fruaj konataj latinidaj skribaĵoj. Ili estis, tra tiu periodo, limigitaj al ĉiutaga parolmaniero, ĉar ankoraŭ estis la Mezepoka Latino kio estis uzita por skribado.[16][17]

Mezepoka Latino redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mezepoka Latino.
 
La latina Malmesbury Biblio el 1407.

La Mezepoka Latino estis skriba Latino uzata dum tiu parto de la postklasika periodo kiam ne ekzistas koresponda nacilingva Latino. La parolata lingvo disvolviĝis en la variaj fruaj latinidaj lingvoj; tamen, en la edukita kaj oficiala mondo, Latino pluis sen natura parolata bazo. Krome, tiu Latino etendiĝis en landojn kie neniam estis parolita Latino, kiel en ĝermanaj kaj slavaj nacioj. Tio estis utila por internacia komunikado inter la ŝtatoj membroj de la Sankta Romia Imperio kaj ties aliancanoj.

Sen la institucioj de la Romia Imperio kiuj estis subtenintaj ties unuformecon, la Mezepoka Latino perdis sian lingvan koheron: por ekzemplo, en klasika Latino sum kaj eram estas uzata kiel helpaj verboformoj en perfekta kaj plusperfekta pasivo, kiuj estas duvortaj tensoj. Mezepoka Latino uzas fui kaj fueram anstataŭe.[18] Krome, la signifoj de multaj vortoj ŝanĝiĝis kaj novaj vortoj estis enkondukitaj el la naciaj lingvoj. Identigeblaj individuaj stiloj de klasike malĝusta Latino restis.[18]

Renesanca Latino redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Renesanca Latino.
 
Plej el la presitaj libroj de la 15-a jarcento (inkunabloj) estis en Latino, dum la verkoj en naciaj lingvoj ludis nur duarangajn rolojn.[19]

La Renesanco dum mallonge plifortigis la postenon de Latino kiel parolita lingvo pro sia adoptado fare de la Renesancaj Humanistoj. Ofte estritaj de membroj de la klerikaro, ili estis kortuŝitaj pri la akcelitaj dismuntado de restoj de la klasika mondo kaj la rapida perdo de ties literaturo. Ili baraktis por konservi tion kion ili povis kaj por restaŭri al Latino tia kia ĝi estis kaj enkondukis la praktikon produkti reviziitajn eldonojn de la literaturaj verkoj kiuj restis komparante survivantajn manuskriptojn. Je la 15-a jarcento ili estis anstataŭante la Mezepokan Latinon per versioj subtenitaj de la fakuloj de la ĵus aperintaj universitatoj, kiuj klopodis per sia fakuleco malkovri kia la klasika lingvo estis estinta.[16][20]

Nova Latino redakti

Dum la komenco de la Moderna Epoko, Latino ankoraŭ estis la plej grava lingvo de kulturo en Eŭropi. Tiel, ĝis la fino de la 17-a jarcento la majoritato de libroj kaj preskaŭ ĉiuj el la diplomataj dokumentoj estis verkitaj en Latino. Poste, plej diplomataj dokumentoj estis verkitaj en franca (nome latinida lingvo) kaj poste en naciaj aŭ aliaj lingvoj.

Moderna Latino redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Moderna Latino kaj Eklezia Latino.

Spite manko de indiĝenaj parolantoj, Latino estas ankoraŭ uzata por variaj celoj en nuntempa mondo.

Religia uzado redakti

 
Signaloj en la Wallsend Metrostacio estas en angla kaj Latino, kiel omaĝo al la rolo de Wallsend kiel unu el la lokoj de la Romia Imperio, nome la orienta pinto de la Muro de Hadriano en Segedunum.

La plej granda organizo kiu retenas Latinon en oficialaj kaj preskaŭ-oficialaj kuntekstoj estas la Katolika Eklezio. La Katolika Eklezio diris, ke la meso ne nepre devas esti dirita en Latino en la koncilio de 1962-1965. Latino restas la lingvo de la Roma rito; la Trenta meso estas dirita en Latino. Kvankam la meso de papo Paŭlo la 6-a estas kutime dirita en la loka lingvo, ĝi povas esti kaj ofte estas dirita en Latino, ĉu parte ĉu tute, speciale por multlingva publiko. Ĝi estas la oficiala lingvo de la Sankta Seĝo, la ĉefa lingvo de ties oficiala gazeto, nome Acta Apostolicae Sedis, kaj la laborlingvo de la Tribunalo de la Roma Rota. Vatikanurbo estas hejmo ankaŭ de la nura bankaŭtomato kiu donas instrukciojn en Latino.[21] En la Pontifikaj Universitatoj postgradigaj kursoj de Kanona juro estas instruitaj en Latino, kaj artikoloj estas verkitaj en la sama lingvo.

En la Anglikana Eklezio, post la publikigo de la Book of Common Prayer de 1559, latinlingva eldono estis publikigita en 1560 por ties uzado en universitatoj kiel Oksfordo kaj la ĉefaj "public schools" (anglaj privataj akademioj), kie la liturgio estis ankoraŭ permesita en Latino.[22] Estis kelkaj latinlingvaj tradukoj ekde tiam, kiel Latina eldono de 1979 fare de USA Anglican Book of Common Prayer.[23]

 
La multlingva Eŭropa Unio adoptis latinlingvajn nomojn en ikonaj nomoj de kelkaj el ties institucioj kiel klopodo de lingva kompromiso, nome "ekumena naciismo" komuna al plej el la kontinento kaj kiel signo de kontinenta heredo (kiel la EU Konsilio: Consilium)

Uzado de Latino por motoj redakti

En la Okcidenta mondo, multaj organizoj, registaroj kaj lernejoj uzas Latino por siaj motoj pro ties asocio kun formaleco, seriozeco, tradicio kaj la radikoj de la Okcidenta kulturo.[24]

La moto de Kanado A mari usque ad mare ("el maro ĝis maro") kaj plej el la motoj de Provincoj kaj teritorioj de Kanado estas ankaŭ en Latino. La Kanada Viktoria Kruco estas modelita laŭ la Brita Viktoria Kruco kiu havas la surskribon "For Valour" (pro kuraĝo). Ĉar Kanado estas oficiale dulingva, la kanada medalo anstataŭis la anglalingvan surskribon per la samsignifa Latina Pro Valore.

La moto de Hispanio PLVS VLTRA, kun la signifo "transe", estas ankaŭ Latina origine.[25] Ĝi estis prenita el la persona moto de Karlo la 5-a, Sankta Romia Imperiestro kaj Reĝo de Hispanio (kiel Karlo la 1-a), kaj estas modifo al malo de la origina frazo Non (terrae) plus ultra ("Ne estas tero transe"). Tio laŭdire estis surskribita kiel averto sur la Heraklaj Kolonoj de la Ĝibraltara Markolo, kiuj markis la bordon de la tiame konata mondo. Karlo adoptis la moton post la malkovro de la Nova Mondo fare de Kristoforo Kolumbo, kaj tio havas ankaŭ metaforajn sugestojn pri la riskoj kaj baraktoj necesaj por atingi elstarecon.

 
La moto de Kansaso nome "ad astra per aspera" (tie videbla super la steloj) aŭ "per aspera ad astra" estas uzata ankaŭ de multaj aliaj institucioj, ekzemple militistaj, en la tuta mondo.

Kelkaj Usonaj Subŝtatoj havas latinlingvajn motojn: kiel la moto de Konektikuto nome Qui transtulit sustinet ("kiu transplantis subtenas"); de Kansaso nome Ad astra per aspera ("Al steloj tra aspraĵoj"); de Koloradio nome Nil sine numine ("Nenio sen providenco"); de Miĉigano nome Si quaeris peninsulam amoenam, circumspice ("Se vi volas plezuran duoninsulon, rigardu ĉirkaŭ vi"); de Misurio nome Salus populi suprema lex esto ("La salvo de la popolo estos la suprema leĝo"); de Norda Karolino nome Esse quam videri ("Esti pli ol aspekti"); de Virginio nome Sic semper tyrannis ("Tiel ĉiam kontraŭ tiranoj"); kaj de Okcidenta Virginio nome Montani semper liberi ("Montanoj estas ĉiam liberaj").

Multaj militistaj organizoj nuntempe havas Latinlingvajn motojn, kiel Semper paratus ("ĉiam pretaj"), moto de la Usona Marborda Gardistaro; Semper fidelis ("ĉiam fidelaj"), moto de la Usona Marinfanteria Korpuso; Semper Supra (“ĉiam supre”), moto de la Usona Spacforto; kaj Per ardua ad astra ("Tra malfacilo/lukto al la steloj"), nome moto de la brita Reĝa aerarmeo (RAF).

Kelkaj kolegioj kaj universitatoj adoptis latinlingvaj motojn, ekzemple la moto de la Universitato Harvard estas Veritas ("vero"). Veritas estis la diino de la vero, filino de Saturno, kaj patrino de Virto.

Aliaj modernaj uzoj redakti

 
Monero de kvin svisaj frankoj kun la latina surskribo Confoederatio Helvetica.

Svisio adoptis la latinlingvan mallongan nomon de la lando Helvetia en moneroj kaj poŝtmarkoj, ĉar tie ne estas loko por meti ĉiujn kvar oficialajn lingvojn de la lando. Pro simila tialo, ĝi adoptis internacian kodon por vehikloj kaj interreto CH, kiu signifas Confœderatio Helvetica, nome kompleta latinlingva nomo de la lando.

Kelkaj filmoj kun agado okazanta en antikveco, kiel Sebastiane kaj The Passion of the Christ, estis faritaj kun dialogo en Latino en la intenco montri realismon. Aliokaze, la Latina dialogo estas uzata pro sia asocio kun religio aŭ filozofio, en filmoj aŭ televidaj serioj kiel respektive The Exorcist kaj Lost (epizodo "Jughead"). Subtekstoj estas kutime montrataj por la profito de tiuj kiuj ne komprenas Latinon, plej verŝajne majoritato en la nuntempa socio. Estas ankaŭ multaj kantoj kun latinlingva vortumado. Ekzemple la "libreto" por la oper-oratorio Oedipus rex de Igor Stravinski estas en Latino. Eble pli popularaj estas kantoj kiel Adeste Fideles, por celebro de Kristnasko en kelkaj landoj, Gaudeamus igitur, en universitataj medioj, kaj la kolekto Carmina Burana, nome poeziaj manuskriptoj en mezepoka latino, kiuj estis malkovritaj en 1803 kaj uzitaj de Carl Orff, por sia samnoma verko, kiu estis siavice celo de multaj koncertoj, registraĵoj kaj eĉ filmoj.[26]

La kontinua instruado de Latino estas ofte vidita kiel tre altvalora komponanto de la beletra edukado. Latino estas instruata en multaj altlernejoj, speciale en Eŭropo kaj Ameriko. Ĝi estas ofta en britaj public schools kaj grammar schools, la italaj liceo classico kaj liceo scientifico, la germanaj Humanistisches Gymnasium kaj la nederlandaj gymnasium.

Foje, kelkaj amaskomunikiloj, celantaj entuziasmulojn, elsendas en Latino. Rimarkindaj ekzemploj estas Radio Bremen en Germanio, YLE radio en Finnlando (la elsendaĵo "Nuntii Latini" el 1989 ĝis ĝi estis fermita en Junio 2019),[27] kaj Vatikana Radio kaj Televido, ĉiuj el kiuj elsendas novajn segmentojn kaj alian materialon en Latino.[28][29][30]

Estas multaj retejoj kaj forumoj kiuj estas funkcigitaj en Latino fare de entuziasmuloj. La Latinlingva Vikipedio fine de Marto 2021 havas pli ol 135 000 artikoloj.

Fakte, studi Latinon povas plibonigi lernadon de diversaj kapabloj kaj speciale de ekkono de diversaj lingvoj, partikulare de la Hindeŭropa lingvaro, sed ne necese de Latinida lingvaro. Ĝenerale, studi Latinon kreas pli riĉan edukadon kaj por sciencaj (latinlingvaj sciencaj nomoj de animaloj kaj plantoj en biologio, de diversaj konceptoj en medicino ktp.) kaj por beletraj studoj.[31]

Skribo kaj elparolo redakti

 
La Latina alfabeto en la klasika epoko konsistis el 23 literoj. La tipografio de la bildo estas de surŝtona tipo, kiel ĝi aperas en la Trajana Kolono.

Latino uzas la latinan alfabeton, originale nur majuskle aŭ manskribita per romia kursiva skribado ne facile deĉifreblaj por uzanto de la tradicia alfabeto latina. Al la originalaj 21 literoj, ABCDEFGHIKLMNOPQRSTVX, poste venis Y kaj Z, asimilitaj pruntoj por pli facile bonvenigi neologismojn el la pli prestiĝa Helena lingvo. Tial same venis K, malgraŭ tio ke ĝi preskaŭ ekskluzive troviĝas ĉe kalendæ apud calendæ (speciatim, calendæ propriæ sunt Latinorum, neque enim Græci hac appellatione, quamvis origine Græca sit, sed alia utuntur ad denotandum primum mensis diem). Litero U uziĝis por kaj la vokala kaj konsonanta variantoj; tiel same ĉe I. Dum la mezepoko konsonanta U komencis esti skribata per V, kaj konsonanta I per J. Adicie, ligaturoj komencis esti uzataj, precipe kiam ili reprezentas diftongon. Aktuale, la latina ortografio plejparte sekvas la italan normon, t.e. distingi inter vokala kaj konsonanta U kaj V, sed ne inter I kaj J, sen ligaturoj.

Historio de la latina alfabeto redakti

La latina alfabeto devenas de la greka alfabeto ne rekte, sed per la etruska alfabeto. Komence la latina alfabeto estis: ABCDEFZHIKLMNOPQRSTVX. Oni vidas ke estas tri literoj por la sama sono /k/: C, K kaj Q, tio devenas de la fakto ke la etruska lingvo, kiel ŝemidaj lingvoj havis malsamajn fonemojn por guturala surda sono, sed la latina havis nur unu fonemon /k/ kvankam kun tri alofonoj, sekve oni uzis C antaŭ A, K antaŭ E kaj I kaj Q antaŭ U kaj O, sed ne estis speciala litero por reprezenti la fonemon /g/, kiu ne ekzistis en la etruska; alie S kaj Z reprezentis la saman fonemon /s/. Finfine, en la 3-a jarcento a.K., oni reformis la alfabeton kaj ĝi restis tiel:

ABCDEFGHILMNOPQRSTVX.

Kiam en la mezo de 2-a jarcento a.K., Romo konkeris grekajn urbojn, fakte dekomence grekparolantajn areojn en suda Italio, oni prenis grekajn literojn K, Y kaj Z. Z ne reprezentis plu /s/, kiel antaŭe, sed /dz/. Kaj aperis finfine la "klasika" latina alfabeto.

Elparolo redakti

 
Cicerono denuncas Katilinon, fresko de Cesare Maccari, 1882–88. Oni ne povas certiĝi pri kiel precize prononcis romianoj sian latinan lingvon.

Kompreneble oni ne scias kiel precize prononcis la romianoj, ĉar en tiu tempo ne estis sonaparatoj. En la fino de 19-a jarcento, la katolika eklezio kreis oficialan elparolon bazita sur la itala lingvo. En multaj protestantaj landoj estis reago kaj oni intencis krei "sciencan prononcon" de la latina.

La lingvohistoriaj kaj fonologiaj esploroj malkovris la verŝajnan sonsistemon, elparolon de Latino; tiun elparolon oni nomas restaŭrita elparolo. En 1956 la unua "Congrès International pour le Latin Vivant" (Internacia Kongreso por la Viva Latino) aprobis rezolucion, kiu rekomendis la nuran uzon de "restaŭrita elparolo" en Eŭropaj nereligiaj lernejoj. Tiel, multaj eŭropanoj, kiuj lernis Latinon en lernejo post tiu kongreso, pensas ke ĝi estas la nura "vera" elparolo de la latina, sed ĝi estas nur konvencia elparolo, kun ia scienca bazo, sed tre diskutinda.

En modernaj tekstoj oni foje uzas super la vokaloj horizontalajn strekojn aŭ arkojn (ā ē ī ō ū ; ă ě ĭ ŏ ŭ) por helpi la lingvolernadon. Tiuj strekoj ne ekzistis en Latino; ili nun montras por la lernantoj la longecon aŭ mallongecon de la vokalo (silablongo tre gravas en la latina).

Restaŭrita prononco

  • ae [ae̯]
  • au : [au̯]
  • c : [k]
  • ch : [kʰ]
  • g : [g]
  • h : [h]
  • i : [i]/[j]
  • m : [m]
  • oe [oe̯]
  • ph : [pʰ]
  • qu : [kʷ]
  • r : [ɾ]
  • s : [s]
  • th : [tʰ]
  • u : [u]/[w]
  • x : [ks]
  • y : [y]
  • z : [dz]

Ekzemple, la literoj v kaj u plej verŝajne aludis al duonvokalo /ŭ/ (kiel en aŭto, ŭa!). Sed en "VVA" la prononco de unua "V" estas vokala, ne eblas la prononco /ŭŭa/ sed du silaba /u'ŭa/, alie en "SILVANVS", la lasta V esta klare vokala: /nus/, sed la unua V eble estas vokala aŭ duonvokala: /sil'ŭa'nus/ aŭ /si'lu'a'nus/, klare la prononco /si'lu'a'nus'/ ne taŭgas, sed la sistemo proponita ne klarigas kiel V estas vokalo aŭ duonvokalo.

 
La ĉefa sceno de la Trenta meso dirita en latino. La katolika eklezio ege hegemoniis en la uzado kaj prononcado de Latino dum la lasta jarmilo.

La restaŭrita prononco pretendas reprodukti la klasikan prononcon, t. e., la prononco de la tempo de Cicerono, sed ĝi miksas prononcojn tre malproksimajn en la tempo. Pro la evoluo de certaj sonoj en vulgara Latino, oni dum jarcentoj instruis "malĝustan" prononcon de la klasika lingvo. Inter tiuj enradikiĝintaj prononcoj menciindas [e] por ae kaj [rondigita e] por oe. Sed OE kaj AE evoluis al [e] antaŭ la klasika erao, kiel oni povas vidi en grafitoj de Pompeo, sekve la prononco [ajdes] por [aedes] estas arkaisma, ne klasika, kvankam la "restaŭrita prononco" diras la malon. En la klasika erao, eble oni prononcis ankoraŭ la C kiel /k/, sed tute ne plu AE kaj OE kiel diftongoj.

La elparolo de c laŭ la restaŭrita elparolo estas ĉiam /k/. Oni elparolis ĝin ekde la frua mezepoko antaŭ altaj vokaloj (ae, e, i, oe, y) kiel /c/ kaj oni elparolis nur antaŭ la malaltaj vokaloj kiel /k/; tiu elparolo radikiĝis eĉ en Hungario. En aliaj lingvoj tiu /c/ plusimpliĝis al /s/. (En Italio ekzistas tria elparola metodo, ĉar ili elparolas ĝin antaŭ altaj vokaloj kiel /ĉ/; same antaŭ altaj vokaloj sonas la g kiel /ĝ/, kaj la gn sonrilato estas elparolata kiel [nj].)

Tiel oni elparolas la nomon de Cicero [CIcero:] (Hungario) aŭ [KIkero] (Okcident-Eŭropo) (en Italio kiel [ĈIĉero]). Oni povas ĉiun akcepti, sed oni devas esti konsekvenca.

En Francio, Britio kaj Nordio, interalie, la natura prononco de Cicero estas [SIsero] - sed kompreneble tio validas nur kiam oni tiun vorton uzas dum nacilingva parolado. Ŝanĝante al Latino, oni samtempe devas ŝanĝi la prononcon.

Alie, oni povas ekspliki la originon de vortoj kiel Kaiser en la germana lingvo, nerekte el la parolata latina, sed el la skriba formo, sekve oni ne povas rigardi la evoluon de latinaj vortoj en nelatinaj lingvoj kiel helpaj, ĉar la latina ĉiam restis kiel skriba lingvo, eĉ en landoj kie neniu parolis ĝin.

Akcento redakti

En multaj lernolibroj oni markas latinan akcenton per signo ´ (akuto); do "ímperat" estu [IMperat].

La akcento estas plej ofte kiel en Esperanto: je la dua silabo de la vortofino. Se tiu silabo estas mallonga, la akcento migras pli antaŭen (ekz. amīcus, sed fābula, ĉar en tiu vorto u estas mallonga). – La longo aŭ mallongo de silaboj (kaj la vokaloj) ne estas antaŭdirebla, oni devas lerni ilin kun la vorto. La silaboj finiĝantaj je konsonanto estas ĉiam longaj. Oni devas memori nur la sonrilaton t.n. muta cum liquida, kiam la sonanton sekvas p, b, t, d, g, c, kaj pli poste rl , ekz. librum: tie la du konsonantoj (br) komencas kune la duan silabon kaj la li- silabo restas mallonga.

Gramatiko redakti

Studento parolanta pri la angla por la parto de latina lingvo
Literoj por la latina
Latinlingva sonregistraĵo

Klasika Latino estis tre fleksia lingvo, en kiu diversaj finaĵoj indikas la gramatikan funkcion de vortoj.

Ĉe la substantivo kaj adjektivo estas ses kazoj, kies formoj malsamas laŭ la nombro, genro, kaj deklinacio (specifa fleksiaro) de la vorto. Jen la kazoj de la virgenra dua-deklinacia vorto amicus (longaj vokaloj markitaj per ĉapelo):

kazosingularopluraloproksimuma traduko
nominativoamîcusamîcîamiko(j)
genitivoamîcîamîcôrumde amiko(j)
dativoamîcôamîcîsal amiko(j)
akuzativoamîcumamîcôsamiko(j)n
ablativoamîcôamîcîsel/per amiko(j) (aŭ post prepozicio)
vokativoô amîceô amîcîho amiko(j)!

Tiuj rilatoj, kiujn ne esprimas ia kazo, esprimiĝas per prepozicioj kune kun la ablativo (aŭ kelkfoje la akuzativo). La antikva prapatra lingvo de la latina kaj la aliaj hindeŭropaj lingvoj enhavis du pliajn kazojn: la instrumentalo kaj la lokativo. En la latina, la instrumentalo enfaldiĝis en la dativon, kaj la lokativo en la ablativon aŭ foje la dativon.

En la vulgara latina, la restantaj kazoj iom post iom malvastiĝis al du, nominativo/akuzativo kaj genitivo/dativo, kaj poste estis anstataŭitaj per prepozicioj aŭ vortordo. Inter la nunaj latinidaj lingvoj, nur la rumana ankoraŭ distingas tiujn du kazojn krom la pronomoj.

La substantivo kaj ĝiaj adjektivoj akordas laŭ kazo, genro, kaj nombro:

  • bonus amicus bona amiko (virgenra nominativa singulara)
  • bonorum amicorum de (la) bonaj amikoj (virgenra genetiva plurala)
  • bonam amicam bonan amikinon (ingenra akuzativa singulara)

La verbo fleksiiĝas laŭ la nombro (singulara, plurala) kaj persono (unua, dua, tria) de la subjekto, kaj laŭ tempo (prezenco, imperfekto, pasea perfekto, pluskvamperfekto, futuro, futura perfekto), voĉo (aktivo, pasivo) kaj modo (indikativo, subjunktivo, imperativo). Ankaŭ estas la infinitivo, la adjektivecaj participoj (prezenca, perfekta, futura) kaj gerundivoj, kaj la substantivecaj gerundio kaj supino.

Adverboj kaj konjunkcioj ne fleksiiĝas. Ankaŭ ne ekzistas artikolo, same kiel en la plej multaj el la nuntempaj slavaj lingvoj. La artikoloj de la latinidaj lingvoj evoluis el la montraj pronomoj de la klasika latina (ille, illa, illudipsus, ipsa, ipsum).

Vortordo en Latino redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vortordo en Latino.

La ĝenerala vortordo de klasika latino estas SOV - subjekto unue, objekto sekve, kaj fine la verbo. Tamen, pro la vasta fleksiado, la vortordo estis tre variebla kaj libera. Subjekto, Objekto, ĉefVerbo povas aperi ajnvice; adjektivoj povas aperi antaŭ- aŭ postmetite; hiperbato estas afero sufiĉe ordinara. Estas konsiderinda variado en la latina vortordo ĉe diversaj aŭtoroj, en diversaj stiloj kaj tra diversaj epokoj. En historiaj verkoj de Julio Cezaro la ĉefverbo pli ofte aperas frazofine, ol en la filozofiaj verkoj de Cicerono; la vortordo en poeziaĵoj estas pli varia ol en la prozaĵoj. La adeptoj de la sintaks-orda tipologio klasas Latinon kiel SOV-lingvon, kun la ordoj "prepozicio-substantivo", "substantivo-genitivo" (sed ankaŭ "genitivo-substantivo") kaj "adjektivo-substantivo" (sed ankaŭ "substantivo-adjektivo"). Kvankam la vortordo en Latino estas libera, ĝi ne estas arbitra. Variado en la ordo indikas diversajn nuancojn de senco kaj emfazo.

Specimeno redakti

Pater Noster (Patro Nia)

Pater noster, qui es in caelis,
sanctificetur nomen tuum.
Adveniat regnum tuum.
Fiat voluntas tua,
sicut in caelo et in terra.
Panem nostrum quotidianum da nobis hodie,
et dimitte nobis debita nostra
sicut et nos dimittimus debitoribus nostris.
Et ne nos inducas in tentationem,
sed libera nos a malo.

Literaturo redakti

La ora epoko de latina literaturo estis en la 1-a jarcento a.K. (la fina jarcento de la Romia Respubliko) sub la plumo de Cicerono, Cezaro, Lukrecio, Katulo kaj aliaj. La sekva jarcento (la unua de la Imperio) estis la epoko arĝenta. Ĝi floris sub la plumo de Vergilio, Horacio, Ovidio, Lukano kaj aliaj.

Makaronia poezio nomiĝas la poemaj produktoj miksitaj el latina kaj vulgaraj lingvoj (ekz. la itala, franca, germana). Karaktero grava de la tuto estis, ke ankaŭ la nelatinaj vortoj submetitas al la latina gramatiko.

En la aktualo redakti

La instruado kaj uzado de la latina lingvo, neniam kiel unua aŭ gepatra lingvo, pluis en la okcidenta kultursistemo (instruado, universitato, religio ktp.) ĝis la aktualo, ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en Usono kaj aliaj mondopartoj. Ĝi ĝuis la prestiĝon de la antikva kulturo kaj partikulare de tiu de la Romia Imperio, kiel lulilo de la eŭropa civilizacio. Krom la rezisto en la moderna eduksistemo (el mezlernejo al la universitato ĉefe por filologiaj karieroj), la latino estas ankoraŭ disvastigata kiel alternativa lingvo, ekzemple por parolrondoj, gazetoj, propra Vikipedio ktp. La Papa Akademio de Latina Lingvo listigas celojn, metodojn kaj detalajn normojn pri agado de la institucio; ĝi interalie atentigas neprecon utiligi nuntempajn rimedojn de amaskomunikiloj por propagi la latinan lingvon; sub kontrolo de la Akademio estas kreata Parvum verborum novatorum léxicum ("Eta leksikono de novaj vortoj"); en ĝi estas konfirmataj neologismoj, kiujn oni povas uzi en oficiala lingvo de Vatikano kaj Katolika eklezio. Tiu Akademio eldonas trarigardon de siaj laboraĵoj en periodaĵo "Latinitas". Grava leksikografo kaj tradukisto papa estis dum multaj jaroj la tirolano Karl Egger.

Sur tiu bazo la latino estis proponita ankaŭ kiel bazo por kelkaj planlingvoj, kiel Latino sine flexione, Interlingvao kaj aliaj, ĉu rekte aŭ kiel akso de la latinidaj lingvoj.

Bildogalerio redakti

Notoj redakti

  1. Wennergren, Bertilo "Lingvonomoj" PMEG
  2. Goldman, Norma; Nyenhuis, Jacob E. (1982). Latin via Ovid: a first course. Detroit: Wayne State University Press. p. xv. ISBN 0-8143-1732-4. OCLC 8934659. Konsultita la 22an de marto 2021.
  3. Sihler, Andrew L. (2008). New comparative grammar of Greek and Latin (en inglés). Oxford: Oxford University Press. p. 16. ISBN 978-0-19-537336-3. OCLC 262718788.
  4. La Misa en Latín
  5. History of Europe - Barbarian migrations and invasions (angle). Alirita 2021-02-06.
  6. William Jones, Tria Parolado al la Azia Societo de Kolkato, 1786.
  7. Diringer 1996, paĝoj 533–4
  8. (1958-01-01) Collier's Encyclopedia: With Bibliography and Index (angle). Collier. “In Italy, all alphabets were originally written from right to left; the oldest Latin inscription, which appears on the lapis niger of the seventh century BC, is in bustrophedon, but all other early Latin inscriptions run from right to left.”.
  9. Sacks, David. (2003) Language Visible: Unraveling the Mystery of the Alphabet from A to Z. Londono: Broadway Books, p. [htt://archive.org/details/languagevisibleu00sack/e/80 80]. ISBN 978-0-7679-1172-6.
  10. Pope, Mildred K. (1966) From Latin to modern French with especial consideration of Anglo-Norman; phonology and morphology, Publications of the University of Manchester, no. 229. French series, no. 6. Manchester: Manchester university press, p. 3.
  11. Monroe, Paul. (1902) Source book of the history of education for the Greek and Roman period. London, New York: Macmillan & Co., p. 346–352.
  12. Herman & Wright 2000, paĝoj 17–18
  13. Herman & Wright 2000, p. 8
  14. Pei, Mario. (1976) The story of Latin and the Romance languages, 1‑a eldono, New York: Harper & Row, p. [htt://archive.org/details/storyoflatinroma0000im/e/76 76–81]. ISBN 978-0-06-013312-2.
  15. Herman & Wright 2000, paĝoj 1–3
  16. 16,0 16,1 . History of Latin. Alirita 3a de Decembro 2019.
  17. Romance Languages (1a de Aŭgusto 2019). Alirita 3a de Decembro 2019.
  18. 18,0 18,1 Elabani, Moe. (1998) Documents in medieval Latin. Ann Arbor: University of Michigan Press, p. 13–15. ISBN 978-0-472-08567-5.
  19. Incunabula Short Title Catalogue. British Library. Arkivita el la originalo je 12a de Marto 2011. Alirita 2a de Marto 2011.
  20. . What is Latin? the history of this ancient language, and the proper way we might use it (3-a de marto 2019). Alirita 3a de Decembro 2019.
  21. Moore, Malcolm, "Pope's Latinist pronounces death of a language", 28a de Januaro 2007.
  22. Liber Precum Publicarum, The Book of Common Prayer in Latin (1560). Society of Archbishop Justus, resources, Book of Common Prayer, Latin, 1560. Alirita la 22an de Majo 2012. Justus.anglican.org. Arkivita el la originalo je 12a de Junio 2012. Alirita 9-a de aŭgusto 2012.
  23. Society of Archbishop Justus, resources, Book of Common Prayer, Latin, 1979. Alirita la 22an de Majo 2012. Justus.anglican.org. Arkivita el la originalo je 4a de Septembro 2012. Alirita 9a de Aŭgusto 2012.
  24. “Does Anybody Know What ‘Veritas’ Is?” | Gene Fant (angle). Alirita 2021-02-19.
  25. La Moncloa. Símbolos del Estado (hispane). Alirita 2019-09-30.
  26. en persona retejo Arkivigite je 2021-08-01 per la retarkivo Wayback Machine Kun Esperantlingvaj subtekstoj.
  27. "Finnish broadcaster ends Latin news bulletins", RTÉ News, 24a de Junio 2019.
  28. Latein: Nuntii Latini mensis lunii 2010: Lateinischer Monats rückblick (latine). Radio Bremen. Arkivita el la originalo je 18a de Junio 2010. Alirita 16a de Julio 2010. Arkivigite je 2010-06-18 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-18. Alirita 2021-03-23.
  29. Dymond, Jonny, "Finland makes Latin the King", BBC Online, 24-a de oktobro 2006.
  30. Nuntii Latini (latine). YLE Radio 1. Arkivita el la originalo je 18a de Julio 2010. Alirita 17a de Julio 2010.
  31. Why Should We Study Latin | Rosetta Stone® Homeschool (en-US). Alirita 2021-03-06.

Bibliografio redakti

  • Baldi, Philip (2002). The foundations of Latin. Berlin: Mouton de Gruyter.
  • Bennett, Charles E. (1908). Latin Grammar. Chicago: Allyn and Bacon. ISBN 978-1-176-19706-0.
  • Clark, Victor Selden (1900). Studies in the Latin of the Middle Ages and the Renaissance. Lancaster: The New Era Printing Company.
  • Diringer, David (1996) [1947]. The Alphabet – A Key to the History of Mankind. New Delhi: Munshiram Manoharlal Publishers Private Ltd. ISBN 978-81-215-0748-6.
  • Herman, József; Wright, Roger (tradukisto) (2000). Vulgar Latin. University Park, PA: Pennsylvania State University Press. ISBN 978-0-271-02000-6.
  • Sihler, Andrew L (2008). New comparative grammar of Greek and Latin. New York: Oxford University Press.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Latin en la angla Vikipedio.